TEJO perdis subvencion de 85 000 eŭroj de Libera Folio je 2022-05-172022-07-27 en movado, TEJO TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo de Libera Folio je 2022-05-042022-05-04 en movado, TEJO TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.
TEJO denove rifuzis geografian kvoton de Libera Folio je 2022-04-28 en movado, TEJO Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.
TEJO ree malaprobis genran kvoton de Libera Folio je 2022-04-182022-04-19 en movado, TEJO Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.
TEJO kreskas, UEA stagnas de Libera Folio je 2022-03-192022-03-20 en movado, TEJO Laŭ freŝa statistiko la membrokvanto de TEJO denove forte kreskis dum la pasinta jaro, kaj la junulara sekcio de UEA nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn dum la lastaj jardekoj. Samtempe la tuta kresketo en la membrokvanto de UEA okazis ĉe la junulara sekcio. De kio tio dependas?
TEJO gajnis unu estraranon kaj perdis du de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 en movado, TEJO Dum la komitatkunsido de TEJO, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco, kiu rezignis antaŭ tri semajnoj. Sed la komitato voĉdonis por eksigi Uriel Gurdián pro lia malaktiveco, kaj Alexandre Raymond decidis rezigni. Pri la membroj en la kategorio ”junaj amikoj” oni plu nenion scias.
TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-272022-03-01 en movado, TEJO La estraro de TEJO publikigis rezolucion kiu kondamnas Rusion pro la invado de Ukrainio. Laŭ la rezolucio la milito estas malrespekto de homaj rajtoj kaj tiele kontraŭ la valoroj de TEJO. Ĝi alvokas por paco kaj esprimas solidarecon al ĉiuj kiuj kontraŭas la militon.
Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro de Libera Folio je 2022-02-212022-02-21 en historio, kulturo La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.
Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO de Libera Folio je 2022-02-042022-02-04 en movado, TEJO Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?
Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto de Libera Folio je 2022-02-012022-02-02 en interreto La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.