Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

Kategorio: interreto

Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj

de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17

Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.

350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Libera Folio je 2024-02-20

La Esperanta Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga.

Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto

de Libera Folio je 2024-01-312024-02-01

Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La podkasto Stuff You Should Know (”Aferoj por scii”) regule aperas ekde 2008 kaj estas unu el la plej aŭskultataj en la tuta mondo.

Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton

de Libera Folio je 2024-01-162024-01-16

Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.

Mia Vivo iĝas komuna vivo

de Libera Folio je 2024-01-052024-01-05

Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.

Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande

de Libera Folio je 2023-11-072023-11-07

Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?

Nenio klaras pri la retejaj planoj de UEA

de Libera Folio je 2023-10-042023-10-05

Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.

La estraro de UEA kontemplas sian AKSO-n

de Libera Folio je 2023-08-252023-08-25

Ĝis la fino de aŭgusto UEA devas en iu aŭ alia maniero veni al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidi pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino. Nun la estraro entreprenas paŝojn por plenumi la decidon.

Dek jaroj de reteja renovigo

de Libera Folio je 2023-07-262023-07-28

La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.

UEA denove prokrastas la novan retejon

de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28

La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 Paĝo 3 … Paĝo 12

Lastaj komentoj

  • Jens Stengaard Larsen pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “Nia kerna problemo ne tiom estas misinformado pri Esperanto, sed disinformado pri lingvistiko. Estas multaj skoloj en lingvistiko, kun multaj…” okt 3, 10:17
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “La konferenco certe estas brila agado 🙂 Same la stipendioj por junaj esploristoj kaj la duontagaj atelieroj. Ĉe la titolo…” sep 30, 11:05
  • Laurent Lux pri Ekskursa tago en Graco – senmone sed bone: “Aŭstrio estas tiel bela lando ke oni povas viziti urbocentron, kastelon kaj eĉ necesejon.” sep 20, 11:30
  • AlKo pri Forpasis Geoffrey Sutton: “Li forpasis la 4an de septembro. Vidu la nekrologon ĉe https://sezonoj.ru/2026/09/sutton/” sep 14, 10:12
  • SenfortaFluo26 pri LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta: “Ĉiutage LibreOffice pli kaj pliboniĝas. Dankon!” sep 9, 20:43

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino
  • Scienca konferenco volas normaligi Esperanton
  • Hispana urbeto premios Esperantan poemon
  • Filmfara ludo por esperantistoj
  • Ekskursa tago en Graco – senmone sed bone

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT