Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton

Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.

La retejo Esperanto.masto.host aspektas kiel centoj da aliaj Mastodon-serviloj, sed ĉiuj uzantoj estas esperantistoj.

Ĵus la administranto de la esperantista socia retejo Mia Vivo anoncis, ke li transdonas la projekton al nova asocio, kiu plu evoluigos ĝin. Mia Vivo estas aparta, nur esperantlingva retejo, kiu ne ligiĝas kun la cetera reto.

Tute alimaniere funkcias la esperantlingva Mastodon-servilo Esperanto.masto.host, pri kiu ni raportis en novembro 2022. Tiam Elon Musk ĵus aĉetis la popularan socian retejon Twitter kaj tuj komencis fari en ĝi ŝanĝojn, kiuj iom post iom igis multajn homojn forlasi la servon. La iama Twitter nun nomiĝas X, kaj ne nur uzantoj, sed ankaŭ vico da gravaj reklamantoj forlasis ĝin pro la bizara konduto de la posedanto.

Precipe en la komenco multaj uzantoj fuĝis al la servo Mastodon, kiu multmaniere estas la malo de la komercaj sociaj retejoj. Mastodon loĝas en granda kvanto da sendependaj, nekomercaj serviloj, kiuj estas financataj per libervolaj donacoj de la uzantoj. Reklamo mankas, kaj neniuj sekretaj algoritmoj decidas, kiujn furorajn afiŝojn la uzantoj vidu en sia fluo – tion ili mem agordas laŭplaĉe.

La serviloj de Mastodon, nomataj ankaŭ “instancoj”, interkomunikas unu kun la aliaj en reto nomata Fediverso – federacia universo. En Fediverso membras ankaŭ aliaj servoj, kiuj komunikas per la sama komuna protokolo, ActivityPub. Inter tiuj estas ankaŭ nova retejo por esperantistaj legemuloj, Libroj.org, pri kiu Libera Folio raportis en aprilo.

Antaŭ unu jaro la esperantlingva Mastodon-servilo havis centon da aktivaj uzantoj, nun duoble pli, rakontas la administranto Philippe Lemaire:

– Ni havas pli malpli 250 aktivajn uzantojn. Ĉi tiu nombro estas sufiĉe stabila, ni vere ne plu havas Musk-efekton. Estas kelkaj novaj uzantoj ĉiusemajne, dum kiam Musk aĉetis Tviteron, ni havis 10 novajn uzantojn ĉiutage.

Philippe Lemaire

Libera Folio: Kiel statas la financoj, ĉu estas bezonata subteno de esperantistoj, kaj se jes, kiel oni povas kontribui?

– La financado de la servilo ankoraŭ estas ĉefe el mia poŝo. La kresko de la uzantoj signifis, ke mi devis pliigi nian gastigan planon al 40 eŭroj monate, kaj la malgrandaj kontribuoj, kiujn mi ricevas, estas ĉirkaŭ 5 eŭroj monate. Homoj povas kontribui ĉe Liberapay.

Esperantistoj troviĝas en pluraj diversaj retaj forumoj, krom Mastodon interalie en Mia Vivo, Telegram kaj Facebook. Ĉu vi vidas problemon en tio?

– Mi ne vidas ĉi tion kiel problemo. Mi persone ne interesiĝas pri aliĝo al la komercaj platformoj, sed mi ne vidas Esperanto.masto.host konkuranta kun iu ajn alia platformo. Mi ne klopodas varbi novajn uzantojn, ĉar finfine la utileco de la servilo ne vere estas ligita al kiom da uzantoj estas tie.

Ĉu vi kredas ke estonte per la protokolo ActivityPub eblus iel interkonekti vian servilon kun esperantistoj en aliaj servoj?

– Eble. Mia kompreno estas, ke Mia Vivo ne kongruas kun ActivityPub, kaj ke ĝi postulus sufiĉe multe da laboro por ke ĝi fariĝu kongrua. Sufiĉe strange, ĉar WordPress nun estas, do eble ekzistas iu uzkazo kiel sekvi kaj respondi al blogaj afiŝoj de sia Mastodon-konto. Mi ne certas, ke ekzistas vera bezono tie, sed ni vidos. Finfine, mi sentas, ke kvankam la uzantbazo de Mastodon-serviloj estas sufiĉe malgranda, kompare kun grandaj sociaj retoj, sed vere ne tiom gravas. Grandaj uzantbazoj estas interesaj nur sur la komerca flanko de aferoj, kaj ne vere profitigas la uzantojn.

