Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO

TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.

Sabate la 15-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Sed nur ses personoj kandidatiĝis, do povus okazi ke ĉiuj kandidatoj estos elektitaj senopozicie. Laŭ la reglamento, la estraro havu inter kvin kaj naŭ membrojn, kaj ekde 2018 ĉiu estraro havis naŭ estraranojn.
Laŭ sia raporto, la elekta komisiono kontaktis pli ol tridek homojn sed sukcesis konvinki nur ses kandidatiĝi. Oni ne klarigis kial tiom multaj homoj rifuzis kandidatiĝi, sed agnoskis ke tio estas serioza problemo por TEJO:

“Pasis la krizo de la kronviruso, kaj pasis la krizo pri administra subvencio, tamen ni perceptas, ke nun senteblas krizo pri emo aktivi en TEJO.”

La kandidatoj estas el Eŭropo, Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko. El la ses, kvar estas viroj kaj du estas virinoj. Pasintjare nur unu el naŭ kandidatoj estis virino.

Estas nur unu kandidato por la prezidanteco, Tyron Surmon el Britio. Patricio Iglesias el Argentino estas la sola kandidato por kasisto. Nur Michal “KuboF” Matúšov el Slovakio volas esti ĝenerala sekretario, kaj Snehaja “Snehaĝa” Venkatesh el Barato estas la ununura homo por la vicprezidanteco. Abhinav “Abhi” Varma, same el Barato, kaj Ada Florence Iracadukunda, el Burundo, estas kandidatoj por la senoficaj estraranoj.

El la kandidatoj, du estas estraranoj (Surmon kaj Iglesias), du estas komitatanoj (Matúšov kaj Venkatesh) kaj du ne havis postenojn en TEJO (Varma kaj Iracadukunda). Rimarkindas ke sep el la naŭ estraranoj elektitaj pasintjare ne rekandidatiĝis, malgraŭ ke multaj estis en la estraro por nur unu jaro.

La Elekta Komisiono proponas tri elektojn al la komitato. Oni povus krei estraron kun kvin homoj (ĉiuj krom Iracadukunda), ses (ĉiuj kandidatoj) aŭ eĉ sep (ĉiuj kandidatoj kaj unu vaka loko, kiu estos plenigita dum la jaro).

Verŝajne tiu estus la unua fojo en la historio de TEJO ke oni voĉdonus por vaka loko en la estraro. Oni ne klarigas kial Iracadukunda estas la sola kandidato kiu estus forlasita en 5-membra estraro, krom ke “ŝi ankoraŭ ne bone konas la strukturon de TEJO, kio povas malhelpi esti efika en ĝia estraro.”
Por ekscii pri liaj planoj por TEJO, Libera Folio parolis kun la verŝajna prezidonto, Tyron Surmon.

Libera Folio: Kial vi volas esti prezidanto?

Tyron Surmon estas la sola kandidato por iĝi prezidanto de TEJO.

Tyron Surmon: – Prezidantiĝo estus natura kulmino al mia plurjara “kariero” en Esperantujo. Mi jam delonge tenis postenojn en la movado kaj multe spertiĝis pri la bezonoj kaj interna funkciado de TEJO. Konsidere tion, kaj la fakton ke mi ankoraŭ ĝuas la privilegion ke mi povas kaj fari mian “realan” laboron kaj dediĉi multan tempon al Esperanto, estas sencohave nun preni tiun paŝon.

Kiuj estos viaj planoj kaj prioritatoj kiel prezidanto?


– Sendepende de miaj propraj iniciatoj, mi konscias ke la ĉiutagaĵoj pri la bontenado de TEJO okupos la plejparton de mia tempo. Homoj ofte ne komprenas ke kvankam TEJO reprezentas junajn esperantistojn kaj provizas ilin per servoj, ni ankaŭ estas jura organizo kun pagataj laboristoj, buĝeto de 200 000 eŭroj, kaj multaj devigoj pro tio. Tiu laboro de estraranoj ofte estas kaŝita, sed vere gravegas.

