La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.
Libera Folio: Kian signifon havis la interlingvistikaj studoj ĉe AMU por la Esperanto-movado?
Ilona Koutny: – Esperanto estas jam natura lingvo, ĝi funkcias kiel normale lingvoj funkcias: ni povas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, interkomunikiĝi per ĝi, kaj ĝi ofte estas parto de identeco de esperantistoj kiel la gepatra lingvo. Por iu ajn lingvo, sed ĉefe por minoritataj lingvoj – al kiuj lastatempe esperantistoj komparas Esperanton – estas grave havi lokon en la oficiala eduka sistemo. Tio montras iliajn vivkapablon kaj prestiĝon. Estas kompreneble, ke ankaŭ por la Esperanto-movado gravas havi oficialan rekonon kaj diskonigon en tiu formo. Lingvo kun 2 milionoj da parolantoj – kiel oni povas tion aŭdi, Amri Wandel parolas eĉ pri 3 milionoj – devus aperi en diversaj niveloj de la oficiala eduksistemo.
– Bedaŭrinde, Esperanto malofte estas instruata en lernejoj, en universitatoj eĉ malpli ofte. Se tamen, tiam temas pri lingvokursoj aŭ interlingvistikaj kursoj kiuj interalie prezentas ankaŭ Esperanton. Plenan instruprogramon (fakon) unue havis la Budapeŝta Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) kaj poste la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU). István Szerdahelyi (1924-1987) instituciigis la universitatan instruadon de Eo en 1966 kaj la kun ĝi ligitan sciencan esploradon. Nun ni festas lian 100-jaran jubileon.
– Mi daŭrigis lian laboron en ELTE kaj post mia transloĝiĝo al Pollando fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn en AMU, en 1998, kaj la magistrajn studojn en 2022. Bedaŭrinde, la unikaj studoj ne havis sekvantojn.
Kial la universitato ne plu daŭrigas tiujn studojn?
– Por subteni tiajn kompleksajn studojn necesas surloka instruisto-profesoro kaj ankaŭ aliaj kolegoj kaj multe da persisto, laboro. Mia ĉefa tasko en AMU estis la hungara fako kaj tiu de mia kolego, Michael Farris, estis la instruado de la angla lingvo, aldone ni prizorgis la interlingvistikan fakon. Por la postdiplomaj studoj, kiuj havis surlokajn sesiojn dufoje jare, la lasta grupo jam nur unufoje, ĉar ni povis uzi la retajn eblojn, kunlaboris pluraj eksterlandaj ĉefe universitataj kolegoj, de John Wells kaj Humphrey Tonkin tra Věra Barandovská-Frank kaj Katalin Kováts ĝis Nicolau Dols kaj István Ertl, por nur mencii la kutimajn kunlaborantojn. En la retejo de la universitato aperis raporto pri la fina sesio.
– Estis plano por konservi esperantologion kaj interlingvistikon en AMU post mia emeritiĝo. La fondo de la magistraj studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado malfermis novan vojon, ja temis pri surlokaj studoj por junuloj kiuj volas magistriĝi. Tio respondis al la bezono de la bakalaŭraj studoj fonditaj en la Universitato en Zaozhuang en 2018 por daŭrigi iliajn studojn.
–Por tagaj studoj eblus peti la dungon de alia kolego, mia doktoriĝintino, Ida Stria. Post la sukcesa fondo kaj lanĉo de la magistraj studoj en 2022 (al kiu ŝi jam kunlaboris), por kiuj venis 10 ĉinaj studentoj, ni havis esperon ke en la sekva jaro venos studentoj el diversaj landoj kaj praktike realiĝos la planitaj interkulturaj studoj. La interkultura karaktero de la esperantologiaj studoj kombinitaj kun la daŭrigo de la angla kaj informatikaj konoj donas uzeblan diplomon al la kuraĝuloj.
– Sed post la sukcesa unua jaro neniu aliĝis el la tuta mondo krom 5 ĉinaj studentoj. Tio ne sufiĉis por relanĉi la studojn, tiel malaperis la ŝanco dungi iun kaj konsidere mian emeritan aĝon la eblo estas fermita, do la unika sukcesa eksperimento finiĝis pro la malforteco de la Esperanto-movado. Mi sukcesis konvinki AMU pri la utilo de Esperanto por allogi eksterlandajn studentojn, disponigi interkulturajn teoriajn kaj praktikajn konoj tra Esperanto. Nur esperantistojn mi ne sukcesis konvinki pri la utilo de studado.
Kion eblus fari por ke tiaj studoj daŭru, ĉu ĉe AMU aŭ aliloke?
– Pesimisma respondo: post la provo en AMU mi konsideras ke la Esperanto-movado ne vere bezonas universitatajn studojn, ĝi preferas la hobian nivelon, amuziĝon kaj vojaĝojn helpe de Esperanto. Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn por lerni Esperanton, sed ili mem ne bezonas plu lerni.
– Optimisma respondo: ELTE en Budapeŝto komencis universitatajn studojn pri esperantologio kaj dum pli ol 40 jaroj plenumis – eĉ se en malgranda skalo – sian rolon, AMU daŭrigis la formadon de esperantologoj, esperanto-instruistoj dum 26 jaroj kun bonaj rezultoj. Eble la ĉina universitato en Zaozhuang kun siaj bakalaŭraj studoj pluportos la torĉon. Miaj du eksgestudentoj ricevis laboron tie. Ankaŭ du aliaj jam instruas Esperanton en altlernejo en Ĉinio.
– Estas plano revivigi la postdiplomajn studojn en iom ŝanĝita, malpli longa formo en la Universitato de la Balearaj Insuloj, sub la gvido de Nicolau Dols. Mi helpos en tio kaj havas ankoraŭ multajn planojn. Feliĉe, ekzistas universitataj kolegoj kiuj science esploras Esperanton, kaj tiel akceptigas ĝin en lingvistiko, literaturo, sociologio. Elstare pruvis tion la Interlingvistika laborsekcio de la prestiĝa Internacia Kongreso de Lingvistoj (ICL), kiu okazis en septembro en Poznano kun 12 partoprenantoj.
Ilona diris: “Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn por lerni Esperanton, sed ili mem ne bezonas plu lerni.” Nu, eble malpli temas pri la principa konvinko, ke ni ĉiuj devas lerni, sed pli pri la demando, kion lerni kaj kiom. En multegaj lokoj mi vidas Esperanto-parolantojn, kiuj lernadas tion kaj jenon, pri la lingvo, ĝia strukturo ktp. Rilate al la nunaj studoj temis pri dediĉo de almenaŭ du jaroj plentempe al universitataj studoj pri Esperanto (kaj informmastrumado); ankaŭ pri iom da studomono, dum multlande studoj ne postulas tion aŭ apenaŭ.
En Hungario iam la kondiĉoj estis tiaj, ke en la universitato oni studis unu aŭ du pli ‘grandajn’ fakojn por esti instruisto kaj aldone Esperanton (kiel ‘malgrandan’ fakon). Oni povis ekhavi instruistan postenon en lernejo surbaze de la aliaj fakoj – kaj aldone eble instrui Esperanton, se estis interesitoj. Tio eble donis pli klaran kaj videblan perspektivon al eblaj studentoj.
Rilate al la bezono de eblaj finstudintoj el Poznano en la labormerkato, rilate al eblaj laborpostenoj post la studado: Ankoraŭ estas tiel, ke tre vaste disvastiĝintaj estas multaj miskredoj pri Esperanto. La EU-Komisiono plurfoje disvastigis la eraran konvinkon, ke Esperanto ne havas kulturon 😮 Antaŭnelonge mi interparolis kun juna kunlaborantino de EU, kiu tion diris – ke Esperanto ne havas kulturon. Imagu tion, pli ol 130 jarojn post la Unua Libro, en kiu jam aperis tri poemoj! Post publikigo de multaj miloj da libroj kaj da kantoj. Post kiam la Komisiono donis subvenciojn al pluraj dekoj da projektoj kun Esperanto, ĉe kio la projektoprilaborantoj devis simple vidi la Esperanto-kulturon. (Kaj tio estas nur unu sola ekzemplo de miskredoj – legeblas “ne lingvo”, “neniu evoluo”, “ne vortludoj” ktp.)
Ankoraŭ la Esperanto-komunumo ne faras ion ajn sisteman por batali kontraŭ tiuj misinformoj. Jam temp’ està, necesas ekagi.
Mi tre ĝojas pro la konstato, ke Esperanto intertempe estas vivanta kaj natura lingvo. Ni do evitu la terminon “planita” lingvo aŭ “konstruita” lingvo – ĝi estis ĝusta por 1887, Zamenhof laŭplane kunmetis la lingvon, sed poste la lingvo evoluis tre simile kiel aliaj lingvoj. Ni nomu ĝin ĉefe “internacia” lingvo. Indas simile ankaŭ plej ofte rezigni pri la uzo de la vortoj “Esperantistoj” kaj “Esperanto-movado”. Temas pri Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-komunumo. La plimulto ne estas forte konvinkita pri la “esperantismo” kaj ili ankaŭ ne vere partoprenas en la movado por la disvastigo de Esperanto; ili simple parolas la lingvon.
Kompreneble Esperanto estas kaj restas planlingvo aŭ konstruita lingvo, ĉar tio estas la ĝusta scienca priskribo de ĝia deveno. Simile, la angla estas kaj restas ĝermana lingvo, kiel ajn ĝi ŝanĝiĝu, ĉar tio estas priskribo de ĝia deveno. Kaj iu kreola lingvo restas kreola lingvo, eĉ se ĝi perdas ĉiujn tipajn kreolajn trajtojn, ĉar ĝia deveno estas kreola.
Alia afero estas, ke la angla ne estas “tipa” ĝermana lingvo, nek Esperanto “tipa” planlingvo. Fakte mi argumentis en la revuo Esperantologio – Esperanto Studies, ke oni liberigu esperantologion disde la kadro de interlingvistiko kaj planlingvistiko, kiu povas limigi kaj foje eĉ misgvidi sciencajn studojn pri Esperanto:
https://interlingvistiko.net/wp-content/uploads/2024/07/ees58914.pdf
Mia demando ne estas, ĉu laŭ la – eventuale iom postrestinta scienco – oni daŭre rajtas nomi Esperanton “planlingvo”. Kiu kredas, ke estas saĝe tiel nomi ĝin: Ek! 😀
Inter la Esperanto de 1887 kaj hodiaŭ estas simila diferenco kiel inter la piĝinaj kaj la kreolaj lingvoj (certe tamen ne sama diferenco): Kreiĝis vera popolo, kiu parolas la lingvojn, kun ofta transdonado de generacio al generacio ktp. Dum pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj oni havas nun du nociojn por la stato ankoraŭ sen kaj jam kun denaskuloj, por planlingvo tiel escepta kiel Esperanto io tia ankoraŭ mankas. Nu, ne miraklo, ĉar ja nur Esperanto faris tiun paŝegon 🙂
La punkto estas, ke la praktiko de Esperanto multe pli similas al la praktiko de ne-planlingvoj kiel la jida, la romaa, aliaj diasporaj lingvoj, ol al la (ne-)praktiko de io kiel la klingona aŭ Novial. Se oni metas Esperanton en la saman keston kiel la – lingvistike – ne-lingvoj kiel tiuj centoj da planlingvoj ankoraŭ tre similaj al ilia stato tuj post publikigo, oni facile kreas erarajn ideojn en la kapo de legantoj kaj aŭskultantoj.
“Se oni metas Esperanton en la saman keston kiel la – lingvistike – ne-lingvoj kiel tiuj centoj da planlingvoj ankoraŭ tre similaj al ilia stato tuj post publikigo, oni facile kreas erarajn ideojn en la kapo de legantoj kaj aŭskultantoj.” – Pri tio mi tute samopinias, kaj efektive ĝuste tion mi argumentas en la artikolo, kies ligilon mi aldonis. Kaj oni povas klasi lingvojn diversmaniere. Sed se oni klasas lingvojn laŭ la deveno – kaj tio estas la plej kutima maniero, ekzemple diri, ke la germana estas lingvo ĝermana kaj hind-eŭropa – tiam mi por la deveno de Esperanto ne konas pli bonan terminon ol “planlingvo”.
Cetere, la fundamenta diferenco inter lingvoj piĝinaj kaj kreolaj estas ne la ekzisto de denaskuloj, sed la ekzisto de parolkomunumo de denaskuloj. Esperanto tamen ne havas parolkomunumon de ĉiutagaj parolantoj, kaj kiom ĝi havas ian parokomunumon, tiu ne unuavice konsistas el denaskuloj. Kreoliĝo estas bona analogio por Esperanto, sed vere nur parta.
Vi, Jouko, skribis:
“Sed se oni klasas lingvojn laŭ la deveno – kaj tio estas la plej kutima maniero, ekzemple diri, ke la germana estas lingvo ĝermana kaj hind-eŭropa – tiam mi por la deveno de Esperanto ne konas pli bonan terminon ol ‘planlingvo’.”
Nu, estas esenca diferenco en tiuj du priskribomanieroj ĉe la germana kaj Esperanto: Ĉe la germana oni informas, de kiuj lingvoj ĝi devenas, dum ĉe Esperanto oni tion ne mencias, nur ke la deveno estas planita. Mi tial sugestas mencii ĉe Esperanto kun simila emfazo kiel ĉe la germana, ke ĝi devenas el ĉefe latinidaj, ĝermanaj kaj iom slavaj lingvoj, kun gramatiko, kiu estas grandparte ĝenerale hindeŭropa.
Indas iom lasi flanken la aspekton de “planlingvo”. La planiteco de lingvoj ne estas kategoria, sed laŭgrada eco. La novnorvega estis laŭplane kunmetita el diversaj dialektoj en Norvegio, la ĉeĥa estis rekreita laŭplane, la moderna greka simile, la novhebrea, la indonezia, la turka kaj multaj aliaj (inkluzive de la itala antaŭ jarcentoj). Planiteco ne estas aparte bona por karakterizi Esperanton distinge de aliaj lingvoj. Reguleco kaj relative simplaj gramatikaj formoj troviĝas ankaŭ en aliaj lingvoj.
Mi certe konsentas, ke la analogio kun kreolaj lingvoj estas nur parta. Esperanto survojas al parolkomunumo de ĉiutagaj parolantoj (aŭ, ĉikaze, skribantoj kaj parolantoj). La diferenco ankaŭ ĉi tie estas pli laŭgrada. Se la tendencoj pluiros, se la virtuala mondo plu kreskos, la diferenco al kreolaj lingvoj malkreskos.
(La tajperaro ‘parokomunumo’ estas ĉi-teme amuza.)
Vi skribis: ”Nu, estas esenca diferenco en tiuj du priskribomanieroj ĉe la germana kaj Esperanto: Ĉe la germana oni informas, de kiuj lingvoj ĝi devenas, dum ĉe Esperanto oni tion ne mencias, nur ke la deveno estas planita. Mi tial sugestas mencii ĉe Esperanto kun simila emfazo kiel ĉe la germana, ke ĝi devenas el ĉefe latinidaj, ĝermanaj kaj iom slavaj lingvoj, kun gramatiko, kiu estas grandparte ĝenerale hindeŭropa.”
Vi fakte miskomprenas, kion signifas ”ĝermana” aŭ ”hindeŭropa”. Ĝi signifas ne nur la devenon de la lingvomaterialo, sed ankaŭ la _manieron_ de la deveno: seninterrompan transdonon de la lingvo de unu generacio al la alia ene de parolkomunumo. Se vi ne volas paroli pri Esperanto kiel pri planlingvo sed nur emfazi la devenon de ĝia lingvomaterialo, vi argumentas same kiel la lingvistoj, laŭ kiuj ankaŭ la piĝinaj kaj kreolaj lingvoj ne vere ekzistas – Tokpisino estus simple nur unu el la ĝermanaj lingvoj. Sed malmultaj estus pretaj tiel redifini la nociojn de la historia lingvoscienco. La esenca afero en piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estas, ke la intergeneracia trasdono iam rompiĝis; en Esperanto des pli.
Mi ne kredas, ke la informado/propagando pri Esperanto estas sukcesa, se ĝia premiso estas redifini kelkajn bazajn konceptojn de la historia-kompara lingvoscienco, kiu estas unu el la plej ekzaktaj branĉoj de lingvistiko.
Lu > Indas simile ankaŭ plej ofte rezigni pri la uzo de la vortoj “Esperantistoj” kaj “Esperanto-movado”. Temas pri Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-komunumo.
Por science studi Esperanton, oni ne povas nei la ekziston de la Esperanto-movado nek tiun de la Esperanto-komunumo – gravas nur konstati, ke ili ne ĉiam koincidas. Oni ne evitu uzi iujn terminojn, sed difinu ilin klare kaj laŭeble distingu.
Mia impreso estas, ke en almenaŭ 80% de la uzoj de “Esperanto-movado” la homoj fakte celas “Esperanto-komunumo”.
Planlingvo estas simple la rezulto de lingvoplanado. La problemo estas ke lingvoplanado estas ligita kun malaltigo de la prestiĝo de la koncerna lingvokomunumo. Ju pli frue la lingvo ekhavis literaturon, des pli da kopiado de manuskriptoj okazis en ĝi, kaj speco de ortografio povis “nature” kreski el tio. Tiam alvenis la preso, kaj la presistoj emis ankoraŭ pli unuecigi la ortografion, tiom pli sukcese se ili povis profite eldoni ankaŭ vortarojn. Tio kompreneble (kursivigo sarkasma) estas multe pli natura lingvoevoluo ol se la aŭtoroj aŭ la aŭtoritatoj difinas la ortografion. Se ne agus tie la naturo, tio pruvus ke anarkio povas kelkfoje funkcii, kaj tion ja neniu volas havi.
Do, en ekstersciencaj kuntekstoj neniam parolu pli lingvoplanado kaj planlingvoj, kaj en sciencaj kuntekstoj ĉiam ligu planlingvojn kun ekzemploj de nacia lingvoplanado. Unu tia ekzemplo estas la fakto ke la Greka daŭre nomiĝas Greka, dum Latino nuntempe nomiĝas Itala. Estas en la lingvohistorio neniu rompo kiu pravigas tiun nomŝanĝon. Ĝi estas artefarita distingo, kaj la demando estas ĉu ne entute doni nomojn al lingvoj estas speco de lingvoplanado. Interesega demando, kiun oni tamen malfacile inkluzivus en baza ĝenerala informilo pri Esperanto.
Sed teorio gravas por Esperanto. Ni rilatas al la tutmonda Angla same kiel la Idistoj rilatas al ni: Ni proponas alternativon, kaj ni devas pruvi ke tiu alternativo estas supera al la nuna situacio kaj necesa por la mondo. Necesas identigi tiun minimumon da teoria lingvistiko kiun ĉiu Esperantisto devas koni por pravigi Esperantistecon al si mem kaj al siaj informatoj. En la klasĉambro sufiĉas ke nia lingvo estas surprize facile lernebla kompare al la kutimaj fremdlingvoj, sed ekster la klasĉambro ni devas povi montri aplikojn de Esperanto, kiujn oni ne atingas pli facile per la Angla.
Tiom kiom ordinaraj homoj konas lingvoteorion, ili ne eskapas la konkludon ke plej bone estus se la Angla fariĝus ĉies unua lingvo. La risko de tio estas negranda, ĉar ordinaraj homoj tre ofte (kaj tro ofte ankaŭ sciencistoj) ne akceptas la logikajn konsekvencojn de siaj teorioj. La Esperantistoj do devas unue konsciigi la homojn ke ili havas tiun teorion kaj ke ĝi havas tiun konsekvencon, kaj tiam argumenti ke la monda lingva diverseco estas konservinda kaj ke tio estas atingebla per Esperanto. Ĉu la esperantologio estas sufiĉe evoluinta por provizi al ni la armilojn por tio?
Kara Jens, vi skribis:
“Ni proponas alternativon, kaj ni devas pruvi ke tiu alternativo estas supera al la nuna situacio kaj necesa por la mondo.”
Feliĉe ne! Ni ne proponu “alternativon”, ni proponu aldonon. Kaj al homoj, kiuj scias la anglan, kaj al la nesciantoj de la angla (tiam aldono al la ceteraj scioj kaj eblecoj amuze pasigi la libertempon).
La angla havis 10 % de la tutmonda loĝantaro en 1950 (tiam preskaŭ nur denaskuloj). Hodiaŭ, 74 jarojn poste, ĝi atingis 20 % (5 % denaskuloj, 15 % nedenaskaj anglaparolantoj). Ŝajne malpli impone ol la anglemuloj deziris. 80 % de la monda loĝantaro ne parolas la anglan – kaj inter tiuj estas ankaŭ multaj bonedukitaj homoj. Oni povas vivi en multaj lokoj de la mondo sen aŭ preskaŭ sen la angla. En Japanio proksimume 15 % parolas la anglan …
Mi havas la impreson, ke indas proponi la anglan interalie al tiuj homoj, por kiuj la angla evidente estis tro malfacila aŭ tro temporaba por lerni ĝin ĝis bone uzebla nivelo. Ekzemple multaj japanoj, ankaŭ multaj homoj el orienta Eŭropo. Pri Pollando oni raportas, ke nur triono parolas la anglan, simile en aliaj landoj de EU. Ankaŭ en okcidentaj landoj kelkaj homoj kun malpli alta eduknivelo aŭ kun malpli da lingvotalento povas lerni Esperanton kun multa plezuro kaj gajo.
Mi daŭre renkontas homojn, kiuj diras al mi, ke ekzistas alternativo inter la angla kaj Esperanto, eble ankaŭ ke la angla estas pli grava, havas pli da renomo ol Esperanto ktp. Ĉiam temas pri homoj, kiuj jam parolas la anglan 😀 Tiam ne ekzistas alternativo, ĉu lerni la anglan aŭ Esperanton! La alternativo estas nur, ĉu ekzemple retumi aŭ rigardi televidon – aŭ lerni kaj ĝui Esperanton.
Por povi aldoni Esperanton, oni bezonas alternativan pensmanieron. Se oni ĉiuokaze devas lerni la Anglan, kie la utilo de Esperanto? Kaj en la tute longa perspektivo, kio estas la utilo de lingva diverseco? Kial la nuna pozicio de la Angla ne estas, ne estu kaj/aŭ ne povas esti paŝo al ĝia ĝenerala akceptiĝo kiel ĉies unua lingvo, kaj kial ni ne rigardu tiun akceptiĝon kiel progreson?
Se konkreta homo havos celojn, kiujn li pli facile povos atingi, uzante Esperanton, ol uzante la anglan, kial li devus rezigni de uzi ĝin?
Nu, certe. La refutota argumento estas ke en la longa daŭro ĉiuj lingvoj krom unu sola venkinta estos hobioj.
Nu, jen kelkaj el la utiloj de Esperanto (se oni ŝatas tion), eĉ se oni devis aŭ devas lerni la anglan:
“La angla beletro… bele prezentas la mondrigardon de tiu minoritato de la mondo, sed multe malpli la kulturojn kaj vidpunktojn de la alaij 95 % de la monda loĝantaro. Esperanto tiurilate ne estas perfekta, sed ja ĝi ofertas beletron kun multe pli vasta rigardo al la mondo.”
Unue: nu ja, ofertas, kutime ja ne senpage, sed vere ne temas pri profitiga negoco :-). Mi dirus: proponas.
Due kaj precipe: Via aserto povas pravi proporcie, sed la anglalingva beletro estas tia giganto kompare al la Esperantlingva ke eĉ se nur milone ĝi prezentus netipe anglecan mondrigardon, tio jam ampleksus la Esperantan beletron pluroble.
Nu, tiusence Esperanto estas aldono kaj ne alternativo. Ĝia literaturo prezentas unikan rigardon al la mondo, ne akireblan aliloke.
Rilate al ‘oferti’ kaj ‘proponi’ indas rigardi en la Retan Vortaron, oferti (2),
https://reta-vortaro.de/revo/art/ofert.html#fnt_5
Laŭ via teksto, kara István, “la anglalingva beletro estas tia giganto kompare al la Esperantlingva ke eĉ se nur milone ĝi prezentus netipe anglecan mondrigardon, tio jam ampleksus la Esperantan beletron pluroble.” Ĉu vi celis “neanglecan mondrigardon”?
Mi rigardis, kiu gajnis ekzemple la premion “Booker Prize”. Ekde la jaro 2000 estis 24 gajnintoj; el ili estis 20 aŭtoroj el anglalingvaj landoj (Britio, Irlando, Usono, Kanado, Sudafriko, Aŭstralio, Novzelando) kaj 4 el eksaj kolonioj; 2 el Barato (Hindio), 1 el Srilanko, 1 el Jamajko. El la resto de la mondo mi trovis neniun.
