112 esperantistoj subskribis peticion por la CO

Dum iom pli ol semajno, 112 homoj subskribis retan peticion kontraŭ la plano vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo de UEA. Tamen la komitato jam faris la decidon. Ni petis la iniciatinton rakonti, kial li starigis la peticion – kaj kial tiom malfrue.

Leon Roijen starigis la peticion en la retejo Change.org.

La peticio kun la titolo ”Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, ne al la detruo de UEA” aperis en la retejo Change.org, kiam jam komenciĝis la voĉdonado de la komitato de UEA pri la temo.

La subskriboj kaj komentoj kontraŭ la planata vendo rapide amasiĝis, sed evidente jam estis tro malfrue por influi la decidon de la komitato. La 12-an de februaro finiĝis la reta voĉdono, en kiu majoritato de la komitatanoj subtenis la proponon vendi la domon.

La peticio estis fermita la 16-an de februaro, kiam ĝi jam havis pli ol cent subskribojn. Ni petis Leon Roijen rakonti, kion li esperis atingi.

Libera Folio: Kial vi starigis la peticion?

Leon Roijen:  – Mi starigis la peticion pro pluraj kialoj. Jam de 1962, UEA posedas la domon en kiu troviĝas la Centra Oficejo. Tra la tuta mondo, esperantistoj konas la adreson Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, kaj vizitis la Centran Oficejon. Por multaj, ĝi estas la koro ne nur de UEA sed de la tuta movado. Mi volas rememorigi la vortojn de Osmo Buller: ”Pli gravas, ke post la proponita solvo UEA ne plu havus veran Centran Oficejon. Mi ne povas ne pensi, ke en 1940 nazia bombardado detruis la urbokoron de Roterdamo. Nun simila bato minacas la koron de UEA.”

– Tiu minaco nun efektiviĝis. Tio ne nur signifas la detruon de domo simbole tre valora por multaj esperantistoj, sed ankaŭ la detruon de kapitalo. En la nuna nederlanda ekonomia situacio, investantoj preskaŭ interbatalas por akiri tiajn domojn en la grandaj nederlandaj urboj. Eĉ teni la domon nur kiel investobjekton kaj ludoni ĝin estus plej saĝa investo – eĉ se UEA devus aldone investi kapitalon. Ja ne ekzistas multe da investobjektoj pli sekuraj ol nemoveblaĵoj.

– Fine, mi samopinias kun Łukasz Żebrowski, kiun vi pli frue publikigis, ke UEA sen Centra Oficejo inda je tiu nomo estos ”nur ŝildo super agadoj de aliaj”.

Ĉu ne pli bonus peticii pli frue kaj ne lastminute?

– Absolute. Eĉ trairas mian kapon la vortoj ”historia eraro”. Post 112 reagoj en unu semajno post tre limigita diskonigo, mi kredas, ke ne estas troigo ke ene de kelkaj monatoj povus kolektiĝi 400-500 subskriboj aŭ eble pli. Tiel multajn homojn la estraro kaj komitato de UEA ne povus facile ignori. Mi pensas, ke multe da landaj komitatanoj, kiuj voĉdonis por la vendo, ne sufiĉe konsultis siajn membrojn, male al tio, kion ekzemple komitatano Rubén Sánchez faris, kiu aktive interkonsiliĝis kun la argentina membraro.

– Klaras, ke la batalo por konservi la domon devus okazi pli frue kaj pli ekster aŭ aldone al la batalo en la komitato. Tio estis mistakso mia kaj de ĉiuj homoj, kiuj estas kontraŭ la vendo de la domo.

Kion vi esperas atingi?

– Unue, mi volis klare montri, ke multaj homoj ne volas la vendon de la Centra Oficejo. Vicprezidanto Maia asertis la kontraŭon, sed nun montriĝis la malo. Tio jam gravas pro historiaj kialoj: La estraro kaj komitato poste neniam plu povos aserti, ke la vendo estis larĝe subtenita de la ”ordinaraj” esperantistoj.

