Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: UEA

La komitato volas vidi financan planon

de Libera Folio je 2026-08-082026-08-14

Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA.

Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson

de Libera Folio je 2026-08-032026-08-04

La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido.

La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita

de Libera Folio je 2026-08-022026-08-11

1 128 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro.

UEA perdas la esperon pri Nederlando

de Libera Folio je 2026-07-152026-07-16

Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon sed ne finfaras sian laboron. Notario ne respondas telefonon. “Mi perdas la esperon pri Nederlando”, resumis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Dume financaj kalkuloj de kvar kongresoj restas nefinitaj, eĉ sen la malhelpo de nederlandaj aŭtoritatoj.

Kontoj de UEA daŭre sen profesia kontrolo

de Libera Folio je 2026-07-012026-07-02

Daŭre mankas raporto de profesia revizoro pri la kontoj de UEA. La financaj rezultoj de pluraj kongresoj restas netraktitaj. La multjara kaj multekosta laboro por la reteja renovigo nun ŝajne estos tute forĵetita.

La Centra Oficejo denove ne vendita

de Libera Folio je 2026-05-262026-05-26

UEA denove malsukcesis vendi la domon en Roterdamo, kie ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. La aĉetonto, kiu aperis en septembro 2025, nun denove malaperis.

La UK en 2028 okazos en Litovio

de Libera Folio je 2026-05-262026-05-26

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2028 okazos en Kaŭno, Litovio. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko.

UEA ne ricevis EU-subvencion

de Libera Folio je 2026-05-202026-05-20

Same kiel TEJO, ankaŭ UEA ĉi-jare ne ricevos la administran subvencion de la programo Erasmus+ de EU. Pri tio informis la estraro de UEA en la 19-a de majo. La buĝetita subvencio por 2026 estis 175 000 eŭroj, sumo kiu nun mankos en la buĝeto de UEA. Salajroj estos reduktitaj kaj dungitoj demisias.

UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027

de Libera Folio je 2026-03-242026-03-24

Neniuj pliaj statutŝanĝoj, krom tiuj nepre postulataj de la nederlanda leĝo, okazos ĉe UEA dum la proksima tempo. La komitato de UEA dum sia sabata kunsido decidis ŝovi la aferon al aparta laborgrupo. Antonio del Barrio proponis tuj decidi pri la afero por liberigi tempon al pli gravaj diskutoj, sed ricevis malmultan subtenon.

La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn

de Libera Folio je 2026-03-092026-03-09

La komitato de UEA en sabata kunsido aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto de la asocio. Pliaj ŝanĝoproponoj estos pritraktitaj post du semajnoj. ”Tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe”, komentas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto USA.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 … Paĝo 24

Lastaj komentoj

  • Andreas pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Chu kun “laŭ mi”, chu sen ghi: La “oni vidos, ke tiu imperiestro estas nuda” estas klaraj vortoj de certeco…” sep 6, 21:18
  • Cyril Robert Brosch pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Vi preterlegis “laŭ mi” – ĝi estas prognozo. Kaj mi celas tian AI, kiu anstataŭas homan kreemon, ne sciencajn uzojn” sep 6, 20:04
  • Andreas pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Via profetajho “oni vidos, ke tiu imperiestro estas nuda” kontraudiras vian komencan frazon “mi ne povas antaŭvidi la estontecon”. Mi…” sep 6, 15:34
  • Gabriel Beecham pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Tio jam ekzistas — ĝi nomiĝas «Movada Foiro».” sep 5, 17:51
  • Jouko Lindstedt pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Eble ekzistas limo, kiun AI neniam povos transiri. Pri tio ekzistas malsamaj opinioj. Sed ĝenerale, ĉiuj prognozoj de la tipo…” sep 5, 15:41

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Tro da libroj aperas en Esperanto
  • LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
  • TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion
  • Konferenco por konservi kaj progresi
  • IJK sub nigra suno

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT