IJK-ano forpelita post seksa agreso

Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.

Dum la merkredo de la Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio, okazis programero anoncita kiel “genra perforto”.

La sesio tamen iris en tute alia direkto ol supozite, kiam sur la scenejo aperis novulino, kiu en la antaŭa nokto mem spertis perfortan situacion en sia propra ĉambro.

En sia denaska lingvo, kun interpretado ambaŭdirekta, ŝi rakontis, ke samĉambrano tenis kaj tuŝis ŝin malgraŭ ŝiaj insistaj protestoj, kaj ne permesis al ŝi formoviĝi. Nur post kvin minutoj li lasis ŝin eliri kaj poste ekkuŝis en sia lito, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Ne helpis al la situacio, ke ili malhavis fortan komunan lingvon.

La sekvan matenon ŝi rakontis al sia grupgvidanto, kiu informis la organizan teamon. La IJK-organizantoj tuj aŭskultis ŝin kaj trovis helpon de spertuloj en la kongresejo por plej bone trakti la situacion.

Ŝi poste akceptis proponon paroli pri la okazaĵo antaŭ granda grupo, por averti aliajn partoprenantojn kaj peti konsilojn.

La ĉeestanta publiko donis konsilojn kaj laŭdojn pro la kuraĝo, sed venis ankaŭ diversaj emociantaj rakontoj de virinoj, kiuj travivis similajn spertojn en kaj ekster Esperanto-renkontiĝoj.

Sekvis diskuto pri la demandoj ĉu iri al polico aŭ ne, ĉu tuj publikigi la nomon de la perfortinto aŭ ne, kaj kion fari por malebligi perfortaĵojn estontece. Unu persono atentigis, ke la viktimoj estas plej ofte komencantinoj, kiuj pro tiu sperto poste restas for de la movado.

Pli malfrue la viktimo havis senrezultan parolon kun la agresinto mem:

– Tio, kion li diris al mi, sonis kiel mensogoj, ŝi diras.

Ŝi decidis ne iri al polico, pro manko de pruviloj kaj la antaŭvidita malfacileco de tio. La agresinto estis forsendita el la kongresejo por la resto de la IJK post interkonsento inter TEJO kaj la viktimo.

Tiu ĉi forta ago kontraŭ seksa miskonduto estas parto de pli granda movado en kaj ekster TEJO kontraŭ seksismo kaj por genra egaleco. Esperinde pliaj asocioj kaj organizantoj de renkontiĝoj same esprimos maltoleron al miskonduto kaj malrespekto, kaj tiel kreos pli sekuran medion por ĉiuj esperantistoj.

La TEJO-estraro volis eviti publikigon de tiu ĉi artikolo, por eviti eblajn konsekvencojn por la agresinto pro publika atakado kaj serĉado de identecoj.

Aliflanke la estraro ĵaŭde vespere faris anoncon al la tuta kongreso por klarigi, ke TEJO ne toleras seksan miskonduton en ajna formo. Faris ĝin antaŭ la vespera koncerto Mark Konijnenberg, estrarano de TEJO, kiu diris jenon:

Mi bedaŭras anonci, ke estis partoprenanto, kiu seksĝenis alian partoprenanton. Sed la LKK kaj la TEJO-estraro forbaris la seksĝeninton de la kongresejo laŭ komuna decido de la LKK kaj de la viktimo. Se vi mem spertis aŭ spertos ion ĝenan, vi povas kontakti la organizantojn, kaj bonvolu fari tion.

Se vi dubas pri via propra konduto, pensu, ke la aŭskulta servo estas tie ankaŭ por vi. Se vi volas paroli pri io ajn, ne hezitu kontakti la aŭskultan servon, Severin, Juandi, Katarina kaj Klára.

La LKK kaj la TEJO-estraro volas, ke estu klare, ke ni absolute ne toleras ajnan seksĝenon [aplaŭdo] kaj estu klare, ke tiu persono riskus tujan forbaron de la IJK. La diskuto pri la konsekvencoj, kiujn povas havi tiaj perfortaj agoj, estos ankoraŭ priparolata de TEJO. Dankon.

Rogier Huurman

53 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sennomulo
Sennomulo
2018-08-09 21:46

“La TEJO-estraro volas fari ĉion eblan por eviti al la kulpulo konsekvencojn, kiuj povas sekvi el interreta publikigo, kaj tial esprimis deziron, ke ĉi tiu artikolo ne aperu.”

TEJO ne estas kontraŭ informi homojn pri la problemoj de seksa ĝenado (tio estas la malo de la agado de TEJO). TEJO estas kontraŭ publikigi personajn informojn, ĉar justico devas esti farita de kompetentaj homoj, kaj ne de interretaj hazarduloj kiuj ruinigos la vivon de ĉiuj homoj enplektitaj. La frazo “La TEJO-estraro volas fari ĉion eblan por eviti al la kulpulo konsekvencojn” nur estas freneza inventaĵo de la aŭtoro de la artikolo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-10 3:28
Respondo al  Sennomulo

Efektive, la lastaj paragrafoj malkomforte kuŝas post tio kio ŝajnas esti neŭtrala rakonto pri la okazaĵoj, kaj kreas dubon pri la objektiveco de la tuto.

Kaj denove estas konfuzo estas “sekso”, “seksumi” kaj “genro”, pro misinfluo de la angla. 🙁

kanjo
kanjo
2018-08-10 15:39
Respondo al  Yves Bellefeuille

Eble ne temas pri konfuzo, nek miso; eble ili jam konis vian argumenton kaj intence uzis la vorton genro.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-11 4:43
Respondo al  kanjo

Mi pensas, ke plej multaj homoj nun pensas ke la demandoj ”Kio estas via sekso?” kaj ”Kio estas via genro?” celas la saman respondon.

Eble ili pensos, ke la unua demando estas iom malnove vortumita, sed ili ne konscios, ke kiam oni ekuzis la vorton ”genro”, oni intencis, ke la du demandoj estu malsamaj.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2018-08-09 23:52

Kial enmetu du personojn, unu viron, la alian virinon, kiuj estas nekonantaj unu la alian, kiuj ne havas bonan uzon de la sama lingvo, kiuj alvenas al du malsamaj kulturoj, dormi en la sama cxambro? Sxajnas al mi iom fusxebla situacio komence. Sed se estus mi super la situacio, mi batus la virfusxulon!

Rogier
Rogier
2018-08-10 0:13
Respondo al  Sola Malsamideano

La sama demando aperis dum la nomita programero. Kaj la respondo estas, ke similaj aferoj povas okazi ankaŭ inter konatoj aŭ eĉ partneroj. Kaj pli grave, ili ofte okazas ekster ĉambroj: en malluma diskejo, ĉe necesejo aŭ en koridoroj. Do la ĉambrodivido ne estas la ĉefa problemo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-10 1:29
Respondo al  Sola Malsamideano

Via komento pri batado bone montras, kial oni ne publikigu la nomon de la ”akuzito”, kaj kial oni prefere sendu tiajn plendojn al polico aŭ alia kompetenta instanco.

Querino
Querino
2018-08-10 3:56

Informi estas malfacila tasko kies rolo precipe temas pri lerti homojn, igi mesagxon videbla kaj transdoni al aliuloj ion lernigan. Mi bedauxras pro la okazajxo kaj pro tio, ke tiu cxi artikolo aperis en LF. Kiam oni publikigas tion, ecx kiam ne aperas nomo de iu ajn, oni malkasxas ke mankas respekto al la viktimo, al sia mensa sano kaj sia intimeco. Akraj polemikoj donas surklakojn. Kaj por kelkaj homoj, nur tio vere gravas. Bedauxrinde.

Rogier
Rogier
2018-08-10 10:53
Respondo al  Querino

Saluton Querino,

Mi intervjuis la viktimon kaj ekhavis ŝian klaran konsenton por publikigi la artikolon tiel, kiel ĝi nun aperas.

Hanu Im
Hanu Im
2018-08-10 8:46

Kial oni lin samĉambrigis ? Ĉu eblas loĝi kun nekonato?

RikRomo93
RikRomo93
2018-08-10 11:13
Respondo al  Hanu Im

Mi samopinias. Kial genokonatuloj de malsama sekso logxas kune??

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-10 12:41
Respondo al  RikRomo93

Char ili mem elektis tion.

