Post jardekoj da fruktodonaj renkontoj, ĵus disiĝis en Poznano du centraj institucioj de la Esperanta kulturo: la kultura aranĝo Arkones, unuafoje okazinta en 1980, kaj la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, fonditaj en 1997. Malklaras kio, se io, povos preni ilian lokon.
La nomo de la aranĝo Arkones signifas ”Artaj konfrontoj en Esperanto”, sed spite la vortaran difinon, ĝenerale ne temis pri konfliktoj aŭ kvereloj – eĉ male. La historio de la aranĝo komenciĝis jam fine de la 1970-aj jaroj, en la profundo de la socialisma epoko de Pollando.
En 1979, post oficialaj konsultiĝoj, la ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio kune kun la Kultura Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio kaj Instituto de Hungara Kulturo en Varsovio organizis finalon de pola-hungara konkurso pri deklamado. La aranĝo, nun konsiderata pra-Arkones, okazis en Poznano en la kulturdomo Orbita.
Samloke en la sekva jaro, de la 16-a ĝis la 19-a de oktobro 1980, okazis la unua Arkones, kun la temo ”Amatora arta agado en la lingvo Esperanto”. Tiu ĝenerala temo kun varioj restis la esenco de la aranĝo, kiu dum 44 jaroj okazis sume 38 fojojn, ĝis la ĉi-jara lasta enkarniĝo.
Por la orienteŭropaj esperantistoj precipe en la fruaj 1980-aj jaroj la relative neformala kultura aranĝo kun partoprenantoj el pluraj landoj, ankaŭ el la preskaŭ neatingebla okcidento, estis manifestiĝo de antaŭe nespertita libereco.
La populara semajnfina aranĝo kutime okazis en Poznano, dum la lastaj jaroj en la Fervojista kulturdomo en la centro de la urbo. Ĉefa organizanto dum du jardekoj, ĝis 2017, estis Paweł Janowczyk el Poznano, kiu revivigis la kunvenon en 1995, post kvarjara paŭzo.
Dum lia organiza periodo, Arkones iĝis unu el la plej gravaj kulturaj Esperanto-aranĝoj, kun muzika, teatra kaj kleriga programo. Paweł Janowczyk tamen en 2018 forpasis en la aĝo de nur 58 jaroj, kaj la ĉefrespondecon pri la organizado de Arkones transprenis aliaj aktivuloj de la esperantista kultura societo E-Senco en Poznano.
Dum multaj jaroj Arkones estis intime ligita kun la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano – kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, paralele al kaj post la fermiĝo (en 2006) de la legenda Esperanto-fako ĉe Universitato ELTE en Budapeŝto.
La Interlingvistikaj Studoj en Poznano estis oficiale fonditaj en 1997 kaj la unua grupo komencis siajn studojn en 1998. La kursojn ekde tiam gvidis profesoro Ilona Koutny.
La studoj okazis duonĉeeste – en februaro kaj septembro ĉiam okazis unusemajnaj sesioj, kun lecionoj kaj ekzamenoj. Dum la cetera parto de la trijara kurso la studentoj devis labori hejme pri siaj taskoj. La fino de la septembra ĉeesta studsesio en Poznano tradicie koincidis kun Arkones, okazanta samurbe.
La oka trijara studgrupo, rekorde granda, ĵus trapasis sian lastan ekzamenon. Samkiel la ĉi-jara Arkones, ankaŭ tiu studgrupo estas la lasta, ĉar la universitato en Poznano post la emeritiĝo de profesoro Ilona Koutny ne plu aranĝos la Interlingvistikajn Studojn.
Pli pri la temo:
- Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento
- La Ondo de Esperanto: La 38a Arkones: Laŭdire la lasta
Tradicie tiel, tamen ne plu por la oka studgrupo, tiu de 2021 ĝis 2024. Ĉi-kaze oni kunvenis surloke dum unu semajno en septembro, kun semajnfina sesio en la sekva monato, okazigita per Zomo. Ni tamen ne plu kunvenis surloke en februaro, kiel la antaŭaj grupoj: anstataŭ tio okazis virtualaj sesioj en tri semajnfinoj.
Dankon pro la precizigo.
Arkones estis unu el la plej gravaj kaj la plej longe okazanta arangho, lanchita ne de Pola Esperanto-Asocio, sed de Pola Studenta Esperanto-Komitato, helpe de Asocio de Polaj Studentoj. Nur poste ghin kunorganzis PEA, post la falo de PSEK cheforganizis la poznana E-Senco, sub auspicioj de UEA. La unuaj (10?) Arkones-oj okazadis kunlabore kaj en la Kvartala Kulturcentro “Orbita”, kies chefino Alicja Lech forte kaj aktive subtenis Esperanton. La relanchitaj Arkones-oj dum pli ol 10 jaroj okazadis en la socia lernejo “Łejery” kaj la lastaj, pli ol dek, en la Ferevojista Kulturdomo en Poznań, kiun dum multaj jaroj gvidis esperantisto-poeto Wiesław Libner. Multaj informoj pri historiaj Arkones-oj troveblas en: http://www.arkones.org. Pri la interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj, gvidataj dum pli ol kvaronjarcento de la senlaca profesorino Ilona Koutny, iam forte subtenata de la forpasinta edzo – profesoro Zbigniew Galor, ploras mia kor’. Ilona Koutny, mem eksa studentino kaj kunlaborantino de prof. Istvan Szerdahelyi en ELTE (Eotvos Llorand Pedagogia Universitato en Budapeshto), sekcese eluzis sian multjaran sperton de tieaj esperantolgiaj studoj organizante sukcesan, postdiploman, profesian studadon, invitante al kunlaboro elstarajn profesorojn kaj lekciistojn el la tuta mondo. Bedaurinde, ne nur polaj, universitatoj serchas profitigajn studobjektojn, al kiuj esperantologio kaj interlingvistiko ne apartenas. Niaj plej elstaraj esperantologoj-(inter)lingvistoj au pensiighis au forpasis kaj la studentoj de esperantologio ne donis sufichajn enspozojn kaj sufichan gloron al la poznana universitato. Chu estas shanco kunigi kaj uzi la scion akiritan de multaj finstudintoj en Budapeshto kaj en Poznano? Chu la nuna, senforta Esperanto-movado, au iu kapabla organizato, sukcesos ie (en la reto?) daurigi similnivelan edukadon?
. .
Jam aliloke mi skribis, ke por mi kaj multaj partoprenintoj de Arkones-oj, la malapero de tiu bone organizata, enhave richa kaj evoluinstiganta kulturon de Esperanto arangho, el la chiujara kalendaro signifas gravan perdon. Mi memoras kelkajn, aliajn, profesiajn aranghojn, kiuj pruvadis gravan rolon de Esperanto, kiel ponton inter kulturoj. Mi menciu nur: Pupteatrajn Internaciajn Festivalojn en Zagrebo (de Zlatko Tisljar), kiujn okazigadis Internacia Kultura Servo, la Festivalojn de Popolorkestroj kun Esperanto kiel pontolingvo, kiujn dum multaj jaroj organizis Etnografia Muzeo en Toruń (Teresa Nemere) kaj teatrajn festivalojn, kiujn organizis Kooperativo Verda Monto en Zielona Góra (Jerzy Rządzki). Dum multaj jaroj gravis ankau Kulturaj Esperanto-Festivaloj en Svedio. Nun restas granda nenio, kiel diras miaj hungaraj amikoj ”Puszta” (pole – pusto)! Same kiel la libroeldonado kadre de Universala(?) Esperanto-Asocio. Nur dank’ al kelkaj eldonantoj i.a. en Novjorko, Britio, Kaliningrado (iam) kaj en Bjalistoko/Świdnik ni sen honto povas prezenti nuntempe eldonatajn E-librojn, tamen silentante pri la kvantoj de titoloj kaj de la eldonataj libroj. Mi ne kompetentas pri la nivelo de la E-teatroj, sed shajnas al mi, ke ili ne aparte abundas. Iom pli bone aspektas la muzika vivo de Esperantujo, sed mi ne listigos la verkantajn muzikistojn. Kie koncertos JoMo, Kajto kaj Zuzanna Kornicka post Arkones? Chu la talentaj ukrainiaj muzikitoj trovos scenejon? Kio pri iam richa rusa E-movado? Mi mem forlasis la movadon antau multaj jaroj kaj lastfoje mi partoprenis Arkones en 2014, sed krevas mia kor’ kaj batas maltrankvile. Kien (o)ni iros sen Poznan-aj aranghoj? Chu kiel skribis Gaston Wahringhien: kaj la ceter’ nur (arkiva) literaturo?