Pri Libera Folio

Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado.

Libera Folio estis fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä en aprilo 2003. Ekde la komenco de la jaro 2020 denove redaktas la bultenon Kalle Kniivilä. Konstantaj kunlaborantoj estas István Ertl, Robert Nielsen kaj Jukka Pietiläinen, kiu estis la redaktoro de septembro 2018 ĝis decembro 2019.

Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.

La redakcio respondecas nur pri la enhavo de tekstoj afiŝitaj de la redakcio.

La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed povas forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj.

Ligiloj al senrilataj retejoj estas konsiderataj spamo kaj povas esti forigitaj senaverte. Estas malpermesite aperigi en Libera Folio retpoŝtajn adresojn aŭ aliajn privatajn informojn de aliaj personoj sen ties konsento.

Legantoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio perdos sian rajton afiŝi komentojn en Libera Folio. Se vi trovas, ke iu komento aŭ alia teksto en Libera Folio konsistigas malobservon de la reguloj, bonvolu ne respondi al ĝi publike, sed kontaktu la redakcion.

Ekde februaro 2022 validas novaj reguloj pri komentado: nur registritaj uzantoj rajtas komenti.