”La movado krizas kaj niaj arĥivejoj same”

Rubèn Fernández Asensio verkis magistriĝan disertaĵon pri esperantistaj arkivoj. Laŭ li, la esperantistoj mem devus pli bone konscii pri la vera karaktero de la movado, por povi komprenigi ĝin al eksteruloj. Esperantistaj arkivoj transdonitaj al ekstermovadaj instancoj laŭ li montras ilin nur kiel ”ruinojn de mortantaj lingvo kaj movado”, interesajn nur al tre fakaj esploristoj.

Rubèn Fernández Asensio en la salono de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en La-Chaux-de-Fonds, Svisio. CDELI estis iniciatita de Claude Gacond en 1954 kaj nun estas fako de la urba biblioteko. Sur la muro videblas portretoj de Alice V. Morris kaj Andreo Cseh.

La disertaĵo de Rubèn Fernández Asensio, ĵus publikigita ĉe la Aŭtonoma universitato de Barcelono, havas la titolon “Flamigadante la fajron: La arĥivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arĥivoj“. En ĝi li esploras, ĉu esperantistaj kolektoj de dokumentoj meritas rekonon kiel veraj arkivoj, kaj kiujn trajtojn de komunumaj arkivoj la esperantistaj kolektoj havu.

Libera Folio petis lin rakonti pli detale pri la studo kaj ĝiaj konkludoj.

Libera Folio: Kiel okazis, ke vi faris ĉi tiun studon?

Rubèn Fernández Asensio: – Mi restudentiĝis por ŝanĝi karieron kaj en la unua klaso, pro nekredebla koincido, montriĝis ke ankaŭ alia studento estis esperantistino, de mi jam konata. Ni interparoladis Esperante en la klasĉambro, do la profesoroj rimarkis kaj eble scivolis, ĉar ili mem invitis min esplori esperantan temon.

Kiuj estas la ĉefaj demandoj kaj celoj de via studo?

– Pro mia propra sperto kun la eksa Hispana Esperanto-Muzeo, mi esploris ĉu tiu kaj similaj esperantaj kolektoj vere ne meritas la nomon ”arĥivo”, kiel opinias la plimulto de miaj kolegoj, aŭ ĉu pli ĝuste necesas redifini tiun koncepton. Efektive, mi celis pruvi ke esperantaj arĥivoj meritas akcepton en publikajn arĥivejojn.

Kiel vi praktike faris la studon?

Rubèn Fernández Asensio kun Claude Gacond, la fondinto de CDELI.

– Unue mi serĉis kaj trovis teorion kiu defendus mian starpunkton ke povas krei arĥivon ne nur individuo, familio aŭ jure memstara organizo sed ankaŭ tuta lingva komunumo. Tia skolo ekzistas, sed ankoraŭ estas minoritata en arĥivistiko. Mi poste aplikis tiun teorion al analizo de CDELI. Mi elektis tiun arĥivejon pro la abundo de publike kaj distance alireblaj dokumentoj: retejoj, retaj katalogoj, sonarĥivaĵoj, artikoloj, oficialaj raportoj, statutoj…

– Mi ankaŭ vizitis ĝin persone tri fojojn. Tiam mi faris fotojn, observis, uzis la materialojn kiel tipa esploristo uzanta arĥivon, konsultis arĥivajn dokumentojn de CDELI mem kaj de la urba biblioteko kie ĝi situas, kaj longe intervjuis ĝian fondinton kaj aliajn tri lokajn esperantistojn. Dum la tuta esploro mi skribis ĵurnalon por dokumenti la tutan procezon. La abundo de dokumentoj ebligis rekonstrui la historion, evoluon kaj nunan staton de la arĥivejo.

Kiuj estas la ĉefaj konkludoj, kiujn vi atingis?

