Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Berlina Arbara Renkontiĝo

Berlina Arbara Renkontiĝo

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-08 11:05
La BARo estas renkontiĝo meze en bela arbaro en Bad Münder (proksime de Hannover, Germanio). Oni loĝas en lignaj dometoj. En apuda ŝtona domo estas unu granda salono, restadoĉambro, duŝoj kaj bone ekipata kuirejo. Se la vetero permesas ni sidas, ludas kaj manĝas ekstere kaj vespere faras lignan fajron.

Detaloj de evento

Kiam

2007-05-16 je 15:05 ĝis
2007-05-20 je 17:05

Aldoni eventon en la kalendaron.

La ideo de la BARo estas havi plilongigatan semajnfinon en freŝa arbara aero, kie oni povas senstreĉiĝi, promeni kaj komune kuiri, ludi dum la tago ekzemple badmintonon kaj la „Indiaka“-pilkludon sur la herbejo, kaj vespere kartludojn, tabulludojn, sagetludon, divenludojn ktp., aŭ simple ĝui la etoson babilante. Se estas dezirantoj, ni ankaŭ povas helpi vin lerni aŭ pluekzerci la lingvon kaj p(r)ovas respondi lingvajn demandojn.

La renkontiĝo taŭgas por ĉiuj, sed precipe por:

  • junuloj (oni povas ludi, kanti, diboĉi dum la tuta nokto sen ĝeni iun),
  • familioj kun infanoj (dormĉambroj kaj aliaj ĉambroj estas disaj, familioj povas loĝi en apartaj dometoj),
  • paroj, kie unu partnero ne parolas Esperanton – laŭ deziro ni okazigos kurson,
  • eksterlandanoj, kiuj ne timas krokodilojn, aŭ – prefere – kapablas malkrokidiligi nin. Ni havas kutime almenaŭ 2 „falsajn“ eksterlandanojn: tio estas negermanoj, kiuj jam delonge vivas en Germanio,
  • homoj de ajna aĝo, kiuj sentas sin junaj.


Dum la pasintaj jaroj „hazarde“ pli kaj pli da familioj kun junaj infanoj venadas al la BARo. La loko en la arbaro tre taŭgas por tio. Sed ankaŭ el la aliaj kategorioj venis partoprenintoj, do ne timu.

Ni mem kuiras, ankaŭ vegetare, purigas aŭ transprenas aliajn taskojn. Tio ĝis nun ĉiam bonege funkciis, tiel ke ni organizantoj devis nek organizi nek laboregi multe. Dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj tiamaniere tiom bone zorgis pri la renkontiĝo.

Pli da informo pri tiu evento…