Financa plano tro timigis la estraron de UEA

La komitato ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum la unua reta komitata kunsido de UEA. La timiga raporto tamen aperos venontsemajne, li nun promesas.

Prezidanto Duncan Charters parolas dum la reta komitata kunsido en sabato.

Plej laste en januaro 2020 la komitato de UEA devus ricevi de la estraro raporton pri pluaj paŝoj en la laboro por la financa resanigo de la asocio. Tiu raporto tamen neniam alvenis. En la reta komitata kunsido en sabato prezidanto Duncan Charters klarigis, kio okazis.

Laŭ li, kelkaj el la rekomendoj de la financa komisiono povus ”perturbi la membrojn”, kaj tial necesis trovi manieron prezenti la raporton tiel, ke la membroj ne pensu ke temas pri definitivaj proponoj.

– Tiu estis la plej malfacila parto de mia tasko dum mia prezidanteco. La komisiono pri financoj bone faris sian laboron, kaj ni ricevis ilian raporton en decembro. Eĉ ne ĉiuj komisionanoj konsentis pri ĉiuj punktoj, do mi esploris kaj kun estraraj kolegoj kaj kun aliaj konsultitoj pri alternativoj al la rekomendoj de la financa komisiono, diris Charters.

La enhavo de la raporto daŭre ne estas konata, sed alternativoj kiuj estis proponitaj pasintjare estis fordonaci la bibliotekon Hodler, fermi la libroservon en Roterdamo, luigi la domon Nieuwe Binnenweg kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando.

Prezidanto Charters ne trovis la proponojn de la financa komisiono diskonigeblaj en ties origina formo, sed verkis novan tekston por transdono al la komitato.

– Mi preparis sufiĉe longan dokumenton, kiu integris la rekomendojn en kunteksto, kiu ankaŭ reliefigis alternativojn, li klarigis.

La financa komisiono siavice ne estis kontenta pri tio, kiel Charters en sia dokumento prezentis la proponojn, kaj petis lin ne sendi tiun version al la komitato. Poste la laboro pri la financaj rekomendoj laŭ li prokrastiĝis pro la pandemio. Nun tamen la nova versio estas jam preskaŭ preta.

– Estis multe da aliaj ekstraj postuloj, kaj tial mi ne tute sukcesis fini la reverkadon. En la unua parto mi donas nete la raporton de la financa komisiono, por ke vi povu vidi ĝin tuta, sed en aneksaĵo mi metas ĉiujn alternativojn, komentojn kaj pravigon. Mi kredas, ke tio estas justa, ĉar la financa komisiono bone prilaboris sian raporton, diris Charters.

Laŭ li la dokumento, kiun la komitato devus ricevi en januaro, nun jam estas en preskaŭ fina stato, kaj ĝi povos esti reviziita de la estraro en mardo. Ankaŭ la financa komisono havas iom da tempo por pripensi eventualajn redaktojn en siaj rekomendoj.

– Estis kelkaj demandoj pri tio, kiel ni prezentu ĝin, sed plej honeste ni prezentu ĝin en tiu formo. Se la komisiono deziras iom modifi, ili havas du tagojn. Vi ricevos tiun raporton antaŭ nia venonta kunsido.

La venonta kunsido de la komitato okazos venontsabate. Pri la buĝeto de UEA por 2021 oni laŭ la tagordo decidos dimanĉe.

La komitato kunsidas rete.

La eksa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller, nun komitatano B kaj unu el la komitataj reviziantoj, dankis pro la klarigo, sed demandis, kial la komitato jam en januaro ne estis informita pri la kialo de la malfruo.

– Oni devus informi la komitaton pri tio, ke okazas pliaj diskutoj kaj analizoj, kaj ke tial tiu raporto ne povas esti liverata. Nun ni restis komplete nesciaj pri la situacio, kaj tio laŭ mi ne estas bona, diris Buller.

Duncan Charters trovis la plendon prava.

– Mi tute konsentas pri tio. Mi kredis ke ni solvos la aferon ene de sufiĉe mallonga tempo, sed ni devintus informi, kaj mi pardonpetas al la komitato. Mi esperas ke ni nun povos ripari tion kaj antaŭeniri en niaj forumoj kun la diskutoj pri la rekomendoj de la financa komisiono kaj alternativoj, ĉar tio bezonos multe da pripensado. Estas gravaj aferoj por la estonteco de UEA, diris Charters.

Buller demandis ankaŭ, kial la pasintjare faritaj ŝanĝoj en la regularo pri la kunlaboro de UEA kaj TEJO daŭre estas indikitaj kiel ”plenumota decido” – necesis ja nur fari la koncernajn ŝanĝojn en la retejo de UEA. Ĝenerala sekretario Aleks Kadar respondis, ke tio ne eblis, ĉar la komitato de TEJO ankoraŭ ne akceptis la ŝanĝojn. Tuj post la fermo de la kunsido tamen montriĝis, ke TEJO ja akceptis la ŝanĝojn antaŭ pli ol jaro. Evidente la tuta afero simple estis forgesita de la estraro de UEA.

La demando pri la financa raporto leviĝis fine de la sabata kunsido, kiu cetere grandparte estis dediĉita al rutinaj aferoj. La tutan unuan horon de la kunsido okupis diskutoj pri proceduroj, ĝis la tagordo de la kunsido povis esti aprobita.

Decidoj pri honorigoj estis unu el la gravaj punktoj en la tagordo. Kiel honora prezidanto de UEA estis elektita Humphrey Tonkin. Kiel honora membro estis elektita Zlatko Tišljar.

Cetere dum la solena fermo de la Virtuala Kongreso en sabato estis diplomitaj 14 elstaraj agantoj: Pascal Dubourg Glatigny, Halina Gorecka, Aleksandr Korĵenkov, Ale Kosabela, Lee Jung-kee, Rakoen Maertens, John Magessa, Jean-Pierre Marcq, István Nemere, Yves Nevelsteen, Chiara Raggi (Kjara), Evelyne Rotellini, Bert Schuman kaj Fernando Ŝajani.

En la sabata komitata kunsido estis elektita ankaŭ nova elekta komisiono de UEA. Ĝin eniris Hans Becklin, Marc Konijnenberg, Michela Lipari kaj Guy Matte, el kiuj nur Matte estis en la antaŭa konsisto de la komisiono. La ĉefa tasko de la komisiono estas prepari la elekton de nova estraro de UEA post du jaroj.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-08-09 15:13

“ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn.” Nu, persone tia kialo timigas min pli ol timiga raporto!!

Entreprenisto
Entreprenisto
2020-08-10 13:32

Tiu ĉi komitata kunsido de UEA estis la plej trista kaj timiga okazintaĵo, kiun mi iam ajn spertis! 🙈 La komitato dum duono da horo disputis ĉu plilongigi je duono da horo la komitatan kunsidon! Ni devas timi tiun estraron de UEA.

Roberto
Roberto
2020-08-10 22:42
Respondo al  Entreprenisto

Oni devas repensi la elektsistemon de UEA. Ĝi nuntempe similas al tio de Usono: la plejparto de la balotoj iras al unu, sed la elektanta kolegio elektas alian “pli taŭga”. La nuna prezidanto eĉ ne sukcesis elektiĝis komitatano A aŭ B. Li estis elektita komitano C por rajti kandidaktigi al prezidanteco kaj elektiĝis po unu voĉdono. Kial, ĉar oni timis ke Maia estus tro juna aŭ tro neeŭropano…

tauhro
tauhro
2020-08-10 14:42

”La proponoj en raporto povus timigi (perturbi) la membrojn” estas tre sincera deklaro. Dankon.
Sed bedaurinde mi ne komprenis – Chu ghi estas honta au aroganta?