Elon Musk pelas esperantistojn el Twitter

La miliardulo Elon Musk aĉetis la socian retejon Twitter, kaj tuj diskonigis grandajn ŝanĝojn. En kombino kun liaj propraj strangaj afiŝoj en la retejo, tio konvinkis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. La plej populara ŝajnas esti la servo Mastodon, kien alvenis ankaŭ novaj esperantistoj.

Foto de Elon Musk: Debbie Rowe CC BY-SA 4.0

La sorto de Twitter zorgigas multajn uzantojn de la servo ekde aprilo 2022, kiam la plej riĉa homo de la mondo, la entreprenisto Elon Musk, promesis pagi por ĝi 44 miliardojn da usonaj dolaroj. Li tiam anoncis, ke li volas transpreni la servon por konservi ĝin kiel ejon por libera sinesprimado, sed ne estas klare, kion li celis per tio. La multrilate kaprica konduto de Elon Musk kaj liaj ofte nepripensitaj elpaŝoj kaŭzis suspektojn, ke lia difino de ”libera sinesprimado” povas estigi diversspecajn problemojn.

La interkonsentita, altega prezo baldaŭ montriĝis troa kompare kun la merkata valoro de la kompanio Twitter, kaj baldaŭ Elon Musk anoncis, ke li tamen ne aĉetos Twitter. Li asertis, ke li ricevis de Twitter falsajn informojn interalie pri la kvanto de tiel nomataj falsaj kontoj en la servo, kaj ke tial li ne estas ligita de la interkonsento.

La akciuloj de Twitter ne volis rezigni pri la profita negoco, kaj minacis Elon Musk per longa kaj kosta proceso, se li ne plenumos siajn sindevigojn. Fine de oktobro li fine akceptis pagi la konsentitan prezon kaj iĝis la sola posedanto de la kompanio, kies akcioj ĝis nun estis malferme vendataj en la Novjorka borso. Twitter estos forigita el la borso la 8-an de novembro, kio donos al Elon Musk liberajn manojn regi ĝin.

Tuj post la aĉeto, Elon Musk anoncis pri planataj grandaj reduktoj en la personaro de Twitter. La ĝenerala direktoro kaj la direktoro pri moderado perdis siajn postenojn, dum Elon Musk mem provizore transprenis la direktoran postenon. La nestabila situacio igis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. Plej populara inter tiuj montriĝis Mastodon, kiu multrilate similas al Twitter, sed ne estas komerca kaj ne povas esti posedata aŭ regata de iu ajn unuopulo, ĉar ĝi funkcias kiel reto de diversaj, aŭtonomaj serviloj, kiuj starigas siajn proprajn regulojn.

Inter la aŭtonomaj serviloj ekzistas ankaŭ relative populara esperantlingva Mastodon-ejo, esperanto.masto.host. Ĝi nun havas proksimume 750 uzantojn, el kiuj pli ol cent estas aktivaj, laŭ la prizorganto, Philippe Lemaire. Li jam rimarkis, ke en la lastaj tagoj aperis pluraj novaj uzantoj, ŝajne pro la problemoj ĉirkaŭ Twitter:

– Mi ja rimarkis tion. Sed la specimena grandeco estas tre malgranda, do estas malfacile diri kial aŭ ĉu ĝi estas vera fenomeno.

Kiamaniere Mastodon diferencas de Twitter?

Philippe Lemaire.

– Estas nur unu Twitter. Mastodon estas vasta reto de federaciaj serviloj de malsamaj grandecoj, kiuj povas komuniki unu kun la alia. Ĉi tiu reto ne estas ekskluziva de Mastodon, ĝi estas kunhavata de aliaj specoj de retejoj kiuj funkcias simile, kun la samaj normoj, ekzemple Pleroma. La reto mem estas ĝenerale nomata “la fediverso”, kaj ne “Mastodon”.

Kiel tio funkcias por la uzanto?

– Kiam vi volas uzi la Fediverson, vi unue devas elekti servilon por krei vian konton. Vi daŭre povas sekvi homojn kaj respondi al ili sur aliaj serviloj, sed vi eble volas servilon kiu havas temon, por ke la loka templinio (la mesaĝoj de uzantoj de via servilo) havu iom da intereso por vi. Ekzemplo de tia tema servilo estas esperanto.masto.host, kie ĉiu uzanto skribas esperante.

– Mastodon-serviloj povas esti personecigitaj por akomodiĝi al iuj preferoj, ekzemple maksimuma longeco de mesaĝoj, listo de serviloj kun kiuj ne interagi. Fine la plej granda kaj plej grava diferenco por mi: Mastodon-serviloj havas relative malaltan partoprenon kaj ili ne allogas famulojn, ĵurnalistojn kaj politikistojn. Se vi vidas iujn tie, ĝi kutime estas nur bot-konto, kiu aŭtomate kopias ilian tviteran konton. Ne havi famulojn sur la fediverso signifas ke oni povas pli verŝajne interagi en signifoplena maniero kun aliaj uzantoj ol ĉe Twitter, laŭ mia sperto.

Kiel evoluis ĝis nun la uzantaro de Mastodon? Kiaj homoj uzas ĝin, en kiaj landoj?

– Mi ne havas ideon kaj mi ne vere zorgas. Ne temas havi grandan nombron da uzantoj.

La fakto ke Twitter nun estas private posedata de unu superriĉulo ŝajne instigis multajn homojn ekserĉi alternativojn. Ĉu vi supozas, ke multaj el tiuj homoj ekuzos Mastodon?

Mi supozas, ke estas tre neverŝajne, ke multaj homoj decidos uzi Mastodon anstataŭ Twitter, malgraŭ ke Elon Musk akiris Twitter. Ŝanĝi kutimojn estas malfacile. Komenci kun Mastodon postulas iom da peno por elekti servilon kaj agordi vian profilon. Multaj homoj zorgas pri sia spektantaro en tvitero kaj transloĝiĝo signifas perdi sian spektantaron, sen vera ŝanco rekonstrui ĝin.

Kial vi decidis starigi propran servilon?

– Mi fakte ne lanĉis ĉi tiun servilon. Antaŭ kelkaj jaroj, la administranto, nomata Teodoro, diris, ke li ne plu volas funkciigi ĉi tion, ke ĝi kostas ĉirkaŭ 10 eŭrojn monate, kaj ke se iu volus preni ĉi tiun respondecon kaj kostojn, li pretus transdoni la administran rolon. Mi volontulis, kaj jen mi.

Ĉu vi havas iujn specialajn teknikajn konojn, kiuj estas bezonataj por tio?

– En mia kazo, la teknika flanko estas administrata de masto.host, mi devas nur trakti la moderigadon kaj pagi la fakturojn. Ni havas tre malmulte da moderigaj problemoj. Ni kutimis havi multajn falsajn kontojn uzatajn por afiŝi reklamojn, sed mi aldonis etan demandon, kiun vi devas respondi antaŭ ol mi akceptas novajn uzantojn, kaj estas tre facile por mi determini surbaze de la respondo kiu estas esperantisto kaj kiu estas spamisto.

Kiel estas financata la servilo?

Dum kelkaj jaroj, mi pagis ĉiujn kostojn sola. Ĝi estis 10 eŭroj monate. Lastatempe, la gastiga kosto duobliĝis, do mi petis la komunumon helpi min, kaj nun mi kolektas ĉirkaŭ 8 eŭrojn semajne danke al la komunumo per LiberaPay.

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
John nutt
John nutt
2022-11-01 16:27

Kiel Mastodon konkuros kun Tvitero?

Tvitero havas 330 milionojn da uzantoj, Mastodon 100?!

La Esperantistoj devas uzi la plej utilan ret-servilon – kviu estas Tvitero.

Tiujn servilojn kviel Mastodon, havas nean sanĉon kompeti kun Tvitero.

Francisco Javier Moleón
2022-11-01 19:50
Respondo al  John nutt

Ankaŭ Esperanto havas nenian ŝancon rivali kun la angla. Tamen jen ni.

John nutt
John nutt
2022-11-01 23:21

Certe se la Esperantistoj uzas servilojn kun 100 uzantoj, anstataŭ de unu kun 300+ milionoj da uzantojn, tiam ĝi havas neniam sanĉo por atingi eĉ milionon da Uzantoj – kaj antinĝi miliardon da uzantoj (kviel la angla) tio restas eterne fantazio.

Se vi volas vendi io ajn, ĉu vi uzas grandegan servilon kviel Ebaj aŭ Facebook, aŭ eta servilo kun 100 uzantoj?

La sama estas vera, se vi volas Vendi Esperanton al la homaron.

Sebastiano
Sebastiano
2022-11-02 12:41
Respondo al  John nutt

Se vi volas vendi ion ajn al adeptoj de la “woke”-sekto, ne utilas uzi raciajn argumentojn. Vi uzu pseŭdomoralajn argumentojn por havi sukceson.

Sukcesa argumento povus esti: “Ni aliĝu kaj fortigu la defendon de Tvitero kontraŭ la puĉo de la mallumo.” Aŭ iuj similaj sencerbaj, sed altmoralaj sloganoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-11-03 15:27
Respondo al  John nutt

Mi uzas sociajn retejojn en Esperanto por komunikiĝi kun miaj amikoj kaj aliaj konatoj en Esperantujo. Mi neniam pensis, ke per tio mi volas “vendi Esperanton al la homaro”. Ĉiuokaze estus tre neefika maniero fari tion.

John nutt
John nutt
2022-11-04 21:18
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kviam mi diris “vendi Esperanton al la homaro”. Mi parolas pri la pioniroj de Esperanto, ne la averaĝaj esperant-paralantojn.

Mi ankaŭ uzas sociajn retojn por komunikado kun amikoj/homoj, ambaŭ en Eo kaj mian denask-lingvo (la Angla).

Kompreneble mi uzas tviteron, ĉar ĝi havas centojn da milionoj da uzantoj, ke ne cent uzantoj (Do estas tre multe pli utilan).

Hoppekoptero
Hoppekoptero
2022-11-02 4:40
Respondo al  John nutt

Mi pensas pri la konkurado de Mastodon inter Twitter estas eĉ stulta pensi, donita la originala celo, kiu dependas de la celgrupo de la reto.
Mastodon (kaj Fediverso ĝenerale) ne estas nur publika platformo, kiel ni kutimis pensi pri ordinaraj sociaj retoj. Ĝi estas pli de reto de lokaj “komunumoj” aŭ “sekuraj spacoj”, ĉiu el kiuj povas esti rimarkeble malsama, depende de la temo de la servilo, la reguloj, aŭ la mondkoncepto de la homoj tie.
Mi pensas, ke kompari Twitter kaj Mastodon (kaj aliaj similaj) kiel ununura servo entute estas simple malĝusta. Ĉi tiuj estas iomete malsamaj aferoj.
Eble havas sencon kompari ununuran servilon en tia reto, kiu asertas esti libera publika diskutplatformo, kiel Elon Musk volas fari Twitter, sed tio estas tute alia temo. Nu, laŭ la nombro de uzantoj kaj facileco de uzo, kompreneble, ĝi ankoraŭ estas malsupera.

John nutt
John nutt
2022-11-02 23:34
Respondo al  Hoppekoptero

Nu, se vi volas diri “Jes ni uzos aliaj platformoj kviel Mastodon en ALDONE al Tviteron”.

Tio estas bone (fakte ne pli diferencan, ol mi havanta konton kun liberafolio en ALDONE al mian konton kun Tvitero).

Sed se vi voli diro “Nun la esperantistoj devas forlasi Tviteron kaj ANSTATAŬE uzas Mastodon kviel alternativon.”

Ĝi estus tre stulta aferon por diri/fari.

Hoppekoptero
Hoppekoptero
2022-11-03 4:11
Respondo al  John nutt

Nu, prefere la unua. Neniu devas al iu ajn. Kaj Mastodon fakte estas diskutebla alternativo, precipe kiam oni rigardas ĝian komunumon.

martin_johnson
martin_johnson
2022-11-01 22:24

Kie en la artikolo troviĝas mencio de lia ”elpelo” de esperantistoj?

Kalle Kniivilä
2022-11-02 10:20
Respondo al  martin_johnson

Evidente ne temas pri tio, ke Musk laŭlitere pelus esperantistojn kun vipo en la mano. Krome atentu, ke ne estas skribite “elpelas” aŭ “forpelas”, sed “pelas”. Oni komprenu la vorton figure: la agado de Musk igas multajn homojn serĉi vojojn for de Twitter, kaj inter tiuj estas ankaŭ esperantistoj.
Titolo evidente ne povas resumi la enhavon de la tuta artikolo, sed celas en akra formo atentigi pri ia centra ero en ĝi por logi al legado.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2022-11-02 15:37

Ankaŭ mi ĵus forlasis Tviteron pro la transpreno de Musk.
Mi tamen kaptis la okazon ne aliĝi al iu alia soci(aĉ)a reto kaj do jam nun ŝparas tempon, kiun mi povas investi pli bone. Dek minutoj kun libro aŭ duonhoro por promeno konsiderinde pli bonas por la bonfarto ol legi, kial baki kukon estas rasisme, aŭ kvereli kun iu trolo.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-11-04 12:31
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Ni ne miru pri tio, ke la rolo de Eo en tvitero kaj aliloke ne aparte elstaras.Elon Musk – tiu freneze laborema homo montras al multaj ilian/nian: lokon kaj pozicion. Ebla jam temp’ esta! forlasi la E-umadon kaj trankvile sialingve legadi kaj sanigcele promenadi, kiel rekomendas Cyril!

Bernardo K
Bernardo K
2022-11-05 2:31
Respondo al  jarek parzyszek

Nuntempe, Elon Musk montras nur ke eĉ tre inteligenta homo, kiam tro riĉa kaj tro eminenta, povas ĉirkaŭiĝi je jes-uloj, tiagrade ke neniu povas al tiu homo klarigi ke efektive li miskomprenas aferon, aŭ eble tiellonge ke neniu plu aŭdacas al li tion klarigi…

Kaj eble pro sia alta rango kaj sukceso, tiu homo eĉ ne plu pretas agnoski ke eble, li efektive ne bone komprenas la aferon…