Dek jaroj de reteja renovigo

La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.

La 26-an de julio 2013, dum la Universala Kongreso en Rejkaviko, la komitato de UEA akceptis kun tri sindetenaj voĉoj la proponon de la estraro rezervi 100 000 eŭrojn el la asocia kapitalo por la renovigo de la retejo. Tiu projekto iĝis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio.

Dum la komitata diskuto, komitatano Denis Keefe laŭ la protokolo demandis, por kiu celgrupo estas planata la nova retejo:

”Li opinias, ke ĝi celu la ĝeneralan publikon kaj ke estu aparta subretejo por la membroj. Fettes respondas, ke la retejo estos tia, do malsimila al la nuna, kiu celas praktike nur la membrojn”, la protokolo registris.

Mark Fettes

– Ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo, poste diris la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes, en sia unua intervjuo kun Libera Folio.

Spite la prioritaton, efektiva laboro pri nova retejo por UEA komenciĝis nur en 2017.

Kvin jarojn post la decido, triono el la mono estis elspezita, sed daŭre mankis nova retejo. Tamen jam tiam, dum la Universala Kongreso en Lisbono 2018, la komitato decidis pri nuligo de la papera Jarlibro, kiun anstataŭu la nova retejo. La nuligo tuj okazis, la retejo ne.

Por restartigi la retejan projekton, UEA en 2019 faris kun TEJO interkonsenton pri la projekto. La precizaj kondiĉoj de la kontrakto ne estas publike konataj, sed evidente en la praktiko la administra subvencio de EU poste estis uzata por financi la laboron.

– Mi ne kuraĝas prognozi la daton de plena transiro al la nova reteja sistemo, ĉar mi ne sufiĉe regas la koncernajn laborkondiĉojn. Mi povas nur diri ke tio restas prioritato por mi kaj mi provas akceli la laboron laŭ mia povo, diris la eliranta prezidanto Mark Fettes al Libera Folio en julio 2019.

En 2020 Mark Fettes petis de la nova estraro raporton pri la progreso de la reteja projekto, kiu intertempe ricevis la nomon ”AKSO”, kaj krom nova retejo devis doni al UEA ankaŭ novan administran sistemon. Tiam vicprezidanto Fernando Maia respondis al demando de Libera Folio, ke ”lanĉo de unua parto estas planita por la dua jarduono de 2020”.

Duncan Charters

Iom poste prezidanto Duncan Charters antaŭvidis lanĉon la 15-an de decembro 2020. Dum komitata kunsido samjare li modifis sian eldiraĵon:

– La nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro.

Tamen neniu lanĉo okazis.

Poste oni prognozis funkciigon de la nova sistemo en septembro 2022, sed ankaŭ tiu lanĉo ne okazis. En oktobro 2022 Libera Folio povis raporti, ke la nova prokrasto ŝuldiĝis al malkontento de la estraro de UEA, kiu trovis la sistemon mankohava kaj ne pretis transpreni la respondecon pri ĝi.

En majo 2023 TEJO informis en sia cirkulero, ke oni ”sukcese liveris la provlanĉon de la sistemo al UEA”. Tamen laŭ informoj de Libera Folio, en junia kunsido inter TEJO kaj UEA mankis interkonsento inter la gvidantoj de UEA pri pluaj paŝoj, kaj la tuta afero denove estis prokrastita.

Laŭ Tyron Surmon, la respondeculo de TEJO pri la projekto kaj estonta prezidanto de la junulara asocio, TEJO siaflanke kontentas pri la nuna stato de AKSO.

Tyron Surmon.

– En majo ni sukcese liveris la provlanĉon – uzante la sistemon kun veraj UEA-datumoj – kaj AKSO montris sin esti plene kapabla. Aldone, ni jam uzis ĝin por la administrado de la ĉi-jara IJK, kie ĝi signife reduktis la administran laboron por la organiza teamo. La ĉefaj farendaĵoj nun ne estas teknikaj, sed organizaj: do por certigi ke ĉiuj kontentas pri la nova retejo kaj administra sistemo, kiel kaj kiam lanĉi, kaj la estontaj financaj kaj mastrumaj aranĝoj por la sistemo.

