UEA esperas ke subvencioj forigos la deficiton

UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.

La estraro respondas dum la Virtuala Kongreso: Duncan Charters, Orlando Raola, Martin Schäffer (ĝenerala direktoro), Amri Wandel, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu, Fernando Maia, Aleks Kadar.

Unu el la tradiciaj programeroj de ĉiuj Universalaj Kongresoj estas ”Estraro respondas”. Dum ĝi ĉeestantaj estraranoj de la asocio respondas al ĉiaspecaj demandoj de la kongresanoj. Tre ofte la demandoj temas pri praktikaĵoj de la aktuala kongreso, pri kiuj la estraranoj ne rekte respondecas.

Ĉi-foje la estraranoj efektive pli ol kutime respondecis pri la praktikaj aranĝoj, ĉar la Virtuala Kongreso ne havis propran Lokan Kongresan Komitaton, sed se estis demandoj pri praktikaj problemoj, ili ne trafis la tagordon de la reta kunveno, kiun plenigis pli principaj demandoj.

Unu el tiuj temis pri la manko de strategia laborplano de UEA. La ampleksa kaj ambicia strategia plano de la antaŭa estraro ja grandparte restis neplenumita, kaj ĉesis validi jam en 2017. Pri nova plano la estraro aperigis nur kelkajn rudimentajn frazojn en la reta forumo de UEA, kaj eĉ tio okazis nur la 4-an de aŭgusto, post memorigoj de la komitato.

Laŭ prezidanto Duncan Charters tamen ne mankas al UEA laborplano.

– Restas la bazo en la plano de Mark Fettes. Sed ni trovas ke ni devas demokratiigi la laboron pri la strategia plano kaj ne trudi ĝin de supre. /…/ Ne estos facile, sed mi vidas ke estas eble inkluzivigi la membrojn en tiun planadon. Tio estas mia celo, mi certe komencos jam fine de ĉi tiu virtuala kongreso, kaj mi invitas ĉiujn kontribui. Tio okazos per la forumo.

Planoj pri akirado de subvencioj estis alia demando, al kiu Duncan Charters respondis. Laŭ li la asocio nun havas tre aktivajn planojn tiudirekte, kaj eĉ novan dungiton, Spyros Papadatos, kiu okupiĝas pri subvencioj en Bruselo.

– Li faris ĉefe laboron por TEJO dum la unua parto de la jaro sed nun laboras por UEA.  Li havas kontaktojn en Bruselo kun multaj organizaĵoj, li laboris en tiu mondo antaŭ ol ni dungis lin por helpi nin, kaj li ŝajne en ĉiuj siaj antaŭaj petoj pri subvenciado estis sukcesa. Do ni havas personon kiu jam estas profesie preparita por tion fari kaj do estos malgranda grupo. Ankaŭ Francesco Maurelli kaj Sara Spanò okupiĝis profesie pri subvencipetado kaj havis multe da sukceso. Fakte Francesco listigis la sukcesojn hieraŭ, en unu el la kunvenoj.

Laŭ Charters subvencioj estas tre gravaj por la financa ekvilibro de UEA:

– Ni antaŭe havis la esperon ke tiuj subvencioj eble povos forigi la deficiton jam en la venonta jaro. Ni nenian promeson faros, ĉar la cirkonstancoj ŝanĝiĝas… Sed ni aktive laboras por kunlabori kun aliaj organizaĵoj, proponi al ili servojn kaj por povi por tio peti subvenciojn. Ĉar oni povas vidi la valoron de nia kunlaboro, tiu laboro antaŭeniras. Ĝi estos pli videbla en la venonta jaro.

Ne tute klaras, kiel subvencioj povus helpi forigi la buĝetan deficiton de UEA, krom se oni sukcesos akiri grandajn subvenciojn por agadoj, pri kiuj UEA jam nun okupiĝas. Tio tamen ŝajnas malfacile realigebla.

Jam en la jaro 2016 la tiama estraro de UEA esperis, ke eksteraj subvencioj savos la ekonomion de la asocio. Oni tiam esperis ricevi 90 000 eŭrojn en subvencioj, kaj tiu sumo estis skribita en la buĝeto por 2017. La subvencioj tamen ne realiĝis, kaj en 2017 UEA tial faris rekordan deficiton de 159 512 eŭroj.

La estonteco de la biblioteko Hector Hodler zorgigas multajn, ĉar la financa komisiono jam pasintjare proponis fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon en Roterdamo kaj luigi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg, kie nun troviĝas ne nur la Centra Oficejo, sed ankaŭ la biblioteko Hector Hodler kaj la arkivoj de UEA.

Al demando pri la biblioteko respondis prezidanto Duncan Charters kaj estrarano Orlando Raola.

– Teorie ni bezonas plentempan laboranton por prizorgi la bibliotekon, sed tion ni ne disponas. Nun ni estas en diskutoj pri la biblioteko, ĉu povus temi pri konservado, aŭ kunlaboro kun alia biblioteko, sed ni ne atingis solvon, diris Charters.