– Due mi opinias, ke necesas remalfermo de la debato. Mi scias, ke la komitato jam faris decidon, sed la estraro kaj la direktoro grave misinformis la komitatanojn. Sen tiuj misinformoj kaj kun la scio, ke granda nombro da esperantistoj ne subtenas la vendon, ili eble estus alimaniere decidintaj. Ĉi tie ne estas la loko por trakti ĉiujn tiajn misinformojn, sed unu el ili estas la tiel nomata postulo pri energinivelo C, per kiu oni timigis komitatanojn kaj aliajn. Post esploroj miaj montriĝis, ke tute ne estas certe, ke UEA entute devus plenumi tiun postulon. Tutcerte ĝi ne devus plenumi tiun postulon se la ”repagtempo” de la energiŝparaj investoj superas 10 jarojn.

– Pri la jam dum jaroj distrumpetitaj ”financaj problemoj” devus esplori ekstera, sendependa financa kompanio. Tiuj timigoj ja jam estas tro. Se homoj kiel komitatano Osmo Buller, kiu estis longtempe ĝenerala direktoro de UEA (kaj do tre bone konas ĝiajn financojn) aŭ komitatano kaj matematikisto François Lo Jacomo diras, ke asertataj ”financaj problemoj” ne pravigas la vendon de la domo, io putras. Tiuj homoj estas spertuloj. Se kontraŭ ĉiu logiko oni forte puŝas la vendon profetigante plej verŝajne investantojn, oni devus demandi sin, kiel iu skribis en Facebook, kial kaj al kiu oni faras tiun komplezon.

– Prijuĝo de la situacio de ekstera, profesia financa kompanio povus taksi la tre dubindajn, ofte nur duone verajn eldirojn de la direktoro kaj estraro.

Kion UEA laŭ vi faru anstataŭ vendi la domon?

– La tuta buĉado de la Centra Oficejo, alivorte la maldungoj de la oficistoj estis absolute nenecesa. Dum jardekoj, ĝis la pensiiĝo de ĝenerala direktoro Osmo Buller, neniam estis seriozaj financaj problemoj necesigantaj la maldungojn kaj eĉ la vendon de la domo.
Estas nun pluraj opcioj: Anstataŭ fari komplezon al investanto, UEA nun mem povus esti investanto kaj teni la domon kiel rentumantan parton de ĝia kapitalo. Alia opcio estas dividi la domon kun aliaj Esperanto-organizoj kaj okazigi en ĝi viglan por- kaj peresperantan agadon.

– Eble oni ankaŭ povus konsideri kundividi la domon kun TEJO, kaj anstataŭe vendi la volontulan domon. Kontraŭe al eldiroj de la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, ke oni ne povos (parte) ŝanĝi la funkcion de la domo, nenio malebligas peti la urban registaron permesi tiujn ŝanĝojn.

– Laste, se oni decidus tamen vendi, mi pledas por nova Centra Oficejo kun plena oficistaro en stabila lando kun modestaj salajroj, kiu respektas homajn rajtojn kaj havas facilan aliron al la ekstera mondo. Kroatio estus bona ekzemplo.

Kiaj homoj subskribis la peticion? Ĉu multaj estas membroj de UEA?

– Homoj de ĉiuj aĝoj, novaj kaj malnovaj esperantistoj, membroj kaj nemembroj de UEA. Mi evidente ne povas ekzakte indiki kiom da subskribintoj estas membroj en UEA, ĉar mi ne havas aliron al la administracio de UEA, sed temas certe pri konsiderinda parto kaj troviĝas konataj nomoj inter la subskribintoj.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DidiWeidmann
DidiWeidmann
2022-02-17 23:48

La petskribo estas remalfermita, kaj mi alvokas vin subskribi:

https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea

Mi subskribas, ĉar per la vendo de nia Centra Oficejo, ni deturas parton de nia historio, kaj ĉar simple estas kompleta stultaĵo vendi valoran nemoveblaĵon en Roterdamo. En la nuna ekonomia situacio nemovemblaĵoj estas la plej bona investo por kapitalo de asocio. La analizoj de nia estraroj estas kompleta fuŝaj, ĉar ili taksas kostoj por renovigo de la domo kiel elspezoj, kvankam tiaj elspezoj ja altigas la valoron de la nemoveblaĵo kaj do evidente estas investo.
Krome UEA ne troviĝas en tia financa mizero, ke ĝi nun tuj bezonus kapitaligi sian nemoveblaĵon. Estas ankaŭ fakto, ke la komitato timis submeti tiun demandon al ĝenerala voĉdono, ĉar ili ja konsciis, ke la membraro en sia plimulto verŝajne rifuzus tian vendon.

Amike Didi

Francisco Javier Moleón
2022-02-20 12:28

UEA ne detruiĝos pro forvendo de unu konstruaĵo, kiom ajn simbola estas tiu konstruaĵo kaj kiom ajn prava aŭ absurda estas la decido pri forvendo.

UEA detruiĝas, ĉar de jaroj oni (sukcese) penadas detrui ĝian laborbazon. La katastrofa prezidperiodo de Mark Fettes (mi bedaŭras diri tion pri mia iama samĉambra laborkolego, sed estas tiel) karakteriziĝis – krom per faraonaj strategiaj planoj komplete senrezultaj – per tuta serio da misaj dungoj por gravaj postenoj: du revuredaktoroj kaj unu ĝenerala direktoro. Erari praktike pri ĉiu dungo signifas, ke oni estas nekredeble malbonŝanca aŭ ke oni havas nekredeblan malkapablon prijuĝi laborontojn. Eble ankaŭ laborantojn.

Al tiuj misaj dungoj aldoniĝas unu stranga dungo: dungi la ĝeneralan sekretarion de la estraro kiel ĝeneralan direktoron sen publika anonco estas ja strange. Krome oni elektis kiel ĝeneralan direktoron homon, kiu ĉiam restis eksterulo – laŭvorte.

En aprilo 2019, preskaŭ en la fino de la lasta mandato de la Fettes-estraro, la ĝenerala direktoro (ni ne forgesu: antaŭa ĝenerala sekretario de la estraro) aperis en la CO kun juristo, ”kiu sciigis ilin [la oficistojn] pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj” (https://www.liberafolio.org/2019/04/02/uea-maldungas-oficistojn/). Kaj metis ilin antaŭ ultimaton: aŭ vi propravole saltos en la abismon kaj tiam ni donos al vi etan paraŝuton (kompenson) aŭ ni puŝos vin kaj vi falos sen paraŝuto. Kompreneble vi rajtas ne salti kaj provi rezisti nian puŝon, sed sciu, ke por puŝi vin ni kunportis tankon (juran proceson, kiun vi perdos)”.

Do en aprilo 2019 UEA komencis sisteme detrui sian laborbazon kaj la sekva estraro entuziasme finis la taskon: fine de ĉi tiu jaro restos ĉ. unu oficisto (el iamaj ĉ. 15). Kaj jen: sen laborbazo, evidente, ne eblas fari la laboron. Misio plenumita.

Se UEA jam nun apenaŭ plu havas signifon en la E-mondo, ĝi baldaŭ falos ankoraŭ pli en la sensignifon. Mi ŝatus vivi sufiĉe longe por legi tiujn verkojn de historiistoj klarigantajn la aferon, ĉar nun mi malkapablas trovi klarigon por tia memmortigo.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-20 19:51

”UEA ne detruiĝos pro forvendo de unu konstruaĵo, kiom ajn simbola estas tiu konstruaĵo kaj kiom ajn prava aŭ absurda estas la decido pri forvendo.”

Evidente. Tamen mi volus scii, kiom restos de la kapitalo de la domo post vendo post 5 aŭ 10 jaroj.

”Do en aprilo 2019 UEA komencis sisteme detrui sian laborbazon kaj la sekva estraro entuziasme finis la taskon”

TIO.

La tuta ideo malantaŭ la peticio estas prevento de kapitaldetruo kaj la fakto, ke UEA bezonas tiun laborbazon, do Centran Oficejon – en Nederlando aŭ alia lando.
Ankaŭ komitatano Weidmann tiel vidas la aferon, la komitatanoj kiuj voĉdonis kontraŭ la vendo, la 200+ subskribintoj de la peticio kaj ĉiu sanpensanta esperantisto.