– Pli vaste, kvankam TEJO nun sukcese eliris kelkjaran krizan periodon – ni denove ricevas nian plej grandan subvencion (kaj devus ricevi dum 3 jaroj), povas dungi laborantojn, kaj jam havas landan sekcion pretan gastigi la IJKn en 2024 – mi konscias ke la laboro de stabiliĝo ne plene finiĝis. Ĉefe, ni devas pliprofesiigi kiel ni mastrumas la proprajn financojn, kaj kvankam estas tre ĝojige ke TEJO denove povas havi plentempajn laborantojn, la organizo devas multe adaptiĝi por plej bone utiligi tion. Ĉi tie mi ankaŭ aldonos ke ĝis nun en la estraro mi multe laboris pri AKSO, kaj mi vere volas ke tiu projekto baldaŭ havu kontentigan finon.

– Krom tio, malfacilas listigi ĉiujn miajn ideojn. Pri unu kampo, mi kredas ke TEJO povus fari multe pli por atingi neesperantistojn kaj informi pri nia kara afero. Espereble dum la sekva mandato, konsidere ke ni havos plentempan komunikiston, ni povos multe pli prioritatigi tiun laboron.

Nur ses homoj kandidatiĝis por la estraro, kion TEJO devas fari por allogi pli da aktivuloj?


Mi ne tiom maltrankviliĝas ke nur ses homoj kandidatiĝis por la estraro. Je ĉiuj niveloj, TEJO estas multe pli vigla (almenaŭ laŭ mia perspektivo) ol kiam mi ekaktivis antaŭ 5 jaroj, eĉ malgraŭ la efikoj de la pandemio. Verŝajne ni simple havis malbonŝancan jaron, ekzemple kelkaj nunaj estraranoj jam estis en la estraro dum multaj jaroj, do kompreneblas kial malpli da homoj ol kutime decidis rekandidatiĝi. Aldone, estis multaj aktivuloj kiuj estas je la sojlo de estraraniĝo, sed ne sentis sin plene pretaj ĉi-jare – do povus esti ke venontfoje la kandidatoj multe pli abundos. Mi ankaŭ forte kredas ke se ĉiuj membroj de 5- aŭ 6-kapa estraro efike laboros, ni ne sentos la mankon de aldonaj homoj.

– Unu longdaŭra solvo temas pri la ĝenerala pliprofesiigo de la interna funkciado de TEJO. Ĝuste nun, estraranoj kaj devas gvidi la strategion de la organizo, kaj ofte devas mem fari multe el tiu laboro. Kompare al aliaj internaciaj junularaj organizoj, estas nekutime ke aferoj kiel la preparado de la buĝeto aŭ pago de salajroj estas la respondecoj de volontula estrarano, anstataŭ de taskita dungito. Konsidere ke TEJO denove ricevas nian administran subvencion, mi esperas ke ni povos evoluigi la organizon tiel, ke la ĉiutagaĵoj estos la respondeco de specifaj dungitoj, kaj estraranoj povos fokusiĝi pli al la kreemaj kaj strategiaj taskoj. Tiel, se la laborŝarĝo de estraranoj iĝos malpli, ni espereble povos konvinki pli da aktivuloj kandidatiĝi.

Robert Nielsen

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2023-07-10 14:51

Kaj se ordinara TEJO-membro pro persona sperto ne trovas sufiĉe taŭga unu el la kandidatoj, ne eblos entute voĉdoni pro la nure parta kaj nerekta demokratieco de TEJO.

Oni plendas ke neniu komprenas la laboron de la asocioj kaj ke neniu interesiĝas pri ili, sed ili funkcias kiel ŝlosita rondo.
Mi soifas ian reformon.

Toño
2023-07-10 15:08

Mi forte rekomendas al TEJO ke ĝi forigu la regulon pri unujara deĵorado. Tio, en mia sperto en diversaj organizaĵoj, estas klare tro mallonga periodo. Vi apenaŭ havas tempon eĉ por orientiĝi, krom se vi jam havas longan antaŭan sperton en alia posteno en la estraro. Vi dediĉas preskaŭ pli da tempo al serĉado de kandidatoj ol al efektiva planado kaj laborado. Malpli da du jaroj da engaĝiĝo, pli bone tri, ne havas sencon eĉ en junulara asocio

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2023-07-12 10:51
Respondo al  Toño

Mi tute konsentas. Apogantoj de la ŝanĝo argumentis, ke estos pli da homoj emaj estraranĝi por malpli longa periodo, okazos malpli da dummandataj demisioj, la estraraj teamoj estos pli stabilaj, ĉar aktivuloj restados por pliaj oficperiodoj. Realeco montris, ke nenio el ĉio ĉi realiĝis. 

