Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo

TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.

Ĝis la fino de la jaro 2019 UEA jam elspezis 70 000 eŭrojn por la projekto de nova retejo. Ĉi-jare la laboro pri la nova retejo kostos 23 600 eŭrojn, kaj en 2021 pliajn 23 500 eŭrojn, laŭ la ĵus aprobita buĝeto de TEJO. La ĉefa respondeculo pri la reteja renovigo estas oficisto de TEJO, kies salajron financas UEA.

La suma kosto de la nova retejo do estos iom pli ol 117 000 eŭroj – se ĝi entute pretiĝos venontjare. Ĝis nun la reteja laboro estis financata per mono el la rezervo ”Reteja renovigo”, kiun la komitato laŭ propono de la tiama estraro en 2013 disponigis por la celo.

Por la rezervo oni prenis 100 000 eŭrojn el la kapitalo de la asocio. Tiu sumo elĉerpiĝos komence de la venonta jaro, kaj mankas decido de la komitato disponigi pli da mono por la reteja renovigo.

Sekve ne klaras, el kiu fonto UEA prenos monon por pagi la AKSO-oficiston venontjare. La projekto de la buĝeto de UEA por 2021 nenion mencias pri tia elspezo, kaj estraranoj de UEA ne respondis al demando de Libera Folio pri la temo.

Laŭ la klarigoj en la buĝeto de TEJO, Mia Nordentoft, la oficisto respondeca pri la reteja renovigo (AKSO – Administra Komuna Sistemo Organiza), laboru plentempe ĝis aŭgusto. Eventuala plilongigo ”dependas je decidoj de TEJO/UEA pri evoluo de AKSO”.

Laŭ la buĝeto de TEJO, krom unu plentempa AKSO-oficisto, TEJO almenaŭ dum la unua jarduono de 2021 havos plentempe dungitan subvencipetiston, plentempe dungitan ”eksterrilatiston”, iom pli ol 80-procente dungitan kunordiganton de volontuloj, duontempan komunikiston, kaj krome “aliajn AKSO-oficistojn”. Sume tio egalas al proksimume 4,5 plentempaj dungoj – pli ol nun havas UEA mem.

Parton el la salajroj de la TEJO-dungitoj pagas UEA. Krom la AKSO-oficisto, kiun UEA financas laŭ aparta, nepublika kontrakto kun TEJO, UEA laŭ la buĝeto de TEJO subvencias la dungon de la kunordiganto de volontuloj, dum la plentempan ”eksterrilatiston” financas Esperantic Studies Foundation.

Sume por la salajroj kaj asekuroj de oficistoj en la buĝeto de TEJO estas dediĉitaj 83 000 eŭroj. La tuta sumo de la buĝeto estas 132 000 eŭroj. La buĝeto estas sen deficito pro la subvencioj de EU kaj UEA. La buĝeto ĉi-jare estas malpli granda ol pasintjare pro la malkresko de la EU-subvencioj.

La enspezoj de TEJO el la propraj membrokotizoj laŭ la buĝeto estos proksimume 3 500 eŭroj. Aldone venos 3 000 eŭroj de la patronoj de TEJO – membroj de UEA, kiuj pagas aldonan sumon por subteni la agadon de TEJO. La kotizoj de membroj do kovros nur 2,7 procentojn el la elspezoj de la asocio.

Por pliigi la membrokvanton de la asocio la komitato de TEJO decidis varbi pli da “Junaj amikoj” komence de 2021. La komitato voĉdonis pri tio, ĉu oni celu varbi 100 aŭ 1 000 Junajn amikojn. La voĉdono estis egala, kaj en la plano restis la originala propono: varbi 100 novajn Junajn amikojn.

Sendepende de tio, kiom da Junaj amikoj oni sukcesos varbi, ili donos nenian enspezon al la asocio, ĉar tiu nova membrokategorio estas senpaga. Neniu scias, kiom da Junaj amikoj nun havas TEJO, kaj delonge ne eblas aliĝi kiel juna amiko, ĉar la koncerna retejo misfunkcias kaj neniu sukcesas ĝin ripari.

La varbokampanjo laŭplane estos lanĉita, kiam funkcios la nova retejo de UEA, kaj eblos facile aliĝi. Kiam tio okazos, ne klaras.

En februaro 2018 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, promesis novan retejon ene de kelkaj monatoj.

Ĉi-jare la prezidanto de UEA Duncan Charters publike diris, ke la lanĉodato de la nova retejo estos la 15-a decembro 2020, sed dum la kunsido de la komitato de UEA en septembro li modifis tion:

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro, li tiam diris.

Post tio ne aperis publikaj eldiroj pri la progreso de la retejo. En la retejo AKSO la progresraporto pri la migrado de la malnovaj sistemoj al la nova retejo daŭre tekstas: ”Diversaj planoj ellaboritaj, mankas fina decido”.

Piednoto: Bedaŭrinde forfalis cifero en la enkonduko. La kotizoj de la membroj kovras 2,7 procentojn el la buĝetitaj elspezoj de TEJO, ne 7 procentojn. La eraro nun estas korektita. Se kalkuli ankaŭ la kotizojn de la patronoj, la kotizaj enspezoj kovros 4,9 procentojn el la buĝetitaj elspezoj.


Pli pri la temo

 

25 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lee Miller
Lee Miller
2020-12-03 20:53

“Kolegoj! Jen nigra truo!”

“Bone! Ni ĵetu monon en ĝin!”

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2020-12-03 22:15

Mi ne scias ĉu pli doloras tio, ke agado de UEA iĝis malpli travidebla ol TEJO, ĉu la ĉeno de misaj sed kostaj decidoj rilate la retejan renovigon. Des pli bone, ke la Komitato ankoraŭ ne aprobis la budĝeton kaj ankoraŭ povos postuli klarigojn. Ne nur povas, sed havas moralan devon.

Mi daŭre dubas, ĉu la Estraro entute sukcesis difini la funkciojn de retejo. La tuta renovigado lamis dekomence kaj tio verŝajne ne ŝanĝiĝis. Ne eblas jam kulpigi la oficistojn, ĉar tiuj jam duone forestas kaj kun ili, la scio pri la procezo kaj respektivaj bezonoj aŭ novigoj. Estatante komitatano mi certe demandus, ĉu la respondeculoj entute scias, kiom kostos la retejo kaj kiom grandan kvitancon ni ricevos poste por ĝia mastrumado.

En 2013 oni ŝokiĝis aŭdinte pri 100000 eŭroj sed tiam neniu imagis, ke la kosto povas ankoraŭ kreski. Sed post 8 jaroj ŝanĝiĝis ne nur la prezo, sed ankaŭ cirkonstancoj interne de la CO kaj tutmonde. Miaj lastaj laborspertoj kun profesia hommastruma sistemo kun pli ol 60000 enskribitaj homoj konvinkis min, ke en la fino tio, kio plej gravas estas diligenteco de uzantoj, homa faktoro. Do ĝuste tio, kion oni tiom lerte eliminas. Eĉ la plej inteligenta sistemo ne povas (ankoraŭ) anstataŭigi plej parton de homa laboro.

Onidire, post la koŝmara jaro 2020, le sekva jaro na povas esti pli malbona… sed ĉu tio validas al UEA? Sanon!

suferulo
suferulo
2020-12-04 8:24

La monoj jam sufiĉas komeni Esperantan universitato per reto. https://jespako.blogspot.com/2020/11/realigas-esperantan-universitaton-per.html

suferulo
suferulo
2020-12-05 9:58
Respondo al  suferulo

Estas strange. Kiuj ne ŝatis la mesaĝon , tiuj ne sciis, ke la Esperanta universitato per reto jam ekzistas delonge, precipe AIS jam mortis. Nun la universitato nur restas sur reto sen funkciis.

Ĉu ili vivas en interreta epoko ? Certe, ili ankaŭ vivas en sonĝejo.

https://www.universitato.info/

Jovana
Jovana
2020-12-04 13:50

La lastatempaj prezidantoj de UEA kaj ankaŭ la estraranoj estas kiel politikistoj: demagogiaj, hipokritaj kaj, eble, pure mensogaj.
Ĉu la aldona mono pagota (= donacota) al TEJO venas el la pensiaranĝoj, kiujn la nunaj ĝenerala direktoro kaj estraro volas ŝteli de la (eks)dungitoj?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-04 14:17
Respondo al  Jovana

Sur kio vi bazigas vian aserton, ke mono pagota al TEJO estas donacota al ĝi. Ĉu kiam vi mendas vestaĵon ĉe tajloro al tiu vi pagas aŭ donacas pro liverota varo?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-04 14:56
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kredeble Jovana bazas sian aserton sur la fakto, ke la mono ĝis nun ĵetita en tiun plene fiaskintan kaj megalomanian projekton malaperis en senfundan puton kaj do ajna plia sumo uzata por tio (sendepende de tio, al kiu konkreta homo/institucio iras la mono) estas simpla forĵeto egala al fordonaco. UEA, anstataŭ agnoski la realon kaj almenaŭ haltigi la daŭran proprakorpan sangelfluon mortigontan ĝin, eĉ mem premas, por ke la sango elfluu pli rapide.

Sed eble Jovana celas ion alian.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-04 15:02

Se vi mendas ĉe tajloro iun elstaran vestaĵon, kiun vi unue provis fari mem sed fiaskis kaj se vi eble eĉ tiomege elstaran vestaĵon fakte ne bezonas, tajloro pro liverota varo ricevas de vi pagon aŭ donacon?

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2020-12-04 15:35
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Temas pri la pago kompreneble. Sed kial diable anstataŭ al tajloro, ili Iris al sorĉisto?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tobiasz
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-04 16:40
Respondo al  Tobiasz Kazmierski

Laŭ mia kono de koncerna homo faranta plejparton de la laboro, temas pri kapabla tajloro en sia fako kaj tio permesas al mi supozi, ke TEJO liveros tion, kion oni mendis. Eble vi havas iun solidan bazon, kiu permesas al vi taksi, ke tamen temas pri sorĉisto. Ĉiukaze, vere pritaksi tion oni povos nur kompetente komparante liverotan produkton kun specife tio, kion oni mendis. Pli fruaj esprimoj, ke temas pri donaco al TEJO aŭ ke la religanto estas sorĉisto, ŝajnas al mi nur senbazaj (kaj nebezonataj) ofendoj.

Tristigas min vidi kiom senbaze nekonstruaj estas viaj komentoj. Tobiasz, se vi havas scion pri tio, ke koncerna persono estas malkapabla pri ĉi tiu fako, diru tion kaj pruvu vian opinion anstataŭ epiteti “sorĉisto”. Same Jovana, se vi vojaĝis al estonteco kaj jam nun scias, ke TEJO ne liveros, kion UEA mendis (kaj UEA nur tiele donacis monon al TEJO) ankaŭ diru tion. Ĉeokaze vi eble ricevos nobelpremion pri fiziko pro malkovro de tempo-vojaĝoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Łukasz Żebrowski
Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2020-12-04 19:03
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Lukiz, ĉu vi ne komprenis la aludon? UEA ne mendis tion de persono. UEA mendis tion de TEJO kaj TEJO ne estas entrepreno, kiu liveras tiuspecajn servojn, ĉu ne?
Ĝis nun ni scias tion, ke la limdato refoje ŝanĝiĝas. Cetere ĉu vi memoras, ke la unua promeso celis la komencon de 2014?
Mi komento povis esti nekonstrua, sed certe ne senbaze nekonstrua.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-04 19:25
Respondo al  Tobiasz Kaźmierski

Vi tamen ja ankaŭ scias, ke UEA povis mendi de TEJO, ĉar TEJO aktuale havas taŭgan personon por realigi la projekton. Do, eĉ se ne temas pri rekta dungo de persono, la kontrakto kun TEJO ja estis rekte ligita kun specifa persono ĉefrespondeca, kiu havas specifajn kompetentojn.
Se vi havas faktbazitajn argumentojn, ke TEJO kaj specife ties aktivuloj respondecaj pri la projekto, vi ja estas bonvena prezenti ilin.

[Jes, mi memoras, ke la unua promeso de UEA celis 2014, sed kiel tio rilatas al TEJO kaj kompetento de ties aktivuloj?]

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2020-12-04 21:09
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Lukiz, mia komento celis UEA. Mi ne scias kiuj estas la aktivuloJ engaĝitaj en la projekto, ĉar ĉiam oni diris pri unu dungito. Mi havas kialojn kredi, ke ili ne scias pri bezonoj de la sistemo. Kaj persone mi distanciĝas de teknokratia optimismo de la lastaj estraroj. Laborante kun la grandega datumbazo de resursoj kaj profesiaj dediĉitaj (aŭ “tajloritaj”, se vi preferas) softvaraj solvoj, mi vidas, ke la homa faktoro en la fino plej gravas.

Vi ĵus diris, ke vi se vi bezonas vestaĵojn vi mendas, ĉe tajloro. Kaj mi konsentas kun vi. Do eble vi povas klarigi kial oni serĉu tajloron en malantaŭdomo de dentisto 🙂

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-05 11:24
Respondo al  Tobiasz Kazmierski

Se via demando celis UEA-n tiukaze mi ne vere komprenas, kial vi afiŝis ĝin kiel reagon en mia komento en kiu mi klopodis klarigi, ke TEJO ricevas pagon (ne donacon) de UEA.

Pri defendado de UEA en ĉi tiu afero mi certe ne emas okupiĝi, ĉar ĝis nun ĝi ne liveris ion ajn por ebligi defendadon…

leganto
leganto
2020-12-05 3:06
Respondo al  Łukasz Żebrowski

En kiu senco TEJO ‘havas’ tiun personon? Ĉu tiu persono estas ligita al TEJO per ekskluziva kontrakto kaj nur TEJO rajtas permesi al li fari laborojn por aliaj? Kial UEA ne rekte kontraktis lin (aŭ alian liberan profesiulon) kaj devis uzi por la celo TEJOn, kiu – kiel atentigis Kaźmierski – ne estas komputilista entrepreno? Por eksterulo estas nekomprenebla situacio.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-05 11:14
Respondo al  leganto

Havas en senco, ke estas dungito de TEJO. 

Kial oni aranĝis tiel, estas tre bonda demando, kiun vi starigas kaj al kiu mi evidente ne konas respondon (do mi ne havas ajnan bazon por kritiki la solvon). Same mi ne konas respondon al la demando pri tio kion fakte UEA mendis, kio estas ja esenca. Ĉiukaze estas laŭdinde ke vi starigas demandon, ĉar evidente pluraj komentantoj ĉi tie ne havas respondojn, sed volonte kritikas antaŭ (anstataŭ?) demandi aŭ epitetas anstataŭ argumenti. Aŭ eĉ tute fantazias pri donacoj de UEA al TEJO.

leganto
leganto
2020-12-05 14:03
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Do, TEJO dungis tiun personon. Tio signifas ke ĝi havis sufiĉe da laboro por pravigi dungon. Tamen tiu persono nun laboras (ĉu plentempe?) por UEA, kiu pagas ties salajron al TEJO. Kiu do faras la laboron por kiu tiu persono estas oficiale dungita de TEJO? Kial UEA ne mem rekte dungas laboristojn? Verŝajne estas bonaj kialoj, sed kiel dirite por eksterulo la afero estas nekomprenebla. Estas bone se UEA donus klarecon pri afero al kiu estas ligita tiom da mono, se ĝi volas (re)gajni la fidon de membroj kaj ilian financan subtenon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-06 13:23
Respondo al  leganto

Ŝajne la (trafaj) demandoj de leganto estis tiom ŝokaj, ke neniu plu kuraĝas komenti – kaj eĉ malpli aŭdacas respondi la demandojn.

Ĉu UEA- kaj TEJO-uloj ne emas dankeme kapti la okazon kaj tuj ensalti por klarigi sian (sendube pravan?) agmanieron? Alie la esperantistaro ekhavos aŭ firmigos la impreson, ke UEA/TEJO iĝis obskuraj misorganizoj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-12-06 23:48

Ne tiom neniu plu kuraĝas komenti, kiom neniu havas pri tio certajn informojn (krom UEA kaj TEJO mem, evidente). Mi havas miajn supozojn pri tio, sed ĉar temas nur pri supozoj, estus tute sensence, ke mi afiŝu ilin ĉi tie.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-07 0:13
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kaj UEA kaj TEJO (tra siaj respondeculoj) preferas ne reagi anstataŭ klare informi kaj forigi ĉiujn kaj ĉiajn dubojn? Ĉu ili vere pensas, ke silento helpas ilin, aŭ ili estas tro arogantaj por degni respondi demandojn kaj forigi dubojn de “eksteraj” gazetoj kaj “normalaj” legantoj? Kiuj legantoj (UEA kaj TEJO ne forgesu) povas (re)membriĝi… aŭ ne. Ĝis nun UEA kaj TEJO igas ĉion eblan por antaŭenpuŝi ne(re)membriĝon. Sukcese. Gratulon.

Roland Schnell
2020-12-04 17:16
Respondo al  Tobiasz Kazmierski

Kion UEA mendis? Por kompetenta prijuĝo de la farita laboro indus scii tion. Sed tio estas granda sekreto. Eble sorĉisto kapablas aperigi la priskribon de mal mendo.
Oni kutime neglektas, ke sperta programanto ofte ne kapablas skizi kaj organizi vastan projekton. Ne nur problemo de UEA.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-12-04 18:49

Ŝajnas, ke UEA havos la plej multekostan retejon en la historio. Finfine io pri kio la tuta Esperanto-movado povos fanfaroni? Intertempe la tuta mondo demandas: kio estas Esperanto kaj UEA. Pri Esperanto mi ne certas, sed pri UEA mi havas tute klaran respondon: “Dat is een werkverschaffing organisatie met het hoofdkantoor in Rotterdam waar je voor leuke baantjes kan solliciteren.”

Stefan
Stefan
2020-12-05 9:41

Al kiu ili pagis la monon? Kial ili ne uzis la spertoj de e@i? Ili ŝajnas tre kapablaj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-12-06 16:03

La dramserio “UEA-retejo” daŭras jam tiel longe, ke multaj jam forgesis la komencon. Se mi bone rememoras temis plej parte pri granda renoviĝo por povi pli bone kaj pli taŭge servi al la membroj de UEA. Se tiu sapserio daŭros pli longe, en la momento de la lanĉo de modernigita retejo, UEA havos ĉirkaŭ 100 membrojn, el kiuj ĉirkaŭ 90 ne havos retkonekton.

Tio estas nur mia hipotezo, ne tuj malŝatu ĝin, unue pripensu, ke UEA ne estas NUR por siaj membroj, sed ĈEFE por Esperanto.

Lee Miller
Lee Miller
2020-12-07 19:00

Se nenio efektive efektiviĝas pri “renovigita retejo” de UEA (kaj kiel membro, ŝajnas al mi ke nenio estas renovigita), ĉu ne estus en ordo peti repagon de la 100 000 eŭroj? Se la “prilaborantoj” nenion sukcesis fari, kial ili havu la monon?

Estis promesoj dum la jaroj, sen rezultoj.