Multaj uzantoj tamen volas aliĝi ĝuste al grandaj retejoj, kie ili povas trovi multajn el siaj amikoj, kaj interalie tial post la ekdegenero de Twitter rapide iĝis popularaj du novaj sociaj retejoj, kreitaj de grandaj entreprenoj: Bluesky kaj Threads. Bluesky estis origine evoluigita ene de Twitter mem, kaj en ĝia estraro membras la fondinto de Twitter, Jack Dorsey. Threads siavice apartenas al la firmaego Meta, kiu posedas ankaŭ Facebook kaj Instagram.

Evidente estas esperantistoj ankaŭ en Bluesky kaj Threads, sed la esperantlingvaj komunumoj tie ne ŝajnas aparte aktivaj. Serĉo per la vorto “Esperanto” en Threads ĉefe donas anglalingvajn afiŝojn pri tio, ke Esperanto malsukcesis. En Bluesky troveblas iom pli da esperantlingva enhavo, ekzemple la konto Ho Esperanto kun aktualaĵoj de Esperantujo.

La konto Ho Esperanto en Bluesky havas nur 50 sekvantojn.

Tamen ankaŭ en Bluesky la engaĝiĝo pri esperantlingva enhavo estas malvigla. Dum la konto Ho Esperanto en Mastodon havas 966 sekvantojn, la nombro en Bluesky estas nur 50.

La uzantoj de Mastodon povas interagi kun ĉiuj aliaj serviloj, kiuj uzas la protokolon ActivityPub. En la baldaŭa estonteco tio ŝajne signifos, ke ili povos vidi ankaŭ afiŝojn el Threads, sekvi uzantojn tie kaj komuniki kun ili, ĉar Threads intencas ekuzi la protokolon ActivityPub. Tio estos grandega ŝanĝo por Mastodon kaj la tuta Fediverso, ĉar la uzantoj ĉe la unusola servo Threads estas enorme pli multaj ol la uzantoj de ĉiuj Mastodon-serviloj kune kalkulitaj.

Iuj uzantoj de Mastodon aprobas la perspektivon de interligiĝo kun Threads, ĉar tiel ili povos laŭdezire interrilati kun multe pli da homoj, kaj samtempe resti en siaj sendependaj, nekomercaj kaj senreklamaj retejoj. Ja la baza ideo de Fediverso estas ĝuste, ke uzantoj en diversaj serviloj libere elektu, kun kiuj interrilati.

Aliaj malŝategas la ideon de kontakto kun Threads, ĉar temas pri granda komerca firmaego kiu gajnas monon vendante detalajn personajn informojn de siaj uzantoj, montrante reklamojn elektitajn laŭ tiuj personaj informoj kaj uzante algoritmojn, kiuj montras en la fluo ekscitajn erojn sed kaŝas kritikajn informojn.

La malkonkordo pri la kontakto kun Threads nun estas granda konflikto en Fediverso, kie parto de la serviloj jam decidis fermi ĉiujn pordojn kaj anticipe bloki aliron al Threads, kiun ili opinias minaco al la tuta sistemo. Alia grupo de serviloj preferas atendi kaj vidi kiel la afero evoluas, kaj lasi la uzantojn mem decidi, ĉu ili volas interagi kun Threads aŭ ne.

La plej grandaj Mastodon-serviloj, ekzemple Mastodon.social kun 260 000 aktivaj uzantoj, apartenas al la dua grupo, kiu lasas la uzantojn mem decidi. Multaj malgrandaj serviloj kun pli radikala uzantaro jam blokis aliron al Threads, sed oni taksas ke ili konsistigas eble nur iom pli ol dek procentojn el la uzantaro de Mastodon.

En tiu batalo, la esperantlingva servilo Esperanto.masto.host jam klare elektis sian flankon. La listo de blokitaj serviloj, krom kelkaj konataj ekstremdekstraj retejoj, enhavas ankaŭ la servon Threads. Kiel motivo por la bloko estas indikite simple “Meta/Instagram”.

– Mi decidis frue bloki threads.net, ĉar mi kredas, ke Meta ne estas bona aganto, kaj ke federaciiĝi kun threads.net alportus kelkajn riskojn kaj malmulte da avantaĝoj. La riskoj estus havi pli da moderiga laboro, por malmulte da avantaĝoj, ĉar mi ne atendas multe da Esperanta enhavo ĉe threads.net, klarigas Philippe Lemaire.

Do, esperantistoj kiuj volos interrilati kun konatoj en Threads devos elekti alian Mastodon-servilon.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2024-01-16 16:09

Interese! Mi aliĝis.