Kandidatoj foje pli multas, foje malpli – ne okazis ajna rimarkebla ondo de estraraniĝemuloj. Male, laŭ mia tute subjektiva takso, aperas pli da ne tro seriozaj kandidatoj, kiuj facilanime alprenas tian decidon kaj poste ne multe (aŭ eĉ tute ne) laboras en sia posteno. 

Demisioj ne malmultiĝis. Fakte okazis malo – ekde la ŝanĝo okazas pli demisioj dum oficperiodo ol okazadis antuaŭe kaj draste pli se kalkuli demisiojn jare.

Estraranoj restas pli mlapli dum sama kvanto de oficperiodoj – kutime 1 aŭ eble 2. Laŭ rapida trarigardo, estis nur unu okazo ekde la ŝanĝo, ke iu estis en estraro dum 3 oficperiodoj (t.e. 3 jaroj). Antaŭ la ŝanĝo same homoj plej ofte estraranis 1 aŭ 2 oficperiodojn (kio tamen signifis 2-4 jarojn) dum en lastaj jaroj, kiam ofipceriodoj ankoraŭ estis 2-jaraj estis almenaŭ 3 homoj, kiuj oficis dum 3 oficperiodoj (t.e. 6 jaroj).

Ne pliboniginte tion, kion oni laŭdeklare volis plibonigi, aperis novaj problemoj. Oni investas duoble pli da energio en serĉadon de kandidatoj kaj poste en ties elektadon. Aldone, ĉiun duan jaron, la estraron elektas ĵus renovigita komitato (tiu renoviĝas ĉiun duan jaron), do homoj, kiuj ekoficis eble monaton antaŭe kaj ankoraŭ ne multe konas la organizon. Antaŭa tre bone pripensita ritmo, ke komitato renoviĝadis en paraj jaroj, dum estraro en malparaj, estas perdita.

Vere estintus pli bone, se oni kuraĝus ree konstati, ke estraraneco en TEJO estas serioza afero kaj jes, tian decidon oni celu alpreni por 2-jara mandato (eĉ se povas okazi, ke dummandate estas iuj ŝanĝoj). Por tiuj, kiuj vere ne povas plani multe antaŭen TEJO ja donas plurajn aliajn, pli flekseblajn eblojn aktivi, do neniel temus pri perdita laborforto.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-11 11:33

Chi tiu knabo estos bona dauriganto de la konstrualaboro de la nuna UEA-registaro. Sufichas audi lian bombastan deklaron por kompreni tion. Flua parolado kun sana aplombo, miksita memreklamon, klare montras lian helan personecon kun nekashita strebado fari karieron. La estraranoj de UEA povas esti felichaj pro estonteco de TEJO k UEA, char ghi estos en bonaj manoj, kiuj daurigos ilian malfacilan laboron.

https://youtu.be/uftYundJRtE

Jarek
Jarek
2023-07-12 2:05

Mi konsentas kun Toño, sed (bedaŭrinde) ankaŭ kun Aleksandr. La unujara laborperiodo apenaŭ donas bildon al la nova aktivulo-estrarano pri la taskoj farendaj. Bedaŭrinde nur 6 homoj sin proponis por la nova TEJO-Estraro. Do ne bezonatas elektoj, sed – el la deklaro de la kandidato por la prezidanto, ankaŭ mankas la volo volontule: lerni, labori kaj instrui la aliajn, sekvajn generaciojn por pluvivigadi TEJO-n. Sed ankoraŭ restas kelkdeko da E-verkemuloj, do espereble la lingvo ne malaperos, eĉ se la organizita “tutmonda E-movado” probable jes!

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de jarek parzyszek