Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande

Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?

La Zagreba metodo de Zlatko Tišljar aperis en multaj formoj. Jen brazila eldono kun portugallingvaj glosaroj. La reta kurso Esperanto12 uzas la saman bazon.

La germana programisto Georg Jähnig kreis kaj nun estras la retan kurson Esperanto12.net, kiu haveblas jam en tridek lingvoj. Laŭ li la ĉefa avantaĝo de la kurso estas, ke ĝi estas publikigita kun liberaj permesiloj de Krea komunaĵo, simile al Vikipedio.

Georg Jähnig.

– Tiel ĝi ĉiam restos libere uzebla, kaj ĉiu rajtas publikigi kopion de la kurso sur sia retejo aŭ traduki ĝin al nova lingvo. Ne eblas ke okazu situacio kiel ĉe Duolingo, ke la kurso ne plu estas evoluigata aŭ daŭrigata. Laŭ mia scio ĝi estas la sola Esperanto-kurso sub tiatipa permesilo.

La materialoj de la kurso estas libere elŝuteblaj en facile uzebla formo, li atentigas.

– Tiel ĉiu, kiu volas, povas krei aliajn formojn, kiel ekzemple PDF-ojn kaj paperajn librojn.

La retejo ekzistas de 2016, havas 200 uzantojn ĉiutage, kaj en multaj lingvoj estas la unua aŭ dua rezulto en serĉo ĉe Google per la vortoj “lerni Esperanton”. Nun la kurso haveblas ankaŭ en la irlanda, en traduko de Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio.

Libera Folio: Kial gravas havi la kurson en la irlanda, konsiderante ke ĉiuj irlandanoj sendube scipovas ankaŭ la anglan?

Seán Ó Riain: – Estas vere, ke ĉiuj irlandanoj povus facile sekvi ĉi tiun kurson per la angla. Tamen havebligi ĝin en la irlanda havas simbolan valoron, eĉ por tiuj irlandanoj kiuj ne multe parolas la irlandan. Krome, havi irlandan version de la Zagreba Metodo ebligos pliigitan diskonigon por la kurso en la irlandlingvaj amaskomunikiloj.

– Laŭ la Irlanda Oficiala Lingvo-Leĝo, 2021, ĉiuj registaraj ministrejoj kaj ŝtataj korpoj nun estas laŭleĝe devigataj havi almenaŭ 20% de ĉiu komunikado kun la publiko en la irlanda. La tempo do estas matura por produkti la Zagreban Metodon en la irlanda, kaj mi ĝojas, ke la irlanda estas la 30-a lingvo en kiu ĉi tiu kurso estas farita.

Kio estas speciala pri tiu kurso?

Seán Ó Riain.

Seán Ó Riain: – La zagreba metodo estis inventita de Zlatko Tišljar kaj liaj kroataj gekolegoj, bazita sur analizo de 100 000 vortoj da spontanea konversacio en Esperanto. Ĝi tiel elektis la plej ofte uzatajn vortojn, aŭ morfemojn, por esti pli preciza.

– La celo de ĉi tiu kurso estas, ke lernantoj aktive uzu Esperanton multe pli rapide ol en tradiciaj kursoj. La konstanta uzo de pli limigita kvanto da vortoj emas doni preskaŭ la fluecon de denaska parolanto de Esperanto, tiel ke lernantoj povas paroli same rapide kaj nature kiel en sia gepatra lingvo. Pro la unika strukturo de Esperanto, regi ĝiajn 500 plej oftajn morfemojn donas la saman esprimpovon kiel 2 000 vortoj en aliaj lingvoj.

– Plia faktoro estas, ke la programo Multlingva Akcelilo, financita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio en 2018-19, estis instruata de 5 junaj instruistoj de bazlernejoj, kiuj komence ne parolis Esperanton, kaj kiuj bezonis nur unusemajnan trejnadon por povi instrui ĉi tiun kurson. La Multlingva Akcelilo, celanta ĝenerale plibonigi kaj akceli lingvolernadon, baziĝas sur la Zagreba Metodo.

Kiel ĝi pli bonas ol ekzemple la kurso de lernu.net?

– La kurso de lernu.net tre bonas por progresantoj, sed la zagreba kurso eble estas pli taŭga por komencantoj, ĉar ĝi limigas la kvanton de lernenda vortprovizo, kaj koncentriĝas pri lernado de ĉi tiu vortprovizo tiel bone ke ĝi fariĝas dua naturo por la lernanto.