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-10 11:22
Respondo al  Hanu Im

Se oni ne indikas personojn kun kiuj oni volas loghi, oni loghus kun nekonatoj.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-10 10:10

Forpelo de IJK estas tute malsufiĉa: la agresunto transdoniĝu tuj al la polico. Mi indignas legi, ke “TEJO-estraro volis eviti publikigon” kaj anstataŭe preferas vuali la aferon kaj kontentigi sin simple forsendante la agresunton de la IJK: seks-ĝeno estas krimo! Tia konduto memorigas pri la maniero, kiel la katolika eklezio pritraktas seks-agresojn en sia sino: ĝi kondamnas la kazojn, sed tenas ilin ekster la ordinara justico.

Roland Schnell
2018-08-10 9:58
Respondo al  Joxemari Sarasua

Eble vi ne rimarkis, ke la menciitaj personoj “ne havis komunan lingvon” kaj tio estus iomete stranga en Esperanto-kongreso, kie oni konstante substrekas la komunan lingvon……
Samtempe oni ne povas diri, ke komuna lingvo reduktus seksperforton. La plej lingvaj kazoj okazas inter samlingvanoj.
Mi timas, ke oni ne vere intencas kondamni seksperforton, sed volas eviti makulojn sur la brila kovrilo de Esperanto (kaj tejo, kiu avidas eksterajn subvenciojn)
La komparo kun la katolika eklezio estas trafa.

jixiang
2018-08-11 5:38
Respondo al  Joxemari Sarasua

Gxi diras en la artikolo ke la viktimo decidis ne iri al la polico, pro manko da pruvoj. Kompreneble ne estas realizme pensi ke la agresanto mem transdonigxu al la polico.

Kvankam mi absolute kontrauxas seks-gxeno de kiu ajn speco, kaj mi ne dubas ke la knabino rakontis la veron, mi ankaux pensas ke estas prave ke la legxa sistemo de demokrataj landoj retenu sian bazan principon: homoj estas senkulpaj gxis oni pruvas ilian kulpon preter rezonema dubo. En kazo kiel cxi tiu estus tre malfacila.

TEJO decidis forpeli la agresanto de la kongreso, kaj mi dirus ke tio estas bona kompromiso.

Dubema
Dubema
2018-08-12 3:03
Respondo al  jixiang

Do kvazaŭ io pruvis la kulpon…

Tjeri
Tjeri
2018-08-12 9:35
Respondo al  Dubema

Tamen, TEJO ne estas justica tribunalo sed organizanto de privata kunveno, kies bona disvolvado povas eĉ postuli forpelon de eblan senkulpulon. Temis ja pri bona kompromiso.

jixiang
2018-08-12 9:52
Respondo al  Dubema

Unu afero estas pruvi la kulpo en legxa kortumo. Alia afero estas ke la organizantoj de la kongreso mem decidu, sur baze de sia propra sento, kaj prenu decidon kiun tute ne havas legxan signifon.

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-14 8:48
Respondo al  Joxemari Sarasua

“Forpelo de IJK estas tute malsufiĉa”: Sendube. La agresinto “tenis kaj tuŝis ŝin malgraŭ ŝiaj insistaj protestoj, kaj ne permesis al ŝi formoviĝi” dum kvin minutoj. Li eĉ ne meritus proceson, sed tujan publikan ŝtonumadon kun antaŭa kastrado… “Seks-ĝeno estas krimo!”: Ĉu vi certas?

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-17 15:55
Respondo al  Marc Bavant

Jes, mi certas: “teni kaj tuŝi [virinon] malgraŭ ŝiaj insistaj protestoj, kaj ne permesi al ŝi formoviĝi dum kvin minutoj” estas krimo, almenaŭ en Hispanio. En aliaj landoj, ekz. Saud-Arabio, mi ne scias.
Viaj mokoj pri la agreso estas fi-gustaj kaj malnoblaj. Bv. klarigi: ĉu laŭ via opinio tio ne devas esti krimo?

