Tro da libroj aperas en Esperanto de Libera Folio je 2026-09-012026-09-01 Tim Owen dum la Universala Kongreso en Graco gvidis la jam tradician programeron “La libroj de la jaro”. Certe ne ĉio aperinta dum la jaro estis prezentita, tamen la libroj estis tiel multaj, ke por prezento de unu libro devis sufiĉi du minutoj. Ni petis Tim Owen rakonti, kiujn el la 25 verkoj li trovis plej memorindaj.
LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta de Libera Folio je 2026-08-272026-08-28 La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.
TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion de Libera Folio je 2026-08-252026-08-26 Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj havis eblon fari demandojn rekte al la kandidatoj. Unuafoje dum preskaŭ jardeko la prezidanto restis por dua jaro. La estraro strebos resanigi la financojn de la asocioj. La komitato de TEJO krome akceptis deklaron por subteni la strebon de Kataluna Esperanto-Asocio iĝi landa asocio de UEA. Pri Palestino neniu plu parolas.
Konferenco por konservi kaj progresi de Libera Folio je 2026-08-212026-08-22 Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazinta dum la UK en Graco. Kvardeko da partoprenantoj aŭskultis naŭ prelegojn, inter kiuj oni proponis kafon kaj teon, por instigi la aŭskultantojn resti en la salono kaj diskuti kun la prelegintoj.
IJK sub nigra suno de Libera Folio je 2026-08-202026-08-21 Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉambroj. La komitato de TEJO alvokis UEA akcepti Katalunan Esperanto-Asocion kiel duan landan asocion en Hispanio. La sekva IJK okazos en Germanio.
Ĉu korea skribo montras vojon al fina venko? de Libera Folio je 2026-08-182026-08-19 Mondskalaj problemoj solveblas nur per mondskala demokratio, kaj mondskala demokratio funkcios nur se homoj havas komunan lingvon. Samkiel la socia evoluo en Koreio gvidis al la enkonduko de demokratia skribsistemo, sur monda nivelo la bezono de vera demokratio postulas la enkondukon de komuna lingvo, argumentas Richard Forsyth en sia vidpunkta artikolo.
La komitato volas vidi financan planon de Libera Folio je 2026-08-082026-08-14 Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA.
UEA respondis multvorte pri disaj temoj de Libera Folio je 2026-08-072026-08-08 Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero “UEA respondas” en Graco ĵaŭde estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete.
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026 de Libera Folio je 2026-08-072026-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco.
”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj” de Libera Folio je 2026-08-062026-08-07 Bruno Lehtinen el Finnlando verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras.