Mia Vivo iĝas komuna vivo

Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.

Mia vivo

Libera Folio: De kiam ekzistas Mia Vivo, kaj kiel ĝi evoluis dum tiu tempo?

Johannes Genberg: – La longa versio estas, ke Mia Vivo ekzistas, kiel ideo, ekde la fruaj monatoj de 2018, kiam mi ekpensis krei socian retejon en Esperanto. Tiam, mi estis nova esperantisto, kaj parolis la lingvon eĉ pli aĉe ol nun. Sed tio ne haltigis min. Post monatoj da laborado kaj tradukado mi povis malfermi la socian retejon Nubo, je la 26-a de decembro 2018. Tamen, la malfermkoda programo, kiun mi elektis uzi, ne funkciis bone, estis malrapida kaj oni bezonis ensaluti por uzi la retejon. Pli grave ol tiuj problemoj, mi iom post iom ekkomprenis ke la programo ne estas sekura. La programistoj, ĉar ili ĉiuj estis volontuloj, ne volis peni por sekurigi la programon aŭ solvi la problemojn. Ili preferis krei pli kaj pli da novaj funkcioj, kiuj ĉiuj estis nur duone funkciaj. Por ili, programado estis amuziĝo. Io, kion oni faras en sia libertempo. Kvankam la programo estis tre multekosta.

– En majo 2020, mi koncedis ke Nubo estas malsukceso. Sed mi ne tute pretis rezigni. Mi decidis reprovi, per alia programo. Mi trovis PeepSo, kiu estas profesie farita programo kun tre bona subtenado. Denove, mi devis peni fari la retejon kaj traduki ĉion al Esperanto, kio postulis monatojn da laborado. Fine, je la 27-a de oktobro 2020, mi oficiale malfermis Mia Vivo, kaj la pli afablaj reagoj pri ĝi donis al mi la esperon ke ĉi tiam mi povis fari ion sufiĉe utilan por Esperantujo.

– La evoluo dum la jaroj ne estis tiel drameca. Mi aldonis kelkajn novajn funkciojn kaj forigis aliajn. La ideo estas, ke la retejo estu bona kiel socia retejo, kaj nenio pli. Tial mi ne volas aldoni tro da funkcioj, nek ŝanĝi la bazan “animon” de la retejo.

Johannes Grenberg
Johannes Genberg.

– La plej granda ŝanĝiĝo estas la aktiveco en Mia Vivo. Kompare kun la fruaj monatoj, la vizitantoj al la retejo preskaŭ duobliĝis, sed la nombro da afiŝoj kaj komentoj ene duoniĝis. Mi kredas ke pli da homoj vizitas la retejon por legi la publikajn enhavojn, sed ne ensalutas por interagi kun ili. Tio estas normala evoluo por ĉiu socia retejo. Multaj homoj kreas konton por provi tute novan retejon, kaj poste elektas ke ĝi ne estas por ili. Tiuj homoj ofte skribas “Saluton! Mi estas nova ĉi tie”, kaj poste neniam plu ensalutas. Rigardu nur Threads, kiu perdis 80% de la interagoj en la unua monato.

– Jes, la aktiveco en Mia Vivo malaltiĝis, sed ĝi estas nun stabila, kaj multaj el la plej aktivaj membroj estas aktivaj dum jam pluraj jaroj. Do, mi opinias ke Mia Vivo estas almenaŭ malgranda sukceso.

Je kio vi esperis, kiam vi fondis la retejon?

– Mi esperis ke Mia Vivo iam fariĝos grava loko por Esperantistoj, inter la aliaj jam konataj: UK, Pasporta Servo, Telegramo kaj tiel plu.  Nu, tio ankoraŭ ne okazis. Sed mi bone scias ke ĉi tiaj entreprenoj bezonas multe da tempo kaj pacienco por frukti. Tamen, unu afero certe rezultis dum la pli ol tri jaroj, dum kiuj la retejo ekzistas: homoj ankoraŭ uzas Mia Vivo, malgraŭ tio, ke tiom multe da similaj retejoj normale silentiĝas ene de kelkaj jaroj. Mi ofte devas memorigi min ke tio montras valoron.

Kiom da uzantoj estas nun en Mia Vivo? Kiom aktivaj ili estas?

– Ĝuste nun estas ĉirkaŭ 1880 membroj. El ili 10% ensalutas fojfoje kaj 1% estas aktivaj. Tio estas ene de la normo de ĉiuj socialaj retejoj. Antaŭ jaroj, 20 novaj afiŝoj ĉiutage estis normala kvanto, kaj nun estas 10. Sed tiu nombro estas misgvida. Dum la jaroj, mi penis afiŝi pri interesaj aferoj al la retejo, por doni al la membroj kialon por viziti. Sed povas esti, ke fari tion ne estis bona ideo. Unue, interesaj por kiu? Mi mem, kompreneble, ĉar mi ne scias kion aliuloj volas legi aŭ vidi. Kaj la kvanto de miaj propraj afiŝoj eble donis la impreson, ke estas nur mi, kiu aktivas en la retejo. Mi ne havas datumojn, sed dum la lastaj monatoj, kiam mi ne povis esti aktiva, mi kredas ke la kvanto de aliulaj afiŝoj kreskis. Pri tio, mi devas esplori.

Vi nun decidis transdoni la retejon al nova asocio, kial?

Anonco de Johannes Genberg en Mia Vivo.

– Tiu ideo ekzistis ekde la komenco. Mi tamen havas malbonajn spertojn pri divido de respondeco kun aliaj homoj. Ofte, homoj laŭdas projekton kaj energie petas esti parto de ĝi, sed ne longe post teamaniĝo ili silentiĝas kaj malaperas, ne malofte laborinte pri iu grava afero, kiun mi mem do devas fini. Prizorgi projekton ofte estas laborintense kaj postulas multe da tempo, kaj homoj simple ne antaŭvidas tion. Hontante ke ili volas ĉesi, kaj anstataŭ nur honeste diri tion, ili plej ofte preferas forfuĝi por ne devi vidi mian vizaĝon.

– Tial mi ĝis nun ne aktive laboris por realigi la ideon pri asocio, laŭ la principo “faru la aferon mem” – se mi ne laboras por teni la retejon en bona stato, neniu faras. La kialo por la ŝanĝiĝo de mia pensado estas tamen banala. Ekde novembro, mi kaj mia familio fariĝis malsanaj. Unu post unu, kaj unu malsano post alia. Foje mi estis malsana, foje iu aŭ iuj aliaj.

– Mi fakte estas malsana nun. La devo zorgi pri mi mem aŭ pri iu alia malebligis al mi labori por Mia Vivo kiel normale. Mi devis ĉesi aktivi dum longaj tempoj, kaj mi havas maltrankvilan konsciencon pri tio. Plie, mi ankaŭ volas fari aliajn aferojn, ol nur tiel multe labori por Mia Vivo.

Kiel tio funkcios, kaj ĉu jam aperis interesiĝo?

– Mi ne certas. Mi volas, ke la asocio evoluu nature por ebligi fari ĉion eĉ se mi mem tute foriĝus. La ideo estas ke dum 2024 ni laboros por starigi la asocion, skribi statuton kaj elekti estraron. Mi tenas la vetorajton pri ĉiu decido ĝis ĉio estos preta, kaj poste mi fariĝos ordinara membro. Mi tamen ne intencas forlasi Mia Vivo. Mi daŭre laboros por ĝi, nur ne plu sola.

– La asocio jam havas kelkajn membrojn, kaj multaj aliaj esprimis sian aprobon, sed ĉar estas la kristnaska tempo, ankoraŭ ne multe okazis.

Mia Vivo estas unu el pluraj sociaj retejoj, kie aktivas esperantistoj. Kial, laŭ vi, indas ke homoj dediĉu energion ĝuste al Mia Vivo?

– La granda diferenco inter Mia Vivo kaj la aliaj kanaloj estas ke Mia Vivo estas nekomerca kaj malmultekosta servo, kreita por Esperantujo fare de esperantisto. Mi opinias, ke ĉar Esperantujo estas tiel malgranda komunumo, ni devas zorgi pri niaj servoj por garantii ke ili ekzistos ankaŭ en la estonteco. Ke ni ne povas fidi, ke la grandaj firmaoj daŭre ofertos kion ni bezonas.

– Kaj mi sentas tion eĉ pli urĝe post la okazaĵo de Duolingo. En 2023, Duolingo decidis ĉesi proponi Esperantajn kursojn en la franca, la hispana, la portugala kaj la ĉina (kiu ankoraŭ ne estis preta). Kial? Simple ĉar Esperanto ne estas profita, eĉ dum la kursoj estas kreitaj kaj prizorgataj de volontuloj. Kaj ĉar ni fidis ke Duolingo daŭre prizorgos la kursojn, Esperantujo ne penis krei alternativon. Kaj do, tia ne ekzistas. Tial gravas, ke estas loko en la interreto kiun neniu povas forpreni de ni.

Mia Vivo estas relative malmultekosta afero. La kostoj de la programo, la servilo kaj por la saĝtelefonaj aplikaĵoj kostas entute ĉirkaŭ 500-600 eŭrojn jare. La prizorgadon de la retejo unu homo povas fari. Tio signifas, ke Esperantujo ne devas investi multe da mono aŭ tempo por ĝia pluestado. Kun la nuna jarkotizo de la asocio de 10 eŭroj, ni bezonus nur 60 membrojn por pagi ĉion.

Ĉu eblos estonte, ke la diversaj retejoj, kie aktivas esperantistoj, iel kunlaboru? Ekzemple, ĉu eblus, ke Mia Vivo ekuzu la protokolon ActivityPub, kaj tiel interligiĝu interalie kun esperanto.masto.host?

– La mallonga respondo estas: jes, certe!

– La longa respondo estas: eble, sed por tio ni devas trovi iun programiston, kiu povas kaj volas doni al ni la tempon por realigi tion. Tio estas multe pli malfacila afero ol homoj pensas, se oni ne pretas pagi salajron. La problemo estas ĉiam ne tio ke bonaj ideoj ne estas bonaj, sed ke problemo, kiu povas aspekti facile solvebla, eble ne estas tia. Oni povas labori nur per la iloj, kiujn oni havas, kaj ĉar Mia Vivo estas bazita je PHP kaj WordPress, la proponitaj funkcioj devas kongrui kun ili. Ankaŭ povas esti, ke iu solvo funkcias, sed tiel malbone kaj tiel malrapide ke ne indas uzi ĝin. Grandaj firmaoj povas solvi tiun problemon per ĵetado de mono al la problemo, sed tian lukson Mia Vivo ne havas.

– Pri ĉiuj proponoj la estonta asocio devos decidi. Ĉiu ajn povos aliĝi kaj doni proponojn, kaj ĉiu ajn povos kontribui per sia sperto por realigi proponojn. Ju pli da kunlaborantoj, des pli probable ke io estas realigebla. Mi mem volas, se eblas, integri Amikumu kun Mia Vivo. Imagu Mia Vivo kun la eblo serĉi proksimajn esperantistojn. Tio certe estus tre utila funkcio!

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2024-01-05 21:05

Mi bedaŭras legi, ke Johannes malsaniĝis, kaj esperas, ke tiu stato ne daŭros longe.

Tre ofte aŭdiĝas en Esperantujo, ke «oni faru X», «iu faru Y»: relative malmultaj homoj, tamen, montriĝas sinjoro Oni kaj sinjorino Iu. Dankindas, do, ke Johannes — tiam freŝbakito! — investis tiom da siaj tempo kaj energio, kaj nemalmultan monon, por fari sian kontribuon al Esperantujo. Mi esperas, ke aliaj, transprenante la stirilon, sukcesigos la projekton, kiun li komencis.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-01-10 12:54

Mi jam kelkfoje skribis pri Duolingo ĉi tien en LF (vd. ekz. La forumoj en Duolingo malaperos) kaj klopodis klarigi, ke Duolingo faras malprofiton de dekoj da milionoj dolaroj ĉiujare. Ĝi ne estas sangosuĉanta grandega entrepreno, kiel multaj imagas.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-01-10 13:09

Ankaŭ mi estras Esperanto-rilatan retejon kaj sentas la saman angoron kiel Johannes. Minimume en mia lando multaj esperantistoj estas maljunuloj, kiuj ne volas aktiviĝi alie ol en Fejsbuko. Mi reklamas kaj mian retejon kaj MiaVivon jam dum multaj jaroj preskaŭ senrezulte. Estas, kiel Johannes diras: Homoj alvenas por legi, sed ne mem kontribuas.

(Mi verŝajne apartenas al tiu aktiva 1% el MiaVivuloj, kaj mi jam aliĝis al la subtena asocio.)

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Juha Metsäkallas
John nutt
John nutt
2024-01-11 21:28
Respondo al  Juha Metsäkallas

Ne ghenus mi pagi kelkajn dolarojn jare por uzi Mia Vivo (au simila), se centoj au miloj de esperantistoj uzus ghin regule.

Sed bedaurinde chio en esperantio estas tre poka. (La malnova problemo de “Mi ne lernos Esperanton, char neniu parolas ghin (Kompreneble neniu parolos ghin, se neniu lernos ghin!!”)

Andreas
Andreas
2024-01-11 17:56

En la artikolo tekstas: “Mi kredas ke pli da homoj vizitas la retejon por legi la publikajn enhavojn, sed ne ensalutas por interagi kun ili.”

Aktivaj Mia-Vivo-anoj povus publikigi ankau afishojn, kiuj allogas ankau neesperantistojn kaj estas kompreneblaj ech sen posedo je Esperanto (au instigas traduki el ghi), kaj tiel atentigi pri ghia ekzisto.

Tial mi aldonis “Mia Vivo” al listo “Invitu al aktivado por diskonigi Esperanton“.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Andreas
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2024-01-12 8:13
Respondo al  Andreas

Miakomprene tio estas kontraŭ la fundamenta ideo de MiaVivo: ke ĝi estu nur en Esperanto.

Andreas
Andreas
2024-01-12 10:57
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi ne volis diri, ke estu ankau afishoj en lingvo alia, ol Esperanto. Mi pensis pri a) afishoj sen teksto, do ekzemple bildoj kaj videajhoj, kompreneblaj ankau fare de neesperantistoj kaj b) afishoj kun teksto en Esperanto, kiuj igas ankau neesperantistojn tiel scivolaj pri la enhavo, ke ili laubezone igas traduki el Esperanto.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-01-17 19:28
Respondo al  Andreas

Mi jam longan tempon havas tre similan ideon — oni proponu al nacilingva publiko ajnan interesan por tiu situacion (ludan, distriĝan) kaj enkadre de ĝi proponu kurtan Esperantan tekston, kiun oni povas tuj “malĉifri”, uzante aldonitan al ĝi helpilon. Tia koncepto estis konata jam en la frua epoko de Esperanto — jen franclingva poŝtkarto de 1915, kiu surhavas Esperantan mesaĝon al adresato kun gramatikaj klarigoj kaj vortareto, kiuj ebligas kompreni ĝin. Nun tio povas esti realigita multe pli efike kaj interese. Kaj se la proponita situacio motivos sufiĉe, oni “malĉifros” la tekston kaj ekhavos sperton, kiel Esperanto funkcias.

Andreas
Andreas
2024-01-18 13:09
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill Shvedov: “… oni proponu al nacilingva publiko ajnan interesan …”

La defio estas atingi tian publikon. Miasperte unu eblo estas tiu: Ofte afishi mallongajn videajhojn kreitajn per sia smartfono en la “Snap Map”, tio estas funkcio de la socia retejo Snapchat.

Mi praktikas tion ekde fine de Junio 2023. Tiu kompilajho montras, ke preskau chiun el tiaj videajhoj spektis plurcentoj da homoj (ene de apo Snapchat ili vidas aldone la nomon “Esperanto” de mia tiea publika profilo).

Imagu mondon, kie miloj da esperantistoj tiel verdigadus ghian mapon: Demandoj, kiel ekzemple: “Kio estas Esperanto?” kaj: “Chu iu ankorau parolas Esperanton?”, estus ne la regulo, sed la escepto.

Mi ankorau ne povis klarigi al mi, kio detenas esperantistojn de tia agado.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-01-18 18:44
Respondo al  Andreas

Kirill Shvedov: “… oni proponu al nacilingva publiko ajnan interesan …”

La defio estas atingi tian publikon.

Nu, mi vidas neniun problemon en tio. Bezonatas krei projektojn nacilingvajn, kiuj kapablus altiri sufiĉe da sekvantoj, kaj jam enkadre de tiuj konstrui interesan por homoj situacion, kiu inkludos proponon “malĉifri” Esperantan tekston. Nuntempe mi planas lanĉi du tiajn projektojn.

Andreas
Andreas
2024-01-19 13:53
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kirill Shvedov: “Nuntempe mi planas lanĉi du tiajn projektojn.”

Tre bone. Kiam ili estas publikigitaj, bonvole konsideru prie afishi en “Mia Vivo”-grupo “Propagando por Esperanto, krokodile – Grupo por disvastigi informojn pri Esperanto, en lingvoj sen propraj grupoj en Mia Vivo”.