Mi dirus, ke legantoj de anglalingva originala beletro estas nature direktitaj al la verkoj de angladenaskuloj, dum la legantoj de Esperanto-literaturo estas nature direktitaj al la verkoj de homoj el multaj diversaj landoj kaj kulturoj. Sekve mi plu opinias, ke en Esperanto la beletro gvidas nin al “multe pli vasta rigardo al la mondo”.
Mi cetere havis similan sperton pri Esperantujo kaj vizitataj landoj: Antaŭ Esperanto mi feriis en ses eŭropaj landoj (en tri el ili nur unufoje). Kun Esperanto mi vizitis preskaŭ la tutan reston de Eŭropo. Ankaŭ tiukampe mi havas la impreson, ke Esperanto gvidas siajn parolantojn al multe pli vasta rigardo de la mondo ol aliaj lingvoj.
Kara Lu, mi tute ne kontrauas tion kio estas ankau mia sperto, nome ke “la legantoj de Esperanto-literaturo estas nature direktitaj al la verkoj de homoj el multaj diversaj landoj kaj kulturoj”.
Sed Vi, matematikisto, devus atenti la vortojn “giganto” kaj “eĉ se nur milone” en mia frazo: “la anglalingva beletro estas tia giganto kompare al la Esperantlingva ke eĉ se nur milone ĝi prezentus ne tipe anglecan / ion alian ol tipe anglecan/ mondrigardon, tio jam ampleksus la Esperantan beletron pluroble.” La bedaurinda vero estas ke en la lingvo angla (kaj germana, kaj franca, ech nederlanda, eble ech-ech hungara au estona) oni trovas pli da “esperantecaj” verkoj ol en Esperanto. Simple char nia beletro estas tiel malgranda. Tio ne signifas ke oni ne fieru pri ghi, oni ech ja uzu ghian ekziston kiel argumenton, sed oni ne troigu klabante anglalingvajn kapojn.
(Parenteze: kiu verkis bonan romanon en kiu gravan lokon havas ne nur Zamenhof, sed ech de Beaufront kaj la Ido-krizo? Chu Esperanta autoro en Esperanto? Ne.)
(Parentez-parenteze: mi ne aprobas la sencvastigon de « oferti », por kiu ReVo donas unu duban referencon. Jam plagas la paronimo “oferi” kaj “oferti”, do ni ne ekkonfuzu krome “oferti” kaj “proponi”.)
Amike
István
La mencio pri la giganteco de la anglalingva beletero kompare al la Esperanta ne povas ne memorigi min pri jena brila loko en La Litomiŝla tombejo (p.48-49) de Karolo Piĉ, leginte kiun antaŭ pli ol kvardek jaroj mi haltis kvazaŭ ĉe revelacio kaj restis longe pensanta:
“… vin nur deprimis la konsterna disproporcio inter milionoj da nacilingvaj volumoj kaj inter du, tri dekmiloj da esperantaj libroj.” Sed: “…la disproporcio estas nur fikcio, ke fakte ĝii ne estas disproporcio, nam [=ĉar] dudek milionoj da volumoj estas precize tiom, kiom dudek mil volumoj, ĉar neniu povas tralegi dudek milionojn da volumoj. Dudek milionoj estas fantoma muzea kolekto. Ili ne estas vivanta librostoko!”
Sendube brila, memorinda konstato de Piĉ.
Tamen, kaj evidente, gravas ne nur kvanto sed ankaŭ kvalito.
Se esti optimismaj kaj supozi, ke tutaj 10% el tiuj 20 000 volumoj estas legindaj, tiam vi havos 2000 legindajn verkojn en E-o.
Se esti pesimismaj kaj supozi, ke nur 0,5% el tiuj 20 000 000 estas legindaj, tiam vi havos 100 000 legindajn verkojn en la angla.
Se en mia tuta vivo mi havos tempon legi entute 2000 verkojn kaj elektos 2000 el tiuj anglalingvaj 100 000, mi legos la pinton de la pinto, la majstroverkojn de la anglalingva kaj verŝajne foje ankaŭ de la monda literaturo.
Se mi legos la 2000 E-verkojn… nu, tio ne nepre estos la pinto de io ajn. Foje eĉ inverse.
Jen do (kerne?) problema rilato inter, unuflanke, la anglalingva kaj alilingvaj literaturoj kaj, aliflanke, la E-literaturo: ne (nur) kvanto, sed (ĉefe?) kvalito. En E-o ofte mankas kaj kaj. Mi plurfoje eklegis E-romanon kun granda espero sed post nelonge ĉesis por ne perdi tempon.
Interese legi tion, sed mi ne kredas, ke multaj ne-angladenaskuloj legos en sia vivo 2000 anglalingvajn verkojn (eĉ malpli altnivelajn…). Do ni estu iom pli realismaj.
Ni rigardu lernantojn de Esperanto kaj de la angla. Post la unua lingvolernado ili ambaŭ komencu pri legado de literaturo (tiu momento venos post relative longa tempo por la angla, kompreneble). Ilia legemo estas mezume iom limigita; ni supozu, ke ili legos en sia eklernita lingvo unue po dek verkojn. Se ili elektos la plej pintajn verkojn de la angla kaj de Esperanto, mi neniel dubas, ke la anglaj certe estas brilaj … elfluoj de la kulturo de la anglalingva mondo. Dume tiuj en Esperanto estos eble malpli brilaj … elfluoj de diversaj kulturoj de la mondo.
Tio estas la kerno de mia aserto: Per la Esperanto-literaturo estas pli nature konatiĝi kun la diversaj kulturoj de la mondo. Mi skribis: “Esperanto tiurilate ne estas perfekta, sed ja ĝi ofertas beletron kun multe pli vasta rigardo al la mondo.” Ĉu dubo pri tio?
“Interese legi tion, sed mi ne kredas, ke multaj ne-angladenaskuloj legos en sia vivo 2000 anglalingvajn verkojn… Do ni estu iom pli realismaj.”
Se esti realismaj, tiam ni ankaŭ agnosku, ke multaj esperantistoj ne legos en sia vivo 2000 E-verkojn. Verŝajne ankaŭ ne 200. Probable eĉ ne 20. Kaj multaj ne atingos nurajn 2, malgraŭ tiu ŝajne nesupereble avantaĝa fenestro al la mondo tra Esperanto. Nu, tio ne estas nova problemo. Kiel iam skribis Julio Baghy: “Librojn legu la verkisto, estas mi esperantisto”.
Mi plene konsentas kun la vortoj de István Ertl en alia komento: “Kaj, cetere, la fakto ke io estas verkita en Esperanto ne garantias ion ajn rilate malfermitecon kaj mondrigardon”. Mi legis E-verkojn tute mallarĝmensajn. Kiel iam skribis Juan Régulo: “Paĝo estas bona ne pro tio, ke ĝi estas verkita en Esperanto, la angla aŭ la latina. Ĝi estas bona, ĉar ĝi estas bona”.
Baghy, Régulo? Demandu junan kaj freŝbakitan – aŭ ne tiom junan nek freŝbakitan – esperantiston pri tiuj korifeoj de la distrumpetata, mondrigarde nevenkebla E-literaturo, kaj kolektu la sensciajn rigardojn. Se la E-literaturo vere tiom larĝe malfermas fenestron al la mondo, la esperantistoj mem ne tre emas malfermi ĝin.
Poeto sen popolo, kiel dirus… Ne, ne demandu la freŝbakitan aŭ malfreŝbakitan esperantiston pri Kalocsay. La respondon ni jam konas.
Legante vian komenton mi memoris scenon en kongresa librosevo en Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenak Ŝtimec (p.84):
– Ĉu vi ŝatus aĉeti novan Esperanto-libron?
– Dankon, ne! Mia edzo jam havas ĝin.
– Eble vi eraras, sinjorino! Via edzo ne povas havi tiun libron. Ĝi ja nur hieraŭ venis el presejo.
– Ne, dankon! Mia edzo jam havas unu Esperanto-libron!
Ne estas tiel optimisma konstato, kiel unuavide ŝajnas, ĉar tio signifas, ke en Esperanto mi legas tion, kio estas ricevebla, dum en la angla mi legas tion, kio min interesas. Se mi havas hejman bibliotekon de cent Esperantaj libroj, granda parto estas identaj kun tiuj ĉe iu ajn alia legema esperantisto. Sed cent anglalingvaj libroj, kolektitaj laŭ miaj interesoj, povas esti komplete aliaj ol ĉe iu alia homo leganta angle.
Kara István, multan dankon, ke vi konsentas kun mi pri tio, ke “la legantoj de Esperanto-literaturo estas nature direktitaj al la verkoj de homoj el multaj diversaj landoj kaj kulturoj”. Tio estas la kerno de mia ideo kaj granda avantaĝo de Esperanto, kiun ĝi havas antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj. Vi eble scias, ke varbistoj serĉas la USP, la “Unique Selling Proposition”. Do ankaŭ mi serĉas ĝuste tion aŭ tiujn.
Malpli mi serĉas vendo-argumentojn por la angla, kiel tiujn, kiujn vi kaj aliaj kun multa entuziasmo kaj energio prezentas. Tiuj argumentoj ŝajne neniom forprenas de mia prezento de unu el la multaj avantaĝoj de Esperanto, kiu montras en la praktiko la efikon de pli da samrajteco per Esperanto
Estas tre afable, ke vi atentigas min pri la granda nombro de anglalingvaj libroj. Kiel vi supozeble divenas – mi jam aŭdis pri tio. Kaj pro tio mia impreso estas, ke en tiu maro de anglalingvaj originalaĵoj verkitaj de angladenaskuloj, kutime elfluo de la kulturo de iliaj landoj, la malmultaj originale anglalingvaj verkoj de ne-angla-denaskuloj kaj de angladenaskuloj prezentantaj okazaĵojn el aliaj kulturoj simple iom malfacile videblas. Ĉu ni samopinias?
Kara Lu, shajnas ke vi nepre volas pravi. Persisto estas bela karaktertrajto.
Sed ne estas tro malfacile kompreni ke, kiel mi jam diris, en la enorma kvanto da angle verkita beletro nepre trovighas pli da verkoj montrantaj malfermitecon al la mondo, ech sentemon pri lingvaj problemoj (legu “The Pole” the Coetzee, autoro kiu cetere insistas ke liaj verkoj unue aperu en lingvo alia ol la anglalingva originalo) ol en la kompare modesta pejzagho Esperanta. (Kaj, cetere, la fakto ke io estas verkita en Esperanto ne garantias ion ajn rilate malfermitecon kaj mondrigardon.)
Oni povus cetere malfermi apartan debaton pri tio kiom gravas, por la arta valoro de la verko, tio kion Vi nomas “mondrigardo”. Sed mi atentigu nur pri tio ke lau Vi beletraj verkoj “prezentas la mondrigardon de /la anglalingva 5% de la monda loĝantaro”. Tia supozo ofendus ajnan seriozan autoron. Verkistoj prezentas unuavice sian mondrigardon, ne tiun de iu grupo. Ofte la valoro de verko parte konsistas, ech, en konflikto kun mondrigardo grupa.
Cetere, vi insistas pri “verkado” en la angla, tamen por leganto gravas legado, t.e. al kio li havas aliron per la angla, ankau traduke.
Se via USP (Unike Speciala Persvadilo) estas: “Per la Esperanto-literaturo estas pli nature konatiĝi kun la diversaj kulturoj de la mondo”, nu, provu ghin uzi, sed ghi restas argumento impresionisma kaj dezirpensa.
Mi insistas pri chi tiu temo por, se iel eble, helpi eviti ridinde troigajn asertojn pri nia beletro. Resti che la vero – ke entute ekzistas beletro en Esp., ke ekzistas almenau 150 romanoj en ghi ktp – jam povas sufichi por impresi.
(Piednoto: pli frue mi sribis: “kiu verkis bonan romanon en kiu gravan lokon havas ne nur Zamenhof, sed ech de Beaufront kaj la Ido-krizo? Chu Esperanta autoro en Esperanto? Ne.” Por rekomendi la verkon, mi diru ke temas pri “A Curable Romantic” de Joseph Skibell, vidu du recenzojn pri ghi, kaj intervjuon kun la autoro, en Beletra Almanako 13, feb. 2012.)
Pardonu ke mankis al mi tempo skribi pli mallonge
Amike, István
Ekzistas aparta “International Booker Prize” por libroj tradukitaj anglen. Nature “la resto de la mondo” konkursas en tiu kategorio.
Kompreneble la tradukita literaturo estis ekster tio, kion mi asertis kaj celas.
Ja mi ĉefe celas la lernantojn de fremda lingvo – ĉu la angla, ĉu Esperanto. Kian literaturon ili legas dum la instruado? En la kursoj pri la angla oni legas anglalingvan literaturon verkitan preskaŭ ekskluzive de angladenaskuloj. En la kursoj pri Esperanto, se oni venas ĝis tiu nivelo (por kiu oni bezonas ofte nur 10 – 50 instruhorojn), oni prezentas esperantlingvan literaturon verkitan de aŭtoroj de multaj diversaj landoj kaj kulturoj. Vidu ekzemple verkon kiel William Auld. Esperanto – a new approach; ĝi jam post kelkaj lecionoj prezentas originalan Esperanto-literaturon el multaj landoj. Mi supozas, ke estas same pri la literaturo prezentita en: Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando (sed mi ne sufiĉe memoras la verkon).
Eble la karaj kundiskutantoj respondu al la jenaj demandoj:
La du unuaj validas nur por la koncernaj homoj. Ili ne rilatas al la morteco de ĉiu el ni kaj al la socia evoluo. Sed la tria antaŭsupozas ke Angligo ne sufiĉas. En tiu utilo povus esti ia perspektivo.
Ĉu vi povus informi pli detale pri ĉi tiu enketo? Tio estas atentinda argumento favore al la lingvo.
Jen la enketo,
https://www.facebook.com/groups/2204470288/?multi_permalinks=10152707027300289
“Se vi parolas Esperanton dum almenaŭ kvin jaroj: Ĉu Esperanto estas via plej bone regata fremdlingvo (aktiva lingvokapablo; ‘fremdlingvo’ estu: ekde sesa vivojaro eklernata lingvo)? Ĉu simile kiel alia lingvo? Ĉu due plej bona fremdlingvo?
(Eble komentu pri viaj cirkonstancoj, ekz. vivanta kun alilingvulo, vivanta en regiono kun du ĉefaj lingvoj, instruisto pri fremdlingvoj…)”
215 respondoj
Plej bona fremdlingvo: 74 %
Dankon!
1). Ĉiuj tiuj studoj komparantaj lerntempojn en Esperanto kaj la angla (kaj aliaj naturaj lingvoj), (same kiel tiuj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto), estas faritaj de Esperanto-propagandistoj kaj tial ne estas fidi ilin kiel objektiva pruvo.
2). La lerntempoj inter la angla (natura vivanta lingvo uzata ĉiutage de miliardoj da homoj por ĉiu imagebla celo) kaj Esperanto (artefarita lingvo inventita por ideologiaj celoj, kaj kiu baziĝas sur lernolibro, kie homoj tradukas el siaj denaskaj lingvoj – kaj ironie). plej ofte la angla -) estas simpla ne komparebla, ĉar tio, kion vi povas fari per la du lingvoj, estas ege malsama.
1) La ekzisto de malsamaj lingvoj entute estas subjektiva fakto, ne objektiva. Tamen ankaŭ subjektivaj faktoj povas havi praktikajn konsekvencojn.
2) Se Esperanto estas inventita por ideologiaj celoj, tio signifas ke oni ne povas juĝi ĝin laŭ la nombro de parolantoj, sed ke necesas diskuti la karakteron de tiu estonta tutmonda lingva ordo, en kiu ĝi pretendas esti elemento.
1). La ekzisto de aliaj lingvoj estas objektiva, pruvebla fakto.
La lerntempoj de Esperanto ne estas, la studoj kiujn ni havas, ĉiuj estis faritaj de homoj kun ideologia antaŭjuĝo (esperantistoj). Neniu objektiva, scienca studo ekzistas pri ĉi tiu demando.
Dume ni havas multajn objektivajn studojn pri la lerntempoj de la angla, kaj kion vi povas fari kun la lingvo en la reala mondo kiam vi atingas tiujn nivelojn.
Kion diable signifas atingi “C2” ekzemple en artefarita lingvo?
2). La sola maniero, ke artefarita lingvo kiel Esperanto povus funkcii, se vi jam havas naturan, vivantan internacian lingvon, el kiu preni vortprovizon kaj gramatikon kaj importi ĝin en Esperanton (ĉar ĉiuj jam scias kaj konsentas pri la signifo de vortoj kaj frazoj, kaj la funkcio de la gramatiko el la uzo kaj ekzisto de la natura, internacia lingvo).
Do por la homaro adopti artefaritan, internacian lingvon, estus meti la ĉaron antaŭ la ĉevalon.
Pardonu, John, sed Esperanto ne estas artefarita lingvo. Eble ĝi estis arte farita en la praa komenco antaŭ ĉ. 140 jaroj, sed tio, kion ni uzas kaj parolas nun, ne estas (plu, kaj jam delonge) artefaritaĵo.
Ke por vi Esperanto estas kaj restas artefaritaĵo, ĉar vi apenaŭ lernis ĝin, tion mi povas kompreni.
Ke homo apenaŭ reganta la lingvon pasie insistas pri ĝia artefariteco kaj pri la stulteco de tiuj ne volantaj vidi la lumon, tion mi tamen ne povas kompreni.
“Kion diable signifas atingi “C2” ekzemple en artefarita lingvo?”
La samon kiel ĉe iu ajn alia lingvo.
Esperanto absolute estas ankoraŭ
artefarita lingvo, ĉar ĝi ne havas denaskajn parolantojn (aŭ certe neniun veran komunumon de denaskaj parolantoj, kiuj uzas ĝin por reala, ĉiutaga, aŭtentika komunikado.) Sen denaskuloj la lingvo ne povas adaptiĝi kaj disvolvi sin. La spektakla fiasko de Esperanto, (kaj la sekvaj provoj evoluigi pliajn “universalajn” konstruitajn lingvojn) pruvas, ke artefarita lingvo neniam fariĝos la internacia lingvo franca.
“La samon kiel ĉe iu ajn alia lingvo.”
C2 pruvas ke “vi povas komuniki kun la flueco kaj sofistikeco de tre kompetenta angla parolanto.
Prepari kaj trapasi la ekzamenon signifas, ke vi havas la nivelon de la angla necesa por studi aŭ labori en tre altranga profesia aŭ akademia medio, ekzemple en postdiploma aŭ doktora programo.”
Do trapasi C2 signifas, ke vi havas la vortprovizon kaj sofistikecon de tre edukita denaska parolanto, kaj kapablas uzi ĝin en tre alta profesia medio. Kiel menciite ekzistas neniuj “Esperanto-denaskuloj” kaj certe ne ekzistas Esperanto-universitatoj aŭ profesia kadro kie Esperanto estas uzata je tia nivelo. “C2” en artefarita lingvo kiel Esperanto estas tute sensenca.
Pri io ni plene konsentas: artefarita lingvo neniam fariĝos la internacia lingvo franca. Por tio jam ekzistas la internacia lingvo franca.
“(aŭ certe neniun veran komunumon de denaskaj parolantoj, kiuj uzas ĝin por reala, ĉiutaga, aŭtentika komunikado.)”
Pardonu denove, John, sed krom apenaŭ scipovi la lingvon vi evidente apenaŭ konas la komunumon. Alie vi konscius, ke ekzistas vera komunumo de parolantoj, kiuj uzas ĝin por reala, ĉiutaga, aŭtentika komunikado. Por amo kaj eĉ amoro.
Kompreneble pli facilas (mis)lerni kelkajn E-vortojn kaj tamen memfide kaj senhezite filipiki kaj pontifiki pri nekonataĵo. Jen taŭga momento por uzi la frazon “Ne nutru la trolon”.
Vi eble pli bone komprenos ĉi tiun frazon en via amata kaj serioza lingvo: Often in error, never in doubt.
Vi bone scias, kion mi volis diri pri komunumo; mi parolas pri fizika komunumo, en kiu infano konstante interagas kaj tiel akiras sian unuan lingvon nature, sen formala instruado.
Ne ekzistas tia komunumo por Esperanto, ne estas “Esperanta lando” – aŭ eĉ “Esperanta vilaĝo”.
Esperanto baziĝas sur lernolibro kaj homoj enportas vortojn, frazojn kaj gramatikon el siaj denaskaj lingvoj kaj aliaj lingvoj, kiujn ili bone konas kaj kiuj estas vaste uzataj (en la komenco de Esperanto, tio estis lingvoj kiel la latina kaj la franca; en la Duo-lingo-generacio, ĝi estas la angla).
Se denaskaj parolantoj vere ekzistas (kaj ne estas pruvo, ke ili ekzistas), ili havas nenian tangentan influon sur la evoluo de la lingvo kaj nenian influon sur la lernolibron, sur kiu Esperanto baziĝas, nek sur la lernokursoj inventitaj de esperantistoj.
Tio estas la faktoj.
> Se denaskaj parolantoj vere ekzistas (kaj ne estas pruvo, ke ili ekzistas)
Se vi dubas pri la ekzisto de denaskuloj, tiam vi devus pli bone informiĝi. Tri-jara infano kiu alparolas vin en esperanto ne lernis el lernolibro.
Infano bezonas tutan komunumon kun kiu interagi dum multaj jaroj por akiri sian gepatran lingvon – kaj por regi ĉiun aspekton de tiu lingvo ĝis kiam ĝi estas plenkreskulo.
Neniu infano povas akiri majstradon en lingvo nur per interagado kun unu aŭ du el ĝiaj gepatroj en la lingvo – precipe kiam tiu lingvo ne estas la gepatra lingvo de la gepatroj, kaj ĝiaj gepatroj parolas artefaritan lingvon, kiun ili lernis de lernolibro.
Oni povas regi lingvon kvankam oni ne havas prestiĝan profesion.
Kaj inverse: oni povas havi altan postenon kaj malbone koni la lingvon.
“oni povas regi lingvon eĉ se vi ne havas prestiĝan profesion.”
Sed mi ne povas pretendi majstradon en lingvo se mi ne kapablas uzi tian lingvajxon kaj kompreni ĝin. Vi ankaŭ ne povas aserti ke “C2” estas signifoplena en artefarita lingvo kie ekzistas neniuj profesioj, neniuj komercaj sektoroj, kaj neniuj institucioj de supera lernado kie tiu lingvo estas uzata.
“Kaj inverse: oni povas havi altan pozicion kaj malbone koni la lingvon.”
Ne vere, se vi devas uzi tiun lingvon je tre alta profesia nivelo ĉiutage de via laborvivo.
Vi ŝajnas obsedita de la ideo ke oni ne povas regi lingvon, se ne ekzistas profesoroj, aŭ inĝenieroj, aŭ advokatoj kiuj uzas ĝin ĉiutage profesie en sia laboro.
Kiom da homoj uzas profesie ĉiutage la inuktitutan, aŭ la krian, aŭ la navahan? Verŝajne neniu, sed vi ne aŭdacus aserti, ke ne eblas regi tiujn lingvojn.
Vi ŝajnas obsedita de la ideo ke oni ne povas regi lingvon, se ne ekzistas profesoroj, aŭ inĝenieroj, aŭ advokatoj kiuj uzas ĝin ĉiutage profesie en sia laboro.”
Ĉu havas sencon aserti, ke vi regas la anglan (ekzemple) se vi ne povas kompreni profesian lingvon uzatan en komercaj kaj teknikaj kampoj? Ne, ĝi ne faras.
“Kiom da homoj uzas profesie ĉiutage la inuktitutan, aŭ la krian, aŭ la navahan? Verŝajne neniu, sed vi ne aŭdacus aserti, ke ne eblas regi tiujn lingvojn.”
Tiuj lingvoj ne estas adaptitaj al la moderna, tutmonda mondo kaj tiel tiaj vortprovizoj kaj frazoj ne ekzistas en tiuj lingvoj (tio ankaŭ estas kial tiuj specoj de lingvoj formortas je eksterordinara rapideco).
Ankaŭ Esperanto pretendas esti internacia lingvo, taŭga por uzo en ĉiu sfero de la vivo kaj la moderna mondo. Ĝi ne pretendas esti la lingvo de izolita tribo aŭ nacio
La trolo, kiu apenaŭ scipovas la lingvon, arogas al si la scion pri ĉio ajn rilate la lingvon kaj la komunumon, ties naturon, filozofion, parolantaron, devenon kaj futuron.
Almenaŭ li evidente kaj feliĉe nun uzas Google Translate, kiu scipovas la lingvon multe pli bone ol li – tio savas la legantojn de liaj nelegeblaj frazoj. Verŝajne la trolo opinias, ke Google Translate uzas la lingvon en sia profesora, inĝeniera aŭ advokata agado: alie ŝajne ne eblas regi lingvon.
Tra la jaroj mi legis kaj aŭdis multe da stultaĵoj pri Esperanto, sed ĉi tiu trolo klopodas atingi superan nivelon. Ĝis nun sukcese.
Mi konas la lingvon pli bone ol 99.999+% de homoj sur la planedo, se vi zorgas pri la nivelo de la uzata lingvo, tiam eble iru purigi la Esperantan Vikipedion aŭ produkti iun allogan enhavon en Jutubo komparebla al kio ekzistas en naturaj lingvoj.
“Mi konas la lingvon pli bone ol 99.999+% de homoj sur la planedo”
Gratulon. Tamen sufiĉas diri “Bonan tagon” kaj oni scias la lingvon pli bone ol 99,999+% de la homoj sur la planedo. Do al tre ekskluziva kaj malfacile atingebla societo vi ne ŝajnas aparteni.
Kiam vi povos diri “Mi konas la lingvon pli bone ol 99.999+% de la esperantistaro”, tiam eblos iom valori viajn opiniojn. Ĝis tiam vi restos senscia trolo aplombe parolanta pri aferoj nek konataj nek kompreneblaj al li.
Kara Hans – Mi komprenas 97-98%+ de tio, kion mi legas en Esperanto (Kondicxe la aŭtoro ne uzas tro multajn neologismojn) kaj la sama por kiam ĝi estas parolata (kondicxe la persono havas bonan prononcon).
Se vi parolus kun mi en Esperanto, mi komprenus preskaŭ ĉion – nur miaj aktivaj kapabloj mankas, do mi respondus en la angla aŭ en Esperanto kiam mi povas (kun malbona gramatiko).
(Kaj tio malgraŭ la fakto, ke mi ne okupiĝis pri Esperanto dum monatoj; se mi pasigus iom da tempo aŭskultante kaj legante kaj refreskante mian memoron per dulingva vortaro, mia kompreno probable baldaŭ atingus 99%+.)
Mi devis retraduki tiujn du frazojn en la Anglan por kompreni kion signifas “Ne, ĝi ne faras” (devus esti “Ne, ne havas”). Se Esperanto estas parazito, estas tamen treege diverse kiagrade kaj kiamaniere homoj sukcesas mastri tiun parazitecon.
“(devus esti “Ne, ne havas”).”
Dankon.
“Se Esperanto estas parazito, estas tamen treege diverse kiagrade kaj kiamaniere homoj sukcesas mastri tiun parazitecon.”
Mia (originala) punkto estis, ke la lernotempa inter Esperanto kaj la angla (bona komparo, ĉar Esperanto originale estis desegnita por esti la internacia lingvo, dum la angla vere estas la internacia lingvo) ne povas esti komparita, ĉar estas tiom da aferoj, pri kiuj vi povas paroli en la angla, kiuj eĉ ne ekzistas en Esperanto (aŭ eĉ se ili ekzistas, ili ofte estas rudimentaj kaj estis importitaj el la angla – kutime – kaj graftitaj al la Esperanto-strukturo).
Alia areo estas sportoj – provu paroli pri sportoj en Esperanto vi ne povas fari tion, ĉar esperantistoj ne parolas pri tio, kaj la vortaro necesa por paroli pri tio profunde ankoraŭ ne estis pruntedonita el la naturaj lingvoj sur kiuj Esperanto dependas.
Estas stultecaĵo provi kompari la lernotempojn inter Esperanto kaj la angla, ĉar kio povas esti farita en ambaŭ lingvoj estas tre malsama.
“provu paroli pri sportoj en Esperanto vi ne povas fari tion, ĉar esperantistoj ne parolas pri tio”
Per tiaj asertoj vi vere ridindigas vin. Vi ne scias pri kio vi parolas.
Do, kie en Esperant(uj)o, oni parolas (au skribas) pri futbalo, pri Rugbeo, sporta turniroj, de la olympikoj ktp?
(certe ne cxe Libera folio!)
* Kaj kie estas la libroj pri fizika ekzerco, libroj pri kiel uzi la pezan ekipaĵon ĉe gimnazio, ekzemple?
La retejo de UEA ne havas ecx unu libron pri tiu temo!
Dum Olimpiaj ludoj estis priaj afishoj en X fare de [@]criesperanto.
Plia ekzemplo:
Pri futbalo mi kreis Snapchat-lenson “Futbalo 2024/25”. Interesatoj trovas detalojn en tiu MiaVivo-afisho.
Saluton,
mi jam parolis pri piedpilko (= futbalo) ekzemple en universalaj Kongresoj aŭ en iu Somera Esperanto Studado. Pri ekzempla kunteksto: en UKoj jam okazis piedpilk-maĉoj inter teamo de esperantistoj kaj lokaj teamoj.
Cxe Tvitero/X(Ikso) mi ankau parolas pri gxi kun aliaj esperantistoj, sed malfacilas cxar Esperanto ne multe evoluis en tiu kampo.
Vi skribis:
Kaj nun, post respondoj de aliaj, vi sxajnigas, ke vi ekeftive konas ejojn kie oni priparolas tiujn temojn? Vi kontrauxdiras vin.
Estis plurfoje elmontrita en tiu fadeno, ke vi multobligas malverajxojn kaj tute ne scias pri kio vi parolas. Sed mi klopodas fari lastan rimarkon: jes, aktuale certe mankas faka vortaro en certaj kampoj (multe malpli ol vi pensas), sed: 1) estas nek argumento kontraux esperanto: lingvo kiel la moderna hebrea antaux unu jarcento ne enhavis vortojn pri modernaj aferoj, kaj sukcesis krei tiujn vortojn. Tio eblus se la statuso de esperanto sxangxus. 2) nek malpermesas komparon de la lernotempo de esperanto kun tiu de aliaj lingvoj. Eblas kompari tion, kio kompareblas, kaj kiel jam dirite eblas lerni en kelkaj sekundoj kiel konjugacii cxiun esperantajn verboj, dum necesas jaroj por lerni la plej necesajn en la franca (en tiu lasta lingvo, ecx la verbo “esti” estas tute malregula).
En internacia lingvo oni devas paroli pri cxiuj temoj. En sporto (ekzemple) cxiuj ni havas estas amatorajn kaj ekperimentajn provojn de esperantistoj adapti la vortojn kaj teknikajn terminojn (kutime) el la angla kaj transporti ilin en Esperanton.
“Eblas kompari tion, kio kompareblas, kaj kiel jam dirite eblas lerni en kelkaj sekundoj kiel konjugacii cxiun esperantajn verboj, dum necesas jaroj por lerni la plej necesajn en la franca (en tiu lasta lingvo, ecx la verbo “esti” estas tute malregula).”
Ho, vi vere pensas ke la pli ampleksa listo (cxi tie https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/kunmetitaj_verboformoj/index.html ) povas esti lernita en “kelkaj sekundoj”? Kaj povi uzi ilin “perfekte”? Cxu vi vere pensas, ke la akuzativo estos regata post “kelkaj sekundoj”, precipe de homoj en kies gepatra lingvo gxi tute ne ekzistas!?
Kiel mi jam skribis antaŭe en ĉi tiu diskuto, Zamenhof jam en la Unua libro klarigis, ke ĉio ĉi tio havas neniun signifon.
Por konkreta homo, kie bezonas lingvan instrumenton por konkreta tasko, gravas ne tio, kio abstrakte “povos esti farita” per ĝi, sed ĉu ĉi tiu instrumento povas sukcese solvi la taskon, kiun li bezonas solvi. Kaj povas ekzisti areoj, kie Esperanto estus pli avantaĝa, ol la angla.
Kiel mi jam skribis antaŭe en ĉi tiu diskuto, Zamenhof jam en la Unua libro klarigis, ke ĉio ĉi tio havas neniun signifon.”
Nu mi malkonsentas kun Zamenhof, lingvo sen dennaskaj paralantoj neniam suksesos kiel la internacia lingvo. (Kvankam gxi povas ekzisti kiel artefarita lingvo, uzata de sub-kulturo (“esperantujo”).
“Kaj povas ekzisti areoj, kie Esperanto estus pli avantaĝa, ol la angla.”
Bonvolu listigi ilin.
Latina lingvo ĉirkaŭ jarmilon plenumis funkciojn de internacia lingvo en Eŭropo sen denaskaj parolantoj.
Ajnaj situacioj, kie malsamlingvaj homoj, kiuj ne posedas aŭ malbone posedas la anglan, spertas bezonon de interŝanĝi informon aŭ entrepreni komunan agadon. En tiu kazo por ili povas esti pli facile ekuzi Esperanton ol (fin)lerni la anglan.
“Latina lingvo ĉirkaŭ jarmilon plenumis funkciojn de internacia lingvo en Eŭropo sen denaskaj parolantoj.”
1). Gxi estis nur parolata fare de la elitoj, por scienca kaj burokratiaj celoj. Neniu uzis gxin en la cxiutaga vivo.
2. Kiam alvenis pli bonaj, vivanataj lingvoj gxi farigxis tute sen utila – ecx por akademiaj celoj.
“En tiu kazo por ili povas esti pli facile ekuzi Esperanton ol (fin)lerni la anglan”
Eble gxi estas pli facile atingxi bazan nivelon de fluecon en Esperanto ol la Angla (ni ne scias tion science, sed mi parolas el “persona sperto”) sed antingi altan nivelon de flueco estas alia afero.
Ni ankau havas miliardojn da rimedoj por la angla, sed ne por Esperanto. (Kaj la angla havas miliardojn da parolantoj, Esperanto eble kelkajn dekojn da miloj.)
1) Certe, ĉar nur la elitoj tiutempe scipovis legi kaj skribi.
2) Ĉu tio malebligis al ĝi plenumi la funkciojn, por kiuj oni bezonis ĝin?
Tio okazis ne pro tio, ke “vivantaj lingvoj estis pli bonaj”, sed pro formiĝo de naciaj statoj.
Nu, miasperte, atingi altan nivelon de flueco en Esperanto certe pli facilas, ol en la angla.
“Tio okazis ne pro tio, ke “vivantaj lingvoj estis pli bonaj”, sed pro formiĝo de naciaj statoj.”
Naciaj statoj subtenis siajn proprajn lingvojn, ili ne volis au bezonis kontinui uzi mortintan lingvon kiam gxi igxis superflua (ecx por akademiaj celoj).
“Nu, miasperte, atingi altan nivelon de flueco en Esperanto certe pli facilas, ol en la angla.”
Nun mi studas la Francan. Lau mia sperto, la granda afero, en kiu Esperanto faciligas lernadon, estas en la pli facilaj sonoj kaj la fonetika skribsistemo.
Sed la Franca ne estas precipe malfacila (por mi), kaj kiam la cerbo alkutimigxas al la sonoj de la Franca, la avantagxo de Esperanton estas praktike nula (en mia persona sperto).
> Sed la Franca ne estas precipe malfacila (por mi)
Eble vi ankoraŭ ne vidis la norman gramatikon pri la franca, Le Bon usage. 1760 paĝoj.
Oni povas acxeti gramatikajn librojn, kiuj havas 200 pagxojn – kiu enhavas cxiujn cxefajn grammatikajn punktojn en lingvoj kiel la franca kaj la angla.
(Noto – ecx en “facila” Esperanton la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020 estas 750 pagxoj!!)
John Nutt: “Nun mi studas la Francan. Lau mia sperto, la granda afero, en kiu Esperanto faciligas lernadon, estas en la pli facilaj sonoj kaj la fonetika skribsistemo. // Sed la Franca ne estas precipe malfacila (por mi), kaj kiam la cerbo alkutimigxas al la sonoj de la Franca, la avantagxo de Esperanton estas praktike nula (en mia persona sperto).”
Krom Esperanto kaj mia denaska finna, mi iom flue parolas kaj multe uzis en mia laboro la bulgaran, la anglan kaj la svedan, krome studis plurajn aliajn lingvojn. Mia sperto estas, ke Esperanto estas la plej facila. Tamen, ĝia facileco ne ŝuldiĝas nur al ĝia strukturo (viaj “sonoj kaj skribosistemo”) – tio estas komuna miskompreno ankaŭ inter la esperantistoj. La facila strukturo kompreneble gravas en la komenca stadio de la lernado, sed en pli altaj niveloj Esperanto estas facila ĉefe pro tio, ke mankas denaska komunumo, kiu decidas, kion oni povas diri kaj kion ne. Mi sufiĉe libere esprimas min en la bulgara, sed de tempo al tempo diras strangajn aferojn, ĉar “oni simple ne diras tiel en la bulgara, pro iu kialo”. En Esperanto, male, mi estas _kunposedanto_ de la lingvo, kaj se mi diras ion novmaniere, oni povas eĉ admiri tion. La kunposedanteco estas fine la ŝlosila koncepto!
Certe paroli fremdan lingvon kiel denaskulo estas ege malfacile, paroli flue kaj cxe komforta nivelo tamen estas multe pli antingebla.
Ekzemple (denove el mia propra “persona sperto”) kiam mi unue renkontis mian koramikinon, sxi parolis la Anglan cxe bona nivelo – jes estis kelkaj malgrandaj gramatikaj eraroj, kaj kelkaj malfortoj en uzado de pli kompleksa kaj teknika lingvon, same kiel en kompreni pli “neformalajn” aspektojn de la lingvo (la slango, angla idiotismo kaj kulturaj referencoj ktp) sed havi konversacio estis tre glata kaj komforta.
(Kaj parolante kun mi – kaj mi ofte korektante sxiajn malgrandajn gramatikajn erarojn -, sxia scio pri la slango kaj angla kulturo konsiderinde plibonigxis – kaj sxia lingvouzo rapide farigxis pli kulture “denaska kiel”).
Saluton, kara John Nutt,
Mi estas denaska francparolanto. Mi proponas al vi teston: demandu al iu ajn denaska francparolanto kiel oni nomas la ido de kamelo. Mi mem faris multfoje tiun teston, kaj neniam ricevis ĝustan respondon (= chamelon). Kompreneble, en esperanto nur necesas lerni la nomon de plenkreska besto por konstrui la idan nomon.
Mi povus proponi al vi teorian alian teston: eltrovu iun franclingvanon, kiu kapablas ĝuste konjugacii ĉiujn francajn verbojn: mi dubas, ĉu tia persono ekzistas. Simple komparu la konjugacion de la verbo “mouvoir”, kun la simpleco de la esperanta sistemo (as, is, os, us, u). En kelkaj sekundoj eblas lerni konjugaci ĉiujn esperantajn verbojn, dum jaroj da senfina lerno en lernejo ne sufiĉas por scipovi la francajn verbojn.
Vi povas atingi bazan konservan fluecon per nur 3000 vortoj en europaj lingvoj kiel la franca kaj la angla. Kaj kiam via cerbo povas rekoni la sonojn kaj kompreni ilin, gxi povas lerni novajn vortojn el la konteksto kaj ene de la lingvo mem.
Same pri gramatiko, vi ne bezonas legi grandegajn 2000-pagxajn gramatiklibrojn, cxiuj cxefaj punktoj, kiuj kovras cxirkau 95% de la gramatiko, kiun vi bezonos kaj trovos, trovigxas en libroj, kiuj havas 200 pagxojn.
Ne gravas, ke via gramatiko ne estas 100%, kio gravas estas ke vi povas funkcii kaj denaskaj parolantoj sentas sin komforte paroli kun vi.
(Kaj vi ankau neniam parolos Esperanton kiel vi parolas vian gepatran lingvon – tial vi devas praktiki gxin cxe la klubon.)
Vi deklaras en aliaj mesaĝoj ke studoj montrantaj, ke lernado de esperanto estas aparte facila estas faritaj de propagandistoj, sed ŝajnas ke vi mem ne estas tute objektiva. Estas rekte kontrolebla fakto, ke:
En kelkaj sekundoj eblas lerni konjugacii ĉiujn esperantajn verbojn (as, is, os, us, u).
Jaroj da senfina lerno en lernejo ne sufiĉas por scipovi la francajn verbojn.
Se vi studas la francan, certe vi lernis la konjugacion de la verbo “être” (=esti). Ĉu ne temas pri vorto ĉiutage uzata? La konjugacio de tiu verbo estas tute malregula kaj necesigas ridinde grandan klopodon de lernado kompare kun esperanto. Faru tiun alian teston: demandu al iu ajn denaska franclingvano konjugacii tiun verbon en la tempo “passé simple du subjonctif” (“que j’aie été”, ktp…). Estas formoj ĉiutage uzataj, kaj vi vidos, ke multaj ne kapablas korekte skribi ilin.
Via citaĵo numero 1:
Via citaĵo numero 2:
Ne estas kontradikto, oni povas antingi bazan au ecx mezan nivelon en Esperanto multe pli rapide ol oni povas antingi majstran nivelon.
Same kiel la naturaj lingvoj.
La plej ampleksa Esperanta gramatiko havas 750 paĝojn, la plej ampleksa gramatiko de la franca enhavas 2000 paĝojn. Do eĉ laŭ tio eblas konkludi, ke “atingi bazan aŭ eĉ mezan nivelon” en Esperanto estas kelkoble pli facile, ol en la franca.
Kaj post kiam oni indikis al vi la tutan kompleksecon de la gramatiko de la franca (aŭ ajna alia nacia lingvo), vi tuj diris: “Ne, ne, ni parolas tute ne pri tio, por interparoli ja eĉ 200-paĝa gramatiko sufiĉas”.
Tamen laŭ la sama logiko Esperanto ja estas lernebla praktike senpene! Se por uzi la francan aŭ alian nacian lingvon sufiĉas gramatiko 200-paĝa, do por uzi Esperanton tute sufiĉos 20-paĝa. Kaj mi povas konfirmi tion laŭ mia propra sperto — mi lernis la gramatikon laŭ 20-paĝa skizo, kiu sufiĉis por mi; preskaŭ ĉiu ĉetera lernado mia estas praktikado de la lingvo (legado unuavice).
Do gravas ne nur relativa kvanto da penoj, investitaj en studadon, sed ankaŭ absoluta grado de tiuj. Neniu oponas, ke atingi mezan nivelon en ajna lingvo estas pli facile ol ekmajstri ĝin. Tamen nur Esperanto ebligas al vi uzi ĝin post studi 20-paĝan broŝuron. En tio estas principa diferenco inter lingvoj naturaj, kiuj evoluis spontanee, kaj Esperanto kiel lingvo, speciale projektita por komunikado inter malsamlingvanoj. Kaj tiun ĉi ĝian avantaĝon neniu alia lingvo kapablas anstataŭgi.
Se homo interesigxas pri Esperantujon, kaj sxatas la ideon lerni artefaritan lingvon kaj komuniki kun aliaj entuziasmuloj, tiam estas bona por li studi kaj ekzerci dum 100 horoj por lerni gxin al komunika nivelo.
Se homo volas au bezonas lerni naturajn lingvojn, kaj uzos gxin por multaj jaroj, estas bona investo por li lerni lingvojn kiel la francan au la anglan por 300-400 horoj antau ol li atingas komunikan nivelon en gxi.
Ĉi tie troviĝas eraro, tre kutima por Esperantistoj. Ni supozas, ke aro da komunikaj situacioj inter malsamlingvanoj havas konstantan amplekson, do plivastiĝo de uzado de Esperanto povas okazi nur kun malplivastiĝo de uzado de la angla (win-lose situation). Kaj ĉar la nombro da uzantoj de la angla kaj kvanto da akrirebla en ĝi informo multege pli grandas, ol tiuj por Esperanto (neniu kontestas tion), do tute maleblas imagi, ke tiuj, kiuj nun uzas la anglan, rezignos ĝin favore al Esperanto => Esperanto ne povas disvastiĝi.
Tamen, ĉi tiu aro da komunikaj situacioj ja povas kreski, dank’ al ekesto de tiaj situacioj, kiuj ne povis realiĝi antaŭe, ĉar por tio mankis kondiĉoj. Komunika reto, kiu uzas Esperanton, povas disvolviĝi paralele kun la komunika reto, kiu uzas la anglan. Ili (almenaŭ en la unua tempo) neniel influos unu la alian, ili ekzistos kvazaŭ en diversaj dimensioj. Kaj potencialaj uzantoj por la Esperanta komunika reto certe troveblos — ja plimulto da la homaro ne kapablas paroli la anglan flue.
Ŝajnas al mi, ke vi fakte troviĝas pli-malpli en konsento kun Zamenhof, kiu antaŭvidis riskon de subita pereo sen denaskuloj. En letero li skribis al Abel Kofman (28/05/1901) jene:
Dankon pro la informo Tim.
Oni povas paroli pri ĉio en ĉiuj lingvoj, nur estas tio ke oni ankoraŭ ne faris tion. Ĉu oni volas paroli pri ĉio en ĉiu lingvo kiun oni konas, jen alia afero. Se mankas vortoj en Esperanto (aŭ en iu ajn lingvo) kredeble estas tial ke en la parolantaro mankas intereso pri la temkampoj kie tiuj vortoj estas nemalhaveblaj.
Sed entute oni ne komparu lingvojn, sed lingvopolitikojn. Lingvoj nek kreas nek solvas sociajn problemojn — tion faras nur la politiko. Eble povas daŭri generaciojn ĝis la tempo estos matura por diversec-protekta tutmonda lingvopolitiko, sed estas facile antaŭvidi ke Esperanto povus ludi ŝlosilan rolon en ĝi.
Kaj kial la politikistoj uzos Esperanton, anstantau la Anglan?
Ne necesas ke ili uzu Esperanton. Nur necesas ke ili aprobu ke aliaj uzos ĝin.
Kial ili aprobus Esperanton, kiam ni jam havas la anglan?
Mi scivolas: kial vi entute lernis Esperanton? Por kiu celo?
Ĉar esence vi estas en tiu ĉi forumo por diri al esperantistoj ke Esperanto estas sensencaĵo, ke ili prefere okupiĝu pri la angla aŭ alia nacia lingvo. Do, agu konsekvence! Ĉesu perdi tempon pri Esperanto, uzu tiun tempon por lerni la francajn konjugaciojn kaj pluĝuu la privilegiojn de denaska anglaparolanto.
ke ili prefere okupiĝu pri la angla aŭ alia nacia lingvo.”
Mi neniam diris tion. “Esperantujo” estas subkulturo, kiu (en mia opinio) ne profitas de propagando de antau 50 au ecx 100 jaroj. Tio ne interesas normalulojn.
(Ekzemple, cxu vi vere pensas, ke registaroj subtenos Esperanton? Au cxu vi konsentas kun mi, ke tio estas rindinda?)
Dum la pasinteco la registaroj subtenadis kaj detruadis la Esperantomovadon (sed plejparte simple ignoris kaj estis ignorataj). Oni povas atendi ĉion ajn de tiu flanko, depende de tempo kaj loko. Ridinde estas atendi ion difinitan. Oni eĉ ne povas esti absolute certa ke demokratiaj registaroj estos pli favoraj ol nedemokratiaj, almenaŭ mallongperspektive.
La registaroj ne konscias pri Esperanto kaj gxia movado. Ambau la demokratiaj kaj la maldemokratiaj (sed George Orwell imagis ke la autoritataj regantoj sxatus Esperanton).
Jes, kaj ĝuste pro tio ni ĉi tie parolas hodiaŭ pri ĉi tiu temo. Esperanto sukcesis konserviĝi ekde 1887 dank’ al tio, ke ĉirkaŭ ĝi formiĝis ĉi tiu subkulturo.
Kvanto da homoj, kiuj povas interesiĝi pri tiu aŭ alia subkulturo, ne ŝanĝiĝas tre forte, do kvanto da homoj, kiuj povas interesiĝi pri la subkulturo Esperanta, restas pli-malpli sama.
Diferenco inter la nuna tempo kaj la antaŭa estis en tio, ke antaŭe Esperanto tre malfacile povi plenumi sian originalan rolon de komunikilo, do oni povis interesiĝi pri ĝi nur kiel pri medio de la Esperanta kulturo. Hodiaŭ, tamen, dank’ al disvolviĝo de informaj teknologioj, ĝi jam povas efike servi kiel komunikilo kaj esti interesa pro tio.
Denove: Ĉu vi bonvolos klarigi la misteron kaj respondi tiun ĉi demandon: kial vi entute lernis Esperanton? Por kiu celo?
Kaj mi aldonu: kial vi daŭre uzas Esperanton?
La impreso kiun oni havas estas ke vi estas trolo kiu iel lernis Esperanton por konvinki esperantistojn ke Esperanto ne estas vera lingvo, ne taŭgas por internacia komunikado, neniel kompareblas al naturaj lingvoj, ne havas kulturon, ne havas denaskajn parolantojn, ne havas ŝancon, alivorte ĝi estas sensencaĵo.
Mi havas novaĵon por vi: vi nek konvinkos esperantistojn nek ili konvinkos vin. Do, ne plu perdu tempon, ĉesu kaperi ĉi tiun forumon kaj daŭrigu lerni la francan, kiu kiel bela, natura lingvo, bezonas kelkajn sekundojn pli ol Esperanto. Komencu de la bazo:
estas = suis, es, est, sommes, êtes, sont.
estis = étais, était, étions, étiez, étaient, fus, fut, fûmes, fûtes, furent, ai été, as été, a été, avons été, avez été, ont été.
estos = serai, seras, sera, serons, serez, seront.
Bonne chance.
“ke Esperanto ne estas vera lingvo,” Definu “Vera lingvo”?
“ne taŭgas por internacia komunikado”
En multaj temoj mankas terminoj kaj precizeco en Esperanto, tio estas vera. Kaj estas grandedaj diferencoj inter la rimedoj en la angla kaj Esperanto, ankau Vera.
“neniel kompareblas al naturaj lingvoj”
Majstrado en la angla kaj la franca signifas ion, kion gxi signifas en arterfarita lingvo (lingvo sen denaskuloj)? Kiel vi difinas tion?
“, ne havas kulturon,”
Esperant(uj)o estas subkulturo, ne kulturo.
“ne havas denaskajn parolantojn”
Vera – cxu vi povas montri la “Esperanto vilagxon”? Kie gxi estas? Montru faktojn – ne propagandon. (Kaj infanon bezonas dek-miloj da horoj por mastri sxian denaskan lingvon per lingva enigo el denaskaj parolantoj. Cxu gxi ekzistas por Esperanto? Mi tre dubas.)
“ne havas ŝancon,”
Cxu sxanco esti la vera internacia lingvo? Ne kaj tio ankau estas Vera.
Sxanco esti lingvo de subkulturo (Esperantujo) – kie la uzantoj uzas ĝin kaj kreskigas ĝin? Tio eblas – sed ne granda sxanco, se esperantistoj daure reuzas propagandon de antau 50, au ecx 100 jaroj.
“bezonas kelkajn sekundojn pli ol Esperanto.”
Kiam vi propagandas Esperanton, ne forgesu konsciigi la komencantojn pri ant,int,ont,,at,ot,it,.
Kelkaj sekundojn por mastri ilin cxu ne!? Kaj ankau instrui la tutan fukcion de la Esperanta akuzativon en “kelkaj sekundoj”. Facila tasko!
Vi ankau menciu, ke vortoj kiel “homido”, “mangejo”, “mansanulejo” ktp mankas precizeco kaj estas idiomaj.
Mi insistas: ne nutru la trolon.
Cetere, trolo, bv. denove uzi Google Translate, ĉar viaj frazoj verkitaj sen helpo estas ofte nelegeblaj. Krom apenaŭ legindaj.
Se tio, kion mi diras, estas sensencajxo, neniu devas gxeni gxin.
Se Esperato dependas de mitoj kaj sensencajxoj kiel “gxi havas denaskajn parolantojn” Esperanto ja estas en tre bedaura stato.
Se gxi ne dependas de tiaj mitoj, denove neniu devus esti gxenita pro tio, ke gxi estas atentata.
Krome homoj cxi tie devus esti felicxaj havi interesan konservadon – anstatau la kutimaj 1-2 komentoj la plej multaj artikoloj ricevas ĉi tie (en lingvo pri kiu preskau neniu ecx audis.)
Kaj mi neniam diris, ke homoj ne lernu Esperanton, au cxesu uzi gxin. Cxiu povas lerni kaj uzi ajnan lingvon, kiun li volas, kiam ajn gxi estas granda natura lingvo, eta natura lingvo, au ecx artefaritaj lingvoj kiel Esperanto, Ido, interlingua, kaj kilngono.
Ne gravas, kion oni argumentas al John nutt: li jam neŝanceleble decidis, kio (ne) funkcias kaj kiaj (ne) estas la aferoj. Provi konvinki homon posedantan la veran veron estas nura disipo de (ekran)inko. Kaj se oni kontraŭargumentas, John senprobleme kontraŭkontraŭargumentos:
Nutt: “Ne estas denaskuloj!”.
Oni: “Ja estas denaskuloj, vidu en…”.
Nutt: “Mi ne konas denaskulojn, kio signifas, ke ili ne ekzistas! Aŭ ili estas malmultnombraj kaj ignorendaj!”.
Nutt: “Per Esperanto oni ne povas paroli pri ĉiutagaĵoj!”.
Oni: “Mi ja parolas pri ĉiutagaĵoj kun…”.
Nutt: “Vi ne estas denaskulo, vi do nur artefarite parolas kaj via opinio kaj spertoj estas sensignifaj!”.
Nutt: “Esperanto estas artefarita!”.
Oni: “Esperanto jam delonge ne estas artefarita, ĉar…”.
Nutt: “Ĝi ja estas artefarita, ĉar ĝi ne havas denaskulojn, kiel jam antaŭe nekontraŭdireble pruvite per miaj spertoj!”.
Nutt: “En Esperanto oni ne povas paroli pri sporto, ekz. pri futbalo!”
Oni: “Mi ja parolas pri futbalo en Esperanto, ĵetu rigardon al…”
Nutt: “Ankaŭ mi, sed mankas al mi vortoj, kaj la fakto, ke mankas al mi vortoj, signifas, ke al ĉiuj mankas vortoj kaj do oni ne povas paroli pri futbalo!”.
Nutt: “Lerni la francan estas same aŭ eĉ pli facile ol lerni Esperanton!”
Oni: “Tamen lerni la francan aŭ alian nacian lingvon estas kutime pli malfacile pro…”
Nutt: “Al mi lerni la francan estas same aŭ eĉ pli facile ol lerni Esperanton, kio do implicas, ke lerni la francan estas same aŭ eĉ pli facile ol lerni Esperanton!”
Ktp.
Saluton, kara John nutt,
Se vi ne kredas, ke ekzistas denaskaj esperanto-parolantoj, vi povas ekzemple:
aŭskulti la tre interesan serion de intervjuoj de denaskuloj/gepatroj de denaskuloj, farita de Stela Besenyei: https://www.laboren.org/ aŭ vizitadi aranĝon por familioj kun denaskaj infanoj (ĉiujare estas organizataj tiaj aranĝoj).Mi mem estas surprizita de la nombro de denaskaj esperanto parolantoj. En ĉiu sufiĉe granda aranĝo mi renkontas novajn.
La lingvo estas individua fenomeno. Tio signifas ke la sama diro povas esti natura kiam ĝi venas el via buŝo, sed artefarita kiam ĝi venas el mia. Esperanto (aŭ iu ajn idiomo) ne estas natura aŭ artefarita per si mem, sed laŭ tio kiel ĝi kuŝas en la cerbo de la unuopa parolanto.
John, kial studo farita de konanto de Esperanto estus neobjektiva kaj tiu farita de anglalingvano aŭ nekonanto de Esperanto estus objektiva? Objektiveco venas de la profesieco de la esploristo. Se laŭ vi esploristo kiu lernis Esperanton nepre havas antaŭjuĝojn priesplorante ĝin, la samon mi povus diri pri esploristo kiu ne lernis Esperanton ĉar por li la angla sufiĉas.
Se iu kristana grupo aŭ scientologoj faris studon, ni scias ke ili estas partiaj ĉar ĉi tiuj homoj havas profundan ideologian antaŭjuĝon. Kiam nekristanoj esploras la saman fenomenon per objektivaj, ripeteblaj metodoj en altkvalitaj studoj, ni ne havas kialon dubi pri ili. Ĝis nun ni ne havas altkvalitaj sciencaj studoj pri Esperanto-Lerntempoj, aŭ pri ĝia propedeŭtika valoro en lernado de aliaj lingvoj. Ni havas nur studojn de dubinda scienca valoro faritaj de ideologoj.
Do, laŭ vi esploristo kiu parolas Esperanton ne povas esti objektiva en studo pri Esperanto, dum esploristo kiu parolas la anglan jes estas objektiva en studo pri la angla?
Tio kio gravas estas ĉu la esploristo estas fakulo kaj la esploro estas farita laŭ sciencaj kriterioj. Paroli Esperanton ne signifas esti religia propagandisto. Vi, ekzemple, parolas Esperanton, sed vi certe ne propagandas por Esperanto. Tute male, fakte.
Sed ni lasu flanke esplorojn kaj fakulojn kaj parolu pri personaj spertoj, ĉar ĉiu havas siajn. Vi estas denaske anglalingvano, ĉu? Bedaŭrinde, tiam vi ne havas sperton pri kiom da tempo necesas por lerni la anglan kiel fremdan lingvon. Sed ĉu vi konas alian fremdan lingvon krom Esperanton? Sed jes, vi havas ideon ĉu por atingi similan kononivelon en tiuj lingvoj (ekzemple la nivelon de viaj komentoj en tiu ĉi forumo) necesis simila tempo. Mi konas plurajn lingvojn kaj por mi Esperanto estis la plej rapide lernebla. Sed eble por aliaj estas aliaj spertoj.
Anecdotaj spertoj ne signifas multe kompare al statistika datumaro kunportita el granda nombro da altkvalitaj studoj. Tiaj datumoj ĝenerale mankas por subteni la asertojn de esperantaj propagandistoj.
Mi akceptas ke miaj spertoj, kiuj por mi estas solida vero, por vi estas nekredindaj anekdotoj. Pro tio mi demandas: kiuj estas viaj propraj spertoj? Ĉu vi lernis alian fremdan lingvon ol Esperanton? Ĉu vi bezonis similan tempon por atingi en ĝi la nivelon kiun vi nun havas en Esperanto?
1) La distingo inter dialekto kaj lingvo ne estas natura, sed dependas de arbitra decido. Sekve ne povas esti natura distingo inter unu kaj alia lingvo. Atingi altan noton en ekzameno de lingvo signifas ke la ekzamenintoj opiniis ke oni sukcesis paroli en maniero konforma al iu arbitra decido. Tio havas sian utilecon, sed oni ne risku konkludi ion teorian el tio.
2) Nu, iusence estas vere ke oni ne povas lerni lingvon se oni ne jam scias alian. Pli precize temas pri tio ke la gepatran lingvon oni ne lernas, sed oni sorbas la lokan dialekton de la homa lingvo kreskante en difinita medio. La abstraktan homan lingvon, sen difinita formo, oni scias denaske, kaj Esperanto estas unu plia formo de tiu homa lingvo. La pliparto de homoj lernas ĝin post kiam ilia kapablo sorbi dialekton el la medio kadukiĝis en la pubereco, do ĝi estas artefarita en la sama senco kiel la skribo aŭ fremda idiomo lerneje akirita. Zamenhof havis la ŝancon ellasi el la lerniloj tiujn trajtojn kiuj malfaciligas la lerneblon kaj tujan ekuzeblon de la naciaj idiomoj ĝenerale instruataj kiel fremdaj en la mondo, do tion li faris.
“1) La distingo inter dialekto kaj lingvo ne estas natura, sed dependas de arbitra decido. Sekve ne povas esti natura distingo inter unu kaj alia lingvo. ”
Ĉi tio validas por laŭvorte ĉio ekzistanta, kaj ne nur lingvoj.
Ĉu vi pensas, ke la distingo inter homoj kaj ĉimpanzoj estas arbitra, ĉar la scienco ne povas precizigi la ĝustan nanosekudon en la lastaj ses milionoj da jaroj en kiuj ili fariĝis apartaj specioj?
“kaj Esperanto estas unu plia formo de tiu homa lingvo”
Neniu aŭ preskaŭ neniu sur la tero hodiaŭ akiris altnivelan komunikan kapablon en Esperanto (kompareblan al tiu de denaskaj parolantoj de naturaj, naciaj lingvoj) sen formala instruado. Kaj eĉ se tiaj parolantoj ekzistas (kaj ne estas pruvo pri tio), ili ne havas palpeblan influon sur la Esperanton kiu ekzistas hodiaŭ, kaj kiu estas lernata el lernolibro kaj lingvokursoj.
“La pliparto de homoj lernas ĝin post kiam ilia kapablo sorbi dialekton el la medio kadukiĝis en la pubereco, do ĝi estas artefarita en la sama senco kiel la skribo aŭ fremda idiomo lerneje akirita.”
Esperanto estas artefarita ĉar ĝi ne povas ekzisti sen la denaskaj lingvoj de la esperantistoj. En tre reala senco artefaritaj lingvoj kiel Esperanto estas lingvaj parazitoj kiuj tute dependas de la naturaj lingvoj por sia ekzisto.
Ĉi tio ne validas por skribaj lingvoj aŭ fremdaj lingvoj lernitaj en plenaĝeco.
Distingi inter la specioj estas afero de la kapablo havi komunajn idojn. Tiu kapablo estas determinita de la genoj, do ekzistas kazoj kiam la limoj estas penetreblaj (muloj, leontigroj k.s.). Neniu simila specieco ekzistas ĉe la lingvo. Ĉiu homa infano same bone kapablas akiri kiun ajn idiomon kiel gepatran. La distingo inter idiomoj estas socia influo, ĝi ne dependas de naturaj faktoroj. La havo de lingvo tamen dependas de la specife homa genaro.
“Altnivela komunika kapablo” ĉiuokaze estas rezulto de penado. La lingvo ne ekzistas por helpi nin komuniki, sed por esprimi niajn pensojn. Se oni ne sentas la bezonon peni, do oni ne penas, kaj se oni sentas la bezonon, do oni penas. Ĉu la penado validas kiel lingvoaldono aŭ lingvovastigo ne vere gravas. Latino bone funkciis kiel la internacia lingvo de scienco dum jarcentoj, sendepende de ĝia lernendeco, ĉar scienco ĉiuokaze estas penado. Ĝi ĉesis funkcii bone pro sociaj kaŭzoj, ne gramatikaj.
La skriba lingvo dependas de la parola por sia ekzisto. Esperanto estas pene akirita de praktike ĉiuj siaj parolantoj, do tiusence ĝi kaj la skribo estas parazitoj de la denaskaj parollingvoj. Sed se Esperanto restos parazito en tiu senco, tio ja ankaŭ signifas ke ĝia ĝenerala disvastiĝo estos garantio de la lingva diverseco de la mondo, ne minaco.
(“Parazito de naturaj lingvoj” cetere ŝajnas esti esprimo unue konceptita de Henry Sweet, vidu “Universal languages” en la 9-a eldono de Encyclopædia Britannica de 1911).
Se ĉiuj specioj inter la simio (chimpanzeo) kaj moderna homo (homo sapiens) ankoraŭ ekzistus, tiam kie kaj kiam unu specio finiĝus kaj alia komenciĝus ne estus klaraj limoj.
“Ĝi ĉesis funkcii bone pro sociaj kaŭzoj, ne gramatikaj”
La fakto, ke ĝi estis morta lingvo, parolata denaske de neniu, verŝajne estis grava faktoro en ĝia malkresko ankaŭ (precipe kiam pli bonaj, vivaj lingvoj venis por anstataŭi ĝin).
.”La skriba lingvo dependas de la parola por sia ekzisto”
Skribita lingvo estas simple fizika reprezentado de parolita parolo. Skribo ne estas pli ‘artificiala’ ol sonregistrado de parolita lingvo.
Skribo estas rimedo por fizike etendi la atingon de la parolita lingvo—ĝi ne ekzistas kiel parazito.
“Sed se Esperanto restos parazito en tiu senco, tio ja ankaŭ signifas ke ĝia ĝenerala disvastiĝo estos garantio de la lingva diverseco de la mondo, ne minaco.”
Jes (kondiĉe ĝi ne evoluigas fizikan komunumon kiu produktas denaskajn parolantojn).
Nu certe, sed la interspecioj formortis. Eble la lingvo ekestis en iu specio antaŭ homo sapiens, sed ni ĉiuokaze estas la solaj postvivantoj.
La naciaj lingvoj ne estis pli bonaj, sed nur pli bone konataj de pli da malpli edukitaj homoj. Kiam ili komencis partopreni la skriban kulturon, nelaste helpe de la presarto, la Latina frakcio malpligrandiĝis, kvankam la tuta merkato kreskegis.
Do skribo dependas de parolo.
Sonregistrado postulas multe pli da teknologio, do estas ankoraŭ pli artefarita ol skribo.
Nu, mi volis nomi ĝin epifito, pensante ke ĝi ne suĉas nutraĵon de la gastiganto. Sed tiam mi pensis, ĉu tamen ne? Ĉu la skribado ne parazitas la cerbon kaj malplikapabligas ĝin lerni parkere, iusence?
La komunumo ĉiuokaze ne havos teritoriajn postulojn. Tiam ĝiaj anoj, denaskaj aŭ ne, ĉiam restos plurlingvaj. Esperanto ne estas monda lingvo, ĝi estas la ideo de tutmonda demokratia lingva ordo kiu anstataŭu la nunan nihilisman kaoson.
“Ĉu la skribado ne parazitas la cerbon kaj malplikapabligas ĝin lerni parkere, iusence?”
Male nia cerbo profitas el la skriba lingvo. Multaj studoj pruvas, ke la cerbo retenas la vortojn el legado multe pli bone ol auskultado. (Ambau kiam vi lernas fremdan lingvon, kaj en via denaska lingvo.)
“Tiam ĝiaj anoj, denaskaj aŭ ne, ĉiam restos plurlingvaj”
Ne necece (precipe kiam dekoj au centoj da milionoj da personoj povas paroli gxin denaske).
Ankau cxiuj povas esti plurlingvaj kun la anglan (de sia infaneco). Kial tio ne estos solvo de la “lingva problemo”?
Ĝis nun oni kalkulas kun lingvoj kun diversa prestiĝo. Estas pli prestiĝe scii la Francan ol la Danan, aŭ la Danan ol la Gronlandan, ekzemple. Tiu kalkulo estas la lingva problemo. Esperanto detruas la kalkulon.
La plej prestigxa (utila) lingvo en la mondo estas la angla.
Zamenhof revis tiun pozicion por Esperanto. Kiel do la “fina venko” detruus “la kalkulon”?
Ĉar se Esperanto “fine venkos”, tiam plurlingveco en iuj ajn lingvoj fariĝos la prestiĝa afero, ne la unuopaj lingvoj mem. Zamenhof apenaŭ antaŭvidis tion, sed la lingvistiko kaj la socio progresas. Se li ne ĉeestas por ŝanĝi siajn vidpunktojn, ni ja devas mem fari tion.
Estas pure kapitalisma ideologio ke (1) ekzistas malsamaj lingvoj, (2) ili estas sociaj komunikiloj, (3) granda egalas al utila, (4) utila egalas al prestiĝa. Ĉiuj kvar premisoj estas tre dubindaj, sed subtenaj al la hodiaŭa monda (mal)ordo.
Jes. Kaj Zamenhof skribis pri tio ankoraŭ en 1887 en la antaŭparolo al la Unua libro. Kompreneble, tiutempe temis ne pri la angla, sed pri la franca.
Jens: “La Esperantistoj do devas unue konsciigi la homojn ke ili havas tiun teorion kaj ke ĝi havas tiun konsekvencon, kaj tiam argumenti ke la monda lingva diverseco estas konservinda kaj ke tio estas atingebla per Esperanto. Ĉu la esperantologio estas sufiĉe evoluinta por provizi al ni la armilojn por tio?”
– Ĉiuj uzantoj de Esperanto rajtas nomi sin esperantistoj (laŭ la Bulonja Deklaracio), do ne diru, ke la esperantistoj devas fari tion aŭ alion. Paroli Esperanton ne kunportas devojn. La Esperanto-movado havas tiun taskon, kaj ĝi ne identas kun la Esperanto-komunumo. – Same, la tasko de esperantologio estas science priskribi Esperanton, ne provizi armilojn aŭ argumentojn por tio aŭ alio.
La distingon inter movado kaj komunumo mi neniam klare komprenis. Tiun inter teorio kaj praktiko tamen ĉiam.
Sciencaj priskriboj estas la armiloj de praktika scienco-aplikado. La teoriaj sciencistoj respondecas nur pri la objektiveco de siaj esploroj, ne pri la aplikoj, kompreneble.
Aliflanke, ĉu unuopa lingvokomunumo povas havi sian propran sciencon? Ĉu ne jam tio estas sciencoapliko?
Tre facile: movado havas (lingvopolitikan, socipolitikan) celon, komunumo ne (krom la celo simila al tiu de viruso – disvastiĝi por ne malaperi). Oni povas membri en la parolkomunumo de Esperanto (ekzemple kiel denaskulo) sen iel ajn agi en la movado aŭ subteni ĝin. Kaj oni povas ankaŭ partopreni en la movado kun tiel elementa lingvoscio, ke oni ne vere membras en la parolkomunumo.
Scienco propra al nur unu lingvokomunumo ne estas vera scienco. Ofte ekzemple la historion de diversaj nacioj esploras pli objektive la eksteruloj. Kiel bulgaristo, mi rimarkis en la bulgara lingvo kelkajn aferojn, kiujn la bulgaraj lingvistoj ne atentis. Feliĉe ekzistas almenaŭ kelkaj esperantologoj devenantaj de ekster niaj rondoj, ekzemple Esther Schor kaj Clemens Setz.
Nu, laŭ movada vidpunkto la tuta homaro estas “ni”, kvankam nur malgranda parto praktikas la lingvan konsekvencon de tio. Sed tiam la komunuma vidpunkto ja devas esti tiu ke oni ĉesas esti homo kiam oni lernas Esperanton.
Esperantistoj ĉiuaĝaj ja bezonas kaj deziras perfektiĝi en Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko, aparte duondistance (tion pruvas la 20-jara sukceso de la postdiplomaj studoj) sed videble ne interesiĝas pri la stranga miksaĵo de esperantologio, anglaj studoj kaj informadiko proponita de la magistra programo. Ĝi estis tro fasonita laŭ la interesoj de junaj ĉinaj studentoj. Ankaŭ, ĉu ĝi ne postulis dujaran loĝadon en Poznano?
Estas bedaŭrinde ke Ilona emeritiĝas kaj ne eblos dungi anstataŭonton, sed esperanto ĉiam estos kromokupo por universitatanoj, neniam la ĉefa pandona fako kaj okupo. Mi mem estas pagata pro instruado de Esperanto en UNED, sed kompreneble tio ne estas mia ĉefa enspezo. Ankaŭ por Nicolau Dols (se li daŭrigos ion en la Universitato de Balearaj Insuloj) ĝi estos nur kromokupo.
Laste: Esperanto ne havas nur identigan valoron por denaskuloj, sed por ĉiuj esperantistoj. De la momento mem, ke ni identigas nin kiel esperantoparolantoj, la nespoj tuj etikedas nin ĉiujn ‘stranguloj’.
Ilona Koutny petis afiŝi komenton ŝian:
“Mi trarigardis la „reagojn” al mia intervjuo. Tio plifortigis mian pesisman opinion pri la daúrigo de universitata instruado, ja NENIU reagis al la temo.
Kun la opinio de Lu koncerne la eksteran ignoron, misinformitecon mi konsentas, SED ĝuste mi volis atentigi ke ni serĉu la PROBLEMOJN ANKAÚ INTERNE.
Kial lingvistoj ignoras ofte esperanton? Ĉar ne estas videblaj studoj pri esperanto, malmultas esperantologoj kiuj serioze reprezentus esperanton en konvenaj forumoj. DO ne sufiĉas la scienca agado en Esperantio, MANKAS UNIVERSITATAJ STUDPROGRAMOJ por formi eperantologojn kaj profesiajn lingvoinstruistojn, tiel mankas ankaú prestiĝo.
Koncerne la anglan, ni ne povas batali kontraú ĝia rolo, ja malantaú esperanto ne estas politika kaj ekonomia potenco. La angla konkeras ne pro sia lingva perfekteco, sed per tio kion ĝi kunportas: laboreblecojn, aliron al multaj informoj, filmojn, muzikon… Esperanto ne povas konkuri en tiuj terenoj! Kaj se ĝi tamen transprenus tiun rolon, ĉu ĝi ne same endanĝerigus la aliajn lingvojn, kiel nun la angla?
Esperanto ne estas minoritata lingvo, ja ĝi celas internacian komunikadon, ne lokan. Reale, necesus trovi lokon apud la angla, iun alternativan aú aldonan rolon dum kiam ankoraú eblas, ja ELF (English as a Lingua Franca) prenas tiun rolon kiun ĝis nun eo ofertis (ankaú interkulturecon). Kadre de la magistraj studoj pri interlingvistiko tio estis realigata laú la eblecoj: lernado de la angla en supera nivelo kaj per ĝi la informatikaj konoj; lerenado de esperanto en supera nivelo kaj per ĝi kulturaj kaj interkulturaj konoj teorie kaj praktike.
Ilona Koutny”
La problemo ne estas de esperantologio, sed de lingvistiko entute. En la dana lingvista medio, ekzemple, oni tute rezignis pri la ideo de scienca progreso. Se iu ideo estas ĝenerale akceptita, ĝi restas akceptita, kaj ne estas anstataŭigebla per nova, pli bona ideo. Laŭ tiu vidpunkto, do, lingvistiko povas kreski, sed ĝi ne povas progresi. Ĝi estas planto, ne besto.
Se ankaŭ esperantologoj traktas sian fakon kiel planton, eble ne estas strange se ĝi vegetas.