UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO

La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.

La Centra Oficejo en Roterdamo laŭ la propono de la estraro estos luigita parte aŭ tute.

La komitato de UEA en aŭgusto prokrastis la diskuton pri la buĝeto de la asocio por 2021, ĉar daŭre mankis plano pri la financa resanigo de la asocio, kiun la estraro devis liveri jam en januaro. La komitato ne trovis, ke la dokumento liverita de la estraro du tagojn antaŭ la tiama kunsido estis sufiĉe konkreta.

La afero estis ŝovita al nova kunsido, kiu okazis sabate la 5-an de septembro. Denove la estraro liveris la pritraktotan dokumenton nur du tagojn antaŭ la kunsido, kaj ne ĉiuj komitatanoj havis tempon detale pristudi ĝin.

La nova dokumento donas kelkajn ciferojn pri la supozataj ekonomiaj sekvoj de diversaj decidoj, sed restas ŝveba pri tio, kiuj alternativoj laŭ la estraro finfine estas preferindaj. La komitato post voĉdonado aprobis la raporton interalie kun la sekvaj punktoj:

  • Kostoj kaj laborfortoj: La estraro rekomendas konsideri, ke pli da laborfortoj estonte laboru ekster Nederlando. Per tio oni esperas ŝpari 30 000 – 60 000 eŭrojn jare.
  • Administra modernigo: La estraro proponas esplori, ĉu indus kaj eblus dungi eksteran firmaon por prizorgi librotenadon en la momento, kiam oni ekuzos la novan administran sistemon, Akso-n.
  • Sidejo: La estraro rekomendas esplorojn por ludoni la tutan domon aŭ parton de ĝi. Tio laŭ la estraro estas unu el la ŝlosilaj punktoj por ekvilibrigi la buĝeton. Tio povus laŭ la estraro doni enspezojn ĝis 35 000 eŭroj jare.
  • Libroservo: La estraro rekomendas konsideri la avantaĝojn transloki la Libroservon ekster Nederlandon.
  • Subvencioj: La estraro planas kontrakti kun ekstera firmao por “profesia prilaboro de niaj estontaj subvencipetoj”.

Ĉiuj ĉi punktoj estis aprobitaj post diskuto kaj voĉdonado, kvankam en la diskuto aperis akra kritiko pri multaj el ili. Aparte forte estis kritikitaj la ideo uzi eksteran firmaon por librotenado kaj la penso, ke indus transloki la libroservon.

Laŭ komitatano Osmo Buller, la libroservo kun sia unika, granda stoko estas protektenda kultura heredaĵo de la tuta Esperanto-movado, kiun oni malfacile povus movi al alia loko.

Tute malebla Buller trovis la ideon transdoni la librotenadon al ekstera firmao. Por la librotenado laŭ li necesas scii Esperanton, ne nur ĉar la dokumentoj de UEA estas en Esperanto, sed precipe ĉar necesas ampleksa korespondado kun membroj, kaj ĝi ne povas okazi en alia lingvo.

Dum la diskuto pri “administra modernigo” oni eksciis, ke la nova retejo de UEA denove prokrastiĝas. Komence de aŭgusto, dum la programero “Estraro respondas”, la prezidanto de UEA diris, ke la asocio intencas publikigi sian longe atenditan retejon la 15-an de decembro.

Nun ŝajnas, ke la nova retejo tamen ne aperos ĉi-jare. Laŭ prezidanto Duncan Charters necesos provperiodo antaŭ ol la retejo povos esti lanĉita por la ĝenerala publiko.

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro. Sed tamen ni devas simple kompreni, ke ĉio devas esti farita laŭ bona ordo, tiel ke ni ne subite havu multajn problemojn.

La buĝeto de UEA ne estis pritraktita dum la ĵusa komitata kunsido, sed estis denove ŝovita al posta dato.


 

41 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon
Leon
2020-09-07 11:24

“La estraro rekomendas esplorojn por ludoni la tutan domon aŭ parton de ĝi.”

Do jen mortanta asocio.

” Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando”
Ĉu ni ridu aŭ ploru? Kiom da pagitaj, plentempaj oficistoj ankoraŭ estas en la Centra oficejo de UEA? 3? praktike oni do fermas la Centran Oficejon.

“La estraro planas kontrakti kun ekstera firmao por ”profesia prilaboro de niaj estontaj subvencipetoj”.”

Do anstataŭ ŝpari oni eĉ intencas pli malspari – kiu amiko de la estraro profitos kaj ricevos la kontrakton?

Kompreneble, Osmo Buller, ne nur komitatano sed ankaŭ eksa ĝenerala direktoro de UEA plene pravas dirante, ke taskigi la librotenadon al esktera firmao estas malebla kaj ke la fermo de la libroservo de la CO estas mallerta ideo.

Kiel mi jam atendis, post elspezo de 70.000 eŭroj, denove ĉi-jare ne aperos la – fakte ne necesa – nova retpaĝaro…

Adiaŭ UEA!

Ni legos ĝian nekrologion baldaŭ.

Gratulojn al la prezidantoj Fettes kaj Charters: Ili eniros la historion kiel la prezidantoj kiuj ruinigis Universalan Esperanto-Asocion. En tempo, kiam estas pli da esperantistoj ol iam en la pasintaj jardekoj…

Same mi gratulas la Komitaton sub tiuj ĉi prezidantoj: same vi respondecas pro la morto de la pli ol 100-jarulo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-07 12:13
Respondo al  Leon

> Kiom da pagitaj, plentempaj oficistoj ankoraŭ estas en la Centra oficejo de UEA?

UEA ne respondas tiajn demandojn. Tial mi provu helpi.

Finfine post JAROJ oni ŝajne sukcesis/bonvolis aktualigi la informan paĝon en la UEA-retejo kaj, ekzemple, forviŝi la antaŭ jaroj maldungitan sekretariinon, kiu aperadis tie: https://uea.org/asocio/oficistoj

Ni resumu:

1. Ĝenerala direktoro Schäffer: NE laboras en la CO
2. KKS Magalhães: laboras plentempe en la CO
3. Libroservisto Oneţ: laboras duontempe en la CO
4. Kontisto Starčević: laboras (duontempe?) en la CO
5. Kontisto Schmeits: ??? Mem eksiĝis antaŭ jaroj el la posteno, kaj nun reaperas en la paĝo… Ĉu misa informo aŭ redungo? Kiomtempe?

Do; laŭ pli-malpliaj kalkuloj (ĉar UEA obstine rifuzas respondi ion ajn konkrete) en la CO laboras ĉ. 2,5 homoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-07 12:32

Dankon Francisco pro la respondo. Mia demando estis retorika, kaj post konsultado de la retpaĝaro de UEA mi ja ne ekzakte povis scii, kiom da plentempaj dungitoj UEA ankoraŭ havas. Bone, ke vi donas la informojn, certe por aliaj, kiuj eĉ malpli scias ol mi.

Pri la nuna Ĝenerala direktoro Schäffer mi jam scias: Estas skandalego kaj plene freneze havi direktoron, kiu ne laboras en centra oficejo.
Tian absurdaĵon verŝajne nur Esperantistoj povas elpensi.
La pensiita direktoro, Osmo Buller, ĉiam laboris en la Centra oficejo, kiel decas al direktoro. Mi eĉ povas atesti, ke Osmo Buller eĉ en la semajnfino laboris kelkajn horojn en la oficejo (foje eble eĉ pli ol nur kelkajn horojn).
Li estis vera kaj elstara direktoro, kiu ankaŭ gardis UEA-on kontraŭ grandaj stultaĵoj kaj mispaŝoj de estraroj… sed nun ĉio estas en la manoj… mi estu honesta…de idiotoj, detruantoj.

Ricardo
Ricardo
2020-09-07 14:46
Respondo al  Leon Roijen

> kiu amiko de la estraro profitos kaj ricevos la kontrakton?

Alia retorika demando. Tiu estos Maurelli kun sia “Kosmo”. La sama Maurelli, kiu estas en la financa komisiono. La sama komisiono, kiu rekomendis pri subvencioj. Cirklo fermita kaj misio sukcesinta.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-07 15:40
Respondo al  Ricardo

Aldone: En la komenco, Corsetti (ĉu koincide samlandano?) diras, ke li volas, ke la rekomendoj estu rapide akceptitaj….

Estis ankaŭ Corsetti kiu jam antaŭ proksimume 20 jaroj puŝis por translokigi la CO-n al malmultekosta lando sen iu ajn neceso. La sama Corsetti kiu estis unu el la ĉefroluloj en granda skandalo tiutempe, kiu kreis krizon en UEA.

Kaj ho, aŭskultu Michaela Lipari: Ŝi parolas pri la “kompetentoj de la diversaj roluloj en…..Esperantujo”! Kvazaŭ nur UEA estus Esperantujo…

Jovana
Jovana
2020-09-08 12:53
Respondo al  Leon Roijen

Ĝeneraligi estas ĉiam erare. Tamen, oni ne povas ne rimarki ke samlandano de Maurelli (lia edzino!) estis en la antaŭa estraro kaj lia forta subtenanto estas alia samlandano lia: Mandirola. Ĉu necesas mencii ke ankaŭ lia partnero en la fama Kosmo estas (estis?)… nu… samlandano. La mondo plenas je koincidoj.

edvige
edvige
2020-09-08 15:02
Respondo al  Jovana

jes, koincidoj estas pluraj, sed gxuste pro tio ili ne plu estas koincidoj……

edvige
edvige
2020-09-08 15:26
Respondo al  Ricardo

Vi povus listigi ankoraux pliajn taskojn…. en Tejo ekzemple, sed ne nur….

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-12 17:03
Respondo al  Ricardo

La komento de “veterano” estas sufiĉe grava ol ke oni lasu ĝin simple sinki en la forgeson de la malnovaj komentoj.

Ĉu veterano pravas? Ĉu homo sidanta en komisiono rekomendanta subvencipetadon estras entreprenon zorgontan (kontraŭ pago) pri tiu petado?

Se estas tiel, tio estas apenaŭ kredebla cirklo… kaj cirko. Ĉu vere neniu estrarano aŭ komitatano de UEA legas LF? Kaj se ili legas, ĉu ili fajfas pri la afero?

Se ne estas tiel, kial neniu kontraŭdiras?

Roland Schnell
2020-09-12 19:55

Kie estas la prolemo? En la ordinara mondo estas kutimo, ke entrepreno ofertas servon por akiri subvenciojn, ĉar la organizoj mem ne havas la spertojn, kontaktojn kaj la tempon por trakti la komplikajn formalaĵojn. En kazo de sukceso – kaj nur tiam – la servanta kompanio ricevas honorarion (eble 10% de la subvencoj).
Kompreneble ankaŭ firmao de esperantisto povas oferti la servon.

Jovana
Jovana
2020-09-13 12:53
Respondo al  Roland Schnell

En normala mondo oni evitas “konflikton de interesoj”.
Laŭ kio vi inventis tiun procenton por honorarioj? Ĉu ĝi estas laŭleĝa en Nederlando? En aliaj lando, ne. Kial? Simple ĉar la laboro por peti 10 000 aŭ 1 000 EUR estas la sama!

roland schnell
2020-09-13 15:46
Respondo al  Jovana

La honoratio estas spertoj el ofertoj ekster la esperantaj rondoj. Kutime la subvencio estas kelkaj dekmil gxis centmil € kaj la laboro estas pli granda por multekosta projekto (pli multaj partneroj por harmonigi). Pri la honorario ne estas legxo, sole inerkonsento. Kompreneble neniu estas devigas akcepti tiujn servojn, sed ofte la asocioj nek havas la spertojn, nek la tempon.

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-14 2:11
Respondo al  roland schnell

Mi tre ofte miras pri la distribuo de la nombroj de aproboj kaj de malaproboj de la legantokomentoj en Libera folio. Mi trovis nenion malaprobindan en la supra komento de Rolando (aparte de la mistajpoj), eĉ ne en la kunteksto de la diskutita afero.

Estas strange, ĉar en aliaj retejoj mi almenaŭ iel-tiel komprenas la distribojn de aprobaj kaj malaprobaj votoj. Eble E-istoj vere estas aparta popoleto. 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-14 12:46
Respondo al  Roland Schnell

Memevidente estas en ordo dungi la servojn de ekstera (esperanta) firmao.

Sed NE estas en ordo, ke homo dunganta la servojn de la ”ekstera” firmao sidas mem en tiu ekstera firmao. T.e. oni dungas sin mem.

En la ”ordinara mondo” tio nomiĝas ”konflikto de interesoj” kaj estas absolute evitenda. Ekz. multaj politikistoj perdis sian postenon pro tiaj situacioj (eĉ multe malpli evidentaj ol la nuna pri UEA/TEJO/Kosmo…), kiuj povas havi ankaŭ punleĝajn konsekvencojn.

Do se Maurelli vere sidas en financaj komisionoj/estraroj kaj dungas la servojn de SIA entrepreno, en la ”ordinara mondo” tio estus kaŭzo minimume por tuja eksigo. Ŝajne ne en Esperantujo.

Bone atentu: mi diris ”se”. veterano ĵetis la unuan ŝtonon. Eble malprave, aŭ eble tute prave, ĉar ĝis nun neniu donis konkretajn informojn pri la konkreta kazo. Aperis nur la kutimaj ĝeneralaĵoj pri ”Kial oni ne rajtas dungi la servojn?”, ”Kompreneble estas kutimaĵo” ktp. Do anstataŭ pritrakti la konkretan kazon, komentantoj (laŭ mia scio, ankoraŭ neniu estrarano aŭ komitatano de UEA) simple parolas ĝenerale, kio, intence aŭ senintence, nur kvazaŭ ”fordronigas” kaj ”fordifuzas” la konkretan aferon.

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-14 20:58

Dankon. Tiun klarigon mi nun komprenis. 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-11 16:18

Venis tempo aktualigi la situacion.

Kontisto Starčević pensiiĝis komence de oktobro. Vidu ekz. https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/438

La retejo de UEA (https://uea.org/asocio/oficistoj) kompreneble ankoraŭ ne estas aktualigita, sed ni jam scias, ke por tio necesas monatoj au jaroj.

Nuna situacio:
1. Ĝenerala direktoro Schäffer: NE laboras en la CO
2. KKS Magalhães: laboras plentempe en la CO
3. Libroservisto Oneţ: laboras duontempe en la CO
5. Kontisto Schmeits: kvankam li demisiis antaŭ jaroj, evidente oni redungis lin. Kiel informas la prezidanto mem (unua supra ligilo): ”Ŝian laboron transprenos jama oficisto kaj kolego pri financoj Ralph Schmeits”. Ni ne scias pri lia labortempo sed rajtas supozi, ke tiu labortempo ne superas tiun de Starčević, do duontempe.

Resume: UEA havas tri plentempajn oficistojn, el kiuj du en la CO. Tri entute kaj du en la CO, kiam siatempe en la CO laboris 12-15…

Absurde. Sufiĉas. Simple ĉesu. Simple malfondu UEA. Verdire, Esperanto kaj la Esperanto-movado apenaŭ rimarkos. Lasu UEA morti kun digno kaj ŝparu al ĝi ĉi tiun agonion.

Drago Dussich
2020-09-08 2:27
Respondo al  Leon

Kia malfeliĉeco. Kio ni povas fari pri tion?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-08 13:25
Respondo al  Drago Dussich

Bona demando. Estas klare, ke kvankam estas kelkaj spertaj individuoj en la komitato – kiel ekz. la pensiita ĝenerala direktoro Osmo Buller – la Komitato kiel tuto kaj la estraro, samkiel la antaŭaj estraro kaj Komitato estas plene nekompetentaj.
Ne estas strange, ke ĉio ĉi okazas post la pensiiĝo de Osmo Buller. Li ĉiam tre konscience kaj atenteme prizorgis la Asocion dum regule estraranoj kiel ekz. la eksa prezidanto Corsetti skandalmaniere kontraŭlaboris lin. Osmo-n Buller mi konas kiel tre afablan, bonkoran homon kiu ĉiam laboregis kaj daŭre laboras por Esperanto, kaj kiu ankaŭ estas bonega diplomato. Nur tiel li povis teni la asocion sekura.
Bedaŭrinde nun, nekompetenta estraro kaj Komitato devas solvi la problemegojn, kiujn ili mem kreis… kaj nun aspektas kvazaŭ ili eĉ intencas pligrandigi la problemojn per rapidaj, tute ne adekvataj solvoj.
Ne plu necesas diri, ke la nuna direktoro, kiu preskaŭ neniam estas en la Centra Oficejo, plene perdis la kontrolon.

Jovana
Jovana
2020-09-08 14:07
Respondo al  Leon Roijen

“Ne plu necesas diri, ke la nuna direktoro, kiu preskaŭ neniam estas en la Centra Oficejo, plene perdis la kontrolon.”
Por perdi ion, oni devas unue havi tion. Kiam li havis ĝin?

edvige
edvige
2020-09-08 14:59
Respondo al  Jovana

Prave!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-08 15:47
Respondo al  Jovana

Jovana, laŭ viaj vortoj (nunaj kaj pasintaj) ŝajnas, ke ankaŭ la nuna ĝenerala direktoro ne aparte taŭgas/kompetentas.

Venis la momento resumi la dungojn de la antaŭa estraro/prezidanto:

Fabrício Valle, redaktoro de “Esperanto”: demisiinta/demisiigita.

Attila Kaszás, redaktoro de “Esperanto”: demisiinta/demisiigita.

Veronika Poór, ĝenerala direktoro: demisiinta/demisiigita.

Martin Schäffer, ĝenerala direktoro: ankoraŭ en la posteno. Laŭ abundaj komentoj, ŝajne ne tre sukcesa. Aparte kritikita kaj kritikata estas la fakto, ke li estras de for, sen laboradi en la CO, kio okazas unuafoje en la historio. Cetere, li estis la ĝenerala sekretario de la antaŭa estraro (vivu endogamio) farinta la erarajn dungojn.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, redaktoroj de “Esperanto”: ankoraŭ en la posteno. Mi ne aŭdis aparte flatajn opiniojn pri la revuo sed ankaŭ neniun detruan kritikon. Do dungo eble ne elstara sed ankaŭ ne katastrofa.

Rezulto: mizera kapablo de la antaŭa estraro/prezidanto selekti (taŭgajn) homojn. Erari pri unu dungito povas okazi al ĉiu ajn. Erari pri preskaŭ ĉiu dungito bezonas apartan talenton.

Se la nuna estraro volas superi tiun rekordon, ĝi devos peni. Se entute ĝi bezonos kaj povos dungi iun ajn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-08 19:16

Vi ankoraŭ forgesis la homojn, kiujn ili dungis por la nova retpaĝaro, ĉar kiel ajn, se oni elspezas 70.000 eŭrojn kaj se oni ankoraŭ ne havas retpaĝaron – post jaroj -, oni ne dungis la ĝustan personon.

Jovana
Jovana
2020-09-09 9:13
Respondo al  Leon Roijen

Unue, tiuj, kiuj faris la dungojn, estis malĝustaj: ili mem ne konis (komprenis) la situacion.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-09-08 21:22

la revuo aperas tute akurate kaj ĝia enhavo estas plene kontentiga, do la elekto de la redaktoroj estis tre sukcesa ago

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-11 18:58
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi miras pri la nombro da “malŝatoj” kompare kun la nombro da “ŝatoj” (8 kontraŭ 2, kvaroblo), kiun ricevis la komento de Carlo Minnaja.

