TEJO ekamikas kun sudorienta Azio

TEJO malfermis oficialan kunlaboron kun la Junulara Organizo de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, kiu havas preskaŭ duonmilionon da membroj en la tuta regiono. Tio estas grava paŝo al malpli eŭropcentra TEJO, laŭ Albert Garrido.

Reprezentanto de TEJO, Arya Bhaskara Ferduzi el Indonezio, parolas dum la Junulara Konferenco de ASOAN fine de oktobro en Manilo. Foto: TEJO

Asocio de Sudorientaziaj Nacioj (ASOAN, angle ASEAN) estas grava kunlabora organizaĵo de dek landoj en sudorienta Azio, kun ĉefsidejo en Ĝakarto, Indonezio. TEJO ĵus atingis formalajn kunlaborajn rilatojn kun ĝia sendependa junulara organizaĵo, kiu havas pli ol 450 000 membrojn en la tuta regiono kaj pli ol 100 000 sekvantojn en Instagram.

La junulara organizaĵo kun la angla nomo ASEAN Youth Organization (AYO) laŭ la TEJO-aktivulo Albert Stalin Garrido estas la plej granda neprofitcela, neregistara kaj plene junulgvidata organizaĵo en Sudorienta Azio. Li trovas la partneriĝon de TEJO kun AYO grava paŝo.

”La eksteraj rilatoj de TEJO estas preskaŭ plene eŭropcentraj, kun preskaŭ nula reprezentiĝo en aliaj kontinentoj krom ĉe interregistaraj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj aŭ junularaj organizoj kiel UNOY. En kontinentaj niveloj de Sudameriko, Afriko kaj Azio, ne ekzistas rilatoj kun regionaj neesperantistaj junularaj organizoj”, li skribas en la komitata listo de TEJO.

La du organizaĵoj interkonsentis kunlabori pri iniciatoj, kiuj antaŭenigas junularan moveblecon, interkulturan komprenon, kulturan interŝanĝon, lingvan diversecon kaj dialogon inter homoj kun diversaj fonoj.

La sudorientazia junulara organizaĵo ekzistas nur de 13 jaroj, sed kvankam multe pli juna ol TEJO, ĝi staras sur solida fundamento kun granda membraro, bona financado, aktivaj landaj sekcioj kaj pluraj regulaj internaciaj eventoj, Albert Stalin Garrido skribas. Ekzemple tra ĝia granda Instagram-konto TEJO povus iĝi vaste videbla en la regiono.

Reprezentanto de TEJO, Arya Bhaskara Ferduzi el Indonezio, ĵus partoprenis la Junularan Konferencon de ASOAN, okazintan en Manilo, Filipinoj. Tie li povis konatiĝi kun la funkciado de AYO, informi pri Esperanto kaj TEJO, kaj serĉi eblajn kunlaborojn kun AYO kaj aliaj partoprenantaj organizaĵoj. Li estis ankaŭ la ĉeforganizanto de la IJK en Indonezio en 2025.

Laŭ Ana Ribeiro, la prezidanto de TEJO, la ideo partneriĝi kun AYO estiĝis ĝuste lige kun la pasintjara IJK.

Ana Ribeiro

“Bedaŭrinde, tiam, ni ne sukcesis efektivigi tion. Ĉi jare, Arya decidis provi denove, kaj kun subteno de Albert sukcesis! Tio estas vere grava paŝo por niaj eksteraj rilatoj”, ŝi skribas en la komitata listo de TEJO.

Al Libera Folio Ana Ribeiro diras, ke la partneriĝo kun AYO donos gravajn avantaĝojn al TEJO.

– Mi kredas, ke tio estas sufiĉe kongrua kun la celo de TEJO antaŭenigi internacian komprenemon inter junuloj tutmonde. Ĝi ankaŭ estas kongrua kun la celo antaŭenigi nian tutmondecon, kiel difinite en nia strategia plano. Pli konkrete, mi imagas ke estos pli facile atingi junajn homojn, kiuj jam interesiĝas pri sociaj aŭ junularaj movadoj, kaj simile en Sudorienta Azio, paroli kaj pri Esperanto kaj pri lingva diverseco.

Ŝi krome esperas, ke aziaj eventoj kiel la Komuna Seminario iam povos ricevi subtenon de AYO

– Mi tamen ankoraŭ ne scias, kiom multe tio eblos, sed estos bone esplori pri tio. Mi povas kompari AYO al juna versio de la Forumo Junulara Eŭropa. Do mi imagas, ke AYO povus, same kiel FoJE, agadi por ke estu programoj, kiuj povu subteni internacian komprenemon kaj simile inter junuloj.

Aboni
Avizi pri
0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara