TEJO denove esperas je granda EU-subvencio de Libera Folio je 2023-02-142023-02-15 en movado, TEJO Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n de Libera Folio je 2023-02-082023-02-08 en movado, TEJO TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 en movado, TEJO Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK de Libera Folio je 2022-09-012022-09-01 en movado, TEJO La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.
La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 en movado, TEJO Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA de Libera Folio je 2022-07-272022-07-28 en movado, TEJO Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.
Esperantistoj fieras en Berlino de Libera Folio je 2022-07-222022-07-27 en movado La GLAT-a Esperanto-Renkontiĝo FIERU! 2022 okazas la trian fojon inter la 20-a kaj la 24-a de julio en la Esperanto-Stacio ĉe Berlino. La pinto de la renkontiĝo estos la Berlina Pride-parado, en kiu esperantistoj oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Por ekscii pli pri la evento, Libera Folio intervjuis Ralf Froehlich.
Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-07-152022-07-15 en movado, TEJO La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.
Ĉinoj ne ricevos Duolingo-kurson de Libera Folio je 2022-06-132022-06-13 en movado TEJO diskonigis, ke post monato aperos Esperanto-kurso ĉe Duolingo por parolantoj de la ĉina. Tamen ŝajnas ke la kurso por ĉinlingvanoj ne aperos, ĉar Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Tio supozeble signifas, ke Esperanto ĝenerale perdos siajn poziciojn ĉe Duolingo.
Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-06-072022-06-07 en movado, TEJO La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.