Scienca konferenco volas normaligi Esperanton de Libera Folio je 2026-09-292026-09-30 La konferenco “Esperanto – 140 jaroj”, kiu okazos venontjare apud Parizo, celas la normaligon de Esperanto kiel universitata esplorobjekto. La konferenco nun ricevas novan subtenon de la regiono Île-de-France. Estos dek du stipendioj por doktoriĝantoj kaj junaj esploristoj, kiuj povos ricevi senpagan loĝadon en Parizo dum tri noktoj. Nova limdato por sendi proponojn al la konferenco en Campus Condorcet estas la 31-a de oktobro.
Hispana urbeto premios Esperantan poemon de Libera Folio je 2026-09-292026-09-30 La urba konsilantaro de Herrera del Duque en sudokcidenta Hispanio decidis financi grandan premion por Esperanta poezio. La gajninto ricevos 900 eŭrojn kaj aldone valoran trofeon. Unuafoje la premio estos aljuĝita venontjare. Sed kiel tio povis okazi? Javier Romero Tello, sekretario de la konkurso, afable konsentis respondi demandojn de Libera Folio.
Filmfara ludo por esperantistoj de Libera Folio je 2026-09-222026-09-25 En la 1-a de oktobro estas la lasta ŝanco proponi filmon por Usona Bona Film-Festivalo. Lerni filmfaradon kaj fari filmojn en Esperanto povas esti amuza, defia ludo. Tian ludon prezentis Alexander Vaughn Miller dum la UK en Graco, kie li ricevis la premion Maertens por sia anglalingva Youtube-kanalo pri Esperanto kaj por la Usona Bona Film-Festivalo.
Tro da libroj aperas en Esperanto de Libera Folio je 2026-09-012026-09-01 Tim Owen dum la Universala Kongreso en Graco gvidis la jam tradician programeron “La libroj de la jaro”. Certe ne ĉio aperinta dum la jaro estis prezentita, tamen la libroj estis tiel multaj, ke por prezento de unu libro devis sufiĉi du minutoj. Ni petis Tim Owen rakonti, kiujn el la 25 verkoj li trovis plej memorindaj.
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 de Libera Folio je 2026-08-072026-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco.
Kaj tamen pluas verkoj pintaj de Libera Folio je 2026-07-072026-07-07 Malklaras la estonteco de la libroservo de UEA, la ĉefa peranto de literaturo en Esperantujo. La oficiala revuo de UEA dum la lastaj jaroj nur sporade kaj sensisteme prezentas novajn atentindajn librojn en Esperanto. Enketo ĉe kelkaj spertuloj tamen montras, ke daŭre kaj regule aperadas valoraj verkoj en plej diversaj ĝenroj, eĉ se ne ĉiam facilas ekscii pri ili.
Ĉu venis fino al lia latino? de Libera Folio je 2026-06-152026-06-16 Papo Leono la 14-a fine de majo publikigis sian unuan enciklikon. Lia mesaĝo al la mondo temas interalie pri la riskoj de artefarita intelekto, kaj ricevis vastan atenton. Malpli da atento altiris la fakto, ke mankas oficiala latina versio de la papa encikliko. Ĉu la katolika eklezio forgesas sian komunan lingvon?
Nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA de Libera Folio je 2026-06-092026-06-09 Jam pasis preskaŭ duono de la jaro 2026, kaj aperis nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA. Pasintjare aperis 67, kaj tiu estis la ĝistiama malrekordo. Krome en la revuo de UEA ne plu aperas recenzoj de novaj libroj en Esperanto.
La finna egipto ekparolas Esperanton de Libera Folio je 2026-05-192026-05-19 Unu el la ampleksaj ĉefverkoj de la finna literaturo baldaŭ aperos en Esperanto. Jouko Lindstedt jam de pli ol unu jaro tradukadas la plej konatan romanon de Mika Waltari, Sinuhe la Egipto. Ĝin eldonos Esperanto-Asocio de Britio. En nia intervjuo Jouko Lindstedt rakontas, pri kia libro temas kaj kial indas ĝin traduki al Esperanto.
Guteto el Usono legologos per abonklubo de Libera Folio je 2026-04-142026-04-14 Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo.