En la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA unuafoje estis malakceptita konkursaĵo evidente verkita helpe de artefarita intelekto. Per arta intelekto estis verkita ankaŭ libro atribuita al malagasa aŭtoro, kiun eldonis Ulrich Matthias. La uzon de AI li malkovris nur poste. ”Nin interesas la beletraj starpunktoj ne de maŝinoj sed de hooooomoj!!!” komentas Miguel Fernández, prezidanto de la BK-Komisiono.

En la alvoko al la partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2027 la prezidanto de la koncerna komisiono, Miguel Fernández, aparte indikas, ke tekstoj verkitaj per artefarita intelekto ne estos akceptitaj, kaj la sendinto de tia teksto ne plu rajtos partopreni en la konkurso.
La kialo de la averto estas, ke inter la ĉi-jaraj kontribuoj al la konkurso estis malkovritaj tekstoj, kiuj evidente estis verkitaj ne de homo, rakontas Miguel Fernández.
– Tion mi spertis por la unua fojo nur kadre de BK-2026. Unu el la koncernatoj, cetere premiito en aliaj Esperanto-literaturaj konkursoj, ĉe la evidento, ke liaj BK-konkursaĵoj estis centprocente kreitaj ne de li sed de AI, retiris ilin de BK, kiam ni kontaktis lin kun la sciigo, ke ilin nia programo deklaris AI-verkitaj. Poste ni submetis al analizo verkojn de tiu aŭtoro premiitajn en aliaj konkursoj, kaj nia programo nepre taksis ilin ĉiujn centprocente AI-verkitaj. Ĉu ne mirinde?
Kial gravas, ke tekstoj por ekzemple Belartaj Konkursoj ne estu verkitaj helpe de AI?

– La Belartaj Konkursoj de UEA estas konceptitaj por homaj praktikantoj de la Esperanta beletro. Punkto! La eblaj beletraj mirindaĵoj far maŝinoj, algoritmoj ktp ktp ktp eksteras al ĝi. Interesatoj pri tiaj mirindaĵoj organizu mem belartajn konkursojn por orgasmi surbaze de maŝinaj prezentoj de amo, socia justo, aspiro al pli homeca mondo, kondamno de faŝismo, de genocidoj ktp ktp ktp.
– La Belartaj Konkursoj de UEA, tiaj, kiaj ili estis konceptitaj de iliaj kreintoj, estas nur homa starpunkto pri tiaj kaj aliaj homrilataj aferoj. Kaj ni estas nur sekvantoj de la intencoj de tiuj homoj. En la momento, kiam tia ideo pri BK ŝanĝiĝos, miaflanke mi demisios. Aliflanke, ekster konkursoj surbaze de homaj partoprenantoj, AI sendube povas malkovri al ni plej interesajn aferojn. Sed homoj estas homoj kaj maŝinoj estas maŝinoj.
Se oftiĝas la okazoj, kiam tekstoj verkitaj de AI aŭ helpe de AI estas prezentitaj kiel verkoj de veraj esperantistoj, kiel tio influas la ĝeneralan sintenon de legantoj al beletraj kaj aliaj tekstoj en Esperanto?
– Ĝis nun tia oftiĝo, cetere ne granda, miakomprene, ne grave influis la sintenon de la legantoj al beletraj kaj aliaj Esperanto-tekstoj. Tamen mi rekomendus al ĉiuj eldonistoj submeti de nun eldonotaĵojn al analizo far fidindaj programoj uzataj de diversaj prestiĝaj internaciaj universitatoj antaŭ ol efektivigi siajn eldonojn. Miaflanke, min ne ĝenas, se AI-farita esperantaĵo aperas ie ajn kun la sciigo, ke temas pri AI-faritaĵo. Min ĝenas nur, ke, sen scio kaj supozo, ĝi konkursus kun nur home verkitaj tekstoj. Tio ja ne justus.
Almenaŭ unu eldonisto jam estis trompita kaj efektive eldonis Esperantan libron, kiu poste montriĝis produkto de komputila programo. Temas pri la verko ”La bordo de Espero”, atribuita al Erica Najaina kaj eldonita de Ulrich Matthias.

– Ĝi estis tre bone strukturita kaj verkita en bona stilo, mi do facile povis eldoni ĝin. Laŭ mi, ĝi meritis esti eldonita, tamen mi tre bedaŭras, ke mi tute ne sciis pri la rolo de AI en la verkado kaj do neniel menciis tion en la libro, li diras.
Li rakontas, ke li eksuspektis la rolon de AI en aŭgusto 2026, kiam li ricevis de 16-jara malagasa esperantisto manuskripton titolitan ”Releviĝi denove”, kun enhavo, kiun 16-jarulo apenaŭ povus verki pro manko de vivsperto. Krome la stilo de la asertita aŭtoro ege maturiĝis ene de kelkaj monatoj.
– Krome la libro enhavis finan ”dankvorton al la legantoj”, kiun ŝi sendis al mi aparte per Messenger. Pro malatentemo ŝi sendis ĝin al mi nur malantaŭ malagasaj vortoj, kiujn Google Translate tradukis al mi per “Certe! Mi tradukos ĝin al Esperanto por vi. Ĝi perfekte kongruos kun la titolo Releviĝi denove.” Ŝi poste forstrekis la malagasajn vortojn.
La dankvorto mirinde similis al la finaj vortoj en ”La bordo de Espero”, kaj post kontrolo montriĝis, ke ankaŭ tiu libro estis verkita helpe de AI.
Post tiu malkovro Ulrich Matthias skribis al kvin junaj malagasoj kaj atentigis, ke iliaj verkoj ŝajnas verkitaj helpe de AI. Tiuj koncedis, ke ili ja uzis AI, sed ”nur por tradukado aŭ lingva polurado”.
Kion vi mem opinias pri la uzo de AI en verkado?
– Neeviteble AI ludos ĉiam pli gravan rolon en nia literaturo, kaj ni ne devas bedaŭri tion. Ordinaraj esperantistoj povas uzi AI por ĉerpi inspirojn por verkado aŭ por plibonigi sian stilon. La aserto, ke ”al AI mankas animo”, ŝajnas al mi same malprava kiel la malnova antaŭjuĝo, ke ”al Esperanto mankas animo”. Esperanto taŭgas por esprimi profundajn ideojn, sentojn kaj emociojn, kaj same ankaŭ AI.
– Verŝajne iom post iom literaturaj verkoj kreitaj sen helpo de AI fariĝos simile nekutimaj kiel permane trikitaj puloveroj aŭ permane skribitaj leteroj. AI jam konas la tutan mondan literaturon kaj kapablas krei surbaze de tio pli kaj pli altnivelajn verkojn. Tio finfine donos ankaŭ al la esperanta literaturo ŝancon atingi nivelon similan al la nacilingvaj literaturoj.

La konkurso INK akceptas tekstojn faritajn helpe de AI.
La konkurso Hristo Gorov-Hrima ricevis tekston, kiun unu ĵuriano juĝis farita de AI, sed post enketo evidentiĝis ke la suspektita teksto ne estis farita de AI. Tiukaze temis pri eraro de la komputila ilo uzita por ekzameni la tekston. Tiaj iloj mem uzas AI, kaj konsciu ke AI povas erari (oni diras ke ĝi haluciniĝas).
Ni eniras eraon de dubo!
Komputila ilo povas aserti ke teksto estas aŭ ne estas farita de AI, sed la ilo mem povas erari. Foje oni povas esti certa ke iu teksto estas farita de AI ĉar ĝi enhavas videblajn spurojn lasitajn de la AI, aŭ ĉar la “aŭtoro” konfesas. Restas io: kiam la aŭtoro ĵuras je sia honoro, ke la teksto ne estas farita de AI. Tion mi mem faris pri mia lasta libro.
En literaturo, ŝajnas ke la plejmulto de legantoj deziras legi homverkitaĵojn. Sed ekster literaturo, ne tiel klaras.
Cetere, la limo inter homverkitaĵo kaj AI-produkto pli kaj pli vaporiĝas. Verkistoj en kaj ekster literaturo (ĵurnalistoj, redaktantoj de raportoj, komunikistoj…) senhezite uzas AI kiel helpon dum unu, kelkaj, multaj paŝoj de la verkado (serĉi informojn, verki, redakti, traduki, ilustri, poluri la stilon…). La rezulto estas miksaĵo.
Mi centelcente aliĝas al la opinio de Miguel Fernández. Partopreni en konkurso per verko tute aŭ parte AI-farita estas trompo
Same estas trompo ne indiki ian efektivan rolon de AI en aliaj “verkoj”. Mi volas legi nur pensojn kaj ideojn de homoj (eĉ se ne tiel finpoluritajn kiel en AI-tekstoj) kaj povi eviti aĉeti iun algoritmaĵon
Mi ne kundividas la opinion, ke estos pozitive por Esperanto, de AI iĝos ordinara parto de literaturo. Per tio ĝi male perdus sian nunan valoron
Principe mi samopinias, tamen; kiel difini la limon en “parte AI-farita” teksto? Se la teksto kiel tuto estas verkita aŭ tradukita de/per AI, la afero estas klara. Aliflanke, certe neniu plendus, se iu korektis la ortografiajn erarojn kaj mistajpaĵojn en sia propra teksto per AI. Sed AI kapablas ankaŭ proponi unuopajn vortŝanĝojn (laŭ mia sperto, ĉefe al la direkto de la pli kutimaj elektoj, ekzemple “misa” > “malbona, erara” aŭ “endas” > “oni devas”) kaj eĉ averti, se la verkinto ekzemple pro neatento nomis la profesion de iu persono per du malsamaj vortoj diversloke en la teksto. Ĉu tiaj korektoj faras la tekston “parte AI-farita”?
Bona verkisto mem elektas la ĝustan stilon, kaj ĉu oni uzu normalajn oftajn vortojn aŭ formalajn maloftajn vortojn.
Tiel farita verko ja prezentas ideojn de homoj, lingvomodeloj ja estas nenio alia ol kondensaĵo de miloj da aŭtoroj homaj, ofte ne petitajn pri permeso je tia uzo de iliaj verkoj. Kaj ĝuste tio estas laŭ mi la problemo: ke oni prezentas miksaĵon el la verkoj de aliaj aŭtoroj sub sia propra nomo. Se honeste, oni devus skribi kiel aŭtornomon io kiel “La Homaro, eltiraĵo farita de X.Y” aŭ eĉ “ŝtelita de la monda verkistaro, ricelita al vi de X.Y”
Homo, kiu “verkis” per AI, ne estas aŭtoro, same kiel iu ne estas kuiristo, kiu premis la butonon de mikroondilo
Iom pli filozofia konstato: Ankaŭ teksto verkita de AI estas homa produkto, ĉar ĝi baziĝas sur granda amaso da homverkitaj tekstoj. Ĝi tamen ne estas produkto de iu individua homo, kaj tio nin ĝenas. AI-lingvomodeloj montras al ni, ke tio, kion ni perceptas kiel grandan nombron da homoj, ĉiu individue skribanta kaj parolanta, estas fakte unu enorma senĉesa kolektiva diskurso, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn homajn sciojn kaj spertojn kaj el kiu AI povas abunde ĉerpi inteligentajn respondojn.
Ankaŭ unuopa homa verkisto agas en la kunteksto de ĉio legita. Sed homa verkisto krome havas siajn individuajn vivospertojn kaj sian sensantan korpecon, kiuj mankas al AI. Sed eble nur la plej talentaj verkistoj scias vere utiligi tiun sian individuecon kaj krei ion unikan? Tiam por la mezbona kaj mediokra literaturo – do por la pli granda parto ankaŭ de la Esperanta literaturo – estos fakte tutegale, ĉu ĝin verkos homoj aŭ programoj,
Se oni kunŝutas/-verŝas ĉiujn manĝojn, kiujn kuiras homoj kaj miksas ĉiom, oni ricevas kaĉon, kiu teorie enhavas ĉion bonan kaj necesan. Sed ĝia gusto rapide iĝas teda
La fenomeno estas pli vasta kaj koncernas verkojn en ĉiuj lingvoj. Antaŭ nur kelkaj tagoj oni malkovris, ke hispan-lingva romano verkita per AI ricevis premion de 20.000 € en serioza literatura konkurso. La spertaj kaj sentemaj ĵurianoj (sen ironio!) superŝutis la libron per valoraj komplimentoj, kaj laŭdis i.a. “la uzon de silentoj” kaj la originalan strukturon fasonitan “pere de subtila lingvaĵo kaj frazoj kurtaj kaj efemeraj kiel gutoj ŝprucantaj el irigaciiloj de vitejoj, sen ke la aŭtoro iam falus en pamfletismon aŭ afektitan patoson”. Io simila okazis antaŭ nelonge ĉe la franc-lingva premio Goncourt: unu el plej solidaj finalaj kandidatoj estis ekskludita pro la uzo de AI.
Moralaĵo: AI kapablas krei ne nur ŝablonojn aŭ, en la plej bonaj okazoj, plaĉajn verkojn kompareblajn al ordinaraj homaj produktoj. Ne. AI kapablas verki “altan literaturon”, almenaŭ se oni aplikas al ĝi la samajn “antropocentrismajn” kriteriojn per kiuj ni ŝatas taksi niajn proprajn, homajn beletraĵojn.
Cetere, nur naivuloj povas memiluzie aserti, ke ia mirinda kaj ruza programo helpos nin malkovri AI-aĵojn: post tre mallonga tempo (monatoj, eble) AI-produktoj estos rekte nedetekteblaj kaj nedistingeblaj disde homaj kreaĵoj.
Ĉiu mem decidu, ĉu beletraj konkursoj aŭ, ĝenerale, la homa literaturo en sia tuto estas jam mortaj. Mi mem decidis, almenaŭ provizore, eltrajniĝi kaj ne plu legi ion ajn (inkluzive de tradukoj) postan al la jaro 2023. Mi bezonas tempon por prepari mian stomakon, ke ĝi lernu digesti la novan manĝo-karton.
Se ni legas ĝuindan altkvalitan tekston, kial gravas por ni konvinkiĝi, ke ĝin verkis individua homo kaj ne AI (kaj pere de AI, efektive la homaro), Mi sentas, ke tio gravas por mi, sed ĉu eblas racie motivi tiun senton?
Eble el la sama kaŭzo, kial por ni gravas rigardi la originalojn de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj en muzeoj, kvankam haveblas bonaj fotoj de ili. Ĝi ne sentigas aŭtentikecon
eble tiun senton oni ne povas motivi racie, sed historie: pri artaĵoj ni rezonas laŭ la doktrino de renesanco, kiu gravigis la figuron de individua artisto, kaj precipe de romantikismo, kiu plie gravigis originalecon. en mezepoko artisto estis sennoma metiisto. en klasika eŭropo artistoj provis realigi la idealan tipon de tiu aŭ tiu genro, tre malmulte pensante pri originaleco. en la nuna romantika estetiko ni admiras verkon de (ordinare) unu homo, se ĝi estas originala.
arta intelekto atentigas pri tio ke, estante en la nuna mondo tre multaj homoj, ni produktas tre multajn verkojn kaj ofte vidas originalecon en verko nur pro ne-kono de la tuta mondliteraturo — se pri literaturo temas. arta intelekto ĉerpas el granda parto de ĝi kaj produktas artaĵojn, kiuj ŝajnas al ni ŝablonaj aŭ originalaj inter la limoj de tiu disponebla modelaro, same kiel plejofte la homaj verkoj.
“[AI] finfine donos ankaŭ al la esperanta literaturo ŝancon atingi nivelon similan al la nacilingvaj literaturoj”.
Mi ridas por ne plori.
Vere pinto de absurdo!
Eble jes, se la niveloj falos kune…
Ĉu ni deziras vidi kaj legi unikajn kaj originalajn artaĵojn, kaj ni kredas, ke AI dume ne povas produkti tiajn (sed eble baldaŭ); aŭ ĉu ni deziras esti certaj pri tio, ke ni vidas kaj legas artaĵojn kreitajn de vera homo, eĉ se ili ne estas unikaj kaj originalaj? Laŭ mi la argumentoj pri la kvalito kaj tiuj pri la origino iom miksiĝas en la diskuto.
Daŭris al mi 50 jaroj por veni al tiu evidenta ideo kiun mi esprimis en la artikolo Instruo de la historio. Se AI ekzistus antaŭ tiu duonjarcento, mi eble atingus la konkludon pli frue, sed mi ne povus ekhavi la ideon mem el AI, ĉar AI nur povas ripeti ideojn jam troveblajn en la reto, ne krei novajn.
Indas precizigi, ke neniun verkon el Malagasio, kiun mi konas, mi ŝatus nomi “verko de AI atribuita al iu aŭtoro”. Ekzemple de la libro “Releviĝi denove” mi ricevis unue detalan resumon kaj unuan ĉapitron, sen ajnaj spuroj de AI. Temas pri tre inteligenta esperantistino, kiu jam en aĝo de 16 jaroj trapasis abiturientan ekzamenon kun bona rezulto. Tamen mi bedaŭras, ke ŝi ne povis rezisti al la tento uzi AI por la fina versio.
Repripensi la limojn de literaturo en la epoko de AI
Estas interese, ke la sinteno de la publiko kaj de la kritikistoj rilate al la interveno de AI diferencas rimarkinde laŭ la arta ĝenro. En la kinarto komputila grafiko (CG) jam delonge fariĝis nepra elemento, kaj hodiaŭ homoj kun relative malfermita sinteno akceptas ankaŭ mallongajn filmojn aŭ videojn kreitajn helpe de AI. Same pri muziko: lastatempe la toleremo al kantoj kaj al muzikkreado per AI-komponprogramoj videble plivastiĝis, kaj la publika rezisto rapide malkreskas.
Kial do, precipe en literaturo, ekzemple en poezio kaj romano, la malakcepto de AI-interveno estas tiel forta? La kialo verŝajne kuŝas en la aparta ideo, kiun la homaro havas pri “lingvo” kaj “literaturo”. Filmarto kaj muziko naskiĝis kun la premiso, ke oni kunlaboras kun altnivelaj teknikaj perantoj kiel kameraoj, instrumentoj kaj redaktiloj. Literaturo, male, estis rigardata kiel “la plej pura kaj lasta bastiono de la homo”, kie la vivsperto rekte kondensiĝas en lingvon. Ni volas senti la pulson de la aŭtoro kaj la pezon de lia vivo trans la presitaj literoj. Kiam junulo kun malmulta vivsperto prezentas per AI maturajn frazojn, kiuj ŝajnas kompreni la profundajn kurbiĝojn de la vivo, la sento de perfido naskiĝas ĝuste el tio, ke ni komprenas literaturon kiel “atestaĵon pri la vivo”.
Tamen Ulrich Matthias konfesis pri la manuskripto sendita de malagasa junulo: “Ĝi estis tre bone strukturita kaj verkita en bona stilo, mi do facile povis eldoni ĝin. Laŭ mi, ĝi meritis esti eldonita.” Kion tio signifas? Tio montras, ke, antaŭ ol li eksciis pri la rolo de AI, la teksto jam donis al sperta redaktoro aŭ leganto veran literaturan emocion kaj estetikan plezuron.
Se teksto de AI povas kortuŝi la koron kaj estigi artan eĥon, kio estas la esenca diferenco inter verko kreita de homo sola kaj verko generita de AI? Se la funkcio de arto estas transdoni emocion kaj katarson al la ricevanto, oni rajtas rigardi la valoron de ambaŭ rezultoj kiel egalan. Tiam restas ne difekto de la verko mem, sed nur la demando pri ĝia origino — “kiu kreis ĝin?” —, do nura psikologia antaŭjuĝo de la leganto. Se pravas Ulrich Matthias, kiu diris, ke “la aserto, ke al AI mankas animo, ŝajnas al mi same malprava kiel la malnova antaŭjuĝo, ke al Esperanto mankas animo”, tiam, same kiel la artefarita lingvo Esperanto fariĝis ujo por esprimi homajn pensojn kaj sentojn, ne ekzistas kialo, kial AI ne povus fari la samon.
Kompreneble, tio ne pravigas la sekretan sendadon de AI-kreaĵoj al ekzistantaj literaturaj konkursoj. En konkursoj, kie oni mezuras homajn kapablojn, trompe prezenti AI-verkon kvazaŭ ĝin skribis homo estas nek honeste nek juste. Kiel la antaŭ nelonge okazinta “Kantoparado” disponigis apartan sekcion por AI-muziko, ankaŭ en literaturo estus racie okazigi apartan konkurson nur por verkoj uzantaj AI. Tamen la estonta tasko, pri kiu ni vere devas mediti, troviĝas ne inter la du ekstremoj “100% homa” kaj “100% AI”, sed en la griza zono: kiel ni difinu kaj traktu verkojn kreitajn per kunlaboro inter homo kaj AI?
“Nin interesas la beletraj starpunktoj ne de maŝinoj sed de homoj; homoj estas homoj kaj maŝinoj estas maŝinoj. Kiam tia ideo pri BK ŝanĝiĝos, mi demisios” — ĉi tiuj vortoj de Miguel Fernández, prezidanto de la BK-Komisiono, prezentas al ni gravan defion. Ĉar en epoko, kiam AI fariĝas neevitebla parto de la vivo, ni nepre devas demandi, ĉu vere eblas dividi la krean procezon tiel tranĉe kaj dikotomie.
AI ne skribas sur blanka paĝo laŭ propra deziro aŭ kreavolo. La subjekto, kiu donas promptojn kaj instrukciojn al AI kun konkreta temo, rolulaj karakteroj kaj disvolvota rakontfadeno, estas finfine la homo. Eĉ se la ilo fariĝas tre altnivela, la subjekteco de tiu, kiu tenas ĝin, pensas kaj uzas ĝin, tute ne malaperas.
Pli realisma problemo kuŝas en la malklareco de la limoj. Se verkisto intense pripensis kaj skribis unuan malneton en sia gepatra lingvo, kaj poste ricevis helpon de AI por kompensi la mankon de sia Esperanta vortprovizo kaj frazkonstruado, ĉu oni povas nomi la rezulton tute “verko de maŝino”? En mondo, kie AI profunde penetras la homan vivon kaj fariĝas same nemalhavebla kiel aero aŭ skribilo, iom post iom fariĝas neeble tute apartigi homan kreadon de maŝina interveno. Kiel antaŭvidas Ulrich Matthias, en ne malproksima estonteco literaturaj verkoj verkitaj de homo sola, sen helpo de AI, restos kampo kun kara kaj malofta valoro, simile al “mantrikita pulovero” aŭ “permane skribita letero”.
Klara estas la deklaro, ke “homoj estas homoj kaj maŝinoj estas maŝinoj”. Sed anstataŭ perforte tiri limlinion inter homo kaj maŝino kaj ŝlosi la pordon, ĉu ne estus pli matura kaj fleksebla sinteno kolekti saĝon pri tio, kiel per la nova ilo AI ni povas pli vaste kaj profunde etendi la horizonton de homa pensado kaj de Esperanta literaturo? Tian sintenon ni bezonas hodiaŭ.
“Se verkisto intense pripensis kaj skribis unuan malneton en sia gepatra lingvo, kaj poste ricevis helpon de AI por kompensi la mankon de sia Esperanta vortprovizo kaj frazkonstruado, ĉu oni povas nomi la rezulton tute “verko de maŝino”? ”
Tre prava demando. Che Beletra Almanako ni jam ricevis tian kontribuon (eble ech tiaJn kontribuoJn), de autoro pri kiu mi ne audis antaue.
Kaj jen per tio starighas ankau literatur-sociologia demando. Tradicie oni konsideris iks-lingvan beletron produkto de la iks-lingva komunumo, plej ofte en la simpliga triangulo lando-nacio-lingvo. Simile, Esperantlingva beletro estis/estas produkto de la Esperantlingva komunumo. Tamen, nun jam homo kun malmulta au nenia scipovo de Esperanto kapablas krei verkon eventuale interesan, se li ekhavas tian emon. Konsekvence, la konturoj de la jam svaga koncepto “Esperantaj autoroj” ighas ech pli malcertaj. Kiuj “ni” estas?
Chu jen demando ankau por la reaktivighanta Akademio Literatura de Esperanto…?
Ĉu AI ne kapabligas krei verkojn eventuale interesajn en iu ajn lingvo ne bone sciata de la aŭtoro? La sola diferenco estas ke la naciaj lingvoj kalkulas nur parton de la homaro kiel la sian, dum ni kalkulas la tutan homaron tia.
Efektive, jam antaŭ AI la originala Esperanta literaturo havis parte tradukan karakteron, Ne en lingva senco, sed en kultura – la verkistoj ofte skribas pri sia propra lando kaj pri lokoj konataj al ili, aŭ ĉiuokaze kunportas tion, kion ili en sia propra medio lernis pri literaturo. Kvankam Esperantaj, la libroj de Sten Johansson stile kaj teme estas svedaj (same kiel Persone en muziko sonas kiel sveda populara muziko). La Esperanta literaturo ne estas nur literaturo de Esperantujo sed havas pontan rolon inter kulturoj, Kion pensi, se la ponton konstruis komputila programo?
La monda kulturo estas kiel unu el tiuj malnovaj urboj, sur kies pontoj oni ofte konstruis domojn, ĉar spaco mankis pli por loĝado ol por trafiko. Ni loĝas en tiaj pontaj domoj, aliaj loĝas en strataj.
Mi pensis verki artikolon sed tro pigras. Sufiĉu afiŝo ĉi tie.
Mi faris interesan eksperimenton. Mi nutris du AI-ilojn per kvar el miaj verkoj, ĉiuj premiitaj aŭ publikigitaj. Ilo 1 estas normala AI, ilo 2 potenca AI. Mi taskis ambaŭ ilojn analizi mian stilon kaj tiam:
Ilo 1: Verku unu rakonton sen imiti mian stilon kaj unu rakonton imitante mian stilon.
Ilo 2: Verku unu rakonton imitante mian stilon.
Ricevinte la AI-kreaĵojn mi sendis ĉiujn sep verkojn al tri IA-spuriloj. Jen la rezultoj en la ĉi-kuna bildo (Verdo: la spurilo plene divenis la originon. Flavo: nur parte divenis. Ruĝo: plene maldivenis).
Kion opinias la homo pri la AI-kreaĵoj? Ili estas bonaj. Foje eĉ tre. Ĉefe legante verkon 7 mi ofte pensis “Tiu frazo povus fonti el mia plumo. Fakte, kial ĝi ne fontis el mia plumo?”.
Ĉu la rezultojn oni povus senpripense sendi al konkurso aŭ revuo? (mi parolas nur pri la enhava valoro). Ne. La ideoj estas bonaj, sed ofte mankas salo kaj foje ankaŭ pipro. Sed ne eblas nei la fakton, ke la enhava kaj ĉefe la lingva kvalito estas klare pli alta ol tio, kion averaĝa esperantisto kapablus produkti.
Kiam la pigro forlasos min, mi ampleksigos la eksperimenton: mi prilaboros la atentindan verkon 7 por aldoni homan salon kaj eĉ iom da pipro. Tiam ni vidos, kion la spuriloj dekretos, kaj ni povos debati, kiu fine aŭtoris: AI aŭ mi? Eble ni konkludos, ke ni ambaŭ kunaŭtoris.
Tiam mi tostos kun mia kunaŭtoro.