– Esperantaj arĥivejoj montras ĉiujn trajtojn de komunumaj arĥivoj, krom unu. Dum la teorio karakterizas komunumajn arĥivojn kiel sendependajn, kontraŭkulturajn kaj kritikajn al la publikaj institucioj kaj al la majoritata socio, esperantistoj ŝajnas ne sufiĉe konsciaj pri la kontraŭkultura valoro de nia lingvo kaj nia movado, ĉar en kontaktoj kun publikaj instancoj tre (eĉ tro) ili emas obei postulojn kontraŭajn al la interesoj de la ĉefaj uzantoj, la movadanoj. Ne ekzistas konscio pri la kontraŭelitisma valoro de amatoreco, ekzemple en katalogado, kaj oni strebas al profesiaj normoj tute ne realisme. Bone impresi al gaĝoj [eksteruloj] ofte pli valoras ol servi la esperantistojn.

– Aliflanke, esperantismo estas tute marĝena en la majoritata socio, ĉar ĝi estas pli radikala kaj defia ol ni mem komprenas. Kontakto kun ĝi korodas la gaĝan kulturon, kaj mi rimarkis tion en la maniero kiel ĝi kaj ĝiaj arĥivejoj subfosis la teorion mem kiun mi komence uzis por ekzameni ilin. Ĉar la teorio neniam antaŭe konsideris la eblecon de lingvokomunumaj arĥivoj, mi esploris kial, kaj trovis kompletan silenton pri la rolo de lingvo en sociaj diskriminacio kaj maljusteco, kaj ŝokajn asertojn pri la supereco de la angla al aliaj lingvoj.

– Mi ankaŭ rimarkigis kiel arĥivistiko bezonas neŭtralan internacian lingvon, kiel la difino mem de “arĥivo” varias de lingvo al lingvo, kiel nedefinitaj anglaj vortoj fariĝas internacia terminologio, kiel la aksiomo de ‘natureco’ de arĥivoj havas nenian bazon kaj kiom tiu aksiomo similas al la antaŭjuĝoj de lingvistoj kontraŭ Esperanto.

– Mi fine devis malkonstrui la kernon mem de arĥivistiko, tiel ke la esploristo fariĝis esplorato, helpante min per la filozofio de Jacques Derrida. Resume, mi volis gajni por esperantistoj la respekton de arĥivistoj, montrante ke ni ne simple propagandas nian lingvon, sed proponas radikale malsaman perspektivon de la mondo mem – la ”internan ideon”, se vi volos. La reagoj de profesoroj kaj aliaj kolegoj sugestas, ke tiu aliro estas ĝusta.

Kiuj estas la plej gravaj Esperanto-arkivoj, kiujn vi konas?

En la kelo de CDELI.

– Mi konas plurajn esperantistajn arĥivejojn laŭnome kaj eĉ vizitis kelkajn, sed turismaj vizitoj estas sensignifaj. Mia studo de CDELI estas la unua detala priskribo de tia arĥivejo ne farita de ĝiaj respondeculoj mem. Ĝis nun ĉiuj informoj pri ili estis nur subjektiva reklamado: “Nun-mi-parolos-pri-MIA-muzeo/biblioteko/arĥivo.” Ne estas kunlaborado aŭ interŝanĝo de ideoj, nur de duoblaĵoj. Praktike, ili funkcias kiel privataj kolektoj, eĉ konkuras por famigi sin kaj ricevi donacojn. Mankas solidareco.

Kiel vi vidas la estontan sorton de tiuj arkivoj?

– La movado krizas kaj niaj arĥivejoj ne estas escepto. Kelkaj asertas ke donaci niajn arĥivojn al ŝtataj bibliotekoj aŭ arĥivejoj estas la solvo, kiel vidite en la disigo de la arĥivo de UEA kaj Biblioteko Hodler. Tamen, por publikaj institucioj niaj arĥivoj estas nur ruinoj de mortantaj lingvo kaj movado interesaj nur por tre fakaj esploristoj – nia nekapablo flegi ilin pravigus la gaĝojn – do ne tre emas servi la bezonojn de esperantistoj; ekzemple, ne katalogas kaj disponigas niajn arĥivaĵojn en nia lingvo.

