Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017

Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.

La artikoloj pri la reta enketo de UEA estas akompanataj de ŝajngrafikaĵoj, kiuj havas nenian rilaton al la efektivaj rezultoj de la enketo.

La Esperanto-movado vivas samtempe en du paralelaj mondoj. Unuflanke en la mondo de ideoj, kun ŝvelantaj planoj kaj celoj – aliflanke en la reala mondo, kun daŭre ŝrumpantaj rimedoj, malaperantaj servoj kaj marĝeniĝo disde la ĉeffluoj de la socio.

En tiaj cirkonstancoj facile okazas, ke oni fuĝas en la mondon de ideoj. Multaj Esperanto-organizaĵoj grandparte perdis la kontakton kun la ĉirkaŭa realo kaj profundiĝis en siaj grandaj planoj pri lingva revolucio.

En la kazo de UEA jam eĉ ne temas pri planoj, sed planoj pri planoj. Ellaborado de nova strategia laborplano de multaj jaroj estas unu el la ĉefaj okupiĝoj de la estraro de UEA. Babiloj pri la graveco de strategia planado daŭras minimume ekde 2019, kiam ekoficis la nuna prezidanto de la asocio, Duncan Charters.

Konkreta plano tamen daŭre ne ekzistas, krom en la formo de kvar ”kolonoj” kun la komuna akronimo KIRI: Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Instruado.

La plej aktuala strategia laborplano de UEA estis aprobita de la komitato de UEA en Rejkjaviko en julio 2013, kiam Mark Fettes estis elektita nova prezidanto de la asocio. Tiu plano estis la rezulto de trijara laboro de Komisiono pri strategiaj demandoj, elektita en Havano en 2010. Efektive ĝin verkis Mark Fettes mem.

La bombasta plano estis pli ol 30-paĝa kaj tre detala. Por igi ĝin iom pli superrigardebla, la ”strategiaj prioritatoj” de UEA por la jaroj 2013–2017 estis resumitaj en aparta, kvarpaĝa apendico. La unua en tiuj prioritatoj estis “Modernigi kaj kompletigi la publikan bildon pri Esperanto”.

Kadre de tiu prioritato UEA devis interalie ellabori informilojn kiuj objektive kaj konvinke prezentu Esperanton por diversaj celpublikoj, kaj komunajn normojn por informado, kiuj konsistigu karakterizan informstilon de UEA.

Eĉ tiu unua strategia prioritato ne estis realigita. Same ĝis nun ne estis realigita la reteja renovigo, por kiu la komitato de UEA en Rejkjaviko dediĉis 100 000 eŭrojn. (La mono ja estis elspezita.) Similan sorton efektive havis preskaŭ la tuta enhavo de la ampleksega plano, konstatis Paweł Fischer-Kotowski en artikolo aperinta en Libera Folio en aŭgusto 2017.

Dum 2023 aperis en la revuo Esperanto granda kvanto de tekstoj de Duncan Charters pri la graveco de strategia planado. Jen en la maja numero.

Aparte miriga nia aŭtoro tiam trovis, ke daŭre mankis nova strategia plano por la sekvaj kvin jaroj. Des pli oni povus do miri, ke de tiam jam pasis pli ol ses jaroj, kaj la plano plu mankas.

Oni povas kompreneble demandi, ĉu necesas nova laborplano, se eĉ la antaŭa ne estis plenumita. Tamen la nuna prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiu oficas ekde 2019, ja multfoje kaj multvorte esprimis sian opinion pri la graveco de strategia planado. La planado pri nova laborplano efektive daŭras dum lia tuta oficperiodo.

En sia unua novjara mesaĝo kiel prezidanto de UEA, aperinta en la revuo Esperanto en januaro 2020, Duncan Charters skribis:

“Ni nun komencas diskuti pri strategia plano, kiu aperos en la Forumo por komentoj de la membroj kaj diskutado antaŭ akcepto dum la UK en Montrealo.”

La Montreala UK devis okazi en 2020, sed estis nuligita pro la pandemio. Neniu strategia laborplano estis akceptita dum la virtuala kongreso en 2020, aŭ dum la virtuala kongreso 2021, aŭ en 2022, kiam fine ordinara Universala Kongreso povis okazi en Montrealo.

Tuj antaŭ la UK en 2022 Duncan Charters en la komitata diskutejo denove akcentis la gravecon de strategia planado:

“Por decidi pri la sekvantaj novaj direktoj, ne eblas prokrasti la strategian planadon kiu ne plu prenu duan lokon al premaj ĉiutagaj urĝaĵoj.  Ni devas navigi la estontecon, ne lasi la ondojn decidi kien iru nia ŝipo.”

Gravaj demandoj por la strategia planado laŭ li estis interalie, kio anstataŭos la Jarlibron (malaperigitan en 2018), la sorto de la delegita reto, sed ankaŭ enkonduko de Esperanto en lernejojn. Por tia granda projekto laŭ li necesos vasta kunlaboro.

“Tiu kunlaboro estos tre konkreta venontjare kiam ĉiuj kongresos en la amata lando de la italoj, ILEI kaj TEJO kune!”, Charters deklaris.

En la junia numero de la revuo aperis pli ol tripaĝa, dense enpaĝigita artikolo de Duncan Charters pri “Kvar grandaj strategiaj temoj – niaj defioj”-

Tamen ankaŭ en 2023 en la UK en Torino ne estis akceptita strategia laborplano. Dum la pasinta jaro aliflanke aperis en la revuo Esperanto pluraj ampleksaj tekstoj de Charters pri la iam kompletigota strategia laborplano de UEA.

“Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA”, Charters skribis en sia novjara mesaĝo en januaro 2023. En la marta numero li listigis fadenojn en la (nun ne funkcianta) reta forumo de UEA, kiuj rilatis al la planado de la strategia laborplano. Li krome atentigis la legantojn pri diversaj aliaj dokumentoj, kiujn ili nepre studu:

“Kaj ne forgesu la antaŭajn planojn; kaj la rezultojn de la sesioj dum la UK en Montrealo pri Strategiaj Prioritatoj kaj Konkretaj Agoj Ligitaj al Strategiaj Prioritatoj, dokumentoj 19-22 en [la komitata teko].”

En la sekva, maja numero aperis dupaĝa teksto de Duncan Charters pri planata reta enketo, kiu devis doni plian inspiron por la nova strategia laborplano. En la junia numero aperis ampleksa teksto kun la titolo “Kvar grandaj strategiaj temoj – niaj defioj”, kaj en la julia numero ĝia same ampleksa resumo kaj kompletigo kun la titolo ”Aliroj al strategia laborplano: resume kun detalo pri la kvara”.

Samnumere aperis ankaŭ la estrara raporto pri la jaro 2022, kiu refoje resumis la planojn por nova strategia laborplano:

2022 anonciĝis kiel ”Jaro de strategia planado” en la novjara mesaĝo de la Prezidanto, kaj dum la jaro okazis multaj interŝanĝoj kaj intervenoj pri aspektoj de la temo, kaj rekte kun la Prezidanto kaj sendepende kun raportado kaj rekomendoj de diskutgrupoj kaj individuoj. Dum la UK en Montrealo la Komitataj forumoj fokusiĝis pri la temo, la Estraro havis la temon en la tagordo de ĉiu kunsido, kaj rezulte reorientiĝis la diskuto al pli klaraj kaj konkretaj celoj por fintrakto kaj realigo en 2023.

La strategia laborplano tamen ne estis fintraktita, des malpli realigita, en 2023. Ja estis realigita la reta enketo, pri kiu Charters raportis en la oktobra numero de la revuo:

“Mi finos kun granda ĝojo, kaj pri tio ni kunlaboros en nia strategia planado: Vi, niaj membroj, deziras labori kaj pretas aktive aliĝi al laborgrupo kun specifa celo! Dankegon pro via sindediĉo! Tion do ni organizu, kaj ni kontaktos vin…”

En unu el la artikoloj pri la rezultoj de la reta enketo Duncan Charters citis kelkajn el la komentoj de la respondintoj.

La rezultoj de la enketo estis plue kaj multvorte klarigitaj de Duncan Charters en du aldonaj artikoloj, aperintaj en la novembra kaj decembra numeroj de la revuo Esperanto. Li skribis interalie:

95% de la membroj trovas kompreneblaj kaj utilaj la kvar kolonojn pro­ponitajn por nia strategia plana­do, KIRI. Jen, kun aldonaj klarigaj notoj: Kunlaborado (interna, prepare al pli efika ekstera), Informado (kun ĝene­rala plibonigo de komunikado), Rilatoj (kun la ekstera mondo), Instruado (kaj lernado de Esperanto).

En sia novjara mesaĝo en januaro 2024 Charters fine skribis:

En la venontaj numeroj de la revuo, vi ricevos informojn pri tio kiel aliĝi individue al la novaj projektoj de nia strategia laborplano, kiu evoluos surbaze de viaj rekomendoj en nia enketilo.

Tamen aperis post tio jam kvar pliaj numeroj de la revuo, sed neniuj informoj pri tiuj promesitaj novaj projektoj. Same nevidebla restas ankaŭ la teksto de la iam kompletigota strategia laborplano, kies baldaŭan aprobon Duncan Charters anoncis en januaro 2020.

Spite la senfinan kvanton da revuaj artikoloj pri la planado pri la strategia laborplano – aŭ eble pro tiuj tekstegoj – ne ĉiuj membroj de UEA bone komprenis la staton de la afero. Ĵus en la diskutejo UEA-membroj Didier Janot demandis:

– ILEI havas laborplanon. Ĉu ekzistas io simila por UEA? Mi serĉis sed ne trovis.

Respondis al li Renato Corsetti:

– Ĝi ne ekzistas, sed la prezidanto de UEA ofte artikolas pri la farado de ĝi. Eble li volos respondi al vi.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

66 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2024-05-07 9:12

La vera problemo ne estas ke ne aperas io negativa en la organoj de UEA, sed ke aperas neniu esperiga iniciato de UEA. Oni enketadas ĉe la membraro ĉar oni mem ne scias kion fari, sed la esencan demandon oni evitas: Kial ni, adeptoj de la ideo de internacia lingvo, kontraùu ke la Angla lingvo iom post iom fariĝu ĉies unua lingvo? Kiu estas la simpla, klara kaj racia respondo al tiu demando? Nur tiu povas ĉesigi la paralizon.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-07 10:59

Tia evoluo postulus kelkajn jarcentojn (kaj eĉ post tio estus dubinde, ĉu efektive temus pri ununura simila angla lingvo ĉie). UEA ne bezonas havi strategian vizion kun tiel longa perspektivo.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-08 15:28
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kial la efektivigo de Esperanto kiel ĉies dua lingvo daŭrus malpli longe?

Kaj estas absolute nenia danĝero ke la Angla lingvo disdialektiĝos ĝis neinterkomprenebleco per si mem. Prenu Kylie Minogue, Aŭstralia kantistino kun kariero en Britio, proksimume tiel malproksime de ŝia deveno kiel eble. Kiom da jaroj daŭros ĝis alia Aŭstraliano ne plu povos havi tian karieron sen lernado de fremda lingvo? 50, 500 aŭ 5000? Ĉu vi vere kredas ke tio entute povos okazi se la Britaj-Aŭstraliaj kulturaj rilatoj restas same intimaj kiel ĝis nun? Ĉu vi vere kredas ke ili estus tiel intimaj, se la monda komunikado ne estus tiom centrigita en Usono?

La hodiaŭa danĝero estas sendialektiĝo, ne disdialektiĝo.

Laste redaktita 10 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-11 13:08

Kial la efektivigo de Esperanto kiel ĉies dua lingvo daŭrus malpli longe?

Mi jam donis ekzemplojn, kiel multaj dekmilionoj da homoj ekposedis certajn scipovojn dum kelk jardekoj kaj eĉ jaroj. Tio eblas (se estos favoraj kondiĉoj) ankaŭ por Esperanto, ĉar Zamenhof speciale aranĝis ĝin por rapida disvastiĝo. La tuta mondo povos ekparoli nur la anglan ĉiuokaze nur post jarcentoj.

Kaj, honeste — via trolado jam tedas. Ĉu ne endas fini ĝin?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-12 10:11
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ne scias kiujn ekzemplojn vi aludas; ili almenaŭ ne aperis en ĉi tiu fadeno.

Ne daŭras jarcentojn lerni la Anglan. Ne mankas en la mondo 5-jaraj infanoj kiuj jam bone scias ĝin.

Esperanto sendube estis genie konstruita en 1887 (kaj restas tia), sed tio ja ne klarigas kial ne venas esperigaj iniciatoj de UEA en 2024. Novaĵo pri tia iniciato certe ĉesigus mian “troladon”.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-12 12:00

Mi ne scias kiujn ekzemplojn vi aludas; ili almenaŭ ne aperis en ĉi tiu fadeno.

Mi skribis pri tio antaŭe:

“En la moderna historio ni jam observis, kiel diveraj scipovoj relative rapide disvastiĝis sen ajna agado desupre. En la unua duono de la 20-a jarcento oni amase scipoviĝis stiri aŭtojn, en la fino de tiu oni amase ekmajstris personajn komputilojn, en lasta jardeko oni ankoraŭ pli amase ekuzis saĝtelefonojn. Eksterdube, ekzistas diferenco inter ekmajstri saĝtelefonon kaj ekmajstri Esperanton, tamen ĝi ne estas kvalita, nur kvanta.”

Ne daŭras jarcentojn lerni la Anglan. Ne mankas en la mondo 5-jaraj infanoj kiuj jam bone scias ĝin.

Ni ja parolas pri ebleco de tio, ke la tuta homaro parolos nur la anglan. Tio ĉiuokaze povas efektiviĝi nur post jarcentoj.

Esperanto sendube estis genie konstruita en 1887 (kaj restas tia), sed tio ja ne klarigas kial ne venas esperigaj iniciatoj de UEA en 2024.

Nu, mi jam delonge atendas neniujn “esperigajn iniciatojn” de UEA aŭ ajna alia Esperanta organizo, sed celas mem krei ilin. Nuntempe tio estas ununura vojo por moviĝi antaŭen.

Laste redaktita 6 tagojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Jens Stengaard Larsen
2024-05-13 10:08
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ni ja parolas pri ebleco de tio, ke la tuta homaro parolos nur la anglan. Tio ĉiuokaze povas efektiviĝi nur post jarcentoj.

Ne temas ankoraŭ pri la realaj eblecoj, temas pri la ŝajne plej realigeblaj revoj. Eble la tuta homaro parolos la Anglan kiel duan lingvon post iu daŭro de tempo. Kial tiam la homaro atentus pri Esperanto, anstataŭ ĉesi instrui al siaj infanoj aliajn lingvojn krom la Anglan, se la revo estas posedi unu solan lingvon por la homaro? Se ni volas revi pri konservado de la lingva diverseco, tiam ni devas iri la tutan vojon kaj revi pri konservado de la dialektoj interne de ĉiu nacia lingvo. Kio estas pli malreala, konservado de la dialektoj aŭ detruo de ĉiuj naciaj lingvoj krom la plej forta?

Nu, mi jam delonge atendas neniujn “esperigajn iniciatojn” de UEA aŭ ajna alia Esperanta organizo, sed celas mem krei ilin. Nuntempe tio estas ununura vojo por moviĝi antaŭen.

Do la sola vojo por iri antaŭen estas disiri? Ni ne povas havi komunajn ideojn, komune realigotajn?

John nutt
John nutt
2024-05-13 13:13

Vian paroladon estas nur distrajho, kiam ni konsideras la fakton ke universala traduko per AI estos reala ene da kelkaj jaroj (ne jarcentoj!)

Do kial vi ne zorgas pri chi tiu granda minanco, anstau la revo, ke la angla farighos la unua lingvo de chiuj?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-14 9:04
Respondo al  John nutt

Tio estus minaco se la lingvo estus komunikilo, kaj la esenco de komunikado (aŭ la ekzisto mem) estus konkurado.

Ambaŭ tiuj “seoj” ŝajnas al mi sufiĉe dubindaj.

John nutt
John nutt
2024-05-14 12:15

Do kiam ni povas traduki preskau chion – kiun ni audas kaj legas – kial ni bezonus universalan lingvon en chi tiu scenaro?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-14 15:03
Respondo al  John nutt

Nu, eble iam la tradukteknologio estos tiel evoluinta ke ĉiu homo povas havi sian unikan lingvon, tute ne kompreneblan sen tradukilo al iu ajn alia homo de iu ajn epoko, estinta aŭ estonta. La lingvo estas individua fenomeno, sed la individuoj uzas ĝin por formi komunumojn. Sen lingvo internacia la monda komunumo ne havas estontecon, kaj la naciaj komumumoj eble ankaŭ ne.

Laste redaktita 4 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
John nutt
John nutt
2024-05-14 15:34

“Sen lingvo internacia la monda komunumo ne havas estontecon, kaj la naciaj komumumoj eble ankaŭ ne.”

Kaj via pruvo, por tiu ekstraordinara aserto estas kio?

Kial mi chesus paroli la anglan, char nun mi povas glate komuniki kun eksterlandanoj per AI?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-15 8:43
Respondo al  John nutt

Kial vi entute komencus paroli? Komunikado ne estos “glata” antaŭ ol ni havos telepation.

John nutt
John nutt
2024-05-15 15:49

Jam la gugla traduko estas tre bone – kaj ghi chiam plibonighas. (Almenau kun la angla).

AI ekzplodos kaj ni havos multajn tre bonkvalitojn tradukojn per AI. Tio signifas la fino de la ideo de universala lingvo.

Chi tio okuzos ene de la venontaj 5 jaroj – ne 500!

Jen la vera minaco al Esperanto (au almenau la ideo de Esperanto kiel la universalan lingvon).

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-13 13:58

Eble la tuta homaro parolos la Anglan kiel duan lingvon post iu daŭro de tempo. Kial tiam la homaro atentus pri Esperanto, anstataŭ ĉesi instrui al siaj infanoj aliajn lingvojn krom la Anglan, se la revo estas posedi unu solan lingvon por la homaro? Se ni volas revi pri konservado de la lingva diverseco, tiam ni devas iri la tutan vojon kaj revi pri konservado de la dialektoj interne de ĉiu nacia lingvo.

Hm, tro multe da “se”, miavide.

Do la sola vojo por iri antaŭen estas disiri? Ni ne povas havi komunajn ideojn, komune realigotajn?

Certe, ni povas, tamen por realigi ion komune necesas, ke potencialaj realigontoj havu konsenton pri tio, kion endas fari, kaj volon por fari tion. Nun mi vidas nek la unuan, nek la duan ĉe UEA kaj multaj aliaj E-organizoj.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-14 9:02
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La ideo de internacia lingvo finfine estas la tutmonda perspektivo. Tio neeviteble produktas abundon da “seoj”, al kiuj necesas havi sintenon.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-15 13:53

Ĉu vi povas skrizi iom ajn versimilan scenaron, en kiu post, ekzemple, unu jarcento, la tuta homaro ekparolus la anglan kiel denaskan lingvon, kaj ĉiuj aliaj lingvoj formortus?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-16 10:06
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kio ajn okazos en la estonteco, ĝi apenaŭ estos versimila. Tio kio gravas estas ke se la Angla triumfu laŭplane, tiam devas esti neniu plano. Ĝi ne povas rezulti el konscia politika decido, sed devas esti (ŝajne, almenaŭ) pasiva kromrezulto de ĉiuj aliaj politikoj.

Alexander Hamann
Alexander Hamann
2024-05-07 12:39

Mi ne pensas, ke (ech iam efektivigeblaj) planoj povas ankorau iel ajn plibonigi la staton de la Esperantomovado. La nombro de Esperantistoj malkreskas ekde jardekoj. Maljunaj formortas kaj ech ne venas sufiche da novaj adeptoj por anstatauigi la nombron de la forpasintaj Esperantistoj.
Kaj verdire, kial ekzakte iu lernu hodiau Esperanton? Homoj, kiuj bezonas internacian lingvon simple uzas la anglan, kiun ili jam vole-nevole lernis en la lernejo. Hodiau homoj, kiuj estas pli juna ol 40-jaragha jam pli-malpli regas la anglan (almenau en Germanio). Esperanto neniel povas konkuri kun lingvo, kiu estas instruita en chiuj lernejoj por multaj jaroj kaj havas plenan shtatan kaj socian subtenon. Estas fakto, ke la angla transprenas la rolon, por kiu Esperanto estis farita, t.e. esti chies dua lingvo. Mi persone bedauras tion, sed oni devas almenau honeste jughi la staton de la afero. Certe ekzakte chi tiu senesperiga stato kauzas la paralizon che UEA. Homoj tie ja ne estas stultaj, ili simple nur ne scias kion fari en chi tiu situacio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-07 11:49
Respondo al  Alexander Hamann

Jes, la “pracelo” de Esperanto, ĝia “granda rakonto”, ne plu estas konvinka. TIal multaj esperantistoj disvolvis alternativajn motivojn okupiĝi pri Esperanto (pri tri “novaj esperantismoj” mi skribis ankaŭ ĉi tie en Libera Folio antaŭ kelka tempo). Sed tio ne devus esti tiom granda problemo por UEA; kiu origine estis fondita por proponi servojn al siaj membroj, ne por fariĝi batalanta organizo.

Laste redaktita 11 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Alexander Hamann
Alexander Hamann
2024-05-07 12:46
Respondo al  Jouko Lindstedt

Tiuj alternativaj motivoj, kiujn vi nomis estas certe gravaj kialoj por doni sencon kaj ghuon al la jam ekzistantaj Esperantistoj krom la “pracelo”.
Sed la granda demando estas chu, ankau sen “pracelo”, chi tiuj alternativaj motivoj sufiche instigas homojn por ke ili lernu Esperanton. Sen daura alfluo de novaj Esperantistoj en suficha kvanto, la sorto de Esperanto estas sigelita
Efektive la nuna situacio farighas granda problemo por UEA, char al kiu ghi proponu baldau servojn, se la membroj pli kaj pli malaperas?

Alexander Hamann
Alexander Hamann
2024-05-07 12:58
Respondo al  Jouko Lindstedt

Tiuj alternativaj motivoj, kiujn vi nomis estas certe gravaj kialoj por doni sencon kaj ghuon al la jam (au ankorau) ekzistantaj Esperantistoj krom la “pracelo”.
Sed la granda demando estas chu, ankau sen “pracelo”, chi tiuj alternativaj motivoj sufiche instigas homojn por eklerni Esperanton. Sen daura alfluo de novaj Esperantistoj en suficha kvanto, la sorto de Esperanto estas sigelita. Aliaj “naturaj” lingvoj ja ne havas chi tiun problemon, char ili produktas “nature” novajn uzantojn. 🙂
Do, efektive la nuna situacio farighas granda problemo por UEA, char al kiu proponi baldau servojn, se la membroj pli kaj pli malaperas?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-07 13:48
Respondo al  Alexander Hamann

La problemo estas ne kiel instigi homojn eklerni Esperanton, sed kiel restigi la eklernintojn. El la partoprenintoj de ĉiuj kursoj la granda plimulto ĉiam simple malaperas (pensu pri Duolingo!). Verŝajne ankaŭ la plimulto ekzemple de la denaskuloj. Do la enhavoj, servoj, kulturo, amuziĝo – tio estas la demando, ne la eklernigo.

Alexander Hamann
Alexander Hamann
2024-05-07 23:43
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi supozas por la plimulto da lernantoj Esperanto estas nur iu kromintereso. Post iom da tempo oni spertis chion, kio eblas en Esperantujo. Kelkaj malmultaj restas, sed la plimulto foriras. Certe multe en juna agho lernas la lingvon, kiam oni havas ankorau tempon, estas ankau entuziasma kaj idealista ktp. Poste oni havas familion kaj laboron, do oni devas fari decidon pri la kara tempo kaj energio. Savi la propran vivon (do sukcesi iel en la vivo) estas pli grava ol savi Esperanton.
Nu, mi esperas, ke Esperanto trovos sian specialan nichan merkaton ankau en chi tiu (eble malfavora) tempo.

Edmundo
Edmundo
2024-05-08 16:42
Respondo al  Alexander Hamann

Via analizo de la situacio ne ŝajnas al mi tre utila. Kompreneble Esperanto estas “nur iu kromintereso”. Mi supozas, ke al la plej multaj homoj mankas “ĉefintereso”, do ĉio evidente estas “nur iu kromintereso”. Kaj kiel diable oni spertus “ĉion, kion eblas en Esperantujo”? Certe *eblas* pli da aferoj en Esperantujo, ol iu ajn povus aŭ volus sperti en unu homa vivo. Cetere, ĉu vi iam aŭdis pri homo, kiu forlasis ekzemple tenison, ĉar ri jam spertis ĉion, kio eblas en teniso aŭ tenisujo? Sed ĉu eblas pli da aferoj en teniso/tenisujo ol en Esperantujo? Kaj tamen kelkaj homoj ludas tenison dum la tuta vivo?

Estas vere, ke homoj konstante aperadas kaj malaperadas en Esperantujo, sed ĉu pli ol oni atendus? Kun kio oni komparu? (Esperanto-Asocio de Britio havis sian jarkunvenon antaŭ nelonge. Dum ĝi oni menciis, kiom da homoj aliĝis kaj malaliĝis dum la jaro: ĉirkaŭ 10 elcentoj. Mi kredas, ke tiu statistiko ne estas tre elstara: multaj asocioj spertas similan forirokvanton.)

Jens Stengaard Larsen
2024-05-09 7:31
Respondo al  Edmundo

Homoj ĉiam komparas kun la “bela epoko” (ne nur Esperantista) de antaŭ la 1-a mondmilito. En 1900 estis tutmonde kelkcent Esperantistoj, du gazetoj kaj unu nacia asocio, kaj Zamenhof persone publikigis adresaron de ĉiuj konataj lernintoj. Malpli ol jardekon poste subite estis centmiloj da tre entuziasmaj (sed lingve ne tre ekzercitaj) Esperantistoj lande organizitaj en tuta Eŭropo kaj transe. Ne plu havis sencon ke LLZ publikigu adresaron, sed ke li havu kelkan profiton de sia verkado. Estis eĉ pli da gazetoj ol la merkato vere bezonis, aliflanke la produktado de vortaroj apenaŭ povis kontentigi la bezonon, tiom pli ĉar ili ĉiuj estis naciaj-Esperantaj. La unua “Plena Vortaro“, aperinta en 1909, ankoraŭ ne estis tute unulingva sed havis Francajn tradukojn de la radikoj.

Laste redaktita 10 tagojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2024-05-08 16:01
Respondo al  Jouko Lindstedt

Legante la Esperantorevuojn de la tempo antaŭ la fondo de UEA (kiel mi faras momente), oni ricevas la impreson ke ĝi estis fondita por havi kompetentan organon kapablan respondi al la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helpa Lingvo. Kredeble oni tion vere ekhavis nur kiam IEL transprenis UEA-n, inkluzive ĝian nomon, tuj post la 2a mondmilito.

Osmo Buller
Osmo Buller
2024-05-07 12:40
Respondo al  Alexander Hamann

Alexander pravas pri la diversaj evoluoj, sed des pli urĝe UEA bezonas novan strategian dokumenton por klarigi al si siajn rolon kaj farendaĵoj en la nuna situacio. Jouko prave atentigis, ke UEA estis fondita por “proponi servojn al siaj membroj, ne por fariĝi batalanta organizo”. Malfeliĉe la plej fortan voĉon kaj pozicion en UEA havas tiuj, laŭ kiuj la ĉefa tasko de UEA estas “krei novajn esperantistojn”. UEA tamen ne povas elpensi kaj havigi rimedojn, per kiuj ĝi povus atingi senteblajn rezultojn en tio, sed en kreado kaj plibonigo de servoj ĝi vere povus atingi ilin. Mi tamen ne estas tre optimisma, ĉar intertempe la disvastigistoj radikale damaĝis kaj reduktis ĝuste la funkciadon de UEA kiel provizanto de servoj, kio kulminis en la fakta likvido de la Centra Oficejo kaj minacanta paralizo de la libroservo.

Andreas
Andreas
2024-05-07 15:09
Respondo al  Alexander Hamann

Alexander Hamann: “La nombro de Esperantistoj malkreskas ekde jardekoj.”

Kiel tio chi koheras kun “Die internationale Sprache Esperanto verbreitet sich zunehmend auf der Welt” (la internacia lingvo Esperanto disvastighas pli kaj pli en la mondo)?

Chu chi-rilate Esperantujo havas unu internan vidpunkton kaj alian vidpunkton komunikatan al la ekster-Esperantuja mondo?

Au chu temas pri pli-kaj-plia disvastigho sen kresko de la nombro de Esperanto-parolantoj?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-07 17:58
Respondo al  Andreas

Mi ne kuraĝus diri, ke la nombro de la Esperanto-parolantoj malkreskas. TIo povas esti vera, sed mi ne konas fidindajn statistikajn fontojn. Nek pri la kresko, kompreneble. Maksimume oni povas prezenti observojn pri unuopaj landoj,

Kiel mi iam diras – antaŭ 55 jaroj kiam mi lernis Esperanton, mi aŭdis, ke ĝi estas perdita afero, pri kiu okupiĝas nur maljunuloj. Tio devas esti vera, ĉar tion oni ripetas de 55 jaroj. 🙂 Sed la tiamaj maljunuloj kompeneble ĉiuj jam mortis.

Laste redaktita 11 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Lu Wunsch-Rolshoven
2024-05-15 10:10
Respondo al  Jouko Lindstedt

Laŭ mi estas multaj indikoj de progreso de Esperanto kaj ankaŭ de la kresko de Esperantujo. Eble la nombro de membroj en la tradiciaj asocioj estas la granda escepto, sed ni akceptu, ke la mondo ŝanĝiĝas: Multaj homoj ne plu formale ie membriĝas (tio kostas kotizomonon), sed ili neformale membriĝas en amaso da grupoj – en la grupo de vikipedio-redaktantoj, de Tatoeba-verkantoj, de vortaro-redaktantoj, en Facebook-grupoj, en multaj retlistoj ktp.

Dum multo ŝanĝiĝas en la mondo, la nombro de tagaj horoj restas konstanta: Multaj homoj ne trovas la tempon por engaĝiĝi en amaso da tute konkretaj retaj projektoj KAJ aldone en la tradiciaj asocioj.

Aldoniĝas, ke en multaj kazoj homoj havas la impreson, ke tiuj asocioj ne vere estas aparte viglaj por la antaŭenigo de Esperanto. Iuj sentas, ke asocioj ĉefe deziras havi monon; ke asocioj ofertas multajn ekskursojn kaj malmultan seriozan laboron. Se vi ne estas aparte ekskursema, nu … Ktp.

En la reto dum la pasintaj 9 jaroj pli ol 4 milionoj da homoj trairis almenaŭ unu lecionon ĉe Duolingo. Nombro ne konata el la historio de Esperanto. Eĉ ne proksima. Kaj, jes, longe oni povas diri, ke multaj ne finas la kurson. Kaj ke la finintoj ne ĉiuj alvenas por partopreni kaj pagi sian asocian kotizon. Tamen, eĉ konsiderante ĉion ĉi, mi ne konas nombron similan el la pasinteco (Tiŝljar en ~1985 skribis pri ~50.000 eklernantoj jare, kun iom entuziasmaj taksadoj). Kaj ni ciuj jam aŭdis pri Duolingo-lernintoj, kiuj nun flue parolas, aŭ vidis ilin.

Pri la libroj oni povas observi konstantecon de jare ~120 libroj (pli ol 48 paĝoj) dum kvardeko da jaroj. Eble nun iom falis – sed kie estas statistiko de pdf-libroj k.s.? Ne facilas havi statistikojn trans teknikaj ŝanĝoj, sed mi ja supozas, ke hodiaŭ estas pli da jaraj verkoj, elektronikaj kaj ne.

Inter proksimume 70 maŝinaj tradukiloj estas 11, kiuj ofertas ankaŭ Esperanton.

Kun ChatGPT eblas interparoli en Esperanto kaj mi legis pri du pliaj tiaj maŝinaj interparoliloj, kiuj ofertas Esperanton.

Do Esperanto kuniras ĉe la pinto de la teknika progreso.

Resume: Jes, mi ne povas ĵuri, ke la nombro de Esperanto-parolantoj kreskas, sed mi ja vidas amason da indikoj, kiuj supozigas ĝuste tion. (Cetere la scienca teorio pri la kapablo de homoj ekkoni la mondon ja forte dubas pri nia kapablo akiri certecon…)

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-15 14:26
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Do Esperanto kuniras ĉe la pinto de la teknika progreso.

Jes, nuntempe E-istoj certe uzas mutajn eblojn, kiujn la progreso disponigas. Tamen mi vidas problemon en tio, ke ne observeblas strebo krei ion vere novan. Atentindas, ke ĉiuj retejoj kaj projektoj, kiujn vi menciis, estis faritaj ne fare de Esperantistoj; tiuj nur ekuzis ilin. Kaj agante en ili, ni aŭ sekvas la modelon, kreitan de iliaj ne-Esperantistaj fondintoj (ekz., Vikipedio, Fesjbuko), aŭ uzas ĝin nur kiel novan medion por samaj interkomunikadoj kaj interparoloj. Ankoraŭ ne videblas, ke la E-komunumo kapablas uzi la nuntempajn eblojn por efektivigi ion vere unikan kaj utilan — kiel por Esperantistoj mem, tiel ankaŭ por la ekstera mondo. Sen tio ni malprobable povos eliri en nuna kriza stato.

Andreas
Andreas
2024-05-17 12:50
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu Wunsch-Rolshoven: “… en multaj kazoj homoj havas la impreson, ke tiuj asocioj ne vere estas aparte viglaj por la antaŭenigo de Esperanto.”

Por eltrovi, kiom trompas tia impreso, oni povus meti al asocia reprezentanto ekzemple jenajn demandojn kun peto pri respondoj:

1. Kiujn eventojn precipe por neesperantistoj via asocio okazigis en la pasinta jaro?
2. Kiujn metodojn kaj rimedojn via asocio utiligas, por altiri neesperantistojn al tiuj el viaj eventoj, kiuj celas precipe neesperantistojn?
3. Kiel via asocio utiligas sociajn retejojn, por atentigi neesperantistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj/au pri la ekzisto de lingva malegaleco en la mondo?
4. Kiel via asocio kunlaboras kun neesperantistaj organizajhoj?
5. Kiom da procentoj de sia budgheto via asocio elspezas por reklamkampanjoj, por atentigi neesperantistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj/au pri la ekzisto de lingva malegaleco en la mondo?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-07 16:31
Respondo al  Alexander Hamann

En la nuna disvastiĝo de la angla mi persone vidas neniun problemon. Kiel mi jam skribis ĉe LF, Zamenhof ekde komenco celis, ke Esperanto ne konkuru kun aliaj lingvoj, uzataj por internacia komunikado, sed funkciu parelele kun tiuj. Do nenio malebligas al ĝi funkcii paralele kun la angla.

Esperanto neniel povas konkuri kun lingvo, kiu estas instruita en chiuj lernejoj por multaj jaroj kaj havas plenan shtatan kaj socian subtenon.

En 2016 dekmilionoj da homoj dum kelk monatoj lernis serĉi pokemonojn. Serĉado de pokemonoj ne estis instruata en lernejoj kaj havis neniun ŝtatan kaj socian subtenon. En la moderna mondo certaj scipovoj kapablas disvastiĝi tre rapide en favoraj cirkonstancoj. Kaj uzado de Esperanto apartenas ĝuste al tiaspecaj, kvankam ĝi aperis en tute alia epoko.

Alexander Hamann
Alexander Hamann
2024-05-07 23:08
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Dum la vivtempo de Zamenhof ekzistis tri internacie, samrange uzataj lingvoj. La angla por komerco, la franca por diplomatio kaj la germana por la scienco. Hodiau la angla regas ankau la du aliajn sferojn. Ni havas nun kondichon, kiu malsimilas al la tiama tempo. Anstatau lerni tri inter-“naciajn” lingvojn, sufichas lerni nur unu internacian lingvon por komunikighi mondskale. Oni ech ne bezonas kompreni tion au mem decidi pri tio, char chi tiun decidon faris jam la registaroj per deviga enkonduko de la angla lingvo en la lernejojn.
Cetere, mi pensas, ke la komparo inter la lernado de lingvo kaj la serchado de pokemon ne tiel taugas. Mi dubas, ke la lasta estas tiel malfacila kaj temporaba kiel la unua. Char ankau la lernado de Esperanto postulas sufiche da tempo kaj peno, almenau por atingi pli-malpli akceptablan lingvonivelon.
Fakte pro tio, nur malmultege homoj lernus Esperanton, kiam ili jam disponas pri la angla.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-08 15:39
Respondo al  Alexander Hamann

La superrego de la Angla lingvo en la monda komunikado estas kondiĉita de tio ke Anglalingvuloj posedas la mondajn komunikilojn. Okazas neniu cenzuro (kaj tial ni eble danku ke ne aliaj nacioj superregas la mondan komunikadon), sed ekzistas gigantaj malekvilibroj en la tutmondaj informfluoj. Tio simple ne estas daŭripova.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-10 14:22
Respondo al  Alexander Hamann

Ĉi tiu temo certe bezonas apartan kaj detalan pridiskuton. Nun do mi volas antaŭ ĉio atentigi, ke, iom paradokse, nia propra kulturo de la Esperanta komunumo ŝajnas erarigi nin. Ni kutimiĝis opinii, ke optimuma skemo de internacia komunikado baziĝu sur uzado de unu lingvo. Tial ni tute preteratentas eblecon, ke skemo, en kiu oni uzas du lingvojn (la anglan kaj Esperanton) povas esti pli efika, ol nuna, en kiu oni uzas nur la anglan.

Tion eblas kompari kun hibridaj veturiloj; ili estas pli kompleksaj, ol ordinaraj aŭtoj, kaj energio de fuelo havas en ili pli longan ĉenon de transformiĝoj; tamen dank’ al tio ili montriĝas pli efikaj. Same, hibrida uzado de la angla kaj Esperanto povas esti pli efika, ol uzado de ajna el ili aparte.

Anstatau lerni tri inter-“naciajn” lingvojn, sufichas lerni nur unu internacian lingvon por komunikighi mondskale.

Ne ekzistas ajna abstrakta “internacia komunikado”, unueca kaj homogena. Ekzistas konkretaj situacioj de komunikado inter malsanlingvanoj, kiel aktualaj, tiel ankaŭ potencialaj. Kaj en certa parto (relative malgranda, tamen la sufiĉe granda kvante) de tiuj uzado de Esperanto povas esti pli avantaĝa, ol uzado de la angla. Do nia tasko estas trovi ĉi tiujn situaciojn, realigi ilin, se ili ankoraŭ restas potencialaj, kaj enpraktikigi Esperanton en ĝin.

Cetere, mi pensas, ke la komparo inter la lernado de lingvo kaj la serchado de pokemon ne tiel taugas. Mi dubas, ke la lasta estas tiel malfacila kaj temporaba kiel la unua.

Certe, la kazo de Pokemon Go estas ekstrema ekzemplo. Sed per ĝi mi nur volis substreki, ke en la moderna historio ni jam observis, kiel diveraj scipovoj relative rapide disvastiĝis sen ajna agado desupre. En la unua duono de la 20-a jarcento oni amase scipoviĝis stiri aŭtojn, en la fino de tiu oni amase ekmajstris personajn komputilojn, en lasta jardeko oni ankoraŭ pli amase ekuzis saĝtelefonojn. Eksterdube, ekzistas diferenco inter ekmajstri saĝtelefonon kaj ekmajstri Esperanton, tamen ĝi ne estas kvalita, nur kvanta. Ja Zamenhof en la antaŭparolo al la Unua libro skribis, ke unua postulo al internacia planlingvo estas, ke ĝi estu tiom facila, ke oni povu lerni ĝin ludante. Li ne hazarde uzis ĉi tiun vorton; li bone komprenis, ke nova lingvo kapablos konkuri kun aliaj kiel komunikilo nur se oni ne bezonos fari vere grandajn investojn en studadon de ĝi.

Laste redaktita 8 tagojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-10 14:39
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Char ankau la lernado de Esperanto postulas sufiche da tempo kaj peno, almenau por atingi pli-malpli akceptablan lingvonivelon.

Certe, tamen, kiel mi skribis supre, Zamenhof bone komprenis ĉi tiun problemon kaj de sia flanko faris ĉion eblan por solvi ĝin. Nuntempe ni povas fari alian grandan kontribuon en formo de modernaj kaj efikaj lingvolerniloj. Sed, bedaŭrinde, tiaj ankoraŭ forestas (kaj tio, miavide, estas unu el plej gravaj mankoj).

Kursoj kaj lernolibroj de Esperanto kutime sekvas tradician lernejan skemon kun lecionoj, ekzercoj, vortolistoj por memorigi k. t. p. Dume Zamenhof, kiel tio videblas el atenta legado de liaj verkoj, antaŭvidis vojon tute alian: lernanto povas tre rapide — dum horo aŭ du — kompreni, kiel la lingvo funkcias, post kiam al li restos nur ekzerci sian lingvan sperton. Interese, ke ilo por tio aperis longe antaŭ Esperanto; tio estas “interlinia traduko” aŭ “la sistemo de Hamilton”, kiel ĝi estas konata en la angla. Tamen mi konas nur kelk ekzemplon de aplikado de ĝi por Esperanto; jen, inter alie, germanlingva legolibro, eldonita en 1926. Moderna versio de ĉi tiu metodo estas konata kiel “la metodo de Ilja Frank”. Siatempe en Lernu estis kelk kursoj, bazitaj sur ĝi, tamen krom tio neniu penis apliki ĝin por instruado de Esperanto, kvankam ĝi tre efikas ĝuste por ĉi tiu lingvo. 

John nutt
John nutt
2024-05-10 22:24
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“Interese, ke ilo por tio aperis longe antaŭ Esperanto; tio estas “interlinia traduko” aŭ “la sistemo de Hamilton”, kiel ĝi estas konata en la angla. Tamen mi konas nur kelk ekzemplon de aplikado de ĝi por Esperanto; jen, inter alie, germanlingva legolibro, eldonita en 1926. Moderna versio de ĉi tiu metodo estas konata kiel “la metodo de Ilja Frank”. Siatempe en Lernu estis kelk kursoj, bazitaj sur ĝi, tamen krom tio neniu penis apliki ĝin por instruado de Esperanto, kvankam ĝi tre efikas ĝuste por ĉi tiu lingvo.”

Bedaurinde ech por esperanto oni ne antingas fluecon en 3 monatoj (kaj la simila stultajhojn kiu ni audas pri la lingvo lernado ghenerale).

Kaj kiom da “normaluoj” pretas kaj kapablas dedichi kelkajn centojn da horoj al lernado de artefarita lingvo kiel Esperanto?

Ne multaj. (Krom tio, jen interesa artikolo pri la “Hamilton method”

https://theamericanscholar.org/the-new-old-way-of-learning-languages/ )

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-11 12:51
Respondo al  John nutt

Bedaurinde ech por esperanto oni ne antingas fluecon en 3 monatoj (kaj la simila stultajhojn kiu ni audas pri la lingvo lernado ghenerale).

Por mi Esperanto estis dua lingvo post la angla, kiun mi studis. Mi komencis lerni la gramatikon laŭ la 20-paĝa skizo en libreto “Faktoj kaj mallongaj sciigoj pri Esperanto” fare de Nikolao Gudskov. Post kelk monatoj mi trovis rete la klasikan lernolibron de Boris Kolker, tamen mi ne legis ĝin eĉ ĝis la mezo, ĉar mi komprenis, ke mi jam scias, kiel funkcias la lingvo kaj mi bezonas nur pligrandigi lingvosperton. Kaj mi povas diri, ke se tiutempe mi havus efikajn lernilojn, pri kiuj mi parolis, do dum 3 monatoj mi certe povus atingi se ne fluecon, do sufiĉe liberan posedon.

Kaj kiom da “normaluoj” pretas kaj kapablas dedichi kelkajn centojn da horoj al lernado de artefarita lingvo kiel Esperanto? Ne multaj.

Vi, samkiel aliaj, denove parolas pri iu abstrakta “averaĝa homo”, dume necesas esplori konkretajn situaciojn de ebla komunikado.

Ni supozu, ke estas “normalulo”, kiu:

1) Havas klaran konscion, por kiu celo li povas uzi Esperanton kaj kion li povos ricevi per tio;

2) komprenas, kioma estos gajno kaj kiomaj estos elspezoj, se li decidos uzi Esperanton;

3) konsideros rilaton inter la gajno kaj la elspezoj avantaĝa.

Kio do povas deteni ĉi tiun “normalulon” de uzi Esperanton? 

John nutt
John nutt
2024-05-11 16:47
Respondo al  Kirill Ŝvedov

”Kio do povas deteni ĉi tiun “normalulon” de uzi Esperanton?”

Por normaluloj, la fakto ke la angla ekzistas kaj havas praktikan utilecon detenas ilin lerni Esperanton.

Normaluloj faras same kiel chiuj, ili ne lernas kaj klopadas propagandi novan internacian lingvon – precipe kiam tiu lingvo ne havas monon kaj politikan povon por subteni ghin.

Tio estas la pensmaniero de normaluloj, bedaurinde.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-11 16:31
Respondo al  John nutt

Denove: ni pridiskutas ne ion abstraktan, sed konkretan (ne ekzistantan ankoraŭ, sed eblan) situacion, kiun mi priskribis. Se homo certos, ke uzado de Esperanto estos avantaĝa por atingi konkretajn celojn, kiujn li bezonas, kial li ne uzos ĝin?

John nutt
John nutt
2024-05-11 22:13
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“Se homo certos, ke uzado de Esperanto estos avantaĝa por atingi konkretajn celojn, kiujn li bezonas, kial li ne uzos ĝin?”

La sama kialo, ke la normaluloj ne faras nenion signifan por protekti la medion. Se chiuj ne sekvas, kaj la registaroj ne faras nenion, la normaluloj ne zorgos pri tio.

Same kun la “lingva problemo” (lingva malegaleco).

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-12 12:12
Respondo al  John nutt

Mi parolas pri alia.

Ni imagu denove: jen ordinara homo, kiu siatempe lernis la anglan en la lernejo, tamen li ne povas libere ĝin uzi aŭ tute ne posedas ĝin. Li havas ajnan ŝatokupon, al kiu li dediĉas certan parton da siaj fortoj: amatoran astronomion, bredadon de kobajoj, konstruadon de robotoj sur platformo Arduio — ĉian ajn. 

Ĉi tiu homo jam multfoje renkontis informon pri Esperanto kaj li scias, ke tio estas ne nur ideo, sed vere funkcianta ilo, kiun uzas ĉiam pli multe da homoj tra la mondo. Li scias, ke sufiĉe multe da homoj, kiuj havas saman okupon kiel li, uzas Esperanton por interkomunikiĝi kaj ke se li lernos Esperanton, li povos tuj kontakti ilin. Kaj li scias, ke li povos lerni ĝin dum tri aŭ kvar monatoj, se li instalos sur sian saĝtelefonon apon aŭ bitlibron, kiun li legos dum veturi metroe al sia laborejo kaj reen.

Do, en ĉi tiu situacio (imaga, tamen realigebla) kial li ne uzos Esperanton?

John nutt
John nutt
2024-05-12 14:44
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En via teria scenaro, multaj homoj jam parolas Esperanton.

Kontraste en la reala mondo, praktike neniu parolas ghin (kaj praktike neniu ech konscias au zorgas pri la “lingvo problemo”.)

Jen kushas la grandega problemo (kaj defio) por Esperanto.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-13 13:52
Respondo al  John nutt

Certe, enpraktikado de Esperanto en skalo konsiderinde granda estas tasko tre malfacila, mi konsentas. Tamen mi ne opinias ĝin malebla. Ĝuste pro tio mi ripetadas kun obstineco de Katono, ke plej grava vojo nuntempe estas servi parolantojn de naciaj lingvoj, uzante Esperanton kiel pontolingvon. Nur tiumaniere Esperanto kapablos influi sufiĉe multe da homoj por estiĝi atentinda. Kaj tio ebligos jam senperan enpraktikigon de ĝi en konkretaj celgrupoj, al kiuj ĝi utilos. Tion mi priskribis antaŭe.

Laste redaktita 5 tagojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
John nutt
John nutt
2024-05-13 22:28
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En Usono (ekzemple) la kontrauabortisma movado estas tre forta. Kial? Char ghi havas multajn potencajn politikistojn kaj tre richajn homojn kiu drivas ghin. En nur kelkaj jardekoj ili transprenis la kontrauabortan movadan de marghena movado al movado kiu faras leghojn kontrau aborto.

Chi tiuj homoj havas la potencon kaj monon por shangi leghojn, kaj influi la publikan opinion.

Dum en Esperanto (bedaurinde) mono kaj potenco tute mankas.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-15 13:50
Respondo al  John nutt

Dum en Esperanto (bedaurinde) mono kaj potenco tute mankas.

Jes, tamen eĉ kun tiaj rimedoj, kiujn ili posedas, Esperantistoj kapablus fari multe pli. Mi rimarkis tion ankoraŭ meze de la 2000-aj jaroj, kiam estiĝis rimarkeble, ke la movado ne emas plenskale uzi la eblojn de la interreto, kiuj tiutempe komencis aperi — kaj nuntempe ili estas nekompareble pli grandaj. Kiam Flavio Rebelo en 2005 penis establi retan televidkanalon en Esperanto, tio estis sur rando de ebloj tiutempaj; hodiaŭ oni senprobleme povas aperigi en Jutubo HD-videojn kaj fari rektajn elsendojn el diveraj lokoj de la mondo. Temen oni same ne atentas ĉi tieajn eblojn. Kiel rezulto, mi povas spekti elsendojn, kiujn rusiaj popularigistoj de scienco faras el antikvaj temploj de Egiptio, sed tiaj fare de egiptaj E-istoj ne troveblas.

John nutt
John nutt
2024-05-16 8:50
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La chefa problemo ne estas mankon de rimedoj celintaj al aliaj esperantistoj/esperanto parolantoj. (Fakte impresas min kiom da rimedoj estas por tia malgranda lingvo – estas multaj lingvoj, kiuj havas 10 (ech 100!) fojojn pli da parolantoj, sed tamen havas malpli da rimedoj kompare kun Eo).

Sed manko de rimedoj au materialoj celintaj promocii Esperanton, kaj informi “normaluloj” pri la lingva problemo (kaj klarigi kiel Esperanto estas tauga solvo).

Laste redaktita 3 tagojn antaŭe de John nutt
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-18 20:32
Respondo al  John nutt

La chefa problemo ne estas mankon de rimedoj celintaj al aliaj esperantistoj/esperanto parolantoj… Sed manko de rimedoj au materialoj celintaj promocii Esperanton

Ĝuste laboro per-Esperanta, kiu celas nacilingvan publikon, kapablas esti tre bona rimedo por tio. 

Jens Stengaard Larsen
2024-05-10 15:32
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Lingvoj estas facilaj aŭ malfacilaj ne tiom pro sia interna strukturo, kiom laŭ la okazoj praktiki ĝin. En la tempo de Zamenhof estis malfacile akiri okazojn uzi fremdan lingvon, precipe parole. Hodiaŭ oni malfacile evitas la Anglan (kvankam tio tre varias laŭlande — pli facilas tie kie oni ne kutimas subteksti filmojn, ekzemple). Nescio de la Angla fariĝis signo de nekulturiteco. Scio de Esperanto estas kia ĝi ĉiam estis, nome signo de stranga kulturiteco (aŭ eble pli simpatia ol stranga, depende de medio kaj epoko).

Ni pli kaj pli proksimiĝas al la situacio kiam scio de iu ajn lingvo krom la Angla estas signo de eksterordinara kulturiteco. Oni ne devas esti eksterordinare kulturita por senti ke tio estas nedezirinda evoluo kaj necesas ŝanĝi la direkton. Sed oni jes bezonas posedi eksterordinaran kulturitecon por tion pruvi.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-08 15:55
Respondo al  Alexander Hamann

Ne mankas gejunuloj en Esperantio, sed ili loĝas en la junaj landoj, dum la potenco sidas en la landoj maljunaj.

Kaj la Angla ne estas ĉies dua lingvo, sed ies unua lingvo. Ni aliaj nur pruntas ĝin. Por posedi ĝin oni devas transdoni sin al ĝi.

Andreas
Andreas
2024-05-07 14:47

Al mi shajnas la afero, kvazau dejhavuo. Jen citajho el leginda komento de Lu Wunsch-Rolshoven de 2016-03-24 21:08: “Forlasu la esperon, ke UEA efike okupiĝos pri la disvastigo de Esperanto.”

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2024-05-09 21:51

mi trovas la diskuton tre interesa ankaŭ ĉar ĝi ne okazas, kie ĝi devus okazi, en la komitato de uea. mi mem, sed tio estas persone opinio,ne fariĝis esperantisto por vivi en aparta esperantista mondeto kaj tre malmulte interesiĝas pri esperantujo, kvankam mi vivas en ĝi tre kontente kaj agrable. mi pensas, ke se ni ne sukcesas plibonigi la mondon per esperanto, ni esence perdas nian tempon, pro tio mi apenaŭ interesiĝas pri liverado de servoj al la komunumo kaj aparte interesiĝas pri helpado al zamenhof, kiu bezonas helpon nun pli ol iam ajn. nun ĉiuj parolas pri milito kaj mi ne scias, kion farus nuntempa zamenhofo.
mi agnoskas, ke la malsameco de ideoj kun Osmo pri ĉi tiuj punktoj daŭras, kvankam mi angoskas, ke li organizis tre bonajn servojn siatempe, sed li timas ke la voĉoj de la disvastigistoj estas laŭtaj kaj multaj. mi ne aŭdas tiuj voĉojn krom la mian, sed unu hirundo printempon ne alportas.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-05-10 15:00
Respondo al  Renato Corsetti

Saluton, Renato!

Se ni pridiskutos paŝojn, farendajn ankaŭ por disvastigo de Esperanto, do al tiuj, miavide, apertenas jenaj (mi parolas nur pri la agado en la reto, ĉar mi konas la situacion ĉi tie):

1. Krei bonkvalitan alteriĝan paĝon multlingvan kun koniga informo pri Esperanto. Retejo Esperanto. net en sia nuna stato ne povas servi por tio kontentige; ĝi havas multe da problemoj kiel teknikaj, tiel ankaŭ koncerne enhavon.

2. Krei bonkvalitan kaj diligente administratan katalogon de utilaj Esperantaj resursoj, troveblaj rete. Manko de tia estas unu el la plej gravaj problemoj de la Esperanta interreto. Rezulte, homoj, lernintaj la lingvon, nur malfacile povas trovi ion por si interesan en ĝi.

3. Krei modernajn kaj efikajn lernilojn, kiuj ebligus al lernantoj ekzerci sian lingvan sperton senstreĉe. Oni, ekzemple, povus elŝuti ilin sur sian saĝtelefonon en formo de apo aŭ bitlibro kaj praktiki la lingvon, legante interesajn kaj distrajn tekstojn, adaptitajn laŭ la interlinia metodo aŭ laŭ la metodo de Ilja Frank (mi skribis pri tio supre).

Laste redaktita 8 tagojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-10 15:16
Respondo al  Kirill Ŝvedov

(forigita de la skribinto)

Laste redaktita 8 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-10 15:19
Respondo al  Renato Corsetti

“Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.” (Z) Renato, ne estas kontraŭdiro inter la interna evoluigo de Esperantujo kaj la plibonigado de la mondo. Povas esti diversaj opinioj pri tiu ligo, sed pri kontraŭdiro ne temas.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-10 15:43
Respondo al  Renato Corsetti

Por ke povu okazi diskuto en la Komitato de UEA, necesas ke la komitatanoj konu la respondon al la demando, kial tutmonda unulingviĝo en la Angla ne estas la plenumiĝo de la interna ideo de Zamenhof. Tiel longe ke oni kredas ke lingvo egalas al komunikado, oni neniam proksimiĝos al respondo. Tiel longe ke oni kredas ke iuj lingvoj povas esti pli efikaj ol aliaj, oni eĉ ne eskapas akuzon pri rasismo. Tiel longe kiel oni kredas ke la problemoj solvotaj per Esperanto devas esti tiel facile kompreneblaj kiel estas lerni la lingvon, oni absolute nenion povas komenci en la moderna mondo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-05-11 9:35

Al mi ŝajnas, ke vi postulas de UEA respondon al demandoj, kiujn preskaŭ neniu prezentas al ĝi. Viaj demandoj estas teorie interesaj, sed la eventuala laborplano devus havi tute alian nivelon de konkreteco. Kaj UEA ne povas dependigi sin de unu aŭ alia lingvoscienca teorio.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-11 10:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

UEA devas mem prezenti al si la ĝustajn demandojn, ĝi ne povas atendi tion de eksteruloj.

Por ke laborplano povu esti konkreta, necesas ke UEA dependigu sin de lingva teorio, aŭ almenaŭ antaŭsupozu ke iuj el ili estas malveraj. Tion ĝi faris en la pasinteco. Oni ja ankaŭ ne planas flugon al la luno antaŭ ol havi teorion pri tio kial ĝi ne falas sur la teron kvankam la pomoj tion faras.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-05-15 7:43

Dankegon, kara Jens, pro la bela komparo de la neceso kompreni la teorion, antaŭ ol oni praktikas, kun la demando pri luno kaj pomo, grava por spacveturado: Kial la pomo falas sur la teron kaj kial la luno ne? 😀 Mi ridis longe kaj plezure!

Aliflanke estas kazoj, kie indas post iometa kompreno de la teorio komenci per la praktiko; tiel oni povas lerni el la praktiko por havi pli bonan teorion por havi poste pli bonan praktikon.

La socio ĝenerale preferas la modelon “unue lerni la teorion, poste praktiki”. Unue oni finas studojn, poste oni rajtas praktiki. Ekzemple la pacientoj de kuracistoj preferas tiun sinsekvon por kuracistoj. Ankaŭ multaj entreprenoj ŝatas dungi finstudintojn. Mia tendenco estas unue tiom bone kompreni la problemon, kiom eblas en saĝa tempodaŭro (!), kaj nur poste praktiki. La tuto estas tre dependa de la personeco de la diversaj homoj, de iliaj scioj kaj spertoj kaj sentoj de bonfarto. En la ekstremoj la vero ne troviĝas, sed precize en la mezo ankaŭ ne, diras saĝuloj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-05-15 8:20

Jen provo de respondo al la demando pri tutmonda unulingviĝo en la angla. Esence: Tre malsupozeble tio okazos. Do tre teoria demando.

Tutmonda unulingviĝo en la angla estas atendebla nek tuj nek poste. Ni havis sistemon de tri gvidaj lingvoj (eŭropaj) antaŭ 150 jaroj (angla, franca, germana). Ni havis sistemon de unu gvida lingvo, la angla, dum pluraj jardekoj (ĉefe ĉar Usono laŭ loĝantaro dekobliĝis inter 1850 kaj nun). La mondo plu evoluas al sistemo de eble kvin gvidaj lingvoj, kiuj ĉiuj havas sian regionon: Almenaŭ ĉina, hispana (+portugala), angla, hindia, araba; eble ankaŭ franca, rusa… La angla funkcias kiel interlingvo de tiuj lingvaj regionoj – sed necesas nur, ke kelkaj procentoj parolas la anglan. La barata censo konstatis 12% de anglasciantoj en 2001 kaj 10,5% en 2011. En raporto de British Council, 2023, legeblas, ke en Ĉinio proksimume 1% scias konversacii en la angla (dum 300 aŭ 400 milionoj, proksimume 30 %, provas lerni la anglan). Universitatoj en Ĉinio kaj Japanio jam reduktas la postulojn pri anglascio.

Multaj parolantoj de eŭropdevenaj lingvoj kredas, ke la angla estas relative facile lernebla (ideo, kiu ofte vaporiĝas post la unuaj 1000 ĝis 2000 horoj de angla-studado); malmultaj konscias, ke poloj kaj hungaroj bezonas eble la duoblon de nia lernotempo kaj ke ĉinoj aŭ japanoj proksimume la trioblon (en Japanio eble 15 % parolas la anglan).

La aŭtomata tradukado ne helpos la anglan: Homoj uzos ĝin por traduki tekstojn el la angla. Sekve ili havos malpli da praktiko en la angla, ilia lingvonivelo iom post iom sinkos, almenaŭ ne plu progresos. Ĉiukaze homoj demandos sin, ĉu vere indas investi multan tempon por lerni la anglan, dum la neceso por povi legi anglalingvajn tekstojn forfalis. (Tio laŭ mi estis la decida argumento en la 1950aj jaroj ekzemple en Germanio: Kiel niaj studentoj kaj sciencistoj povos bone esploradi, se ili ne kapablas legi la plej novajn sciencajn artikolojn el Usono? Historio…)

Eble eĉ malpli da homoj (ne-angladenaskuloj) ol antaŭe publikigos en la angla, ĉar ja eblos por anglasciantoj havi maŝinan tradukon el la gepatra lingvo de la verkanto – en la gepatran lingvon de la leganto (kiu do ne havos la problemon devi legi anglalingvan tekston kun ĉiam ĝenaj nekonataj vortoj).

Inter 1950 kaj hodiaŭ la angla lingvo progresis de ~10% de la tera loĝantaro al nun ~20%. Kaj do, kiu tempa perspektivo?

Ĉu aktuale okazas la fina venko por la angla – aŭ ĉu la fino de la venko de la angla?

Laŭ mi nia demando estu: Kial indas disvastigi Esperanton aldone al la angla? Pri tio certe poste.

Jens Stengaard Larsen
2024-05-15 9:06
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

ĝenaj nekonataj vortoj” — nu, aŭtomata tradukado helpas konigi tiujn vortojn. Kaj se temas pri fakaj tekstoj, la vortoj estas nekonataj por nefakuloj en iu ajn lingvo, unuflanke, kaj aliflanke ĝuste la fakaj esprimoj tendencas esti la plej internaciaj (krom en la Ĉina, eble). Triaflanke, la lernado de ĉiuj lingvoj profitas de aŭtomata tradukado, ne nur la lernado de la Angla.

La lernfacileco de Esperanto ĉiam estis flanka kromargumento, neniam pli. La kerna argumento estas ke eblas nacia neŭtraleco kaj ke por tiu agado necesas aparta lingvokomunumo. La evoluo de la tradukteknologio estas unu el la faktoroj kiuj iom post iom rivelas kaj pliklarigas tion.

Lu Wunsch-Rolshoven
2024-05-15 9:46

La lernfacileco de Esperanto estas la bazo de ĝia supereco al la angla. Eblas bone supozi pro multaj lernejaj eksperimentoj, ke 150 horoj de Esperanto donas similan lingvonivelon kiel 600 horoj de la angla. Eblas diri, ke en tre multaj kazoj la angla bezonas la kvaroblan lernotempon por atingi certajn nivelojn de lingvoregado.
Nu, neniu miraklo: Kiam homoj pripensas problemon, prezentas solvon kaj pluevoluigas la solvon, tre ofte la progreso por la homaro estas signifa. Tiel ankaŭ en la kazo de Esperanto.

La sekvoj estas grandaj: Post mezume (mediane) nur proksimume tri jaroj Esperanto-lernantoj atingas nivelon super siaj aliaj fremdlingvoj. En la angla sen teknikaj helpiloj oni sentas la ĝenon de ankoraŭ mankantaj vortoj, de mankantaj parolturnoj, de mankanta scio pri ĝusta prononco, de gramatikaj esceptoj… “Libera” parolado kun teknika helpilo, nu, ne vere plezuro, almenaŭ por multaj homoj.

Homoj kun malalta kleriĝo ofte malsukcesas pri la angla – kaj kelkaj poste sukcesas pri Esperanto.

Homoj kun malpli da talento pri lingvoj, kun malpli da mono, kun malpli da kontakto kun la angla atingas malbonan nivelon en la angla (aŭ nenion bone uzeblan), dum pri Esperanto tiuj homoj ofte sukcesas.

Japanoj, ĉinoj k.a. grandparte malsukcesas atingi uzeblan nivelon en la angla; dume en Esperanto multaj el ili sukcesas.

La demando, ĉu pasintece lernfacileco estis aŭ ne estis grava argumento – tio ne vere ĉefas por mi. Gravas, ke laŭ mi tiu eco de Esperanto estas la bazo de ĝia supereco al la angla.

_Ne_ oferti Esperanton al lernantoj en la publika lernejo-sistemo kaŭzas antaŭvideblan malavantaĝigon de multaj lernantoj. Mi celas: oferti Esperanton aldone al bonaj lernantoj, oferti ĝin kiel sola lingvo al tiuj, kiuj antaŭvideble aŭ jam malsukcesas pri la angla.

John nutt
John nutt
2024-05-16 9:13
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“_Ne_ oferti Esperanton al lernantoj en la publika lernejo-sistemo kaŭzas antaŭvideblan malavantaĝigon de multaj lernantoj. Mi celas: oferti Esperanton aldone al bonaj lernantoj, oferti ĝin kiel sola lingvo al tiuj, kiuj antaŭvideble aŭ jam malsukcesas pri la angla.”

Enkonduki Esperanton kiel la unan fremdan lingvon, kun la celo instrui al la infano kiel lerni fremdajn lingvojn. En Britio (ekzample) infanoj ne eklernas fremdan lingvon antau ol ili estas 11-12 jaroj.

Kial ne unue instrui Esperanton, kiam ili havas 7-8 jarojn?

Jens Stengaard Larsen
2024-05-16 9:56
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Estas iom danĝere paroli pri la “supereco” de iu lingvo. Ne tiom danĝere kiel paroli pri la supereco de iu raso, sed iom simile.

La neadekvateco de la superrego de la Angla (aŭ de iu ajn nacia lingvo) estas la cirkonstanco ke ĝi estas ies lingvo, kaj la adekvateco de Esperanto estas ke ĝi estas ĉies lingvo. Por ke la Angla atingu la adekvatecon de Esperanto, ĝi devas fariĝi ĉies unua lingvo, dum Esperanto ne bezonas klopodi por ŝanĝi sian statuson de dua lingvo ĉe praktike ĉiuj siaj parolantoj.

Klopodante por regi la Anglan lingvon, oni ankaŭ kontribuas por regigi ĝin. Tion oni povas senti kiel protektilon kontraŭ la minaco de Rusa aŭ Ĉina superrego, se onia gepatra lingvo ne estas unu el tiuj tri. Kaj ju pli timema oni estas, laŭ tiu vidpunkto, des malpli oni deziras lerni aliajn fremdajn lingvojn krom la Anglan. Oni identigas sin kun la Angla kiel superlingvo, kiel ajn bone aŭ malbone oni scias ĝin.