UEA maldungas oficistojn

Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.

Mark Fettes informis la komitaton pri tiu plano nur marde, sen antaŭa diskuto pri la afero. Li pravigis tiun elpaŝon per la komitata decido el Lisbono, laŭ kiu la deficito de UEA en 2020 ne rajtas superi 70 631 eŭrojn.

Mark Fettes

– Ĉiu, kiu iomete konas niajn financojn, komprenos, ke ni povos atingi tiun celon, nur (interalie) per redukto de niaj elspezoj por salajroj, skribis al la komitato Fettes.

Kvankam la decido grave influos ne nur la oficejon, sed la tutan asocion, la supera organo de UEA ne estis konsultita pli frue. Ne estas eĉ klare, ĉu la decidon aprobis la estraro, ĉar laŭ la mesaĝo estas la prezidanto (kaj ne la estraro) kiu “instrukciis al la ĝenerala direktoro antaŭ deko da tagoj, ke li iniciatu tiun procedon” laŭ la plano ellaborita konsulte kun la prezidanto.

Pri la plano ne sciis ankaŭ alia organo de la asocio, la komisiono pri financo. Pri tio informis publike ĝia membro Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA:

– Ekde novembro Renato [Corsetti] kaj mi proponadis okazigi kunsidon de la komisiono en la CO por povi funde konatiĝi kun la financa situacio, kio ne eblas rete aŭ skajpe, sed tion ĉiam rezistis Martin [Schäffer] malgraŭ tio, ke ni pretis pagi mem niajn veturkostojn. Post la novaĵo de Mark tiu rezisto aperas en tre dubinda lumo.

En praktiko la “redukto de la elspezoj por salajroj” signifas maldungon de du laboristoj kaj limigon de la labortempo kaj salajro de preskaŭ ĉiuj ceteraj. Laŭ informoj de Libera Folio la redukto ne tuŝos ĉiujn. Ĝi certe ne estos problemo de Martin Schäffer, la nuna ĝenerala direktoro, kiu fakte estas la sola dungito kiu ne laboras konstante en la oficejo, sed nur vizitas ĝin de tempo al tempo.

Ne estas klare kiu transprenos taskojn de la nunaj oficistoj. Ili jam nun devas barakti kontraŭ malfruoj kaŭzitaj pro la amaso da taskoj por tiuj nesufiĉaj laborfortoj. Simile, estis proponita neniu solvo por ili – tiuj homoj aranĝis sian privatan kaj profesian vivon laŭ la bezonoj kaj postuloj de UEA kaj nun devos serĉi partatempan kromlaboron por povi entute vivteni sin.

Lunde matene en la CO okazis kunsido, en kiu advokato de UEA prezentis la aferon al mirigitaj oficistoj. La dungitoj ricevis proponon pri speciala kontrakto, laŭ kiu kontraŭ “diversaj avantaĝoj” ili unuope konsentu rezigni pri la laboro aŭ labori partatempe kontraŭ limigita salajro.

– Temas pri diversaj reduktoj en la labortempo, depende de la taskaro kaj situacio de ĉiu oficisto. Kompreneble ĉiu el ili rajtas malakcepti nian proponon, klarigis Fettes.

La kondiĉoj prezentitaj al la oficistoj ne estas konataj.

– Ĉiu koncerna oficisto havas ĝis la 10-a de aprilo por decidi, ĉu libervole subskribi portempan kontrakton kun UEA, kaj poste du pliajn semajnojn por eventuala repripenso – klarigas Mark Fettes.

Kaze de ilia malaprobo UEA devos turni sin al la ŝtataj instancoj en Nederlando kaj submeti la aferon por ilia decido. La maldungo ne estas ebla sen ilia konsento, ĉar ĉiuj oficistoj havas konstantan kontrakton kun UEA.

Osmo Buller

La limigo de la asocia deficito ĝis iom pli ol 70 mil eŭroj, decidita en Lisbono laŭ propono de Didi Weidmann, rilatas tamen al la sekva jaro, tial povas mirigi la subita kaj rapida agado pri tiu demando.

La buĝeto por 2020 estos traktita de la komitato nur en julio, en la kongresa kunveno en Lahtio. Tiam ekos la nova oficperiodo de la komitato, kiu komencos sian laboron per elekto de la nova estraro.

– Temas pri decido kun tiel gravaj konsekvencoj por la funkciado de la tuta Asocio kaj ne nur de la CO, ke ne eblas pravigi, ke faras ĝin la nuna Estraro, kies mandato estas jam ĉe la fino, argumentas Buller.

Li esprimis plenan solidarecon kaj subtenon al la oficistoj de la Centra Oficejo, kaj konsilis al ili rifuzi la proponon de Mark Fettes kaj Martin Schäffer.

Libera Folio sekvos la okazaĵojn kaj raportos kiam aperos novaj faktoj kaj komentoj pri la afero.

81 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-02 22:50

Mi scivolas (kaj temas pri serioza demando, kun nur la necesa pinĉaĵo da ironio): ĉu la ĝenerala direktoro apartenas al la maldungotoj? Se ne, ĉu oni reduktos lian labortempon kaj salajron?

Sed se ni jam parolas pri ŝanĝoj: ĉu la ĝenerala direktoro FINFINE laboros surloke en Roterdamo aŭ plu agos de for kaj plu ĝuos sian distancan (kaj nekompreneblan) privilegion? Kvankam eble estas saĝe resti for, ĉar labori surloke en Roterdamo kaj resti kun leono havas komunan trajton: estas danĝere.

leganto
leganto
2019-04-03 10:45

Verŝajne ne. Kutime kiam direktoroj reduktas kostojn malaltigante salajrojn kaj maldungante, ili ne tuŝas sian salajron kaj eĉ ricevas salajroaltigon, ekstrajn bonusojn kaj gratulojn de la estraroj pro la bona rezulto atingita.