La komento (ja subjektiva opinio) neniel estas en si mem ofenda aŭ malŝatinda, de kio mi deduktas, ke la malŝatantoj malkonsentas kun la vortoj de Carlo kaj do ne trovas la enhavon de la revuo plene kontentiga.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-09-13 2:28

Mi plu insistas, ke mi trovas la revuon kontentiga: bela ĉefartikolo, ampleksa spaco dediĉata al recenzoj, traktado de la ĉefaj agadoj de la asocio; eventuale malmulta atento al esperantaĵoj ekster UEA, sed ja finfine temas pri asocia organo. Kiu malkontentas pri la enhavo de la revuo prezentu kiu grava aspekto estas nekotentiga

Roland Schnell
2020-09-13 12:12
Respondo al  CARLO MINNAJA

Povas esti, ke la revuo kontentigas veteranon, kiu oscilas inter UEA kaj la Civito. Asocia organo (almanaŭ en la reala vivo) ankaŭ havu varban efikon al la ne-membroj. En Esperantujo la revuoj kaj bultenoj ĉefe kontenigu la membrojn, kiuj antaŭpagis.Aliaj ofte ne scias pri la ekzisto, ĉar ili ne estas la celgrupo. Tion oni ne povas riproĉi al la redakcio, sed al la eldonanto.Eble estis forgesita en la strategia plano? Ne nur problemo de UEA. Informoj pri la Civito estas simile sekretaj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-09-15 1:43
Respondo al  Roland Schnell

Kion eniras la Civito? Ni parolas pri la organo de UEA.

Jovana
Jovana
2020-09-13 12:48

Oni dungas la “ĝustajn” homojn por atingi la deziratajn celojn.
Pri la nuna ĝenerala direktoro oni devas ankaŭ demandi sin laŭ kiuj kiriterioj li estis dungita. Por okupi la postenon post la foriro (forigo?) de Veronika Poór NE okazis konkurso, kiel normalus en tia situacio. Estas klare ke la tiamaj estraro kaj prezidanto havis intereson dungi sian homon (cetere, en la estraro, kiam li estis nomumita).

edvige
edvige
2020-09-08 14:58
Respondo al  Leon Roijen

dankon por via priskribo de la situacio. Mi PLENE KONSENTAS, kvankam mi povus aldoni plurajn pliajn komentojn, sed pro karitato estas pli bone silenti…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-08 16:03
Respondo al  edvige

Eble venis la momento rezigni pri karitato kaj klare diri la aferojn. Mi suspektas, ke troa karitato kontribuis al la nuna situacio.

edvige
edvige
2020-09-08 15:18
Respondo al  Leon

Duncan Charters ne kulpas….tian malbonegan situacion li heredis kaj eble li ne supozis kiom malbona gxi estis..
Li kandidatigxis por doni ian helpon kaj estis elektita precipe pro manko de pli tauxga kandidato, sensukcese cetere cxar cxirkaux li ne trovigxi/as kompetentaj, seriozaj, kapablaj specialistoj pri la plej granda parto de la taskoj ricevitaj …. Por mastrumi bone kaj tauxge organizon kiel UEA oni devas posedi specifajn konojn, oni devas havi multan sperton en pluraj fakoj, oni ne povas improvizi sin de unu tago al la alia a respondecan managxeron pri financo kaj librotenado…. aux sekretarion, aux prezidanton, ktp ktp
Tion, kion vi skribis, mi plurfoje diris dum la komitataj kunsidoj, sed al nenio utilis, la plej granda parto de la Komitato estas formita ne pro kompetenteco kaj kapablo, kaj longperspektivo, sed pro aliaj kvalitoj, ofte ne bezonataj.
.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-08 19:39
Respondo al  edvige

La problemo estas, ke la Komitato estas multe tro granda, kreita kvazaŭ kiel parlamento, Tia strukturo ne (plu) funkcias. Estu oficejo, kun kompetenta direktoro kaj kompetenta estraro, kun homoj, kiuj havas ekonomikajn/organizajn konojn. Kaj estu la ĝenerala membrokunveno, kiu havu la lastan vorton, se necese.
UEA kun Komitato -ĝuste pro tio, kion vi priskribas- ne (plu) funkcias.

Charters ja kulpas pri tio, ke la Komitato tro malfrue ricevis la financan planon. Ankaŭ li kunrespondecas pri la daŭrigo de la retpaĝarprojekto.
Li ankaŭ respondecas pri tio, ke li tute ne scias kiel prezidi la komitaton. Se dum 16 minutoj oni parolas pri la tagordo, tio estas ridinda. Kiam Lipari, diras, ke oni ne povas ĉiun fojon peti permeson de la Komitato por financaj decidoj kaj Charters komentas, ke en demokratia organizo ja tiel funkcias… li miskomprenas, ke en normalaj organizoj ekzistas ĝeneralaj gvidlinioj kaj ke baze de tiuj gvidlionioj direktoro aŭ estraro faras la ĉiutagajn financajn decidojn.
Ŝajnas, ke Charters prenis sur sin taskon, por kiu necesas kompetentojn, kiuj li klare ne havas. Kaj li ankaŭ ne atentis, ke instaliĝis direktoro, kiu ja povos gvidi lin kompetente. Do ĉu Charters estas kulpa, aŭ nur la kompatinda homo, kiu prenis sur sin, kion aliaj ne volis fari? Ambaŭ veras, mi opinias.

Mi mi
Mi mi
2020-09-07 12:24

Elekto de UEA anstatau “esperanto” por profilbildo de la filmo montras le UEA reprezentas nek esperanton nek esperantistojn, sed sin mem por esperantistoj

Hejmano
2020-09-07 17:14
Respondo al  Mi mi

UEA ja reprezentas Esperanton, ne nur oficiale kun Unesko kaj UN sed ankaux laux faktoj! Ĝi estas la Esperanto-asocio kun la plej granda nombro de aliĝintoj. Ne SAT, nek la “Civito”, nek aliaj povas afiŝigi tian gravecon ene de Esperantujo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-07 17:36
Respondo al  Hejmano

Tute ne. Esperantisto estas ĉiu, kiu parolas Esperanton, kaj pri neniu asocio oni povas diri, ke ĝi *reprezentas* Esperanton – nur parton de la Esperantistaro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-07 14:18

Ho, mi nur ĵus rigardis 10 minutojn de la Komitatkunveno…
Prezidanto Duncan Charters estas kvazaŭ malbona ŝerco… aliaj personoj devas gvidi lin, atentigi lin pri aferoj kiujn li devus scii… estas kvazaŭ kaduka papo subtenata de siaj kardinaloj…. nemirinde ke UEA estas en tiom malbona stato…
Eĉ pri simplaĵo kiel la tagordo la estimataj komitatanoj devas longege diskuti…. oscedo!

Wendel
Wendel
2020-09-08 4:02

Oni ofte plendas kontraŭ la estraro, sed ankaŭ oni ofte forgesas, ke la estraron elektas la komitatanoj. Ĉu malbonaj estraroj estas rezulto de maltrafaj elektoj de komitatanoj?

Roland Schnell
2020-09-08 9:13
Respondo al  Wendel

La ŝtonepoka maniero de la interna demokratio en UEA delonge estas problemo. La komitatanoj tute ne estas la plej spertaj samideanoj, sed veteranoj (malmultaj estas sub 60 jaroj), kiuj pretas mem pagi la kostojn por partopreni en UK (aliĝo, vojaĝo, hotelo, sume pli ol 2.000 €), kie oni estas devigata pasigi horojn per tedaj kunvenoj.Malmultaj havas montreblajn spertojn en organizo de ekstermovada firmao. Kaj ĉi tio spertoj estas de alia epoko.
La prokrasto de la novo “reto” ne mirigas, ĉar estas malfacile ekscii, kiuj estu la taskoj kaj kapabloj de ĉi tiu glora reto,kaj kiu difinis la taskojn kaj kapablojn. Mi timas, ke la komitatanoj pro manko da spertoj kapablas kontribui.
Aliflanke agilaj junuloj (ekz. Maurelli) aspektas ege dubindaj pro siaj agoj. Sed la veteranoj ĝojas pri junaj vizaĝoj (viraj). Kiel kutime la kapablaj virinoj restas en la ombro.La ekstera mondo estas tute alie.

edvige
edvige
2020-09-08 15:01
Respondo al  Roland Schnell

Jes, vi absolute pravas!

edvige
edvige
2020-09-08 15:00
Respondo al  Wendel

JES!