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-19 14:03
Respondo al  Joxemari Sarasua

Ĉu vi almenaŭ distingas inter krimo kaj delikto, aŭ estas infektita de la angla “crime”, kiu signifas nenion precizan? Ĉu vi konas la precizan difinon en via lando de la “krimo”, kiun vi nomas “seks-ĝeno” ? Ĉu vi scias precize, kiel agis la agresinto, kiujn korpopartojn de la viktimo li tuŝis aŭ penetris?

Mi forte dubas, ke en Hispanio, kiu nur antaŭ nelonge sukcesis liberigi sin de la religia kaj faŝismaj korsetoj, oni jam konsiderus mam- aŭ penis-tuŝon same gravan atencon, kiel genocido, murdo, torturo, seksperforto…

Sendube laŭ mi la raportitaj agoj ne konsistigas krimon [PIV: (JUR) En iuj jursistemoj, delikto de la plej grava speco (murdo, dombruligo, seksperforto ks)]”, sed ja leĝe punebla delikto. Sed se la viktimo mem ne petas punon, la ceteraj bv silenti, ĉesi la puritanan agitadon kaj “okupi sin pri la propra pugo” (franca esprimo, kiu espereble ne necesigas tradukon).

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-19 17:24
Respondo al  Marc Bavant

Ne, mi ne estas “infektita” de la angla, sed uzas la vorton en ĝia ĝusta kaj tradicia senco: “krimo [NPIV, 1]: ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata”. Meti “seks-agreson” en la saman linion apud “genocido” por negi aŭ subtaksi la unuan krimon nur diskreditas vin. Ke viktimo decidas ne denunci seks-atakinton nek nuligas nek senvalorigas la agreson: pluras la motivoj por tia reago, kiel estas sciate. La fakto, ke vi konsideras publikan agitiĝon pro seks-agreso “puritana agitado” (bv. noti: ĉi ti ne “puritanan agitadon”) indikas nur, ke vi probable sentus vin pli komforte se vi naskiĝus for en alia epoko aŭ for en alia kontinento. Memoru: “ne” estas “ne”. Mi ĉi tie ĉesigas (bv. noti: ne “ĉesas”) miajn komentojn kun vi pri la temo.

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-19 21:05
Respondo al  Joxemari Sarasua

Se en afero, kiun vi konsideras inda je proceso, vi preferas uzi la komunuzan signifon de “krimo”, ne la juran, bone, estas via elekto, sed antaŭsciigu la leganton. Vi tamen pravas pri io: mi devus prefere skribi “ĉesu *kun* via puritana agitado”.

RikRomo93
RikRomo93
2018-08-10 9:09

Mi havas du demandojn pri la afero:

1) Cxu la vidpunkto de la akuzita viro estis auxskultata, kaj cxu li povis sin defendi?

2) Kial icxoj kaj inoj logxis en sama cxambro? Gastigi icxojn kaj inojn en diversaj cxambroj sxajnas al mi normala prudentajxo por eviti eventualajn problemojn.

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-10 11:11
Respondo al  RikRomo93

Kiam oni alighas al IJK oni povas (sed ne devas) indiki sian propran genron kaj oni devas indiki chu oni akceptas au rifuzas loghi en genromiksita chambro.

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-10 22:48
Respondo al  RikRomo93

1) Jes, okazis privataj diskutoj inter li kaj la organizantoj de IJK kaj respondeculoj de TEJO.

IJK-partoprenanto
IJK-partoprenanto
2018-08-10 11:42

Mi volas komenti oftan demandon “Kial la organizantoj metis du peronojn de mala sekso en la saman ĉambron”.

Unue, ĉar ĉiu dum sia aliĝo povis indiki, kun kiu sekso li aŭ ŝi volas kunloĝi, ĉu ina, malina aŭ ne gravas. Tiujn opciojn oni deziras havi kiel partoprenanto.

Due, la viktimo mem konsentis esti en gea ĉambro. Por tiuj, kiuj klasikmaniere volas kulpigi la viktimon, mi volas diri, ke kvankam ŝi mem konsentis esti en la gea ĉambro, tio ne signifas ke ŝi konsentis esti seksĝenita.

Trie, la problemo de seksĝenado ekzistas minimume ekde kiam la junularaj aranĝoj ekzistas kun partoprenantoj de malsama sekso. Dum la publika diskuto ĉeestis maljuna viro, kiu ankaŭ havis “rapidajn solvojn” kaj sciis ĉion pli bone. Laŭ li, oni devas fari kiel en katolikaj kunvenoj – lasi la partoprenantoj loĝi disigite laŭ sekso. Kvazaŭ tio helpus kaj en la katolikaj aranĝoj nenia seksgênado okazus (kaj mi silentas pri la samseksa molestado). Mia mesaĝo al tiaj saĝuloj: ne enmiksiĝu kaj lasu la junulojn solvi la problemon mem. Ili faras tion tre bone kaj ĝuste: parolas pri la problemo anstataŭ kaŝi ĝin, eĉ organizas publikan diskuton, subtenas la viktimon kaj forprenas la malbonkondutulon de la kongresejo. Tio estas ĉio, kion vi malsukcesis siatempe fari, estante junulo.

Katoliko
Katoliko
2018-08-10 22:35
Respondo al  IJK-partoprenanto

En via mesaĝo vi klasikmaniere implicite kulpigas katolikojn. Vi ne diras tion rekte, sed laŭ via aludo ŝajnas, kvazaŭ katolikaj kunvenoj estus plenaj de seksĝenado kaj samseksa molestado. Ne estas tiel, certe ne almenaŭ inter bonaj katolikoj. Kaj la laŭseksa disigo en tiaj aranĝoj certe kontribuas al tio, ĉar ĝi malproksimigas la ŝancon por peko. Efektive tamen kredeble eĉ pli protekte efikas la katolika moralo (kaj ne nur tiu seksa), ĉar ĝi eksplicite predikas neperforton kaj instruas pri sekskuniĝo kiel reciproke respekta amplena unuiĝo kiu apartenas nur al geedzoj. Tian aliron al ĝi tamen kredeble plejparto de la IJK-anoj ne havas.

Nekatoliko
Nekatoliko
2018-08-13 11:26
Respondo al  Katoliko

Ŭaŭ – ”la katolika moralo”… ”eksplicite predikas neperforton”… via institucio lastatempe poiome malkaŝas longajn jardekojn de teruriga mistraktado de junaj patrinoj, dumviva sklavigo de tiaj virinoj, seksperforto de infanoj, fare de la klerikoj kaj de monaĥinoj katolikaj, sub la protekto kaj kun la plena konscio de la senpeka papo kaj ties kardinaloj.

Certe ekzistas bonkoraj katolikoj, absolute. Ne ĉiuj kulpas pri la institucio. Sed ne tedu nin per senvalora prediko pri la putra ”katolika moralo”.

Katoliko
Katoliko
2018-08-13 20:55
Respondo al  Nekatoliko

Cxu vi konas la dekalogon? En gxi ja oni alvokas nur al neperforto kaj kulpigas tiujn, kiuj pekis (=faris malbonon, ekz. perforton). La tuta okcidenta socio kun sia prefero por bono al malbono estas forte influita de la idearo de kristanismo.

Kaj cxu vi iam partoprenis iun el tiuj fantomaj ”katolikaj kunvenoj”? Ili estas multaj, pli grandaj ol tiuj Esperantaj, ankaux ili okazas en spirito de internacia frateco (kvankam sen komuna lingvo), kaj la averagxa nombro de ”seksaj agresoj” inter la partoprenantoj tie certe estas malpli alta ol dum la IJK. Cxiu elektu por si mem kio al ri placxas.

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-14 0:41
Respondo al  Katoliko

De kia fonto vi havas ke la averaĝa nombro de seksaj agresoj estas malpli alta ol dum la IJK? Rimarku ke nur iĝis artikolo pri tio pro tio ke la organizantoj decidis ne kaŝi la okazaĵon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-08-16 17:41
Respondo al  Katoliko

Sendube estas malbonaĵoj en ĉiu grupo, sed la ofteco de pedofilio kaj perforto en la katolika eklezio ŝajnas eksterordinare alta, kaj la provoj kiujn oni faris por kaŝi kaj nei tion estas eksterordinare ŝokaj. Mi parolas pri la klerikoj, ne la normalaj membroj. Mi supozas, ke oni povas pli facile pravigi siajn agojn se oni pensas, ke oni havas rektan telefon-linion al dio.

La reago de Jorge Mario Bergoglio, via papo, en Ĉilio en januaro de tiu ĉi jaro, ke tiuj kiuj plendis pri perforto fare de pastroj estas mensogantoj montras, ke la eklezio nek volas nek povas solvi la problemon.

Se la katolika eklezio estus iu ajn alia organizo aŭ grupo, ĝi jam delonge estus malfondita aŭ malpermesita.

Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
2018-08-19 18:24
Respondo al  IJK-partoprenanto

Chu vere tiu post estos la plej komentita de la jaro 2018 ???

kanjo
kanjo
2018-08-10 12:39

Ne surprizas, sed kolerigas min la jena frazo: “Unu persono atentigis, ke la viktimoj estas plej ofte komencantinoj, kiuj pro tiu sperto poste restas for de la movado.” Kial oni ne pli vaste diskutis tion? Kial oni ne antaŭatentigas ĉeestontojn por ke ili povu gardi sin laŭeble plej bone?

La frazo ne surprizas min ĉar mi bone komprenas, ke Esperantujo havas la samajn problemojn kiel la cetera mondo. Ĝi kolerigas min, ĉar tiu problemego ne estis antaŭe pli vaste pridiskutata. Mi bone memoras pasintajn diskutojn, kie aktivuloj de TEJO kaj aliaj pene klopodis diri, ke tiaj problemoj ne okazas en Esperantujo, kaj ke ĉiu, kiu alie opinias, klare estas nerdo, kiu nur konas la interretan movadon (malzorgante ke mi kaj aliaj kritikantoj ja organizis renkontiĝojn en niaj propraj urboj). Tiaj homoj, kiaj zorgas pli pri la vizaĝo de Esperantujo ol la solvo de problemoj, kondukas ŝafojn al la buĉo.

Krizipo
Krizipo
2018-08-10 21:25
Respondo al  kanjo

Mi emas dubi pri la aserto de tiu nekonata ulo: ”ke la viktimoj estas plej ofte komencantinoj, kiuj pro tiu sperto poste restas for de la movado.” Tiu ĉi aserto montras surprize multan sperton pri seksperfortitaj komencantinoj, kiuj poste ne plu aperas en la movado. Kiun gravegan rolon tiu ulo havas en kaj ekster la movado, ke ŝi aŭ li akiris tian eksterordinaran sperton? Kaj kial tiu gravulo ne jam publikigis tian gravan socian problemon? La plej verŝajna, tamen eble malĝusta respondo estas: tiu persono estas ordinara mensogulo, kiu nur volas gravigi sin mem.

kanjo
kanjo
2018-08-10 20:06
Respondo al  Krizipo

Kial vi kredas, ke tio estas la plej verŝajna respondo? Kiel vi faris tiun konkludon?

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-10 22:45
Respondo al  Krizipo

Pri la statistika ĝusteco de la aserto mi ne certas, sed mi povas almenaŭ aldoni, ke mi ankaŭ estis – eĉ plurfoje – ĝenita fizike dum mia unua esperanta aranĝo. Poste, mi lernis eviti specifajn homojn, petis esti ĉiam akompanita nokte de fidindaj geamikoj por ne resti sola ktp. Tiu ŝanĝo de konduto nepris por resti en la movado kaj partopreni sekure renkontiĝojn. Kelkaj kazoj ne fariĝas alta statistika eblo, sed tamen malkovras aldonan ofte nerimarkitan problemon.
Memkompreneblas, ke kiel novulo oni havas malmulte da amikoj ĉe la unuaj aranĝoj, oni sentas sin iom perdita, kvankam oni pro noveco neintence kaptas la atenton de homoj. Bedaŭrinde, foje ĝuste de tiuj, kiuj poste montras nesanajn atentojn.

Krizipo
Krizipo
2018-08-12 10:10
Respondo al  Sennomulo

Dankon pro via sperto! Se homoj devas ŝanĝi sian konduton por sekure partopreni junularajn renkontiĝojn, tio montras efektivan socian problemon. Necesas do kampanjo por atentigi la publikon pri tiu problemo kaj forpeli perfortulojn el la movado.

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-10 14:42

Mi relegas la artikolon kaj ne povas eviti agitiĝon. Post la atako, anstataŭ denunci la agresunton al la polico, la organizantoj proponis al la viktimo “paroli pri la okazaĵo antaŭ granda grupo”. Do, la atako kaj la viktimo fariĝis alia programero de la IJK: diskut-rondo por ke homoj opiniu. Ne, ne, kaj mil-foje ne! Oni ne faru cirkon el seks-atako! Viktimo meritas respekton kaj diskretecon. Organizantojn gvidis probable bona intenco, sed bon-volo ne sufiĉas: por tiaj okazoj necesas serioza ag-proceduro kongrua kun la jaro 2018. Cetere kulpigi miksajn ĉambrojn pri la atako estas tiel profunde reakcia kiel hetero-normiga.

Nomo
Nomo
2018-08-11 12:39

> Unu persono atentigis, ke la viktimoj estas plej ofte komencantinoj, kiuj pro tiu sperto poste restas for de la movado.

Kiel chiuj memrespektaj esperintoj…

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-14 8:15

Kia bela kuko por skandalgazeto!

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-17 15:42
Respondo al  Marc Bavant

Ĉu per “skandalgazeto” vi celas LFon? Por sanaj homoj skandalo estas seksa agreso, ne ĝia publikigo. Se diri ali-vorte: kiam la fingro montras al la luno, la stultulo rigardas al la fingro.

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-19 22:22
Respondo al  Joxemari Sarasua

LF jam de longe montris, ke, kiam ĝi povas, ĝi ŝatas veki emociojn de la leganto por kapti ties atenton. Seksaj skandaloj apartenas al tiuj emocivekaj temoj, sed ne nur. Skandalgazeto estas ĝuste tia gazeto, kiu plejparte uzas tian rimedon. Demandu al vi, moralisto, por kio la homoj tiel ŝatas rigardi la lunon (t.e. ekscii pri la krustetaj detaloj de la skandalo).

kanjo
kanjo
2018-09-15 0:34
Respondo al  Joxemari Sarasua

Ankaŭ la homoj de Rohano konvinkiĝis, ke Gandalfo portas kun li malbonan sorton, ĉar li ĉiam informas ilin pri nevolataj okazaĵoj…

Anonima konatulo de la "agresunto"
Anonima konatulo de la "agresunto"
2018-08-16 17:31

Necesas konsideri la faktojn ke, unue, disponeblas neniu pruvo pri la okazintaĵoj kiel (diskrete) menciite en la artikolo. Kaj due, ke la rakonto provizata de la ”agresunto” kiu povus esti senkulpiga ne estis publikigita ĉe tiu artikolo. Tiun-ĉi mi aŭdis antaŭe kaj laŭ mi ĝi sonas tute kredebla.

Kaj ĉar mi jam antaŭdivenas la reagojn, mi tute ne ignoras gravecon de seksaj agresoj, mi mem jam estis viktimo de tio kaj fervore konsideras ke temas pri la plej punenda ago.

Krizipo
Krizipo
2018-08-17 11:54

Kiu skribas “konatulo” ne povas esti bona homo.

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-17 15:20
Respondo al  Krizipo

Kiu skribas, ke seksa agreso “temas pri la plej punenda ago”, espereble ne bone regas la uzon de superlativo. Mi naive opiniis, ke genocido aŭ eĉ unuopa murdo estas afero pli punenda, ol mamtuŝo. Nun mi ŝanceliĝas. Cetere, mi konsentas kun la unua parto de la mesaĝo de tiu nekonata “konatulo” de la misaginta nekonato.

Anonima konatulo de la "agresunto"
Anonima konatulo de la "agresunto"
2018-08-17 17:08
Respondo al  Krizipo

Ĉu oni nepre ĉiam respondecas pri la agoj de la homoj kiujn oni konas ?

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2018-08-17 15:57

Vi estas simpla… anonimulo.

Facebookano
Facebookano
2018-08-19 21:42

En Facebook kelkaj homoj konfirmas, ke “la agresunto” ja agnoskis sian kulpon. Kio do estas la vero? Ĉu li do tamen efektive faris tion? Ĉu la respektindaj movadanoj en tiu alia diskuto mensogas?