– Kvankam mi prezidantiĝos, en la nova estraro de TEJO mi restos kiel la respondeculo por AKSO. Unu el miaj ĉefaj prioritatoj por la sekva mandato estas kontentige fini la projekton, kaj kunlabore kun UEA mi forte esperas ke tio eblos dum la sekvaj monatoj.

Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de UEA, siavice diras ke la nova sistemo efektive devis preti jam antaŭ pli ol du jaroj:

Aleks Kadar.

– Laŭ la kontrakto TEJO devis liveri la pretan sistemon ĝis oktobro 2020. En majo 2023 TEJO anoncis al UEA, ke ĝi pretas. Ekde tiam okazas diskutoj kun TEJO kaj ene de la Estraro de UEA pri kompleta testado de la sistemo, el vidpunktoj kaj programista kaj de uzantoj. Kaj pri postaj paŝoj, interalie pri prizorgado de la sistemo en la venontaj monatoj.

En la oficialaj publikaj komunikoj de UEA mankas ajnaj informoj pri la progreso de la reteja projekto. Ĝin tute ne mencias la aktuala estrara raporto. Same mankas informoj pri ĝi en la revuo Esperanto, kiu cetere silentas ankaŭ pri aliaj gravaj okazaĵoj en la asocio.


Pli pri la temo:

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2023-07-26 12:02

Mi ne povas ne memori la vortojn de Hans Bakker en la antaŭparolo al la svahila-esperanta vortaro:

Projektoj ne similas al vino: ili ne fariĝas des pli bonaj, ju pli longe ili kuŝadas.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-26 13:27

Tiaj projektoj pli similas al “lerta truko” antau stulta kaj indiferenta hoamaso, post kio iliaj poshoj restas malplenaj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-07-26 23:16
Respondo al  Aleksandr Che

Kredu min: neniu riĉiĝas per esperanto.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-27 6:43
Respondo al  Yves Bellefeuille

Iuj venas al E-o por spirite richigi sin, trovi verajn amikojn k batali kune por la realigo de la ideoj de Zamenhof. Aliaj venas por gajni iom da mono kaj montri sian imponecon. Chi tiuj lastaj forgesas pri la valoroj de E-o k ghia idea bazo, senkonscie detruante ghin.
Estus bone, se ni povus kombini tiujn tendenciojn, por ke nur homoj kun ideoj restu en E-movado, dum spekulistoj k lingvistoj serchus profiton aliloke. 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-27 14:22
Respondo al  Aleksandr Che

Certe tre malmultaj homoj povis kaj povas gajni monon per Esperanto. Kaj mi ne sciis, ke mia profesio de lingvisto faras min iel morale suspektinda en Esperantujo…

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-27 18:41
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi diris tion pri E-lingvistoj, kiuj shatas ripeti, ke “E-o estas nur lingvo”. Por tiuj E-lingvistoj mi diru, ke “E-o estas antau chio ideo!” Kaj se tiaj E-spertuloj k akademianoj, kiel vi, ripetas chi tiun mantron, tiam ili vole- nevole detruas E-movadon. 

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-28 19:55
Respondo al  Aleksandr Che

Certe ĉiu lingvisto devas koni la socian kaj kulturan kuntekston de la esplorata lingvo. Esperanto estas ligita al socia movado (aŭ grupo da movadoj, kp. UEA, SAT, Civito), kaj la plimulto de la parolantoj subtenas iujn komunajn valorojn de tiu movado, eĉ se ili estas ofte formulitaj iom neprecize.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-29 8:15
Respondo al  Jouko Lindstedt

>> la plimulto(?) subtenas iujn komunajn valorojn(?)
Necesas distingi inter E-movado kaj E-komunumo.
La membroj de E-komunumo simple vivas uzante E-on por amuzighi, distri sin per UK babilante pri diversaj temoj, propagandas E-on disvastigante ghin ktp.
Koni “kulturan kuntekston” tute ne signifas subteni ghin au partopreni en E-movadon.
E-movado havas celon, al kiu oni aspiras per lingvo, kiu formulis Zamenhof. “Mia ideo konsistas en tio, ke por forigi la murojn, kiuj disigas la klerajn homojn unuigi per E-o la homaron en unu granda familio”, “frateco kaj justeco inter chiuj popoloj”.
  Tute ne hazarde li nomis siajn adeptojn samideanoj k batalantoj.
Chu vi konsideras vin batalanto?

 

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Aleksandr Che
Francisco Javier Moleón
2023-07-29 10:25
Respondo al  Aleksandr Che

Se la celo de Zamehof estis unuigi per E-o la homaron en unu grandan familion kaj antaŭenpeli la fratecon inter homoj, li ĝis nun mizere fiaskis, se juĝi laŭ la senĉesaj diskutoj kaj disputoj inter la malsamideanoj. Almenaŭ pri la batalantoj li pravis.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-29 15:47

Chu vi sentas la diferencon inter la nuna UEA k UEA kiam vi estis oficisto? Vi devus scii pli bone ol aliaj la kialojn de la “mizera fiasko”. Ne kulpas “interna ideo”, sed la asocio, kiu nomas sin “universala”, sed havas absolute nedemokratian sistemon. La nuna UEA perdas E-kulturan heredajhon, vendas E-posedajhon, distordas E-historion ktp.
“Senchesai diskutoj”montras, ke “interna ideo” daure vivas. Restas fari la sekvan pashon: pli klare formuli la ideon/celon k krei demokratian asocion, t.e reveni al radikoj.

Jens Stengaard Larsen
2023-08-02 13:59
Respondo al  Aleksandr Che

La problemo estas ke se oni provas pli klare formuli la ideon, tiam oni konkludos ke estas pli bone atendi ke ĉies sola lingvo fariĝos la Angla ol klopodi por fari el Esperanto ĉies duan lingvon. La logiko simple ne permesos ion alian — almenaŭ se lingvo estas antaŭ ĉio komunikilo. Eĉ pli neevitebla fariĝas tiu konkludo, se la lingvo esence estas artefarita socia komunikilo, tiel ke eĉ nian gepatran lingvon ni lernas pli-malpli pene, por ke nia komunikado okazu konforme al la sociaj normoj.

Jam Lapenna sentis tion, kvankam li ne tiom konsciis pri ĝi ke li povis pensi kaj paroli klare pri la afero. En siaj lastaj jaroj li komencis paroli pri tio ke ne nur Esperanto, sed ĉiu lingvo havas sian internan ideon — dum li jardekojn antaŭe forte malrekomendis entute uzi la esprimon “interna ideo”. Mi kredas ke mi estas la sola Esperantisto kiu ne nur sekvis tiun padon indikitan de Lapenna, sed ankaŭ trairis la ĝangalon kaj elvenis aliflanke de ĝi.

Kiun Lapennan vi preferas, la junan aŭ la maljunan?

Dieter
Dieter
2023-07-29 6:45

Oni “festas” nun duoblan dekjariĝon, ĉar en 2013 la komitato akceptis ankaŭ bombastan (38 paĝoj!) strategian laborplanon por la periodo 2013-2017. Ĝi estis morta jam ĉe sia naskiĝo kaj ne influis la evoluon de UEA, kiu ĉiam pli malfortiĝis kaj degeneris. Pro tiu anemio oni ankaŭ ne kapablis verki novan planon por la periodo post 2017 aŭ redakti ĝisdatigitan version de la Fettes-plano. Ekzistas intenco verki ion novan, sed rezultis nur abstraktaj babiladoj de prezidanto Charters en la revuo. Mark Fettes restas kiel iom trista figuro inter la prezidantoj de UEA, ĉar per sia plano li nur enkondukis periodon de malkonstruado de UEA, kvankam li eble naive kredis atingi ion alian. 

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Dieter
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-30 14:05
Respondo al  Dieter

>> “Mark Fettes restas kiel iom trista figuro inter la prezidantoj de UEA, ĉar per sia plano li nur enkondukis periodon de malkonstruado de UEA, kvankam li eble naive kredis atingi ion alian”. 
Li ne diferencas de aliaj. Post I. Lapenna, ili chiuj estas similaj, kiel ghemeloj.
Li “naive kredis” kaj tial tute hazarde ricevis bonan postenon che ESF.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-07-31 12:34

Ŝajnas al mi, ke oni postulis tro da funkcioj jam ĉe la komenco kaj oni ne povis prioritati ilin. Verŝajne la kialo pro tio estis, ke la abonanto (UEA) konsideris, ke ĝiaj postuloj iel estas unikaj, kaj ĉi tial oni ne aĉetis pretan membrosistemon kun membropaĝoj, sed decidis, ke oni bezonas komplete tajloritan sistemon.