Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn

Esperantistoj kolektis milojn da eŭroj subtene al loĝantoj de Ukrainio, kiuj suferas pro la milito. Tamen la mono kolektita ĉe UEA tre malrapide atingas la bezonantojn. Pli rapide transpagis monon dana grupo, kiu gajnis monon ĉe la muzika festivalo en Roskilde.

Esperantistaj volontuloj en la Roskilde-festivalo en 2023 kolektis 3 000 eŭrojn por bezonantoj en Ukrainio.

Dek tagojn post la komenco de la grandskala rusia invado de Ukrainio, la 3-an de marto 2022, UEA kaj TEJO anoncis pri la funkciigo de speciala helposervo. Inter la anoncitaj celoj estis ”aktive kontakti esperantistojn en Ukrainio kaj atenti iliajn situaciojn”, kunordigi diversajn iniciatojn, kaj instigi homojn donaci al la konto Espero ĉe UEA.

Konto Espero estas speciala fondaĵo de UEA kun la celo helpi al esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturaj katastrofoj. La konto estis starigita komence de la 1990-aj jaroj, dum la milito en Jugoslavio, kiu rekte trafis multajn esperantistojn.

Kiam komenciĝis la grandskala milito en Ukrainio, multaj esperantistoj rapidis donaci monon al konto Espero. La regulaj informoj pri grandaj sumoj donacitaj de individuaj esperantistoj kaj diversaj asocioj dum la pasinta jaro estis praktike la solaj mencioj pri Ukrainio en la revuo Esperanto, kiu cetere zorge evitis mencii la temon.

Ĝis la fino de 2022 sume 13 488 eŭroj estis donacitaj al konto Espero. Poste la fluo de donacoj preskaŭ ĉesis, kredeble ĉar mankis ajna informo pri tio, kion UEA fakte faras per la mono. Laŭ informo en la oktobra numero de revuo Esperanto, ĉi-jare estis donacitaj nur 564 eŭroj.

Jam komence de la invado en 2022 ukrainaj esperantistoj kunlabore kun la landa asocio UkrEA kompilis liston de personoj, kiuj prioritate ricevu helpon, sed la transpagoj okazis kun grandega prokrasto. Nur fine de oktobro 2023 la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, povis raporti al la komitato de UEA pri la unuaj rezultoj de la help-agado.

Laŭ nia scio, pro la UEA-retoj, eblis helpi al pluraj personoj. Individuaj Esperantistoj helpis al rifuĝintoj en diversaj eŭropaj landoj, diversmaniere (ekz. oferto [tiele] de dumtempa loĝado, serĉo de laboro, konsiloj, administra helpo). UEA oferis [tiele] senkostan membrecon kaj pluraj Esperantistoj ricevis helpon por partopreni la UK en Torino (ĉio sen rimedoj de Fondaĵo Espero).

Tamen ne senkosta membreco aŭ partopreno en UK estis la plej urĝaj bezonoj de trafitaj esperantistoj en Ukrainio. La juna ukraina esperantisto Andreo Jankovskij, kiu kunlabore kun UkrEA okupiĝis pri la distribuo de la subteno el la konto Espero, rakontas ke la longdaŭraj proceduroj ĉe UEA estis problemo precipe en la komenco de la milito, kiam helpo estis urĝe bezonata.

– Interalie UEA longe serĉis iun sistemon por sendi la monon sen grandaj kostoj, dum homoj de nia flanko diris, ke ili konsentas perdi 10 procentojn aŭ eĉ pli, ĉar ili urĝe bezonis la monon ĉar ili estis veturantaj aŭ ne havis loĝejon.

La unuaj transpagoj okazis nur en aŭtuno 2022. Daŭris jaron antaŭ ol pli-malpli ĉiuj en la listo fine ricevis la monhelpon.

La listo de esperantistoj en bezono de helpo estis kompilita kunlabore de UkrEA kaj neformala grupo de pli junaj aktivuloj, Andreo Jankovskij rakontas.

Andreo Jankovskij
Andreo Jankovskij.

– UkrEA proponis malgrandan liston, por ke la sumo iĝu pli granda, sed ni junuloj opiniis, ke eĉ malgranda helpo de eksterlando estos grava signo ke oni ne estas forgesita, kaj ni proponis ke oni faru laŭeble grandan liston. Finfine nia ideo venkis, kaj UEA diris, ke ni kunigu la du listojn.

En la listo kun preskaŭ 60 nomoj estas ĉefe pensiuloj el la rekte trafitaj regionoj. Iuj ne plu povas esti atingitaj, ĉar ili restis sub rusia okupacio.

– Estas paro da maljunuloj, kiuj loĝas en aneksita teritorio. Ili pensis, ke la limo rapide finiĝos, ni estas maljunaj, por ni estas malfacile moviĝi, kaj ni povas resti ĉi tie… Ili estas en la listo, sed jam pli ol duonjaron ni ne havas kontakton kun ili.

Laŭ Andreo Jankovskij oni elektis unuavice subteni homojn, kiuj perdis la laboron aŭ la loĝejon pro la milito aŭ estis devigitaj fuĝi ene de la lando. Krome oni donis subvencion al homoj, kies loĝejoj estis difektitaj pro la milito.

– Unu esperantisto havas kvin rompitajn fenestrojn, la subteno sufiĉas nur por kelkaj. Alia virino norde de Kijivo havas difektitan pordon kaj fenestron, kiujn ŝi ĝis nun riparadas. Ĉefe temas pri tiaj kazoj.

Rompitaj fenestroj de esperantisto en Irpin, norde de Kijivo.
Rompitaj fenestroj de esperantisto en Irpin, norde de Kijivo. Konto Espero kontribuis al riparado.

El la rimedoj donacitaj al konto Espero granda parto ĝis nun restas ĉe UEA. Laŭ la informo de Martin Schäffer, UEA decidis doni al la plej multaj bezonantoj la saman sumon, 160 eŭrojn. Tiu sumo estis pagita al 45 esperantistoj, do entute temas pri 7 200 eŭroj.

La restanta mono laŭ Martin Schäffer estos uzita por helpi personojn, kiuj ne jam ricevis subtenon, por specifaj bezonoj, aŭ por iuj personoj, kiuj denove bezonas monon, unuavice por medikamentoj.

Monon por esperantistoj en Ukrainio kolektis ankaŭ la esperantista teamo ĉe la muzika festivalo de Roskilde, kiu kunlaboras kun DEJO (Dana Esperantista Junulara Organizo). La grupo de multaj jaroj organizas esperantistan volontuladon dum la festivalo. Iuj el la volontuloj ĉiam estas danoj, kiuj ne scias Esperanton, sed partoprenas kurson dum la festivalo.

Jacob Nordfalk.

Kunordigas la subtenon Jacob Nordfalk, kiu havas regulan kontakton kun esperantistoj en Ukrainio, kaj trovas skandala, ke la mono kolektita de UEA tiel malrapide atingas sian celon.

– Mi povas imagi ke la laboro pri Konto Espero de UEA devas esti zorge farata … Tamen, se la subteno estas tiom malrapide disdonata ke ĝi venas tro malfrue, tiam necesas pridiskuti la problemon kaj vidi, ĉu eblas disdoni pli rapide.

Per volontula laboro la grupo Roskilde en 2022 sukcesis kolekti 1 250 eŭrojn, kiuj pere de ukrainaj esperantistoj estis distribuitaj laŭ individuaj bezonoj, ekzemple por riparo de difektita loĝejo aŭ por kuraciloj.

– En 2023 ni kolektis 3 000 eŭrojn por esperantistaj viktimoj de Putin. La plejparto iras al ukrainaj esperantistoj, sed 300 eŭroj iras al pacemaj rusaj esperantistoj, kiuj havas problemegojn pro la Kremla registaro. La mono plejparte venas de pago por nia laboro ĉe Roskilde-Festivalo, sed ne malgranda parto, eble triono, estas privataj donacoj, rakontas Jacob Nordfalk.

Simile la dana grupo planas fari pri mono kolektota dum la festivalo en 2024.

– Mi povas garantii ke eventualaj sumoj donitaj por ”subteno por Ukrainio” tuj iros tien, sen tro da administrada malfruiĝo. Funkcias tiel, ke ni estas en rekta kontakto kun la ukrainoj kiuj distribuas la monon. Ni konfidas al ili la laboron kaj ili sendas regule listojn kun nomoj de la ricevintoj, kiujn ni tenas konfidencaj, kompreneble.

Laŭ Andreo Jankovskij, la dana mono estas uzata por tre konkretaj celoj.

– La danoj volis, ke ĝi estu ĝuste por riparado kaj similaj aferoj. Interalie estas tri esperantistoj kiuj travivis tre seriozajn problemojn, eĉ okupadon, kaj riskis morti. Unu havis telefonon, kaj kiam venis okupanto, ial tiu telefono estis kaŝita sub lito, kaj oni ne vidis ĝin. Se ili ĝin vidus kaj rimarkus la fotojn en ĝi, ili certe tuj mortigus…

Alia esperantisto prenis grandan riskon por helpi maljunan najbarinon.

– Iu juna soldato pafis dekfoje en ŝian direkton, sed ial ne trafis. Ŝi kaŝiĝis dum unu horo, tiu knabo perdis la intereson aŭ eble ne havis kartoĉojn, kaj iris for. Poste ŝi denove komencis iom post iom iri por savi la avinon kiu loĝas apud ŝia domo, por manĝigi ŝin. Ŝi travivis, sed ankaŭ ŝiaj fenestroj estas rompitaj. Ŝi ricevis subtenon de la danoj, sed ne povis ĉion ripari pere de la unua pago.