TEJO preparas deklaron pri Palestino de Libera Folio je 2025-09-162025-09-17 Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ “genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.
Nekutime internacia IJK en Indonezio de Libera Folio je 2025-08-192025-08-20 Dum la ĵusa IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ ”genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Oni anoncis, ke la sekva IJK okazos en Katalunio. La eksigita prezidanto sensukcese provis refoje iĝi komitatano. La komitato eĉ ne donis al li parolrajton dum la kunsido. Multaj eŭropanoj spertis stomakproblemojn kaj oni ofte aŭdis la anglan, Tyron Surmon rakontas en sia raporto.
Ana Ribeiro nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2025-07-262025-07-27 TEJO elektis novan prezidanton kaj estraron, dum la eksigita prezidanto denove kaj ripete postulis demision de ĉiuj estraranoj. Tiuj laŭ li malhelpas al la komitato fari sian laboron.
TEJO serĉas redaktoron por Kontakto de Libera Folio je 2025-05-26 Post iom malpli ol du jaroj kiel redaktoro de la revuo Kontakto, Karina Oliveira anoncis, ke ŝi forlasos la postenon. Ŝi tamen plu redaktos la revuon ĝis TEJO trovos novan respondeculon.
La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov de Libera Folio je 2025-04-162025-05-08 Post la samtempa eksigo kaj eksiĝo de la prezidanto, TEJO serĉis novan estraranon. Surprize, unu el la kandidatoj estis la eks-prezidanto mem, sed denove la komitato voĉdonis kontraŭ li. Plia polemiko okazis kiam unu kandidato asertis, ke seksismo malhelpas ties kandidatiĝon. Fine du novaj estraranoj estis elektitaj.
Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo de Libera Folio je 2025-02-252025-02-26 Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin de la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis.
La estraro de TEJO eksigis la prezidanton de Libera Folio je 2025-02-112025-02-11 La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun.
TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto de Libera Folio je 2025-02-102025-02-10 Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste.
TEJO-estraranoj volas eksigi la prezidanton de Robert Nielsen je 2025-02-072025-02-08 En verŝajne senprecedenca okazaĵo, kvar el ses estraranoj skribis komunan leteron petante la eksigon de la prezidanto de TEJO. Laŭ ili, li agis en ”malĝentila” kaj ”malrespekta” maniero al oficistoj, ne aŭskultis la estraranojn kaj devas pardonpeti. La komitato nun voĉdonos pri la eksigo de la prezidanto.
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro de Libera Folio je 2025-01-262025-01-26 Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.