La forumoj en Duolingo malaperos

La lingvolerna retejo Duolingo forigas siajn diskutforumojn, ĉar ilia administrado postulas tro da laboro interalie pro robotaj atakoj. Inter la malaperontaj forumoj estas ankaŭ la aktiva Esperanta forumo.

Adiaŭa mesaĝo en anglalingva forumo pri Esperanto.

Duolingo informis  la 9-an de februaro, ke oni intencas forigi forumojn en Duolingo. Tio koncernas ne ĉiujn forumojn, nur la ĝeneralajn, kiuj ekzistas po unu por ĉiu lingvoparo de la instruata lingvo kaj la lingvo, per kiu oni instruas. Kompreneble la informo kaŭzis multajn demandojn kaj konfuzon.

Mi estas unu el la kontrolantoj de komentoj (la posteno estas sensalajra) por la finna kurso en Duolingo. Jen estas mia persona analizo, kial tiu forigo okazos.

La profesoro Luis von Ahn (konata el pluraj TED-paroloj) kaj ties studento Severin Hacker ekhavis en 2009 la ideon krei senpagan platformon por instruado de lingvoj. La aplikaĵon por la iOS-platformo ili lanĉis en 2012 kaj por la Android-platformo en la sekva jaro. Ekde tiam Duolingo forte kreskis, kaj nuntempe ĝi estas la plej populara reta platformo por lerni lingvojn.

Ĝis nun la enhavon kreis pluraj volontuloj, kiuj helpis plivastigi la sortimenton tiel, ke per Duolingo vi povas lerni 19 lingvojn, plurajn per multaj lingvoj. Unu el la malgrandaj lingvoj (laŭ la nombro de lernantoj) estas Esperanto, kiun oni povas lerni per la angla, la hispana, la portugala kaj la franca. Ĝi havas ete malpli ol 800 000 lernantojn.

Duolingo decidis listiĝi ĉe la Novjorka borso de NASDAQ en 2021 kaj samtempe decidis, ke la kompanio pagu al la produktantoj de enhavo, alivorte al tiuj, kiuj kreas lingvokursojn. Bedaŭrinde ne por ĉiu tasko oni trovis plenumonton, kio kaŭzas, ke oni ne multe ĝisdatigis la kursojn. Tio trafas speciale malgrandajn kursojn.

La kursoj daŭre estas senpagaj. Kompreneble Duolingo devas havi enspezojn, kaj tiucele ekzistas diversaj allogaĵoj, el kiuj la ĉefa estas “strio”. La lernoaplikaĵo registras, ĉu vi trejnas vin ĉiutage. Se ne, vi perdas vian strion. Por antaŭmalhelpi tion vi devas trejni vin ĉiutage aŭ pagi.

Kvankam oni fakte perdas nenion, nek poentojn nek atingitajn rezultojn, se la strio rompiĝas, la homa menso funkcias tiel, ke ju pli longan strion vi havas, des pli entuziasme vi volas konservi ĝin. La strio ja estas videbla al ĉiuj.

La alia ĉefa fonto de enspezoj estas reklamoj, kiujn la sistemo montras al tiuj uzantoj, kiuj ne pagas por la membreco.

Entute la komerca modelo de Duolingo nomiĝas freemium, en kiu la bazaj funkcioj – ĉi-okaze la lernado – estas senpagaj, sed por aldonaj ecoj – konservo de la strio kaj evitado de reklamoj – oni devas pagi.

La ĝenerala regulo pri la freemium-modelo estas, ke ĉirkaŭ 4 elcentoj el la uzantoj devas pagi, por ke la komerco estu mondona. Duolingo konigis en la jaro 2019, ke nur malpli ol 2 elcentoj de la uzantoj akiris pagendan membrecon. Restas do malklare, ĉu Duolingo estas deficita aŭ mondona.

Krom la ekzercoj mem alia grava parto de Duolingo jam longe estas forumoj, kiuj ekzistas po unu ĝenerala por ĉiu lingvoparo. Aldone ĉiu ekzerco havas sian propran diskutejon. La ideo estas, ke oni diskutas ekzercon en poekzerca diskutejo kaj la ĝenerala forumo estas por pli ĝenerala diskuto.

Bedaŭrinde la ĉienpenetra reta rubaĵo eniras ankaŭ en la forumojn. Bonŝance aŭtomate blokiĝas plejparto de la reklamoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj formoj de atakoj. Oni povas supren- aŭ malsuprenklaki ĉiun skribaĵon. La ideo kompreneble estas, ke tiel oni scias, kiuj skribaĵoj, komentoj estas bonaj kaj kiuj ne.