– Esperantistoj devas pli konscii la veran karakteron de nia movado por komprenigi ĝin al gaĝaj arĥivistoj, kaj esti pli postulemaj. Movadaj arĥivejoj plu ekzistos nur se ĉesos konkuri kaj lernos kunlabori kaj kundividi rimedojn kaj taskojn, ekzemple katalogadon.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2024-05-14 8:59

Arkivoj estas historiista laborilo, kaj estas tute nature ke arkivistoj kaj historiistoj povas havi iom historiiĝintajn vidpunktojn pri la mondo. Esperanto estis tre forta en Danio antaŭ 70 jaroj, kaj solvi la “mondan lingvoproblemon” per lingvoplanado estis avangarda kaj prestiĝa pozicio. Kiam ni transdonis la arkivon de Dana Esperanto-Asocio al la Regna Arkivo, ni renkontis multe da intereso kaj zorgemo. Antaŭ 70 jaroj Hispanio estis sub Francisko Franko, kiu persone estis sufiĉe amika al Esperanto, sed reprezentis movadon tre malamikan al ĉiu speco de internacieco.

Sed ankaŭ en la historiista fako okazas noviĝoj, kvankam ili malfruas kompare al aliaj kampoj. Nuntempe ekzistas movado de “transnacia historio” kiu provas liberiĝi el la naciisma frenezjako kiu tradicie malhelpas la disvolviĝon de la historiografio. La Esperantomovado, mortinta aŭ vivanta, estas absolute evidenta temo por tiu aliro. Jam estas kelklingve Vikipediaj artikoloj pri transnacia historio, tamen ankoraŭ ne en Esperanto.

Laste redaktita 30 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Seikou
Seikou
2024-05-14 12:55

Tre interesa la mencio de transnacia historio, dankon pro la referenco.
La mencio al ‘esperantemo’ de Franko surprizas min sed mi ne komentos, por ne devojiĝi al politikaĵoj flankaj al la temo.
Pli kerne: nuntempe arĥivejoj celas servi pli vastan uzantaron ol nur profesiajn historiistojn, tial la modelo pri ‘komunumaj arĥivoj’ interesas profesiajn arĥivistojn. Tiaj sendependaj organizoj estas kaj arĥivejoj kaj bibliotekoj kaj muzeoj, kio komplikas ilian transdonon al publikaj institucioj. Ankaŭ, ili plenumas multe pli vastajn funkciojn ol ŝtataj arĥivejoj. CDELI estas arĥivejo sed ankaŭ kulturdomo, lernejo, asocio… Ĝi estas vivanta organizo. Ŝtataj arĥivejoj ne kapablas plenumi tiajn funkciojn kaj ilin plej ofte eĉ ne komprenas. Tia arĥivo, entombigita en publika arĥivejo, nur mortos.
Ankaŭ, kiam esperanta arĥivo estas donacita al publika arĥivejo, ĝi malaperas por la internacia esperanta komunumo; nur lokaj historiistoj kapablas trovi kaj konsulti ĝin. Tiu sorto minacas la eksan Hispanan Esperanto-Muzeon.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-14 15:17
Respondo al  Seikou

Eble la danaj arkivoj estas pli malfermitaj al la publiko ol ekzemple la hispanaj. Mi memoretas skandalon antaŭ jaroj, kiam iu Nazio sukcesis kontrabandi dokumentojn el la regna arkivo. (Mia komento pri Franko ankaŭ estas nur memoreto pri iu lia deklaro.) Ĉiuokaze certe estas multaj interesaĵoj dise en la naciaj kaj eĉ lokaj arkivoj — entombigitaj, sed elfoseblaj, almenaŭ se oni scias la lokan lingvon kaj la lokaj reguloj ne estas tro severaj.

Cetere Esperanto estas bonŝanca ke ĝi estas lingvo. Lingvo kaj historio estas intime interligitaj en la Eŭropa penso, kaj Esperantistoj frue komencis dokumenti sian historion. Estas multe pli malfacile historiografii la pacifistan movadon antaŭ la unua mondmilito, ekzemple. Ĝi havas nenion similan al IEMW aŭ CDELI, preskaŭ ĉio estas entombigita en la arkivoj de Ligo de Nacioj, kiujn heredis UN. Ĝi ludis gravegan rolon por la Esperantomovado dum la 1890aj jaroj, sed Beaufront kaj liaj samtempuloj nepre volis ke la Esperantomovado estu neŭtrala inter pacifismo kaj militarismo, do tio estas iom forgesita.

Laste redaktita 30 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
stergro
stergro
2024-05-15 13:23

Mi konsentas ke ni bezonas proprajn arĥivojn. Samtempe mi pensas ke la esperantaj ciferaj arĥivoj ja ankaŭ uzu la grandajn ciferajn aĥivojn kiel archive.org aŭ wikimedia commons ĉar ili tre verŝajne supervivos en la estonteco kaj ili estas uzataj de multaj homoj.

Laste redaktita 29 tagojn antaŭe de stergro
Seikou
Seikou
2024-05-16 7:40
Respondo al  stergro

Ideale ni havus la avantaĝojn de ambaŭ mondoj, kiel la Yiddish Book Center: ĝi konservas fizikan ekzempleron de ĉiuj jidaj libroj en eksa atombomba rifuĝejo kaj konservocelan skanaĵon de ĉiuj el ili en propraj komputiloj, kaj krome publikigas malpezan ciferecigon en retejo de archive.org.
Aliflanke, memoru ke Internet Archive nuntempe estas juĝata pro rompo de kopirajtoj: ciferecaj arĥivoj ankoraŭ ne solvis tiun problemon, do fizikaj arĥivoj kaj kolektoj plu estas gravaj. Paperaj originaloj ĉiam restos originaloj. Ciferecigo sola ne solvas la dukapan defion: konservadon kaj disponigon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-15 16:20

Ĉar mankas laborfortoj en la Esperanto-movado, ne estas prudente uzi ilin por arĥivigo, kiu estas tasko transdonebla al publikaj institucioj.

Laste redaktita 29 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Seikou
Seikou
2024-05-16 6:14
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jouko, simple transdoni arĥivojn ne multe helpas. Se ne temas pri asocia arĥivo sed pri miksita kolekto, kiel en la kazo de CDELI, unue necesas konvinki arĥivistojn ke ĝi estas akceptinda, ĉar ili ne emas akcepti librokolektojn. Due, ĉar ili ne konas nian lingvon, ne povos kompreni kaj priskribi la arĥivon, kaj ĝi restos deponita en kelo. Trie, eĉ se fine ili katalogos ĝin, ili faros tion en la loka lingvo, kaj la materialojn povos aliri nur lokanoj. Kolektoj kaj arĥivoj donacitaj al naciaj institucioj rapide malaperas el la konscio de nia internacia komunumo. Kiu nun memoras la grandan Esperantan kolekton en urba biblioteko de Saint Omer, ekzemple, aŭ la Hispanan Esperanto-Muzeon? Laste, necesas bone kontroli, ĉu la institucio promesas konservi la materialojn poreterne, kaj kiom fidinda estas tiu promeso. Rigardu kio okazis al la Fondaĵo Cesar Vanbiervliet!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-16 8:00
Respondo al  Seikou

Tio estas pravaj zorgoj. Kiam la finnaj esperantistoj transdonis materialon al la Nacia Arĥivo, tiu ja utiligis esperantistojn por helpi en la ordigado kaj priskribo de la materialo. La eksteraj institucioj prefere estu grandaj, tutlandaj, ne lokaj bibliotekoj. Aliflanke, se mi esplorus la historion ekzemple de la hispana movado, mi komprenus, ke la materialo estas priskribita hispane kaj mi devas scii legi la hispanan.

Laste redaktita 28 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt