TEJO renovigis sian retejon dum UEA pensas de Libera Folio je 2026-01-272026-01-27 TEJO ĵus renovigis sian retejon. La laboro daŭris kelkajn monatojn kaj kostis 200 eŭrojn. UEA deklaris retejan renovigon sia prioritato en 2013 kaj elspezis tiucele minimume 100 000 eŭrojn. Tamen ĝis nun la retejo de UEA ne estis renovigita.
DeepL fine lernis Esperanton – ĉu plu gravas? de Libera Folio je 2025-11-252025-11-25 En 2012 estis granda novaĵo, ke la aŭtomata tradukilo de Google ekparolis Esperanton. De tiam la kvalito de aŭtomataj tradukoj eksplode evoluis. Nun tradukon al kaj el Esperanto proponas ankaŭ la fama tradukilo DeepL. Sed kiu funkcias plej bone? Kaj ĉu homaj tradukistoj plu bezonatos?
Ratkaptistoj kaj Tubaro prezentas kantoparadon de Libera Folio je 2025-11-112025-11-11 Per la retejo Tubaro, kreita antaŭ ses jaroj, eblas pli facile trovi Esperantan enhavon en Youtube. En Germanio dum la pandemio la loka Esperanto-klubo en Hameln, La Ratkaptista Bando, serĉis novajn manierojn kunveni kaj komencis regule prezenti Esperantajn kantojn. Nun la ratkaptistoj kunigis siajn fortojn kun Tubaro kaj prezentas propran kantoparadon, kun ĉifromonaj premioj. Sed kio do estas la retejo Aperu.net, kie la novaĵo aperis?
Sveda vortaro migras reten – ĉu aliaj sekvos? de Libera Folio je 2025-09-092025-09-13 Pasis pli ol naŭdek jaroj de kiam pasintfoje aperis tute nova, granda vortaro Esperanta-sveda. En 1933 neniu aŭdis pri interreto. Nun denove aperis ampleksa vortaro Esperanta-sveda, sed ĝi vivas nur en la reto. Eble poste oni disponigos ankaŭ paperan version, se iu ankoraŭ deziros tian. Sed ne ĉiuj Esperanto-vortaroj jam faris la paŝon al la reta mondo.
Rusaj hakistoj atakas Monaton de Libera Folio je 2024-10-122024-10-13 Dum la lasta semajno rusiaj hakistoj atakas plurajn retejojn en Belgio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ la retejo de la magazino Monato, kiu en la lastaj tagoj estis nur intermite alirebla. Monato aperigis kritikajn artikolojn pri la rusia invado de Ukrainio.
Spotify blokis Esperantan podkaston de Libera Folio je 2024-08-262024-08-26 Usone Persone, unu el la plej konataj podkastoj en Esperanto, estis ripete blokita de la elsendoservo Spotify. Ĉar ne eblis ricevi klarigon pri la kaŭzo de la problemo, Usone Persone nun transiris al alia servo. La podkasto festas sian dujariĝon en la 26-a de aŭgusto, kaj jam produktis 27 epizodojn.
Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17 Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio de Libera Folio je 2024-02-20 La Esperanta Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga.
Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto de Libera Folio je 2024-01-312024-02-01 Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La podkasto Stuff You Should Know (”Aferoj por scii”) regule aperas ekde 2008 kaj estas unu el la plej aŭskultataj en la tuta mondo.
Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton de Libera Folio je 2024-01-162024-01-16 Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.