Orlando Raola parolis pri la graveco konservi la kulturan heredaĵon de Esperanto kaj diris, ke estas urĝa prioritato malfermi al esploristoj aliron al la trezoroj de la biblioteko Hector Hodler kaj certigi la fizikan konservadon de la valoraj materialoj. Li tamen ne diris, kiel tio okazu.

– La financoj de la asocio kaj la laborforto ne sufiĉas por teni la bibliotekon je la nivelo kiun ĝi meritas, kaj pro tio ni laboras jam de unu jaro pri la eblaj solvoj. Multfoje ni aŭdis homojn diri, ke ni ne povas fordonaci kaj senigi nin je nia heredaĵo, sed ili devus konscii pri la nuna stato de la biblioteko. Estas sugesto de Aleks [Kadar] ke ni publikigu fotojn de la nuna stato de la biblioteko, por ke la homoj sciu, ke ĝi vere ne estas en bona kondiĉo kaj ke katalogado praktike ne ekzistas. Detaloj postulus plian horon, sed antaŭ la fino de la mandato ni alvenos al iu kontentiga kaj espereble definitiva solvo, diris Raola.

Laŭ Duncan Charters la estraro multe laboris por eltrovi, ĉu ekzistas aliaj lokoj, kiuj povus doni novan hejmon al la biblioteko, sed ĝis nun sen kontentiga rezulto.

Ĉu estas pravigeble ke UEA havu sian oficejon en kosta unuamonda lando, kaj ĉu ne tio grave kontribuas al la deficitoj de la asocio, demandis iu kongresano. Laŭ Duncan Charters UEA ĉiuokaze en la nuna momento ne intencas vendi la Centran Oficejon.

– Povas esti pravigeblaj diversaj aliroj. Ni povas konservi la tutan domon, sed ni ne bezonas tiom da spaco. Ĉu luigi parton de la spaco? Tio donus enspezojn. Ne estas nun oportuna momento vendi la domon.

– La kosto de la administrejo ja estas sufiĉe granda, sed se ni irus al alia lando, ĉu orienta Eŭropo, ĉu Afriko, ĉu la politikaj kondiĉoj estus sufiĉe stabilaj? Ne estas facila solvo. Eĉ ludoni ne estas simpla afero. Tamen resti en la nuna stato kun la nunaj kostoj ne ŝajnas esti finance helpa al la asocio. Pro tio ni esploras la diversajn alternativojn, diris Charters.

Pri la stato de la nova retejo Charters diris, ke la nuna celdato por ĝia lanĉo estas la 15-a de decembro. Laŭ li la laboro pri la reteja renovigo nun bone progresas kaj la estraro atente sekvas ĝin.

– Estas sufiĉe komplika afero, sed ni ne lasas la programistojn labori sen kontrolo, ni havas ĉiumonatajn kunsidojn, kaj tio estas tre grava, tio ne okazis en la antaŭaj provoj. Kaj ĉio estas dokumentata, do efektive ni havas multe pli da sekureco pri la fina rezulto ol ni povis havi antaŭe, kaj la nuna estraro vere interesiĝis pri tio multe pli.

Noto de la redakcio: En la artikolo pli frue estis skribite, ke vicprezidanto Fernando Maia indikis la 15-an de decembro kiel la celdaton de la publikigo de la nova retejo. Efektive tion diris ne li sed prezidanto Duncan Charters. Ni pardonpetas pro la eraro.

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-08-11 12:07

Bele videblas la genra egaleco ĉe UEA en la artikolo-foto.

roland schnell
2020-08-11 13:29
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi povas diveni la sekson laŭ la vizaĝo? Ekzemple la LGBT-aktivulino kun la virina nome “Margot”, kiu estas arestita en Varsovio aspektas tiel
https://wiadomosci.onet.pl/warszawa/za-co-aresztowano-michala-sz-ps-margot/lsj52zg
Bedaŭrinde ŝi ne tuŝis Esperanto-monumenton. Tro malgrava, supozeble.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-11 22:41
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi ĵus atribuis genron surbaze de la ekstera aspekto? 😉

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-11 23:13
Respondo al  Sebastiano

Hejmano estas unu el la multegaj homoj (la granda plimulto, laŭ mi) kiu ne konscias ke kiam oni ekuzis la vorton “genro” en tiu senco, oni celis ke ĝi ne signifu “sekson”, sed ion alian.

Se oni uzas “genron” simple kiel sinonimon de “sekso”, tiam “sekso” estas preferinda.

Hejmano
2020-08-11 23:23
Respondo al  Yves Bellefeuille

“genra egaleco” estas miakone vaste uzata termino. Ekzemple, interesgrupo de TEJO nomiĝas tiel.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-12 0:49
Respondo al  Hejmano

Kaj kion signifas “genra egaleco” laŭ vi?

La grupo de TEJO ( https://www.tejo.org/en/tejo-sercas-partnerajn-organizojn-por-projekto-pri-genra-egaleco/ ) uzas “genron” en la titolo, sed poste parolas nur pri seksismo. Ŝajne por TEJO, kiel por preskaŭ ĉiuj, “genro” estas nur superflua sinonimo de “sekso”.

Hejmano
2020-08-12 1:38
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ne superflua, ĉar dum seksoj estas biologiaj, genroj ne nepre estas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-12 2:49
Respondo al  Hejmano

Do diru finfine kion signifas “genro”, laŭ vi. (Krom en la gramatika senco, kompreneble.)

Hejmano
2020-08-12 12:12
Respondo al  Yves Bellefeuille

Sinonimo de [i]socia[/i] sekso. Sed la vorto “sekso” sole signifas ion biologian.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-12 14:24
Respondo al  Hejmano

Tio ne multe helpas. 😉 Kion signifas “socia sekso”?

Hejmano
2020-08-12 15:07
Respondo al  Yves Bellefeuille

Nu, ekzemple temas pri la kategorio, kiun iu elektas (aŭ dezirus elekti) por doni informojn pri si mem en oficialaj dokumentoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-12 15:37
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi do opinias, ke la grupo de TEJO pri genra egaleco okupiĝas ekzemple pri plenigo de oficialaj dokumentoj?

Hejmano
2020-08-12 23:25
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kompreneble ke ne, TEJO ne estas nacia asocio kaj la celoj de tiu interesgrupo rilatas al Esperanto-movado kaj al partoprenado de internaciaj neesperantistaj por-egalecaj kunvenoj. Nenio nacia miakone.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-13 0:22
Respondo al  Hejmano

Ŝajnas ke vi, kiel la granda plimulto, ne vidas diferencon inter “sekso” kaj “genro”, krom ke “genro” ial ŝajnas pli moderna. Kaj pli taŭga en oficialaj dokumentoj. 😉

Hejmano
2020-08-11 23:19
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano: Ne, ĉiuj el la montritaj estraranoj estas konataj esperantistoj.

tauhro
tauhro
2020-08-12 16:49

Chi tio estas tro malgaje, kiam tre serioza demando pri estonteco de E-movado anstatauigas la demandon pri genra egaleco. Esperantio situas en danghero!!!
Lau mi, la nuna situacio en E-movado similas al la situacio, kiam patro-ebriulo volas vendi pomalgrande familian valorojn, por ke lia vivo restas kiel antaue.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-12 18:32
Respondo al  tauhro

Unu el la plej gravaj problemoj de UEA estas, ke ĝi perdas cent membrojn jare de jardekoj. Eble tio ne estas la sola problemo, sed ĝi estas grava problemo. Do kial tio okazas?

Iuj diras, ke la kaŭzo estas la apero de la reto. Nu, eble, sed laŭ mia scio, oni neniam serioze esploris, kaj se oni ne scias la kaŭzon de la problemo, oni ne povas solvi ĝin. La ”apero” de la reto tamen okazis antaŭ iom da tempo; se tio estas la kaŭzo, kial la nombro de membroj ankoraŭ falas?

Mi scias, kial mi ĉesis esti membro antaŭ 8 jaroj. Ĉu UEA scias tion? Ĉu ĝi scias kial la aliaj eks-membroj ĉesis esti membroj?

Se la nuna estraro ne volas malkaŝi tion kion ĝi ja scias, tio certe ne helpas.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-12 22:44
Respondo al  tauhro

»tre serioza demando pri estonteco de E-movado anstatauigas la demandon pri genra egaleco« – Ĉu vi eble intencis diri la kontraŭon: »tre seriozan demandon pri estonteco de E-movado anstataŭigas la demando pri genra egaleco«?

Hejmano
2020-08-12 23:28
Respondo al  tauhro

Ĉu ankaŭ tre serioza demando pri la estonteco de la Esperanto-movado ne estas genra egaleco?
Kaj mia komento tute ne malpermesis alitemajn demandojn, kaj tute ne celis malpermesi ilin.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-12 23:49
Respondo al  Hejmano

»Ĉu ankaŭ tre serioza demando pri la estonteco de la Esperanto-movado ne estas genra egaleco?« – Ne.

Hejmano
2020-08-13 13:41
Respondo al  Sebastiano

(supozante, ke vi uzas la okcidentan sistemon: https://lernu.net/eo/gramatiko/demandoj_kaj_respondoj)

Do laux vi ne gravas ĉu en Esperantujo ne ekzistas ia egaleco inter viroj, virinoj kaj neduumuloj. Laux vi, Esperantujo restu pasintece, gravajn postenojn havu plejparte viroj (ekzemple, simpla demando: kiom da UEA prezidentoj estis virinoj? ĉu tiu nombro restu la sama ĝis 2050?), kaj forestu per tiu pasintecemo de la homaj rajtoj kaj de la valoroj kaj de la celoj de UN? Ĉar jes ja, genran egalecon defendas UN.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-14 10:54
Respondo al  Hejmano

Hejmano, vi asertis: »Do laux vi ne gravas ĉu en Esperantujo ne ekzistas ia egaleco inter viroj, virinoj kaj neduumuloj.« – Mi kredas, ke via logiko estas mankhava. Mi ne asertis tion, kion vi provas subŝovi al mi.

Hejmano
2020-08-14 12:45
Respondo al  Sebastiano

Mi kredis, ke estas memkompreneble, ke temas pri demando ankaux.