Dum la pasintaj monatoj kelkaj forumoj suferas de sistema malsuprenŝatado, kiun tre verŝajne faras robotoj, ĉar alie oni ne povas ekspliki, kial tute normalaj skribaĵoj havas ŝatvaloron de pluraj centoj.

Ĉiuj ĉi rubaĵoj kaŭzas pli da laboro kaj kostoj al Duolingo, kiu jam antaŭe ne estis tiel mondona. Pro tio Duolingo decidis forigi la ĝeneralajn forumojn. Inter tiuj estas ankaŭ la aktiva esperantlingva forumo.

Juha Metsäkallas

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-17 21:46

”Unu el la malgrandaj lingvoj (laŭ la nombro de lernantoj) estas Esperanto, kiun oni povas lerni per la angla, la hispana, la portugala kaj la franca. Ĝi havas ete malpli ol 800 000 lernantojn.”

Mi tre dubas pri tiu nombro:

Mi ne volas aserti, ke Duolingo mensogas pri tiu nombro, sed verŝajne temas pri homoj, kiuj iam aliĝis al la kursejo/apo sed neniam finis la kurson kaj ne plu okupiĝas pri Esperanto(-lernado).
Ĉar imagu: Se el tiuj homoj nur 1% aŭ eĉ nur 0,5 % aliĝus al UEA, la nuna membronombro devus esti MULTE pli alta.

Ke tio ne estas la kazo, kompreneble ankaŭ povus esti grava signo, ke la la nuna associa politiko de la estraro klare forpuŝas homojn, kiuj povus membriĝi.
Mi pensas, ke temas pri ambau.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-02-18 8:16
Respondo al  Leon Roijen

Kompreneble la plejparto de la kursantoj estas tiaj, kiel vi priskribis, sed la Esperanta kurso estas aktiva: novaj afiŝoj ĉiutage.

Jam antaŭe oni konstatis, ke la nombro de kursanoj en Duolingo ne pozitive kongruas kun la nombro de membroj de UEA aŭ aliaj Esperantaj asocioj. Ekzemple Johannes Genberg skribis pri tiu fenomeno en sia artikolo Esperanto – ĉu mortanta lingvo? ĉi tie en Libera folio.

Hans Becklin
Hans Becklin
2022-02-18 15:14
Respondo al  Leon Roijen

En diversaj landoj oni rimarkis nemalgrandan kreskon de la Esperantistaro pro Duolingo. Estas tiel en mia lando, Usono, de kiu estas la instru-entrepreno. Sed tio ne nepre signifas, ke la malgranda elcento, kiu finas kurson estas preta aliĝi al la organizita Esperanto-movado, eĉ konsciante pri ĝi.

Memoru, ke Duolingo prezentas lingvojn preskaŭ entute senigitaj je sia ĉirkaŭa kulturo. Tio kaze de grandaj lingvoj estas poka problemo–oni povas en la reto diverslingve legi pri ili kaj kompreni la etoson de la lingvo, eventuale eĉ ekskursi en la propra ĉirkaŭaĵo por vidi tian arton, manĝi tian manĝon, spekti tian operon, ktp. Oni povas legi pri la politiko en la reto aŭ eĉ en la loka ĵurnalo. Ajnokaze, eĉ se homoj fajfas pri la kulturo kaj la etoso, ili almenaŭ scias, ke ĝi devas ekzisti (kiu ne scias pri francaj panoj, germanaj bieroj, kaj japanaj suŝioj)? Rilate al Esperanto tio defias la lernantojn, kiuj ofte ŝokiĝas pri la interna ideo aŭ la vigla gamo de kulturaĵoj kaj komunaĵoj de la Esperantistaro. Ili, jam lingvemaj, tre ofte volas simple plian ludilon, per kiu ili ekzercu sin. Ili ofte volas nek ideologion nek aliron al novaj amikoj internaciaj. (Oni vidas en la forumoj de Duolingo, kiom da flagoj kaj standardoj de lernataj lingvoj amasiĝis apud ies nomo…)

Jen kelkaj anekdotoj, kiuj eble montros la tendecon pli vive:

En miaj kursoj kadre de NASK (kaj ĉeestaj kaj lastatempe virtualaj), mi ĉiam prezentas al miaj lernantoj informojn pri UEA kaj TEJO. Kvankam la aliĝintoj al mia kurso pagis multe (ĉeeste, ofte pli ol mil dolarojn, enkalkulante la flugon kaj la kotizon), la tradiciaj organizaĵoj apenaŭ interesas ilin, ĉar la malmultaj servoj ne allogas ilin. Mi disdonas ekzemplerojn de Kontakto kaj Esperanto, sed tio ne tre interesas. (Junulojn mi sukcesis kapti iom pli ofte, dirante, ke Kontakto estas inkluzivata por tiuj ĝis la 35a jaro.) Mi rakontas pri la libroservo, sed 10-elcenta rabato ne sufiĉas krom kaze de la plej fervora leganto. Mi rakontas pri la kongresoj, sed ili veas pri la manko de ferioj (en Usono du semajnoj da ferioj estas la averaĝo ĉe profesiuloj, kiuj rajtas je pagataj ferioj). Oni ne demandas pri la prezo, ĉar la prezo ne gravas–la fakto, ke temas pri io plia sed senulila en la vivo jam en si mem detenas.

Post la debuto de Duolingo, aperis amaso da interesitoj ĉe la tre bonetosa kaj bonveniga Esperanto-Societo de Ĉikago, kies estrarano mi estis tiutempe pro magistriĝado en la urbo. Du trionojn de la lernintoj ni vidis nur unu fojon, kvankam ni vere klopodis helpi al ili. La alia triono fariĝis aktiva.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-18 18:46
Respondo al  Hans Becklin

Kara Hans,

Mi ne kontraŭas la sukceson de Duolingo. Certe ĝi kontribuas al nova generacio de esperantistoj, kvankam necesas pli ol apo por lingvolernado. Iuj duolinguloj tre sukcese (plu-)lernis la lingvon, aliaj bedaŭrinde ne.

”tio ne nepre signifas, ke la malgranda elcento, kiu finas kurson estas preta aliĝi al la organizita Esperanto-movado, eĉ konsciante pri ĝi. Memoru, ke Duolingo prezentas lingvojn preskaŭ entute senigitaj je sia ĉirkaŭa kulturo.”

Mi ne kredas je tiu analizo. Kiam mi eklernis Esperanton, la sama okazis.
Mi lernis Esperanton per koresponda (poŝta) kurso kaj same ne estis multe da kunteksto.
Eta mencio pri la ekzisto de UEA en la kurso sufiĉis tiam por entuziasmigi min kaj membriĝi. Kaj mi ricevis (por tiu tempo) valorajn servojn, kaj mi restis membro. Do ne kulpas manko de ”ĉirkaŭa kulturo” sed la malsukceso de UEA oferti produktojn kaj servojn adaptitajn al la nuna mondo.

Kaj per la reto homoj nuntempe male, pli rapide kontaktiĝas kun la Esperanto-kulturo. En la tempo ĵus antaŭ la ekesto de la interreto mi havis du korespondamikojn post la eklerno de Esperanto. Unu en la por eŭropanoj fama Usono kaj unu en tiam komunisma Rusio. Mi lernis precipe pri la kulturoj de miaj korespondamikoj.
Nuntempe la mondo estas ”vilaĝo” kaj por ekz. nederlandano ne plu estas tiom ”sensacio” korespondi kun ekz. usonano aŭ ruso.
Novaj lernantoj de Esperanto nun relative facile trovas aliajn esperantistojn tutmonde kaj englutiĝas de la kulturo, kiu evidente estas multe pli ol la ”interna ideo”, kiu cetere ne estas parto de la E-kulturo por ĉiu esperantisto.

”la tradiciaj organizaĵoj apenaŭ interesas ilin, ĉar la malmultaj servoj ne allogas ilin.”

Granda tragiko: Dum la komitato kaj estraro dum du jaroj aŭ pli diskutadis pri la vendo de la Centra Oficejo, al kiuj nun multaj – membroj kaj nemembroj protestas – oni apenaŭ dediĉis atenton al LA problemo de la asocio: Kiel oferti pli interesajn produktojn kaj servojn.
Kaj se UEA jam transdonis (eĉ kontraŭstatute) servojn al eksteruloj, kio ankoraŭ restos, se nun eĉ vendiĝos la domo, kiun multaj konsideras grandega, valora simbolo de UEA?

Kontakto: En 2020 mi donacis abonon al mia edzo (tiam komencanto). Ni ne estas plu junuloj, sed ni trovis ne ĉion, sed tamen la plimulto de la enhavo terure teda. Kiam mi estis junulo kaj Francisco Veutheij redaktis Kontakton, ĝi enhave estis bonega, tre celita al junuloj, kun bela grafikumo, unue fare de Roy McCoy, poste ankaŭ de Francisco Veutheij mem.
Veutheij ie rimarkis (kaj mi ne plu rememoras la ekzaktajn vortojn), ke oni devas fari revuon, kiun la junuloj ŝatas, ne nepre vin mem.
Ekzemple, mi vidis en Kontakto longegajn artikolojn pri islamaj kaptukoj kaj la brazila prezidanto Bolsonaro. Tio interesas eble kelkajn junulojn, sed ne la plimulto.

Librojn junuloj nuntempe verŝajne malpli legas, ĉar ili jam devas legi tiom multe dum studado, sed ankaŭ tre malhelpas, ke esperantaj libroj ne pli rapide elektroniĝas. Kaj ankaŭ tiuterene UEA fiaskas.

UEA nuntempe TIOM fiaskas kaj faras TIOM malmulte por teni membrojn, ke la membronombro plejverŝajne nur pli falos – plejbonŝance iom stabiliĝos.

Oni povas ekhavi dekojn, centojn da ideoj por fari UEA pli alloga por membroj – metu energion en tion, kaj ne pluan detruon de la asocio, kiel la forigon de la CO.

Anna Lowenstein
Anna Lowenstein
2022-02-19 12:18
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leon,

Kvankam mi komprenas vian dubon pri la nombro de lernantoj prezentataj de Duolingo, mi sekvas tiujn nombrojn de kelkaj jaroj, kaj mi konstatas, ke la nombroj ne nur kreskas sed ankaŭ malkreskas. Mi ne scias, kiel ili estas kalkulataj, kaj kian periodon ili kovras, sed certe ili ne prezentas ĉiujn homojn, kiuj aliĝis al la kurso ekde la komenco. Sendube vi pravas, ke ili inkluzivas homojn, kiuj faras nur kelkajn lecionojn antaŭ ol rezigni, sed iam oni tamen forigas tiujn homojn el la kalkulo.

Mi kontrolas la nombron de lernantoj por ĉiuj kvar kursoj tri aŭ kvar fojojn jare, kiam ajn mi prezentas la situacion de Esperanto al publiko aŭ al novaj lernantoj. Hazarde mi faris tiun kontrolon hieraŭ, kaj la rezulto estis jena:

293 000 lernantoj sekvas la anglalingvan kurson de Duolingo.
194 000 lernantoj sekvas la hispanlingvan kurson.
174 000 lernantoj sekvas la portugallingvan kurson.
107 000 lernantoj sekvas la franclingvan kurson.    
Sume: pli ol 768 000 lernantoj 

Mi laste faris la kontrolon en novembro, kaj tiam la rezulto estis jena:

284 000 lernantoj sekvas la anglalingvan kurson de Duolingo.
223 000 lernantoj sekvas la hispanlingvan kurson.
192 000 lernantoj sekvas la portugallingvan kurson.
106 000 lernantoj sekvas la franclingvan kurson.    
Sume: pli ol 805 000 lernantoj 

Vi povas mem kompari la diferencon inter tiuj ciferoj en la daŭro de du monatoj. Mi ne havas ideon, kiom da homoj aliĝis al tiuj kursoj ekde la komenco, sed nun certe devas esti kelkaj milionoj.

Malĝojiga novaĵo estas la fakto, ke la ĉina kurso ne plu aperas en la listo inter tiuj, kiujn Duolingo pretigas. Kiam mi kontrolis en novembro estis mencio pri la preparata kurso de Esperanto en la ĉina, kiu estis 80%e preta. Kiam mi rigardis hieraŭ, la planata kurso en la ĉina ne plu estis menciata.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-02-19 23:50
Respondo al  Anna Lowenstein

Kara Anna,

Trairis mian kapon la penso, ke tiu 800.000 el la artikolo devus ĉirkaŭpreni ĉiujn en Duolingo lernatajn lingvojn, sed evidente konante la oftan ”varban” troigadon de nia verda popolo, mi interpretis la frazon tiel, kiel mi faris, kvazaŭ 800.000 estus lernintaj Esperanton. La frazo ja diras:

”Unu el la malgrandaj lingvoj (laŭ la nombro de lernantoj) estas Esperanto, kiun oni povas lerni per la angla, la hispana, la portugala kaj la franca. Ĝi havas ete malpli ol 800 000 lernantojn.”

Neniam vere okupiĝinte pri Duolingo, mi ne pli bone sciis.
Koran dankon pro la atentigo.

Kaj la ekapero de via nomo ĉi tie stimulas mian volon legi unu (aŭ, kiu scias, eble eĉ plurajn) el viaj libroj.
Nun tutmonde (ankaŭ mi kulpas pri tio) oni legas tiom da libroj en via gepatra lingvo, dum ni havas riĉan propran literaturon en Esperanto.

Mi freŝdate kun granda plezuro legis ”Sed nur fragmento” de Trevor Steele, libro, kiu estas absolute pinta en nia originala literaturo.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Leon Roijen