Sed pri kio ni parolas, se la nivelo de vicprezidanto Fernando Maia subenglitis al:

”PS: estas bedaŭrinde, ke vi skribas surbaze de via supozo, ke ni plene malkonsentas pri ĉio kaj surbaze de tio vi klopodas pravigi la aferojn.”

—-> https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1962

Se tiaj plenkreskaj infanoj devas gvidi la asocion…bonan nokton!

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-02-20 13:58

Oni vendos la domon nun (decido graveda je gravaj sekvoj)… kion oni vendos post du jaroj?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Jolanta van Holstein
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-21 23:25

Estas ”tute indiferente” al eksprezidanto Mark Fettes kiom ofte direktoro Schäffer estis en la Centra Oficejo. Tion li diris en la komitata retpoŝtlisto post simpla demando de komitatano Buller ( https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1974 ).

Kaj ĝuste tiaj homoj, kiaj Fettes kaj Schäffer buĉis la Centran Oficejon.

Ni kompreneble ĉiuj povis konstati la malkompetentecon de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA sed per la ĉi-supra eldiro li denove superis sin mem.

Tia malkompetentulo nun ja provas de el la kulisoj daŭrigi sian detruan laboron en UEA, eĉ volas malhelpi al la laboro de revizianto. La granda demando: KIAL?
Mi invitas vin ĉiujn rigardi la diskuton:

https://groups.io/g/komitato-de-uea/topic/89269573

Francisco Javier Moleón
2022-02-22 10:26
Respondo al  ne-al-cenzuro

Fettes: “Vi en diversaj okazoj esprimis vian malkonsenton kaj malaprobon de tiuj evoluoj, kiuj tamen portis nin denove al ekvilibra buĝeto post epoko de ĉielskrapaj deficitoj” / “Ŝajnas al mi, ke administre kaj finance la Asocio pli bone fartas, ol dum mia periodo kiel Prezidanto”. El la vortoj fluas klara fiero de la eksprezidanto pri la “sukceso” atingita – ja li estis la unua arkitekto.

Nu, la asocio finance sendube pli bone fartas – ĉar via estraro kaj ĝenerala direktoro ekmaldungis kaj la sekva estraro kaj sama ĝenerala direktoro finmaldungis ĉiujn oficistojn (krom la ĝeneralan direktoron, kiu antaŭe estis ĝenerala sekretario de la ekmaldunganta estraro: kia endogamio). Maldungi laborantojn estas unu el la plej rapidaj vojoj de sentaŭgaj manaĝeroj por malaltigi elspezojn. Neniu nova vojo altigi enspezojn estis trovita (eble eĉ serĉita?). Eĉ ne necesus havi genie fantaziajn novajn ideojn sed simple iri la jam provitajn kaj pruvitajn vojojn, kiel ekz. la enspezodonan eldonan agadon, kiu komplete ĉesis. Sed UEA elektis la rapidan, senfantazian, malhumanan vojon tipan je sentaŭguloj: nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante. Provi pavi per tio (“denove ekvilibra buĝeto”, “la Asocio pli bone fartas”) estas ridinde.

Imagu: jen urbo kun tro da loĝantoj. Vi devas solvi tiun problemon. Anstataŭ ekz. konstrui novajn konstruaĵojn, krei programon por propravola elmigro al alia urbo, plibonigi la kondiĉojn por eviti suferadon, ktp., via sola solvo estas ĵeti bombon kaj mortigi 50 000 loĝantojn. Jes, vi “solvis” la problemon, ĉar vi “sukcesis” draste malaltigi la nombron da loĝantoj. Ĉu gratulon vi atendas? Ne pri gratulo mi pensas. Prefere ne tro fanfaronu pri via ago.

Ne, ne indas membri en tia asocio.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-22 17:09

Parolante pri “bomboj”… bomboj povas eksplodi en la vizaĝo de tiuj, kiuj portas ilin, kaj ial mi havas la impreson, ke tio en ne tro longa tempo povus okazi.
Kompreneble mi parolas pri bombo en figura senco.