Donacemulo
Donacemulo
2019-04-04 14:16

Bona komento S-ro Francisco! Estus tre bone, se la direktoro rezignus pri parto de la direktora salajro por subteni UEA. Ĉu iu scias, ĉu li same multe gajnas kiel la antaŭa direktoro Buller?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-04-04 16:53
Respondo al  Donacemulo

Neniu en Esperantio ricevas “multe”. Francisco certe povos konfirmi tion.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-04 17:11
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kiel eksa oficisto de UEA, Francisco (t.e. mi) konfirmas, ke almenau siatempe la salajroj de UEA ne estis reghaj. Fakte, kompare kun simila alientreprena NL-nivelo, ili estis (tre) malaltaj. Mi dubas, ke la nunaj salajroj multe plialtighis.

Donacemulo
Donacemulo
2019-04-04 17:27

S-ro Francisco. Nun mi verdire ne komprenas. Ĉu vi komence ne proponis, ke la direktoro rezignu parte pri la salajro? Mi opinias, ke temas pri bona ideo. Sekve mi demandis, ĉu li same multe gajnas, kiel Buller? Ĉu la salajro de la nuna direktoro ne estas konata?

Lee Miller
Lee Miller
2019-04-03 0:35

Mi zorge kontrolis por esti certa, ke la artikolo ne aperis en la 1-a de Aprilo. Bedaŭrinde, ŝajne ne estas tiel.

Diplo
Diplo
2019-04-03 6:48

UEA laboras ankoraŭ laŭ antikvaj metodoj, estas mirige ke ili ĝis nun tenis tiom da oficistoj. Profito estas maldeca vorto en Esperantujo, sed kiel eĉ eblis teni tiom da neprofitdonaj (kaj malprofitdonaj) oficistoj? Estis nur kelketaj kiuj iom enfluigis monon.

Modernigo de la labormetodoj estus unu el la plej realismaj solvoj por eltruigi UEA.

Tiu ĉi afero daŭros longege, ŝajnas al mi, kaj ne havas sencon atendi ĝis la elekto de la nova estraro, ĉar ili ne estos tuj preta por fari la decidon.

Atendadi kaj spektadi malrapidegan morton jam sufiĉe longe estis la kutimo. Finfinfinfine, operaciado!

Jovana
Jovana
2019-04-03 9:00
Respondo al  Diplo

Kiel bone kaj en kiu grado vi konas la laboron kaj la laborkondiĉojn en la CO? Ĉu vi povas proponi plibonigon de la situacio? Krome, kiel bone vi konas la kompetentecon de la nuna ĝenerala direktoro kaj, baze de tiuj konoj, kiom el lia salajro vi redkutus?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-03 9:11
Respondo al  Diplo

surbaze de kio vi trovas, ke la homoj, kiuj laboras en la Centra Oficejo, estas malprofitdonaj?

Petro
Petro
2019-04-03 17:12

Foje eble surbaze de propra vivo-sperto :). (eble estis malfeliĉa vortumo, eble “malefikaj” estus pli ĝuste ĉi-kaze). Ne bezonatas nomi konkretajn homojn, sed ĉiu, kiu iomete konas la situacion ene de CO konscias, ke pluraj aferoj povus funkcii multe pli efike kun aliaj homoj aŭ ke bezonatas drastaj ŝanĝoj, ne nur kosmetikaj… Tia ĉi nuna ago eble venas eĉ tro malfrue – same ja ĝi ne garantias, ke la asocio solvos siajn problemojn (por tio necesas multe pli da paŝoj), tamen ĝi eble estas paŝo al revigligo, la tempo montros…

Jovana
Jovana
2019-04-04 8:03
Respondo al  Petro

Probable transloki la oficejon al Slovakio aparte plaĉus al vi, ĉu ne?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-04 15:20
Respondo al  Petro

Sloganeca demagogio, Petro, estas la lasta afero, kiun CO kaj la movado bezonas. Aŭ konkretojn, aŭ koran dankon.

Tim Owen
2019-04-04 17:44

Saluton, Pŝemek!

Mi havas ekzemplon montrantan sistemon plibonigeblan. Temas pri UEA-kontoj.

Akceptante pagon per UEA-konto, ni devos skribi ion tian:
comment image

La kialo estas, ke la CO nek informas esti ricevinta peton transpagi monon nek konfirmas esti transendinta monon en onian konton. Laŭ mia scio, ne ekzistas maniero kontroli, kia statas la konto.

Ĉiun trian monaton, ni ricevas konteltiron per retmesaĝo. Jen ekzemplo:
comment image

Konstateble, kvankam ĝi enhavas la detalojn, ĝi ne estas facile legebla aŭ uzebla.

Se homo ne aldonas nian nomon al la unua mesaĝo, ni ne scias, ĉu tiu fakte pagis. En tia situacio, kion ni faru? Kiom longe ni atendu, ĝis ni sendu mesaĝon al la homo por kontroli? Ĉu la homo paginte la fakturon, forgesinte aldoni nin al la mesaĝo, kaj atendante sian libron estos kontenta post unu semajno, kiam li ricevos mesaĝon indikanta, ke la varoj menditaj kaj pagitaj ne estas survoje?

Ĝuste kun Petro okazis io tia antaŭ ne longe. Unu partio mendis kaj pagis, sendante kopion al la alia. Ricevinte kelkajn semajnojn poste la eltiraĵo, la alia konstatis, ke la pago ne efektiviĝis. Temis pri tio, ke la respondeculino dum periodo ne povis labori pro malsano aŭ simila kialo… sed pro tio, ke la normo estas nek agnoski ricevon, nek informi pri pago, ambaŭ flankoj de la tranpago pensis, ke ĝi efektiviĝis kaj nur longe poste eksciis la malon.

Mi ne celas kritiki unuopulojn per tiu ĉi mesaĝo, nur montri, kiel estas malefika kaj plibonigebla almenaŭ unu sistemo ene de la CO. Eĉ se pro teknikaj limigoj oni ne povas mem kontroli sian saldon kaj transpagojn, ĉu vere estas tiel malfacile respondi al la unua peto per mesaĝo “efektivigite”?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-05 9:19
Respondo al  Tim Owen

dankon, Tim. Jen konkretaĵo.

Loes
Loes
2019-04-06 20:57
Respondo al  Tim Owen

Kiom vi pagas por tiu servo?

tauhro
tauhro
2019-04-09 14:41
Respondo al  Tim Owen

Dankon al vi. Chio estas vera.

Petro
Petro
2019-04-05 11:51

Ĉu vere vi pensas ke mi estas “demagogo”? Ĉu per tio ke mi pretas diri ke kelkaj homoj laboras tre malefike? E@I havas nuntempe ŝajne pli da laboristoj ol CO/UEA – sen ajna membrokotizo kaj sen miliona buĝeto (en akcioj, de kio oni sekve ĉiujare pagas kostojn). Mi transprenis la organizon senbuĝete, sen homfortoj. Nuntempe ni realigas eble eĉ pli da aktivecoj ol UEA. Nu, eble tiukaze mi restos demagogo prefere :).
Mi ekde 2006 proponadis diversspecan helpon al UEA, plurfoje. Iompostiome mi rezignis – montriĝis ke kelkaj homoj (inkluzive de Osmo sed ankaŭ diversaj estraranoj) havas alian opinion pri “utila” agado. Do mia “demagogio” finiĝis, mi ekokupiĝis pri propraj aktivaĵoj kaj nur fojete iel kunlaboris/as kun UEA pri kelkaj projektoj (kiel nun ekz. pri “SEP”-evento). Mi ne diras, ke la gvidantoj nunaj estas sanktaj (certe ankaŭ ĉe ili estas multaj eraroj faritaj – ekz. la rekonstruo de la retejo), sed vero estas, ke NE NUR ĉe ili estas la kulpo. Mi bone konas (kaj verŝajne ankaŭ vi) la “efikecon” de pluraj personoj de CO – se mi devus tiel ĉi funkcii ene de E@I, jam delonge ni devus fermi la tuton…
Jes ja eblas proponadi diversajn “solvojn”, sed por tio ankaŭ devus la dua flanko esti preta aŭskulti ilin. Pri UEA mi ne tiom vidas la pretecon aŭskulti. (Ankaŭ nun plej multo de la komentoj estas simplaj kritikoj al ago, kiun tamen plejmultaj kritikantoj tute ne komprenas, ne konas la situacion de pli proksime ktp.)
Sed se vi volas ion (iomete) konkretan: se ĉ. 70% de la elspezoj por CO/UEA estas la salajro-kostoj – estas ja logike serĉi ŝparojn ĝuste tie, ĉu ne? Ekzistas ja pluraj ebloj (mi skribis jam pli supre, ke mi proponis transloki CO ekz. al Slovakio) – aŭ labori pli efike kaj ŝpari homforton, aŭ transloki la oficejon al malpli kosta lando aŭ eĉ kombini la ambaŭ variantojn.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-06 6:01
Respondo al  Petro

demagogion prezentis nur via antaŭa komento, ne ĉio cetera, kion vi ĵus aldonis. Krome, se vi uzas ĉi tie nek foton, nek la plenan nomon, mi ne povas aŭtomate kompreni kun kiu “Petro” mi parolas.

Donacemulo
Donacemulo
2019-04-04 15:35

Estimata Przemysław Wierzbowski: Ĉu la financaj dokumentoj de UEA ne estas publikaj? Mi aŭdis pri grandega deficito de 160,000 EUR en 2017.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-04 15:38
Respondo al  Donacemulo

grandega deficito ne povas permesi senpripensan konkludon, ke la (ĉiuj, senescepte) homoj, kiuj laboras en la Centra Oficejo, kiuj zorgas pri la administrado, la kongresoj, la libroservo ktp., estas rekte respondecaj pri ĝi. super ili troviĝas iuj decidantoj.

Donacemulo
Donacemulo
2019-04-04 16:29

Estimata Przemysław Wierzbowski: Vi 100% pravas. Pri la deficitoj certe ne respondecas la oficistoj kaj mi verdire ne rimarkis, ke iu tion skribis. Senpripense tamen ankaŭ estus la konkludo, ke la kulpo estas ĉe Buller aŭ posteuloj, aŭ la Estraroj. La problemo supozeble estas multe pli profunda. Finfine ankaŭ mi kulpas 🙂 Mi pagis en lasta jaro nur MG-kotizon.

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2019-04-10 8:28

Ĉiuj komentoj pri bezonateco kaj efikeco de la dungitoj refuteblas se ne estas vaste konata kion ili devas fari kaj kion ili efektive faras. La tro ĝeneralaj informoj nur nebuligas la aferon kaj la kritikantoj juste nomeblas subinformitaj, ili “devus mem vidi” kio efektive okazas.

Estas tute alia afero eĉ se la ĝisnunaj strukturoj estus bezonataj ĝuste kiel estas, ĉu oni havas sufiĉe da mono por funkciigi ilin daŭre. Se ne, kaj se oni ne sukcesas altigi la enspezojn, estas ne elekto, sed devo redukti la elspezojn, unuavice la salajrojn de la dungitoj ĉar longtempa deficito mem kontutas al malapero de la organizo. Oni povas protesti, sed ĉu tio rezultos malgrandigi la deficiton?

Jovana
Jovana
2019-04-10 9:56
Respondo al  Sandor Hideg

Kaj al kio kondukas la forigon de la servoj, kiujn la organizaĵo devas oferti al siaj membroj kaj ne nur?

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2019-04-10 10:59
Respondo al  Jovana

Ĉiu organizo mem decidas kiujn servojn ĝi volas kaj povas oferti. Se ne estas sufiĉe da rimedoj por plenumi ilin la bezono restas nur deziro ĉu oni konfesas tion al si aŭ ne. Ne helpas se oni nur voluntarisme decidas fari ion por kiu oni ne havas rimedojn.

Se oni forigas certajn servojn ne kapablajn plenumi ilin, la ekvilibro iras en malpli altan nivelon, sed ne malaperas la tuto pro nerealisma plano.

Alia solvo povas esti plialtigi la rimedojn, sed la realo montras kiomgrade tio funkcias. Donacu, donacu, sed se ne venas sufiĉe?

Tim Owen
2019-04-04 18:13

Estas evidente, ke almenaŭ kelkaj ne estas. Tio ne estas kritiko, sed tute normale. Ĉu la libroservo enspezos sufiĉe por kovri kaj la salajron de la libroservisto kaj la akiradon de la varoj? Eble ne. En tia situacio, la libroservisto ne estus profitdona. Sed tio neniel gravas: ankaŭ tiaj estas administrantoj. Tia komerca organizaĵo dependas de homoj, kiuj ne estas profitdonaj: tiuj, kiuj respondas al telefonvokoj, kiuj purigas ktp.

Troviĝas ĉe la respondeculoj la devo decidi, kiel bone uzi la enspezojn. Se mi estus ili, mi preskaŭ certe farus la decidon, ke la libroservo en si mem havas utilon, eĉ se efektive ĝi ne donas profiton kaj do nete malgajnigos monon al la asocio. Same mi ne plendus, ke la purigistino ne aldonos profiton; mi preferus uzi kelke de la enspezoj por havi puran laborlokon, ktp.

UEA ne estas tiu speco de organizaĵo, kiu havas profitdonajn laboristojn. Ĝi ne produktas varojn por vendi; ĝi ne havas merkatistojn, kies sola celo estas kuraĝigi eksterajn homojn elspezi monon. Kaj tio ne estas malbona afero. Male, ĝi estas tute natura en tia organizaĵo, kia estas UEA. Estus malfacile prognozi, kiel UEA povus havi dungitojn, kiuj enspezigos tiom por rikolti al la asocio pli ol ili kostas per salajro.

Ne estas kontestebla laŭ mi la aserto, ke UEA tenas ‘neprofitdonaj (kaj malprofitdonaj) oficistoj’. Tion ĝi ja faras. Tio ne estas kritiko de la homoj mem. UEA apenaŭ povus havi dungitojn, kiuj nete rikoltigos al ĝi pli ol ili kostas. Tia organizaĵo ĝi ne estas.

Jovana
Jovana
2019-04-05 9:02
Respondo al  Tim Owen

Laŭ iama laboristo en la CO de UEA, malgraŭ la (foje imponaj) titoloj de la dungitoj tie, la laboro en la CO ne estas tiel strikte dividita. Ĉiu dungito tie (inkluzive de la ĝenerala direktoro) partoprenis en la laboro de la kolegoj almenaŭ en la tempo kiam tiu laboristo estis dungita tie. Fizikajn laborojn oni povas fari nur surloke kaj en malgranda kolektivo ĉiuj partoprenas tiajn laborojn. Ĉu nun, kun direktoro kiu laboras eĉ el alia lando, tia partopreno eblas? Dubinde. Nu, la plano ke la oficejon purigos parttempe laborantaj homoj, kiuj jam nun ne povas ĝustatempe plenumi ĉiujn siajn taskojn, estas insulta al la laboristoj tie. Ĉu la membroj de la estraro pretus labori en tiaj kondiĉoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-05 16:08
Respondo al  Jovana

> la plano ke la oficejon purigos parttempe laborantaj homoj

Ĉu mi ĝuste komprenas, ke la oficejon nun devos purigi la oficistoj (parttempe) restintaj post la falĉado?? Se tiel estas, mi bedaŭras ne povi ne ridi: ĉi tio iom post iom iĝas idiota komedio.

Jovana
Jovana
2019-04-05 16:34

Mi komprenis ke la purigistinon oni plene maldungis.

leganto
leganto
2019-04-03 9:32
Respondo al  Diplo

Normala solvo estus unue ŝanĝi la labormetodojn kaj poste (aŭ samtempe) adapti la personaron al la novaj metodoj. Ĉi-tie oni unue tranĉas la personaron kaj atendas ke la postrestintoj liveru saman laboron per la malnovaj labormetodoj. Ĉi-tiu estraro havis 6 jarojn por ŝanĝi labormetodojn. Kie estas la multfoje distrumpetitaj kaj multekostaj nova retejo kaj nova administra sistemo? Nenie, estas nur mono forĵetita al la laŭvice miselektitaj kaj malaperintaj ‘profesiuloj’. Nun ke proksimiĝas la fino de la mandato kaj ne plu eblas kaŝi la fiaskon de la belaj strategiaj planoj, la estraro volas eniri la historion almenaŭ pro unu ago.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-03 11:06
Respondo al  Diplo

> UEA laboras ankoraŭ laŭ antikvaj metodoj

Do eble solvo estas antauenpushi modernajn metodojn (kion ajn tio signifas) anstatau tuj maldungi/mizerigi homojn.

> tiom da neprofitdonaj (kaj malprofitdonaj) oficistoj?

Kiu jughas (kaj surbaze de kio), kiu estas (ne/mal)profitdona?

> Estis nur kelketaj kiuj iom enfluigis monon.

Kiuj precize estis tiuj heroetoj?

> Modernigo de la labormetodoj estus unu el la plej realismaj solvoj por eltruigi UEA.

Denove la mantro. Chu iu bonvolus klarigi, kiuj estas tiuj miraklaj modernaj labormetodoj kaj kiel ili solvas la problemojn de UEA? Se modernigo inkludas maldungi/mizerigi laboristojn, tio ne estas aparte moderna: oni praktikadas tion de jarcentoj.

> ĝis la elekto de la nova estraro, ĉar ili ne estos tuj preta por fari la decidon

Mi esperas, ke la nova estraro estos pli kapabla fari decidojn, precipe stabdecidojn. Se io karakterizis la nunan estraron, tio estas trea malkapablo elekti ghustajn stabanojn: ne necesas rememorigi nun plurajn katastrofajn dungojn sekvatajn de negloraj demisioj. Se la dungokapablo de la nuna estraro similas ghian maldungokapablon…

> Atendadi kaj spektadi malrapidegan morton jam sufiĉe longe estis la kutimo

Jes, estas multe pli humane rapide pafmortigi.

Jovana
Jovana
2019-04-03 11:30

Kio estas “modernaj labormetodoj”? Dungi nekompetentajn direktorojn (eĉ du sinsekvaj). Dungi diletantajn redaktorojn de la ĉeforgano (eĉ plurajn sinsekvajn). Dungi amatoran programiston, kiu prenu enorman salajron por pretigi “novan retejon”, pri kiu ŝi fanfaronis en pluraj E-aranĝoj, sed kiu neniam prezentiĝis al la publiko. Konstante forigi/flankenpuŝi kompetetajn homojn, ĉar ili pensas realisme kaj sendepende. Ĉu necesas listigi pliajn tiajn labormetodojn? Eblus, sed la vivo estas tro mallonga por elspezi ĝin por tiaĵoj.
UEA estas membroorganizaĵo. Kiam oni pridemandis la membraron pri la [prioritataj] servoj, kiujn la organizaĵo ofertu?

Roland Schnell
2019-04-04 18:42
Respondo al  Jovana

Vi pravas! Tamen la aktualaj redaktoroj ne estas tiom malbonaj. Sed ili nenion povas fari en la betonaj strukturoj.

Jovana
Jovana
2019-04-05 9:07
Respondo al  Roland Schnell

Vi mem parolas pri pluralo: “aktualaj redaktoroj”. Antaŭe temis pri singularo: “la redaktoro”. Tiam la aldonaj kostoj (vojaĝado, hotelo, vizoj – kiam necesis, vojaĝasekuro ktp.) estis por unu persono. Laŭ tio kion oni povas vidi, nun la redaktoroj vojaĝas nur duope. Ĉu UEA pagas por ambaŭ?

Gasto
Gasto
2019-04-05 21:10
Respondo al  Jovana

Jovana, post via komento eblas supozi, ke vi mem iam ricevis “enorman salajron” pro iu servo, kiun vi faris por UEA kaj plenumis ĝin diletante.

Filarete
Filarete
2019-04-03 12:17
Respondo al  Diplo

Pli bone se la finiĝanta estraro alprenas malpopularajn decidojn. La nova estaro senkulpe eklaboros sur pli sana tereno.
Kiu plendas pri tiu perdo ĉu li/ŝi pretas/povas alternative kaj laŭelekte 1. pagi monate 100 € kotizon 2. varbi monate 10 novajn membrojn?
La nuna estaro faris multajn mispaŝojn sed ni esperu ke ĝis la somero ili havos la kuraĝon anonci la pluan necesan dolorigan paŝon : la vendon de la domo en Rotterdamo.
Vendo de tiu altprofita nemoblevaĵo kaj relokigo de la CO (plus la “kultura fako”, tio estas libroservo kaj biblioteko) en eŭropa malpli kosta kaj pli fleksebla lando.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-03 13:09
Respondo al  Filarete

Oni ne forgesu vendi ankau la papagon de la CO, kies furagho kontribuis al la nuna situacio. Eble ni povas iom seriozighi kaj provi ne pruvi la pravon de la esperanta proverbo “Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas”.

Johana
Johana
2019-04-03 13:27
Respondo al  Filarete

Ha, ha, ha! Se la “finiĝanta” estraro estus tiel saĝa, kiel vi volus komprenigi, ĝi ne aĉetus duan domon en la sama urbo. Eble estus tempo ke vi demandu la estraron, kiom kostis/as tiu dua domo kaj kiom ĝi enspezigis/as. Same, demandu la estraron kiom UEA gajnis el la investo en Amikumu.
Pri varbado de membroj ne forgesu la fanfaronadon de la nuna prezidanto de UEA, kiu promesis ĉiujaran kreskon de la la membraro per 10%. Demandu la estraron ankaŭ pri tio. Kaj demandu la saman estraron pri la kresko de la abonantoj de la revuo Esperanto, kiun distrumpetis siatempe Fabrício Valle, kiel redaktoro dungita de la nuna estraro.
Kaj – krome – demandu la estraron, kiu fako de UEA estas profitodona, escepte de la papaga.

Filarete
Filarete
2019-04-03 14:29
Respondo al  Johana

Oni povas fari longan liston de eraroj kaj plendi pri la nerealismo de la aktuala estaro, kaj ankaŭ de tiu antaŭe, kaj ankaŭ antaŭe…. Tiuj estas evidentaj faktoj. Sed tiu sporto ne interesas min. La nura afero kiu min interesas estas : kiel eliri nun el tiu sakstrato?
Do konkrete :
1. Se, kiel oni legis ie kaj tie, la nove aĉetita loĝejo en Rotterdamo havas potencialan netan renditon de 7 % ĝi ne estas malbona investo. Se krome ĝi posedas malgrandan vendejon tio estas kroma avantaĝo ĉar kaze de relokigo, la jura personeco de UEA restos (almenaŭ momente) en Nederlando.
2. Investo en Amikumo estas malgranda (10K €) kaj ŝtopas mankon de esperantista interrilatigo kiun UEA ne kapablas disponigi.

gasto
gasto
2019-04-03 18:25
Respondo al  Filarete

Chu eblas ie legi, kio estas la fonto de la potenciala neta rendito? Chu enspezoj, chu valro?

Anonimulo
Anonimulo
2019-04-09 21:49
Respondo al  Filarete

En kiu alia kontinentero eblas ricevi subvenciitajn junajn volontulojn kaj aliajn subvenciojn?

Jovana
Jovana
2019-04-10 10:10
Respondo al  Anonimulo

Laŭ la retejo de UEA, UEA ne plu havas volontulojn. Krome, volontuloj venas kaj iras. Instrui ilin pri iliaj taskoj postulas tempon kaj energion. Dume, kiu farus la laboron? Kaj, unu plia ‘krome’: oni ne rajtas maldungi dungitojn por anstataŭigi ilin per volontuloj.

Lee Miller
Lee Miller
2019-04-10 13:17
Respondo al  Jovana

Por kio do nun servas la “Volontula Domo”?

Jovana
Jovana
2019-04-10 13:43
Respondo al  Lee Miller

Jen bona demando por sendi al la ĝenerala direktoro. Kiam li respondos, bv. informi nin, se ni ankoraŭ vivos tiam.

Sebastiano
Sebastiano
2019-04-09 16:17
Respondo al  Filarete

Filarete, kial vi volas limigi la relokigon de CO al eŭropaj landoj? Ĉu tio vere ankoraŭ estas ĝusta pensmaniero en epoko de tutmondiĝo, aŭ ĉu tio ne eble estas simptomo de eŭropcentrismo?

gasto
gasto
2019-04-03 18:11
Respondo al  Diplo

Feliche, tiuj malbonaj oficistoj almenau venas al la CO, por efektivigi sian laboron. Eble indus pli ofte veni al CO por vidi kian utilon havas ilia laboro.

Jovana
Jovana
2019-04-04 15:17
Respondo al  gasto

Ĉu via alvoko “veni al CO” estas direktita al la ĝenerala direktoro?

gasto
gasto
2019-04-04 20:07
Respondo al  Jovana

Jovana: precipe Diplo estus bonvena. Sed ankau chiuj aliaj kiuj dubas pri utileco de CO.

Krizipo
Krizipo
2019-04-03 21:30
Respondo al  Diplo

Profito ne estu celo de neprofitcela asocio. La oficistoj plenumas taskojn, kiel en ĉiu alia neprofitcela asocio. Estas mirige, kiom malgranda estas la administra aparato por tutmonde aganta asocio.

Tjeri
2019-04-04 6:35
Respondo al  Krizipo

“Profito ne estu celo de neprofitcela asocio. ”
Kial ne? Neprofitcela asocio ne rajtas fari profiton por la asocio aŭ siaj membroj, sed tute rajtas fari profiton por sia celo.

Krizipo
Krizipo
2019-04-05 22:39
Respondo al  Tjeri

Neprofitcela asocio rajtas enspezi kaj elspezi por sia celo, sed ne profiti.

Fakte ekzistas multaj neprofitcelaj asocioj, kiuj funkcias simile kiel komercaj entreprenoj (ekzemple naciaj asocioj de la Ruĝa Kruco, automobilaj kluboj aŭ infanĝardenoj). UEA ne kompareblas al tiaj asocioj, ĉar ĝi ne ofertas servojn, por kiuj emas pagi ŝtato aŭ multaj klientoj.

Tim Owen
2019-04-04 17:57
Respondo al  Krizipo

“Mi opinias, ke UEA estu neprofitcela asocio” ≠ “UEA estas neprofitcela asocio”

UEA klare ne faras profiton. Oni eble povus imagi, ke ĝiaj respondeculoj ne volos fari profiton, kaj en bonaj jaroj fordonacos eventualan superenspezojn. Sed ĝi tamen ne estas neprofitcela asocio, sed komerca organizaĵo registrita en Nederlando (numero 40341192).

Eĉ se ĝi estus tia, la respondeculoj tamen havus la devon almenaŭ bilanci la saldojn. En la nuna situacio, tio ne okazas kaj ilia devo estos fari ŝanĝojn por plibonigi la situacion.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-04-04 19:07
Respondo al  Tim Owen

UEA estas “vereniging met volledige rechtsbevoegdheid”, asocio kun plena jura personeco. UEA ne estas komerca organizaĵo en la kutima senco; specife, ĝi ne rajtas disdoni profiton al siaj membroj.

Loes
Loes
2019-04-07 7:18
Respondo al  Tim Owen

UEA estas neprofitcela asocio. Sole pro la libroservo ghi estas enskribita en la komerca chambro. Sed estas ne utila demandi sin chu profitcela au ne. Sen laboristoj ghi entute ne plu funkcios. Sed eble tio estas la celo.

István Ertl
2019-04-04 22:56
Respondo al  Krizipo

Mi ĉiam konsideris ke UEA estas altruisma entrepreno. Nun la demando estas kiom for troviĝas tiu truo.

Zlatko
Zlatko
2019-04-05 11:22
Respondo al  István Ertl

La problemo de UEA estas tiel granda ke al chiu estas klare ke au ghi baldau bankroatos kaj do chiuj restos senlaboraj, au ghi devas tuj shanghi sian financan akivadon kaj agadon ghenerale. Tial ja al la oficistoj devas esti klare ke ilia posteno ne longe ekzistos kaj ili devas komenci prepari sin por alia laboro.

gasto
gasto
2019-04-03 7:20

“Lunde la oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA…..”
Lauh unu de la cheestintoj, kunsidis nur kelkaj oficistoj, ne chiuj. Prezentis sin juristo……ne advokato. Indus korekti.

Pauxlo
Pauxlo
2019-04-03 15:34

Saluton à cxiuj. Iu cete jam proponis tion, sed kial Centra Oficejo ne povus movi al lando kie la kostoj kaj salajroj estas pli malalta? En certaj tiaj landoj, la vivnivelo ne estas tiel plis malalta kompare kun Nederlando…

Petro
Petro
2019-04-03 16:56
Respondo al  Pauxlo

Jes ja, mi jam proponis, ke Slovakio estus bona kandidato por tiaspeca translokigo kaj ke mi pretas helpi pri tio, se oni pli serioze konsiderus tian agon (Kiu laŭ mi sola povas helpi – ja se oni eĉ maldungus kelkajn homojn aŭ malgrandigus iliajn postenojn, daŭre oni estos en kosta lando, do la redukto de elspezoj estos signife malpli alta, ol se oni movus la sidejon al finance malpli postelema lando. ).

Pauxlo
Pauxlo
2019-04-03 18:29
Respondo al  Pauxlo

Al tiuj, kiuj ne favoras al tiu propono: kiuj estas viaj kontraux-argumentoj?
Historie, la centra oficejo movis el Londono al Roterdamo interalie pro monaj kialoj. Estas konkreta rekta maniero sxpari monon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-04-03 20:55
Respondo al  Pauxlo

La kostoj kaj ĝenoj de tia translokiĝo.

La probablo ke multaj oficistoj ne volos translokiĝi kaj ke necesos dungi kaj trejni novajn oficistojn.

La dubinda utileco de la translokiĝo. Se la translokiĝo estas al lando ekster EU, la perdo de rilatoj kun diversaj EU-instancoj. Lando signife malpli kosta ol Nederlando verŝajne havos signife malpli bonan infrastrukturon.

Mi ne volas debati detale pri tio, sed jen la ĉefaj argumentoj.

Pauxlo
Pauxlo
2019-04-03 21:48
Respondo al  Yves Bellefeuille

Dankon por via respondo. Pri la nevolo de la oficistoj translokigxi: cxu ili preferas parto-tempo laboro kaj parto-salajro?
Pri geografio, mi mem pensis pri orienta euxrop, kion mi iomete konas. Sed estas vere, ke mi ne detale konas la specifajn bezonojn de la CO.

Krizipo
Krizipo
2019-04-03 21:21
Respondo al  Pauxlo

Dum la jardekoj aperis jam kelkaj proponoj de konkretaj landoj, al kiu transmigru la CO: Centra Azio, Orienta Eŭropo ktp. Evidentiĝis ke ĉiuj proponitaj landoj havis almenaŭ unu el gravaj mankoj: rimarkinde malalta vivnivelo, jura kaj politika malcerteco, dezerta infrastrukturo.

Krome oni rememoru ke kelkaj taskoj jam transmigris el CO al alia lando: redaktado de la revuoj, presado kaj sendado de presaĵoj, prizorgo de la retejo. Eĉ la Ĝenerala Direktoro laboras parte ekster CO.

Pauxlo
Pauxlo
2019-04-15 18:38
Respondo al  Pauxlo

Sxajne la salajroj en la CO reprezentas la plej grandan parton de la elspezoj de UEA. Magio neeblas, aux la CO restas en Roterdamo kaj oni reduktas la laborhorojn (sed do la aktualaj laborhoj estas senutilaj?), aux oni movas al mapli multekosta lando. Slovakujo (jam citita cxi tie) aspektas kiel bona kandidato.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-04 8:53

Kvazaŭ misa ŝerco: la 50a (jubilea) Malferma Tago okazos en la CO post du semajnoj. La estraro estos ŝajne eĉ programero. Ĉu estraro kaj ĝena direktoro vere esperas havi la kutiman afablon de la oficistoj al la vizitantoj? Se mi estus oficisto, mi laborus dum MT laŭ la novaj cirkonstancoj. Min oni volas redukti ekz. je 100%? Mi do laboros dum MT je 0%. Min oni volas redukti ekz. je 50%? Do mi deĵoros duontempe. Kaj dum la cetera tempo la servojn (libroservon, akceptadon, kafopreparadon, vendadon de esperantaĵoj…) transprenu la potenculoj. Se ili kapablas. Oni tiam konstatos, ĉu la oficistoj estas tiom senutilaj kaj malhaveblaj, kiel la potenculoj opinias kaj volas ŝajnigi.

Jovana
Jovana
2019-04-04 9:36

Ĉu vi supozas ke la estraro kaj la direktoro konas la amplekson kaj kompleksecon de la laboraro en la CO? Se enkalkuli la respondojn de la direktoro al tiuj kiuj havis la bonŝancon ricevi respondon de li, li ŝajnas ne koni eĉ siajn taskojn, des malpli tiujn de la ceteraj dungitoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-04 11:52

Chiutage ni ghuas novan chapitron de chi tiu sagao: nun ankau Corsetti, kiu verdire neniam estis entuziasmulo pri la entuta ekzisto de la CO (certe ne en Europo), argumentas, ke la solvo [al la problemo, ke libroj vendighas malmulte, char damnaj achetemuloj mortas au vivantaj achetemuloj ne aperas en suficha nombro] estas “liberiĝi de la libroservo favore al funkcianta libroservo aŭ organizi retan libroservon” (https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/12587). Mi, evidente naive, pensis, ke almenau la libroservon (kiun oni ofte svingas kiel pruvon pri la utilo de UEA) la potenculoj ja volas konservi. Sed ech tian naivan bobelon la potenculoj senhezite pikas. Tamen oni devas esti dankaj, ke ili chiujn kartojn metas malferme sur la tablon.

Mia unua mesagho pri chi afero menciis i.a. la “komencon de la fino de UEA”. Ech mi mem, en tiu momento, trovis min eble tro pesimisma kaj troiga. Ne plu.

Jovana
Jovana
2019-04-04 12:59

Estus interese scii kion pensis/as Renato pri la CO kiam lia nuna edzino laboris tie.

leganto
leganto
2019-04-04 13:28

“liberiĝi de la libroservo favore al funkcianta libroservo aŭ organizi retan libroservon”
Oni devas streĉi sian imagopovon por kompreni kion tio signifas. Eble Corsetti pensas ke la libroservo ne funkcias. Eble li ne scias ke jam ekzistas reta libroservo
http://katalogo.uea.org/
Eble li pensas ke en reta libroservo ĉio okazas aŭtomate kaj ne necesas homforto por malpaki alvenintan stokon, kolekti varojn por mendo, enpaki kaj forsendi. Aŭ eble li volas ke UEA vendu nur bit-librojn, bit-insignojn, bit-T-ĉemizojn. Ni ne scias, sed ni trankvile fidu ke li scias kio estas pli bona por UEA ĉar kiel komitatano li havas decidopovon.

Donacemulo
Donacemulo
2019-04-04 14:10

Sendube la libroservo estas ege grava. Ĉu ne estus bone organizi iun grandan donacokampanjon por subteni la laboron de la libroservo de UEA? Mi pensas, ke tio estus tre bona ideo.

Jovana
Jovana
2019-04-04 16:13
Respondo al  Donacemulo

Eble necesos donackampanjo por la dungitoj, kiuj – malkiel UEA – ne havas la necesan monon por dungi advokatojn. Laŭ tio kio tralikiĝis ĝis nun, UEA jam konigis sian flankon de la rakonto. Kio pri audiatur et altera pars?

Zlatko
Zlatko
2019-04-04 14:19

Neniu ankorau konkrete proponis bonan solvon. Char tradicie la individua membraro (maljunuloj el tiel nomata Okcidenta Europo) ne shatas shanghojn, aparte ne ke la Esperanto-Centro havu sidejon en iu finance nestabila lando, ankau la gvidantoj de UEA neniam pretis shanghi la sidejon. La nuna situacio postulas lau mi la jenan planon: La sidejo restu en Rotterdamo kaj ghia financa agado, sed tie estu nur maksimume du oficistoj por administri la financojn. Chiun konkretan laboron efektivigu homoj dungitaj en iu tre malmultekosta lando. Lau mia scia la lando kun la plej etaj salajroj kaj forta E-tradicio estas Bulgario. Oni povas tie al la oficistoj doni duoblan salajron ol ili havus en meza entrepreno. Per tio oni devus rapide rekapti sanan financadon, sed tio ne helpos por longa periodo, char la membraro shrumpos daure. La nova UEA devus serioze starigi al si maksimume 3-jaran periodon por eltrovi estontajn celojn, enspezojn kaj laborojn.
Mi ne plu bezonas klasikan E-Revuon (kiu havas pli-malpli la saman tipon de enhavo kiel ghis nun), mi ne bezonas libroiservon, char plimulton de libroj oni povas ricevi elektronikforme. La nura afero kiun la Movado nepre devas plu-flegi estas arkivo de la E-historio kaj dokumentoj kaj kovron de kostoj por reprezentado de la Movado antau neesperantistaro. Necesas krei novan celaron, konvinki la nunajn Movadanojn pagi por tio siajn kotizojn kaj trovi novajn servojn por ekestermovada mondo kiun tiu ekstermovada mondo pretu pagi. Stimuli la oficistaron kiu dependas de la sukceso de la Asocio mem serchi tiujn novajn servojn kaj enspezojn.

Jovana
Jovana
2019-04-05 9:23
Respondo al  Zlatko

Vi sincere deklaras ke vi ne bezonas libroservon. Probable vi ne bezonas ĝin por aĉeti tie. Tamen, kiam temas pri vendo, ŝajne ĝi estas utila, se enkalkuli ke via nomo aperas en pli ol 30 libroj ofertataj de la libroservo. Kiam temas pri la revuo, vi ja pravas – ĝi havas la saman enhavon, sed kun pli da fotoj. Sed temas pri gustoj. La fakto ke la revuo ne plaĉas al vi (kaj, certe, ankaŭ al aliaj), ne signifas ke ĝi ne havas legantojn kaj subtenantojn (aparte en la estraro, por kiu la revuo ŝajnas esti profitodona, malkiel la kongreso kaj la libroservo).

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-05 12:06
Respondo al  Zlatko

> mi ne bezonas libroiservon, char plimulton de libroj oni povas ricevi elektronikforme

Mi ne povas ne reagi al ĉi tio. Lastatempe mi interesiĝis pri pluraj libroj: tamen neniu el ili, senescepte, havas bitan version. Ne temas nur pri mia supozo: mi plurfoje rekte demandis la eldonejojn, kiuj konfirmis, ke ne ekzistas bita versio kaj (eble pli grave) estas nenia intenco, nun aŭ en la futuro, krei tian. Mi volonte aĉetus bitlibrojn, sed tre ofte ne eblas.

Ĉi tiu komento, fontanta el rekta kaj persona sperto, eble estas pli valora kaj sencohava ol nebulaj aludoj pri “retaj libroservoj”, kion ajn tio signifas.

Jovana
Jovana
2019-04-05 12:29

En la marta numero de la revuo Esperanto aperas listo de furoraĵoj ĉe la libroservo de UEA. Eble Zlatko povas esplori kiom el ili estas haveblaj en elektronika versio. Li, krome, diru al ni kiom el la libroj kiuj surportas lian nomon estas haveblaj ankaŭ en elektronika versio.

Szilvási László
2019-04-10 0:50

ESPERANTAJ BIBLIOTEKOJ EN LA INTERRETO – kiuj disponigas E-librojn en publike legebla elektronika formato: https://docs.google.com/document/d/10LjTsROv1FDIQvz5I-GbaM3HuEZKgKHyszuWH6Yx38I/edit

Sola Malsamideano
2019-04-04 15:46

Reduktu la salajron de Fettes!

Kaj cxesu fumadon de mariĥuano!

Alfonso
Alfonso
2019-04-08 16:48
Respondo al  Sola Malsamideano

Salajro, ĉu vere? Kaj fumi ?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-04-08 23:14
Respondo al  Alfonso

Malvere.

Estonteco
Estonteco
2019-04-05 9:54

Neniu entrepreno aux asocio postvivas dauxran deficiton. Estus plej bone fari malfacilajn decidojn kiam oni ankoraux estas forta sed jam antauxvidas la problemojn. Sed kutime oni nur agas kiam la problemoj jam igxis evidentaj. Do la bezono draste malaltigi la kostojn de CO estas jam de longe klara, sed nun finfine ne plu pretervidebla. Tio ne signifas ke la oficistoj faras malbonan aux nevaloran laboron. Simple signifas ke la asocio ne havas la monon gxin pagi. Se oni ne dauxre drasta agas UEA riskas malaperi. Eble ni pensu pri strukturo de estonteca movado jam por havi planon kaze de la falo de UEA.

Lee Miller
Lee Miller
2019-04-07 1:43
Respondo al  Estonteco

Mi atentus vian komenton pli bone, se vi bone scius la lingvon.