Privateco

Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado. Pli da informoj troveblas ĉe https://www.liberafolio.org/pri-libera-folio/. Samloke troveblas la nomo kaj kontaktinformoj de la respondeca redaktoro, kiu estas ankaŭ la respondeculo pri datumoj.

La kolektado kaj uzo de personaj informoj por ĵurnalismaj celoj konforme al la artikolo 85 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo de EU (ĜDPR) eblas sen aparta permeso de la koncernatoj. Informoj kolektataj por la teknika funkciado de nia retejo tamen estas tuŝataj de la regularo.

Se vi havas konton aŭ vi lasis komentojn ĉe tiu ĉi retejo, vi rajtas peti eksportan dosieron kun la personaj informoj pri vi gardataj de ni, inkluzive de informoj donitaj de vi. Vi rajtas peti ankaŭ, ke ni forviŝu ĉiujn personajn informojn pri vi kiujn ni gardas. Tio tamen ne koncernas informojn kiujn ni devas gardi por administraj, juraj aŭ sekurecaj celoj, nek informojn kolektitajn kaj uzatajn por ĵurnalismaj celoj, ekzemple en la publikigitaj artikoloj.

Kiam vizitanto al la retejo lasas komenton, ni gardas, por helpi malkovri trudaĵojn:

  • la informojn troviĝantajn en la komenta formularo;
  • la IP-adreson de la vizitanto;
  • informon pri la retumilo uzita.

Anonimigita teksto kreita surbaze de via retpoŝtadreso povas esti donita al la servo Gravatar por vidi ĉu vi uzas tiun servon. La privateca politiko de Gravatar estas ĉi tie: https://automattic.com/privacy/. Post aprobo de via komento, via profilbildo estas videbla al la publiko kuntekste de via komento.

Se vi sendas al ni mesaĝon pere de nia kontakt-formularo, vi rajtigas nin konservi la personajn informojn, kiujn vi sendas al ni. Vi ĉiam rajtas peti nin forigi tiujn informojn.

Se vi lasas komenton ĉe Libera Folio, vi rajtigas nin konservi viajn nomon, retpoŝtadreson kaj la informon pri via retejo, se vi lasis tian, en kuketoj. Tiuj estas helpaj al vi, ĉar vi ne bezonos denove enigi detalojn pri vi je laso de plia komento. Tiaj kuketoj daŭras jaron.

Se vi havas konton kaj ensalutas ĉe Libera Folio, ni starigas provizoran kuketon por vidi ĉu via retumilo akceptas kuketojn. Tia kuketo enhavas neniun personan informon kaj estas forviŝita je fermo de via retumilo.

Je ensaluto, ni starigas kelkajn kuketojn por konservi viajn ensalutajn informojn kaj viajn elektojn pri montrado sur ekrano. Ensalutaj kuketoj daŭras du tagojn; kuketoj pri ekranaj elektoj daŭras jaron. Se vi elektas “Memoru min”, via ensaluto daŭros du semajnojn. Se vi elsalutas el via konto, la ensalutaj kuketoj estos forviŝitaj.

Se vi redaktas aŭ publikigas artikolon, aldona kuketo estas konservita en via retumilo. Tiu kuketo inkluzivas neniun personan informon kaj indikas nur la identigilon de la artikolo redaktita de vi. Ĝi eksvalidiĝas post unu tago.

Artikoloj ĉe tiu ĉi retejo eble inkluzivas enkorpigitan enhavon (t.e. filmojn, bildojn, artikolojn ktp.). Enhavo enkorpigita el aliaj retejoj kondutas same kiel se vizitanto vizitus tiun alian retejon.

Tiuj retejoj eble kolektas informojn pri vi, uzas kuketojn, enkorpigas aldonan spuradon fare de eksteraj liverantoj kaj observas viajn interagojn kun tiu enkorpigita enhavo, inkluzive de spurado de viaj interagoj kun la enkorpigita enhavo se vi havas konton kaj estas ensalutinta al tiu retejo.

Se/kiam vi lasas komenton, la komento kaj metadatumoj pri la komento estas konservataj daŭre. Tio estas por havi eblon rekoni kaj aprobi sekvajn komentojn aŭtomate prefere ol devi teni ilin en kontrola vico.

Se temas pri registrita uzanto de nia retejo, ties personajn informojn donitajn ni gardas ankaŭ en specifa uzanto-profilo.

Ĉiu uzanto povas vidi, redakti aŭ forviŝi siajn personajn informojn en la retejo laŭplaĉe (escepte uzantnomon). Ankaŭ retejaj administrantoj povas vidi kaj redakti tiujn informojn.

Komentoj de vizitantoj povas esti kontrolataj per servo aŭtomate trovanta trudaĵojn.