La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto

La balotiloj por C-komitatanoj estis kalkulitaj kelkfoje por certiĝi, ke la rezulto ne estas erara.

En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.

La lasta Lisbona kunsido de la Komitato de UEA komenciĝis je kvaronhora malfruo.

– Ni atendas la ĝeneralan direktoron, kiu devis preni paperojn en la alia kongresejo post ĝia malfermo, klarigis prezidanto Mark Fettes.

Mark Fettes en la vendreda kunsido.

La plej multaj kongresaj salonoj troviĝas en la jura fakultato de la Lisbona universitato, tamen ne la salono Hodler, kie kunvenas la Komitato. Ĝi situas en la pompa rektorejo de la universitato, kie la gardistoj laŭ sia kutimo ne emas enlasi esperantistojn. Tamen post iom da konvinkado ankaŭ ĉi-foje la komitatanoj sukcesis eniri.

Por komenco la Komitato fintraktis la detalojn de la nova kotiz-sistemo, kiu estis principe akceptita en lundo. Oni interalie decidis, ke junaj membroj ĝis kaj inkluzive la aĝo de 19 jaroj ricevos 75-procentan rabaton de la baza kotizo, dum junaj membroj en la aĝo de 20 ĝis inkluzive 25 jaroj havos rabaton de 50%.

Tio signifas, ke 26-jara baza membro en Nederlando venontjare pagos kotizon de 44 eŭroj, dum 19-jarulo pagos 11 eŭrojn. En malpli riĉaj landoj la kotizoj estos malpli altaj, laŭ matematika formulo bazita sur la meza enlanda produkto en la koncernaj landoj. Tiuj, kiuj volos ricevi la revuon Esperanto en papera formo devos aldone pagi 30 eŭrojn, sendepende de aĝo kaj loĝloko.

La proponata 25-procenta rabato por personoj kun “limigita enspezo” aliflanke estis forte kritikata de pluraj komitatnoj, ĉar mankis difino de tio, kion signifas “limigita enspezo”. Prezidanto Mark Fettes unue aludis, ke povus temi pri ekzemple pensiuloj. Tiun difinon de “limigita enspezo” kritikis Michael Boris Mandirola:

– Mi ŝatus peti la estraron ne inkluzivi pensiulojn en tiu listo, ĉar se taksi laŭ la ĝenerala aĝostrukturo, tre multaj el niaj membroj apartenas al tiu kategorio. Se la kotizo estas tro alta por pensiuloj, ĝi simple estas tro alta entute.

Tuomo Grundström kritikis la la vortumon de la propono:

– Se demandi al kiu ajn, ĉu via enspezo estas limigita, la respondo estas jesa. Mankas ajna difino de tio, kion signifas limigita enspezo.

Brian Moon parolas.

Samopiniis Brian Moon:

– Ŝajnas al mi, ke la tuta propono estas nesubtenebla ĝuste pro la manko de difino. Ĉu oni celas, ke kiu ajn rajtas deklari sin malriĉa kaj ricevi rabaton surbaze de propra deklaro?

– Jes, tio estas esence la propono, konfirmis prezidanto Mark Fettes.

Edwige Tantin Ackerman aliĝis al la kritiko de la proponata rabato, kiu laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer venontjare kostus al UEA “ion inter 6.000 kaj 7.000 eŭroj”.

– Tiu propono estas ne akceptebla, precipe se konsideri la deficiton. “Limigita” signifas nenion, dependas de la vidpunkto. Se tio estos aprobita, mi persone petos aliĝi laŭ tiu formulo.

Pro la forta kritiko Mark Fettes portempe retiris la proponon pri rabato por personoj kun “limigita enspezo”. Post prilaboro nova propono estos prezentita al la komitato por reta voĉdono.

Iom longe oni diskutis pri la kotizoj de dumvivaj “Bazaj membroj”, la nova senpapera membrokategorio. Laŭ la origina propono novaj dumvivaj Bazaj membroj pagu tridekoblon de la kotizo de Baza membro por la lando kie ili loĝas nun – aŭ por la lando kie oni plej longe rezidis dum la lastaj dek jaroj, se tiu kotizo estas pli alta.

La Komitato voĉdonas.

Multaj esprimis dubojn pri tio, ĉu vere homoj en la landoj de la plej malalta kotizkategorio rajtu iĝi dumvivaj membroj kontraŭ nur 60 eŭroj, se la jara kotizo de Baza membro tie estos 2 eŭroj.

Orlando Raola proponis tute forigi la kategorion de dumviva Baza membro. Fine oni decidis, ke membroj en landoj de la plej favora kotizkategorio devos pagi laŭ la dua, pli kosta tarifo, se ili volos iĝi dumvivaj membroj. Tiam la minimuma kosto por iĝi dumviva Baza membro venontjare estos 210 eŭroj. En Nederlando venontjare nova dumviva Baza membro devos pagi 1.320 eŭrojn.

Multa tempo estis elspezita por diskutoj pri ekonomia justeco, kaj la buĝeto devis esti traktita tre haste. Efektive nenio estis dirita pri la nuligo de la Jarlibro, se ne konsideri la intervenon de Mireille Grosjean, kiu “forte subtenis” ke la Jarlibro aperu ĉiun trian jaron, kaj “povus konsideri” ke la revuo aperu nur ĉiun duan monaton, por ŝpari monon.

Michael Boris Mandirola proponis, ke estu aldonita al la buĝeto enspezojn de luigado de ejoj en la Centra Oficejo kaj la Volontula domo por eksteruloj. Martin Schäffer kontraŭis la aldonon de difinitaj sumoj en la buĝeto dum oni ne scias, ĉu efektive oni sukcesos ion gajni. La Komitato samopiniis, kaj ne volis aldoni novajn teoriajn enspezojn en la buĝeton.

La finaj formuloj de la proponoj pri rabatoj estis projekciitaj sur grandan ekranon.

La deficito de la originala buĝetpropono de la estraro por 2019 estis 133.000 eŭroj.

– Ni proponas konservativan, se ne diri pesimisman buĝeton, ĉar ni preferas riski ke ni poste faros pl bonan rezulton – kaj ne male, kiel okazis en lastaj jaroj, klarigis Mark Fettes.

Post la ŝanĝoj kaŭzitaj de la forte rabatitaj kotizoj por la plej malriĉaj landoj, aprobitaj de la Komitato en lundo, la deficito de la proponata buĝeto altiĝis je 9.000 eŭroj, al 142.000.

Dietrich Weidmann kontraŭis la aprobon de tia buĝeto, krom se oni samtempe povus devontigi la estraron rapide sanigi la ekonomion de la asocio.

– Mark ja ne kulpas pri la terura situacio, sed se ni daŭrigos tiel, mi ne povas subteni politikon, kiu kondukos nian asociojn al kompleta detruo post kelkaj jaroj. Ni uzas la kapitalon por kovri kostojn, kiuj devas esti kovritaj el la enspezoj. Oni jam avertis pri la situacio en Bonaero, sed pasis tri jaroj kaj ne okazis saniĝo. Ni devas havi planon, kiu reduktas la deficiton jaron post jaro, mi ne volas ke venontjare la estraro denove prezentos al ni tian buĝeton, li diris.

Post malmulta diskuto la Komitato aprobis la buĝeton prezentitan de la estraro senŝanĝe. Aldone ĝi aprobis ankaŭ la rezolucion proponitan de Dietrich Weidmann, laŭ kiu la deficito devos esti duonigita ĝis 2020 kaj en 2022 la buĝeto estu ekvilibra. Post tio la buĝeto dum la sekva trijara periodo devos resti averaĝe ekvilibra. Tamen ne klaras kio okazos, se la ekonomio de la asocio ne sekvos la rezolucion de la Komitato.

Pro tempopremo la kunveno, kiu devis finiĝi je la 12-a horo, estis trifoje longigita. Eble pro la urĝo okazis grava fuŝo, kiun ĝenerala direktoro Martin Schäffer lastmomente sukcesis korekti.

Rakoen Maertens (meze) estis elektita nova komitatano C.

Michela Lipari, iama estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA, kandidatis por la posteno de estrarano pri kongresoj kaj kulturo. Por ke la kandidatiĝo estu valida, ŝi tamen devus unue esti elektita komitatano C. Kontraŭ ŝi kandidatis Rakoen Maertens, kiun forte subtenis Francesco Maurelli.

Por subfosi la eventualan subtenon de Michela Lipari li interalie laŭtlegis la alineon pri ŝi el la demisia letero de la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. En 2001 li skribis interalie: “Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili.”

– Tio ne estas serioza. Do voĉdonu por serioza kandidato, konkludis Maurelli.

Post iom kaosa disdono de balotiloj kaj rapida voĉdonado oni kalkulis la voĉojn. Montriĝis ke Lipari estis elektita komitatano C per 27 voĉoj, dum Maertens ricevis nur 8 voĉojn. La kalkulintoj jam volis forporti la balotilojn, sed la ĝenerala direktoro Martin Schäffer unue petis rigardi ilin, kaj baldaŭ kun ĉagrenita mieno anoncis:

– Mi havas la impreson, ke estas tute inverse.

Kalkulado de balotiloj.

La balotiloj estis zorge rekalkulitaj, kaj montriĝis ke efektive Lipari ricevis 8 voĉojn kaj malgajnis la baloton. Per 27 voĉoj Rakoen Maertens estis elektita komitatano C. Tri komitatanoj ne voĉdonis.

Ĉar Lipari ne iĝis komitatano C, ŝi ne povis kandidati al la estraro. Estis do kvin kandidatoj: Brunetto Casini, Arina Osipova, Fernando Maia, Orlando Raola kaj Amri Wandel. Post la unua voĉdono restis du kandidatoj: Maia kaj Raola. En la dua voĉdonado Raola ricevis 15 voĉojn kaj Maia 25. Kiel nova estrarano estis do elektita Fernando Maia, kiu ne ĉeestis en la kunveno, sed prezentis sin per sesminuta filmeto.

Sekvafoje la Komitato de UEA renkontiĝos venontjare en la Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando. Tie estos elektita tute nova estraro, kun nova prezidanto, ĉar post du mandatperiodoj Mark Fettes ne plu povos kandidati.

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-03 22:56

Mi prognozas, ke inter la unuaj agoj de la komitato venontan jaron, post konstato de la ŝanĝoj faritaj ĉi-jare kaŭzis kolapson de la membro-nombro, estos reiri al la antaŭa sistemo.

ALeks
ALeks
2018-08-04 0:06
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kaj se la membro-nombro ne kolapsos, kion vi faros? Ĉu manĝos vian ĉapelon? 🙂
Vi devus scii, ke unu afero ne estas prognozebla: la estonto.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-04 14:54
Respondo al  ALeks

Ĉu vi efektive estas Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA? Se jes, decus malkaŝi tion kiam vi komentas decidojn de UEA. Se vi ne estas Aleks Kadar, vi kompreneble tute rajtas esti pseŭdonima.

Mi pensas ke la sekvo de ĉio ĉi estas multe pli prognozebla ol iuj pensas.

Kolaps
Kolaps
2018-08-04 23:48
Respondo al  Yves Bellefeuille

Dece estus informi la legantojn, ke vi ĉeestis la komitatkunsidon, ke, kvankam nekomitatano, rajtigite de la komitato, vi intervenis dum la komitatkunsido. Tio estis la ideala momento por diri vian opinion, sed vi intervenis … nur por iom plibonigi la proponon pri kotizsistemo. Poste, en Libera Folio, vi denove intervenas, ĉi foje por kritiki la kotizsistemon. Stranga dueco, ĉu ne?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-08-05 15:44
Respondo al  ALeks

> Ĉu manĝos vian ĉapelon?

Se efektive komentas la ĝensek de la estraro, necesus atentigi lin (kaj ceterajn estraranojn/komitatanojn) , ke ŝercaj/ironiaj/sarkasmaj komentoj de ofichavantoj estas ĝenerale malbonvenaj kaj ne tre elegantstilaj, eĉ se foje ili estas amuzaj (kio nun eĉ ne tielas). Ofichavantoj konsciu, ke ili estas publikaj figuroj kaj ke iliaj reagoj estas multe pli zorge gvatataj – kaj severe prijuĝataj. Oni ne donu al grumblemuloj (pravan) okazon grumbli. Kompreneble ofichavanto ne ĉiam devas konsenti pri ĉio kaj certe rajtas esprimi sian malkonsenton – sed sobre kaj elegante.

> Vi devus scii, ke unu afero ne estas prognozebla: la estonto.

Neniu dubo pri tio. Tamen ni ne tute sukcesas kompreni, kial prognozeblo de l’ estonto estus neebla por komentantoj sed larĝe antaŭvidebla por UEA.

Tobiasz
Tobiasz
2018-08-05 18:00
Respondo al  ALeks

Bedaŭrinde, vere hontiga kontribuo. Mi ne atendus tion de Aleks.
Ĉu prognozado ne estas parto de la laboro de nia Estraro?

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-04 13:09

Ĉu estas nur mi kiu iom ŝokiĝas pri la kalkulado de la balotiloj sur seĝoj kaj sur la planko, laŭ sufiĉe senorda maniero? Ĉu en la kongresejo ne troviĝas tabloj?

Cetere, la preskaŭa fiasko de la voĉdonado por Lipari kaj Maertens estas konsterniga. Se Schäffer ne “hazarde” petis rigardi la balotilojn . . .

Oni devas scivoli kiom da tiaj misdecidoj okazis dum la jaroj en la asocio. Kaj kiel facile povus esti manipulataj decidoj favore al unu partio aŭ alia.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-08 20:14
Respondo al  Lee Miller

Por nombri la balotilojn, oni elektas tri homojn, normale homojn kiuj hazarde ĉeestas en la salono kaj ne mem estas komitatanoj.

Mi aŭdis ke la konfuzo okazis, ĉar unu el la kontrolantoj estas el Japanio kaj ke en tiu lando, se oni metas ikson apud la nomo de kandidato, tio signifas ke oni ne volas tiun kandidaton. La kutimo en multaj landoj estas inversa: oni metas ikson apud la kandidato, kiun oni jes volas. Tial la anoncitaj rezultoj estis inversigitaj.

Tamen, laŭ la reguloj, oni voĉdonas ne per iksumado, sed per skribado de la vortoj “por”, “kontraŭ” aŭ “sindeteno”. Eble iu kiu ĉeestis povas konfirmi, ĉu oni efektive voĉdonis erare per iksoj.

Mi mem iam estis kontrolanto de voĉdonado. Se komitatano dirus, ke li volas kontroli la rezultojn, mi pensas, ke mi permesus al li rigardi la balotilojn, kondiĉe ke nur mi (aŭ alia kontrolanto) tuŝu ilin. Se la homo en la foto kiu tenas la balotilojn estas kontrolanto, mi pensas ke estas akcepteble ke komitatanoj tiel rigardu la balotilojn por kontroli la rezulton, kvankam oni certe prefere uzu tablon.

Aliflanke, se la ĝenerala direktoro petus ke mi donu al li ĉiujn balotilojn, mi plej verŝajne rifuzus.

Kompreneble, la komitato mem povus decidi kiel oni kontrolu rezulton, pri kiu oni dubas.

Jovana
Jovana
2018-08-09 14:38
Respondo al  Lee Miller

Probable luo de tablo kostas pli ol luo de seĝo, kaj UEA ne povis pagi tion. Ne forgesu ke UEA estas [ankoraŭ] survoje al bankroto. Kiam la nova kotizsistemo funkcios, la organizaĵo fartos multe pli bone kaj havos monon por lui ankaŭ tablojn.

Cyrille
2018-08-04 19:44

Konsternas min ke oni bezonis tiom da jaroj por liberighi de tiu paperajho kiu kostas 12000 euroj. Kaj tamen tio estas nur dekono de la deficito ! Nekredeble forta estas tiu asocio ?.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-05 11:21
Respondo al  Cyrille

Por tiu paperaĵo kiu kostas 12 000 eŭrojn, homoj pagis MJ-kotizojn de 34 000 eŭroj nur en 2017. Evidente ekzistas merkato por ĝi, ŝajne eĉ enspeziga merkato.

Osmo Buller
Osmo Buller
2018-08-06 9:03
Respondo al  Yves Bellefeuille

En 2017 la jarlibro eĉ kostis 2000 € pli ol en 2016, interalie ĉar pro la malfrua apero ĝia dissendo kostis pli. Per iomete pli da anoncoj oni facile malaltigus la kostojn per 1000-2000 €, sed pri varbado de anoncoj oni ne plu zorgas. La Jarlibro ne estas malprofitiga, sed ĝia nuligo ja estas.

Osmo Buller
Osmo Buller
2018-08-06 9:37
Respondo al  Osmo Buller

Mi aldonu, ke mi estis ĝenerala direktoro dum 18 jaroj kaj jam antaŭe kiel direktoro de la CO dum 7 jaroj respondeca pri la jarlibro. Se ĝi estus malprofitiga, mi estus likvidinta ĝin jam antaŭ longe.

Osmo Buller
Osmo Buller
2018-08-08 11:57
Respondo al  Yves Bellefeuille

Necesas kompletigi, ke la kostoj menciitaj de Yves inkluzivas ankaŭ tiujn de la Gvidlibro. La kotizoj Membro kun Gvidlibro alportis 3 369 € en 2017. Do, estis entute 37 901 € da enspezoj kontraŭ 11 717 € da kostoj. En 2016 temis pri 36 108 € kontraŭ 9 737 €.

Roland Schnell
2018-08-05 12:24
Respondo al  Cyrille

La kostoj nur estas unu flanko. La alia flanko estas la “profito” – Ĉu la gajno per kotizoj, ĉu la reputacio por la asocio. Bedaŭrinde en la estrao de UEA nun regas mallarĝe pensantaj burokratoj. Tio kutime estas la fino de ĉiu organizo, ĉu firmao, ĉu asocio.
Dum la lastaj jaroj mi ne rimarkis intereson pr la prezento de servoj kaj produktoj de UEA, nek de la estraro, nek de komitatanoj, nek de delegitoj, nek de simplaj membroj.
La sola ideo estas “Ŝpari” la “nenecesajn” elspezojn. Finfine oni rimarkas, ke oni “ŝparas” la tutan asocion.
Estas interese, ke la ĝenerala direktoro kaŝe subtenas konkurencan produkton, kiu vegetas en la reto: http://esperanto.org/
Eble ĝi ekfloros profitcele post la morto de UEA

Jovana
Jovana
2018-08-08 15:13
Respondo al  Cyrille

Konsterna estas ankaŭ la fakto ke el senprofitcela organizaĵo – kia ja estas UEA – oni volas fari negocon porprofitan. La fakto ke por vi la Jarlibro ne havas valoron (ekster la mona aspekto) ne signifas ke ĉiuj havas la saman senton. Kaj kion oni faros per la ŝparita mono, krom pagi la vojaĝkostojn de iu kiu – laŭdire – konstruas novan pli utilan retejon por UEA?

Roland Schnell
2018-08-09 11:35
Respondo al  Jovana

Interesa evoluo en ILEI
Kreiĝis laborgrupo por esplori pri la merkatika aspekto de niaj du revuoj Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko (JA). Ĝi konsistas el William Harris, Karine Arakeljan, Didier Janot kaj niaj du redaktoroj, Jozefo Nemeth (IPR) kaj Stano Marček (JA). La eldonado de la du revuoj, kaŭzas deficiton por la Ligo, do la laborgrupo devos esplori pri solvoj.
fonto: http://sezonoj.ru/2018/08/nova-estraro-de-ilei/
Lastmomente oni komencas esplori la merkaton!

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-09 12:00
Respondo al  Roland Schnell

Pro tio ke efektive en la mondo malmulte da homoj vere instruas Esperanton, mi ne vidas grandan esperon tiukampe.

Oni povas teoriumi, sed tio ne aparte sukcesos.

Esperantujo mem estas tre malgranda. Kie oni supozas trovi klientojn?

Roland Schnell
2018-08-09 12:44
Respondo al  Lee Miller

Nu, se mi prenas la ekzemplon de Berlin. Preskaŭ nenio konas la menciitajn revuojn. Eble estas abonanto, sed li aŭ ŝi zorge kaŝas sian ekzempleron kaj evitas montri al aliaj (sama situacio kiel revuo Esperanto) aŭ pretas varbi aliajn abonantojn.
Supozeble oni povas du- aŭ triobligi la eldonkvanton. Sed tiu signifus, ke oni disdonos aŭ dissendos senpagajn provekzemplerojn aŭ alimaniere provas atingi tiujn, kiuj instruas Esperanton. Sendube ili ekzistas, sed ili nenion scias pri ILEI kaj la revuoj.
La kutima respondo estas: Estas en la reto, vi ja povas rigardi…….

Pachter
Pachter
2018-08-09 18:50
Respondo al  Roland Schnell

La prezentita ekzemplo de Berlin estas malgxusta, cxar de jardekoj jam cxiam en la E-biblioteko trovigxas aktuala ekzemplero kiun mi kiel ILEI-membro ricevas kaj plu donacadis por la menciita biblioteko. Kiu ne kredas, tiu vizitu la bibliotekon cxe la nuna prizorganto Gerd BUSSING. Krome ofte mi donacis la “Juna amiko” ,
laste ekzemplerojn de la jaroj2017 kaj 2017, kaj mi ecx en Berlin estis peranto .

Roland Schnell
2018-08-10 8:06
Respondo al  Pachter

Dankon por la klarigo pri Berlin. Estas ja la problemo, ke la revuoj de ILEI (kiel aliaj) trankvile kuŝas en bretaroj de bibliotekoj. Tiuj, kiuj eventuale bezonus ilin, ekzemple instruistoj aŭ instruantoj, ne konas. Neniu sentas sin respondeca informi pri la ekzisto aŭ de tempo al tempo pri aktuala enhavo.
Tio baziĝas sur la aserto, ke la enhavo estas utila kaj leginda. Eble multaj Esperanto-revouj prave estas nekonataj pro la banala kaj seninteresa enhavao.

Douglas Draper
Douglas Draper
2018-08-05 17:02

Parolante kun la publiko, ni ĉiam aŭdas ke Esperanto estIS bona ideo, sed ke ĝi fiaskis. La Jarlibro, kun la delegita reto, en poŝformato, estas palpebla pruvo ke Esperanto estas multe pli ol nura ideo. Mi esperas ke la Jarlibro reaperos, almenaŭ ĉiun trian jaron.

Tobiasz
Tobiasz
2018-08-05 18:54

Mi timas ke la nova sistemo kaŭzos multajn administrajn problemojn, des pli se oni konsideras dubojn pri la nova ankoraŭ ne preta retejo kaj malgrandeco de la stabo. Plie, mi estas kontraŭ la 25% rabato por membroj kun ”limigita enspezo”. Tio iom similas al kontrolado pri handikapeco konforma al reguloj de UK-aliĝo. La proceduro estas malfacila kaj temporaba. Sed dum UK temas pri kelkdeko da kazoj, el kiuj pluraj estas konstantaj kongresanoj. La limigita enspezo povas varii de jaro al jaro (male al handikapeco) kaj se konsideri antaŭvideble enorman skalon de tiaj aliĝoj, la afero estas praktike ne kontrolebla. Mi instigas la Komitaton malaprobi ĉi tiun amendon, sendepende de ĝia vortumo.
Persone mi kredas ke la nova kotizsistemo gvidos al enorma kaosa en la venonta jaro. Antaŭvideble la enspezo de la kotizoj malkreskos, kreskos nombro de membroj sed samtempe oni bezonos pliajn homfortojn por administri tion. Post du jaroj oni verŝajne emos reveni al la malnova, tamen pli enspeziga sistemo.

Gecxjo
Gecxjo
2018-08-06 20:59

Formortas paperformo de libroj — virtualiĝas ;-()
Jen LdE nur rete, aliaj periodaĵoj.
Kosto de 1 ordinara poŝta koverto = 10000 (eble eĉ pli) retmesaĝoj. Epistola arto (memoras ĉu en E-lernolibroj ekz. de leteroj???) ŝrumpas kiel ŝagrino…
Sed administraj elspezoj ĉiam kreskas kaj kreskas… Kaj forglutis povran Jarlibron ;-(

István Ertl
2018-08-07 13:24
Respondo al  Gecxjo

“ŝrumpas kiel ŝagrino” – temas pri aludo al romano de Honoré de Balzac, “Peco da ŝagrino” (La Peau de chagrin), en kiu magia ledopeco ŝrumpadas iom post iom post plenumigho de chiu deziro. En Esperanto ni povus diri samefike: “ŝrumpas kiel la membraro de UEA”.

Gecxjo
Gecxjo
2018-08-08 20:21
Respondo al  István Ertl

Vi pravas. Sed ŝrumpas pro ia alia kaŭzo, nur de ne plenumo de deziroj… ;-(
Pri ŝrumpo de membraro… eĥ, en ĉiu evoluo de ajna organizaĵo estas 3 fazoj — kresko, horizontala linio kaj… falo. Tamen estas mirinde, ke UEA tiom da malfacilaĵoj travivis, kio tamen okazas NUN ??? Seniluiziĝo, malesperiĝo. Aŭ simple oldiĝo?
Estis provoj ‘ellasi nigran sangon’ (raŭmismo, civitanismo k.a.), por iom tio efikis. Kio do bezonatas nun???

Roland Schnell
2018-08-09 11:29
Respondo al  Gecxjo

Dum la lastaj jardekoj UEA ignoris la varbadon, ekzemple per prezento kaj plibonigo de la servoj. La jarlibro iĝis kuriozaĵo kun amaso de ne uzeblaj adresoj. Multaj Delegitoj iĝis maljuna kaj ne plu respondis. La bariero iĝi delegito estis ridinde alta. Mi vane provis, ĉar mi havis la iluzion kontribui al UEA. La revuo estis sekreta dokumento por iterna uzo de la membroj. Tie oni provis fari ŝanĝojn kun diversaj redaktoroj, kies ideoj ne plaĉis al la estraro.
Teorie la produkto “revuo” estus iomete pli taŭga ol antaŭe por pli vasta publiko, sed tion oni ne celas.
La CO kaj la estraro gvidis la asocion kiel afero, kiu havas altan signifon “en si mem” kiel reprezentejo de la tutmonda Esperanto-Movdo. Dum jardekoj oni eĉ ignoris la ekziston da aliaj, kiel SAT, ne parolante pri Civito. La profito el al multekostaj kongresoj (UK) sufiĉis por vivteni burokratan aparaton kaj ridinde malprofitajn strukturojn, kiel libroservo.
Dum multaj jaroj la naciaj librovendistoj lamentis (sensukcese) pri la absolute neprofesia konduto de la libroservo. Supozeble intertempe rezignis pro daŭra ignoro kaj agas sendepende aŭ ne plu ekzistos por manko da klientoj.

Roland Schnell
2018-08-09 11:30
Respondo al  Roland Schnell

Du parto (estis tro longa teksto, mirinde)
La reago al la krizo estas tute tipa: Preni pli da monoj de la malmultaj, kiuj restas, anstataŭ inviti novajn membrojn per efikaj servoj.
El burokrata vidpunkto estas logika decido: Se oni havas malefikan mastrumadan sistemon, kiu kaŭzas amasaon da laboro por la dungitoj, estas pli racie limgi la nombron de agoj, anstataŭ krei plian laboron per novaj membroj.
Aparta problemo estas la dumvivaj membroj. La strategio estas per alta unufoja kotizo akiri kapitalon. Tio funkciis certa tempo, ĉar oni ricevis ion por kapatalo de la banko aŭ de la investo. Dum la lastaj jaroj la sistemo kolapsis, sed neniu en UEA pensis pri alternativo. La sola reago estis akiri plian kapitalon por investi en domoj en Rotterdam.
Sed tio modelo nur efikas, se oni povas vendi la domon kun profito. La vendon de la domo de la CO la estraro denove rifuzis.

Jovana
Jovana
2018-08-08 12:41

Bedaŭrinde la enketilo per kiu oni demandis la membrojn de UEA, kiujn servojn ili konsideras konservendaj aŭ forigendaj, neniam atingis min. Nu, ne multe gravas. Gravas, tamen, ke la membraro konu la rezultojn de tiu enketado. Ĉu ni povos baldaŭ legi ilin ie (ekz. de la revuo Esperanto – kiu tiel iĝus pli interesa)? Ĉu la komitatanoj havis aliron al tiuj rezultoj, kaj baze de ili oni faris la decidojn?

duonfidela
duonfidela
2018-08-08 15:26
Respondo al  Jovana

Ili versxajne sciis, ke vi donus nedeziratajn respondojn kaj tial ne demandis vin! Vere, kial oni ne montris la rezultojn? Aŭ kie ili videblas?

DidiWeidmann
2018-08-14 9:29

Karaj mi devas konstati, ke Libera Folio tre malekzakte raportas pri la Komitat-Kunsido. La porpono mia ne Estas “rezolucio”, sed “Buĝeta Regulo” – do temas pri deviga ordono de la komitato. Jen la detala informo:

Buĝeta Regulo de Lisbono

La 3-an de aŭgusto 2018 la komitato akceptis post fortaj protestoj de la komitatano A el Svislando, Dietrich Michael Weidmann, kontraŭ la ĝis-nuna buĝeta politiko, kies daŭrigo kondukintus la asocion en manpleno da jaroj al bankrotiĝo, la Buĝetan Regulon de Lisbono, kiu tekstas jene:

La komitato fiksas, ke la buĝeta deficito por 2020 povas esti maksimume la duono de la buĝeta deficito por 2019 kaj la deficito por 2021 maksimume EUR 50000.-. Ek de 2022 la buĝeto por trijara periodo devas esti ekvilibra.*

* Vortumo formulita el miaj notoj, la ekzaktan vortumon vi vidos en la protokolo de la lisbona komitatkunsido, kiu espereble baldaŭ aperos. Je demando mi buŝe klarigis, ke „la buĝeto por trijara periodo devas esti ekvilibra“ ekzakte signifas, ke ek de 2022 ni principe havu daŭre ekvilibran buĝeton. Ke tamen memkompreneble pro ne antaŭvidebla situacio ja povas foje okazi deficito, sed ke tiam tio signifas, ke, se estonte escepte aperos deficito en la jarkalkulo de specifa jaro, tiam dum la du sekvantaj jaroj devas esti profito, kiu kompensas la deficiton. (Ankaŭ inverse tio permesas, se oni dum du jaroj produktas profiton, oni poste dum unu jaro povas havi deficiton en la sumo de la profito. Eĉ la pli ideala kazo, kio signifas, ke oni ŝparas dum du jaroj, por en la tria jaro financi specialan aktivecon.)