UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por nova retejo

Kompleta renovigo de la retejo de UEA estis anoncita kiel ĉefa prioritato de la estraro de UEA, kiu estis elektita en Rejkjaviko en 2013. Tiam oni rezervis 100 000 eŭrojn por tiu tasko. Ĝis la fino de 2019 el tiu rezervo estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sed daŭre mankas la nova retejo. La mono ŝajne tute elĉerpiĝos ĉi-jare.

La bilanco de UEA por la pasinta jaro, publikigita en junio, montras ke en la rezervo “Reteja renovigo” jarŝanĝe restis 30 411,80 eŭroj. Tio signifas ke el la tiucela rezervo de 100 000 eŭroj ĝis nun estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sen videbla rezulto.

Post la apero de la financaj dokumentoj, la antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, mem ekscivolis, kio fakte okazas pri la reteja renovigo siatempe prioritatigita de li, kaj demandis pri tio en la komitata diskutejo:

– Tiurilate, ĉu eblus ricevi raporton pri la progreso de la projekto AKSO, t.e. la nova komuna reteja-datumbaza sistemo de UEA-TEJO? Tio estas unu el la fruktoj el mia prezidanta periodo, al kies realigo mi plej sopiras, ĉar ĝi donos multe pli solidan teknikan bazon por la subteno de tiu “virtuala” Esperantujo, kiu nun montriĝas nia savboato en la kondiĉoj de la pandemio.

Kelkaj el la retejoj de UEA.

Efektive videblas neniu granda renovigo en la retejo de UEA post la jaro 2014, kiam la tiama blua fono estis anstataŭigita de la nuna pli hela kaj enhavriĉa fasonado. Anstataŭ renovigo de la centra retejo, de tiam aperadas ĉiam novaj aldonaj retejoj, kies tutan kvanton jam neniu ŝajnas koni. Eĉ la oficiala revuo de UEA nun havas propran, tute apartan retejon.

Libera Folio turnis sin al Mark Fettes por demandi, ĉu ne la de longe anoncitan retejan renovigon devis liveri jam liaj du estraroj, kiuj havis ses jarojn por plenumi tiun prioritatan taskon. Responde, Mark Fettes asertis ke li jam ĉion diris pri tio en la pasintjara raporto pri “Evoluvojoj de UEA”.

La raporto klarigas, ke la reteja renovigo ne realiĝis pro diversaj problemoj, interalie:

Post kelkaj monatoj, du kunlaborantoj en la reteja teamo rezignis pri sia partopreno… Tamen, malgraŭ diversaj konkretaj laboroj en tiu periodo, la atendata lanĉo de la nova datumbazo, kunlige kun nova membrospaco kaj aliĝilo, ripete prokrastiĝis. Okazis plia kunsido kun Ribeiro en Lisbono [dum UK 2018], kiu same ne alportis la deziratan progreson… La plua laboro pri la projekto estas transdonita al nova teamo kunmetita de TEJO. La taskaro kaj labormaniero estas difinitaj per kontrakto aprobita de ambaŭ estraroj, kaj ambaŭ organizoj kontribuas al la kostoj…

Libera Folio: Do, evidente almenaŭ la ĉefa parto de la elspezitaj 69 588 eŭroj estis pagita por laboro, kiu ne alportis rezulton. Kial oni pagis por retejo, kiu efektive ne estis liverita?

Mark Fettes

Mark Fettes: – Malpli ol 30 000 iris al la teamo de Ana [Ribeiro]. La kontrakto antaŭvidis poioman pagadon laŭ la atingo de diversaj stadioj de la laboro, do ne estis bazo por repostuli la monon por la pli fruaj fazoj, kiam la projekto ne atingis kontentigan finon.

Libera Folio: – Sed restas la demando, kien iris la ceteraj 40 000 eŭroj. Ĉu al la nova teamo de UEA kaj TEJO? Ĉu ĝi same estas pagata laŭ atingo de diversaj stadioj de laboro? Nur dum la pasinta jaro estis elspezitaj pli ol 35 000 eŭroj, sed eble tio jam ne rilatas al decidoj faritaj de via estraro?

Mark Fettes: – Ni interkonsentis kun TEJO pri la komuna reteja projekto jam en marto 2019, se mi ĝuste memoras, do mi supozas ke la librotenitaj elspezoj por tiu jaro efektive estas por la nova teamo.

La ĉefa respondeculo de la nova reteja teamo estas Mia Nordentoft, oficisto de TEJO, kies salajro supozeble estas pagata el la reteja rezervo de UEA. La enhavo de la kontrakto de UEA kun TEJO pri la reteja renovigo ne estas konataj. Laŭ Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, ne eblas sciigi detalojn pri ĝi:

Informoj pri la reteja renovigo en Akso.org.

Fernando Maia: – Kompreneble temas pri interna dokumento, kun privataj informoj, do ne libere publikigebla, kiel ĉiu normala laborkontrakto. Sed la esenco, pri kiu gravas konscii, estas publikigita interalie en la dokumento kiun mi ĵus gluis al vi.

Temas pri la sama raporto pri ”Evoluvojoj de UEA”, kiu sur paĝo 15 klarigas en kelkaj punktoj, kion faru la nova reteja teamo. La unua punkto estas ”refari uea.org, inkluzive de aliro por membroj: membro.uea.org”. Mankas informo pri tio, kiom la laboro kostos kaj kiam ĝi estu preta.

En la bilanco de UEA tamen eblas vidi, ke dum la jaro 2019 la fondaĵo ”Reteja renovigo” ŝrumpis je 34 758 eŭroj kaj 30 cendoj, do supozeble tiu sumo estis pagita al la reteja teamo. Fine de la pasinta jaro en la fondaĵo, kiel dirite, restis 30 411,80 eŭroj, do se la kostoj en 2020 estos sur la sama nivelo kiel en 2019, la tuta rezervita sumo de 100 000 eŭroj estos komplete elspezita antaŭ la mezo de novembro.

Ĉu do ĝis tiam estos finita la laboro pri la nova retejo? Tio ne tre klaras. Eksteren ĝis nun daŭre malmulto videblas, sed en la retejo Akso.org eblas trovi liston de plenumitaj taskoj. Laŭ ĝi, la fundamento de la nova uea.org estis finita en februaro 2020.

Pri migrado al nova sistemo oni raportas ”Diversaj planoj ellaboritaj, mankas fina decido”. Eblas suspekti, ke ĝuste la migrado al la nova sistemo kaŭzos grandajn problemojn, ĉar la nuna retejo de UEA estas granda ĝangalo de diversaj dosieroj kaj dosierujoj, malfacile transmetebla al moderna enhavadministra sistemo.

Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

Laŭ Fernando Maia, reprezentantoj de la nuna estraro kaj la ĝenerala direktoro de UEA ”kunsidas regule kun la laboranta teamo, kiu ankaŭ konsultas aliajn homojn, inkluzive de oficistoj por migrigi funkciojn al la nova sistemo”.

Laŭ pli frua respondo de Maia al demando de Libera Folio, ”lanĉo de unua parto estas planita por la dua jarduono de 2020”. Li tamen nun ne povas diri, kiam la laboro pretos.

Fernando Maia: – Certe estas multe da atendo pri tiu retejo. Sed ankaŭ oni devas kompreni, ke por la ĝenerala publiko ne eblas montri multon. Tio estus simile al tio, ke oni konstruas aŭton kaj montras pordon, radon aŭ motorpecojn aŭ simile. Efektive granda parto de la afero aspektus fremda al multaj. Temas pri interna funkciado de la sistemo de UEA, kiun la ĝenerala publiko normale ne aliras; aŭ ekfunkciado de opcioj, kiujn la Centra Oficejo fakte neniam havis.

Laŭ li, la reteja teamo ricevis la taskon raporti pri sia progreso al la komitato de UEA, kiu kunsidos ekde sabato.


Pli pri la temo:

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2020-08-08 15:18

Saluton, ĉar oni menciis min ĉi tie, mi skribis klarigon pri mia partopreno en tiu projekto.

https://medium.com/@anaribeiro_4865/klarigoj-pri-mia-partopreno-en-reteja-projekto-de-uea-b96f483ce4cc

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-08 17:26
Respondo al  Ana Ribeiro

Dankon.

Krizipo
Krizipo
2020-08-08 22:15
Respondo al  Ana Ribeiro

Dankon pro via laboro!

Raúl J. García
2020-08-09 21:49
Respondo al  Ana Ribeiro

Se oni ne klarigas, la onidiroj flugas! Dankon.

Stefan
Stefan
2020-08-09 18:10

Grandaj, longdaŭraj ciferaj projektoj preskaŭ ĉiam fiaskas. Eĉ spertaj direktistoj de grandaj firmaoj ne povas travidi la komplekseco de malnova softvaro. Tial estas ofte plej bone labori en malgrandaj paŝoj kaj plani en mallongaj tempaj intervaloj, neniam pli longe ol duonan jaron. Tial oni rapide vidas unuajn rezultojn kaj oni povas ŝanĝi la planojn pli frue kiam ili ne bone funkcias.

Mi vere ŝatus aŭdi pli pri la problemoj, eble iam la projektplanoj kaj la fontkodo mem estos videblaj publike? Tiel oni povus helpi kaj kompreni pli bone kiel eksterulo.

Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson
2020-08-09 18:18
Respondo al  Stefan

Saluton Stefan!
Por ĝisdatigoj, legu en la retpaĝo de AKSO: https://akso.org/. Kaj vi rekte povas vidi la laboron en GitHub: https://github.com/AksoEo
Atentu ke en la artikolo ili iom intermiksas la laboron farita antaŭe, kaj la laboron farita por AKSO (la nuna projekto). Ili estas du projektoj kun malsamaj homoj enplektitaj.

Stefan
Stefan
2020-08-12 12:57

Bonege, Dankon 🙂

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2020-08-09 18:23
Respondo al  Stefan

Mi plene konsentas! Unu el la aferoj kiujn mi malkonsentis kun UEA stabo estis pri kiel lanĉi la projekton, mi kredis ke etaj partoj de la projekto devus esti lanĉita iom post iom (ne atendi fari ĉion por lanĉi), sed kiam mi laboris por UEA, stabanoj ne konsentis (ili nomis tion ”hasti”).

Lee Miller
Lee Miller
2020-08-10 0:21
Respondo al  Ana Ribeiro

Mi vere dezrias scii, kiom da mono vi enspezis de UEA, kaj kiuj estis la rezultoj. Ĉi vi povas tion klarigi?

Ĉiuj ŝane ĉirkaŭdancas tiajn ĉi demandojn.

Sebastiano
Sebastiano
2020-08-10 6:33
Respondo al  Lee Miller

Liĉjo, tuj en la unua komento sub tiu ĉi artikolo Ribeiro ligis al teksto, en kiu ŝi respondis al tiu ĉi demando en nekutima klareco – eĉ antaŭ ol vi metis tiun demandon. Kiel vi sukcesis pretervidi tion?

Raúl J. García
2020-08-09 21:33

Estas iom strange ke inter tiom da esperantistoj kiuj estas programistoj ne troviĝis iu fidinda homo kiu estas ankaŭ profesie projektomastrumanto pri komputilaj projektoj. Inter tiom da komputilemaj esperantistoj mi pensus ke tio estus certe trovebla. Nu, jam la afero estas en la pasinteco, kaj oni prizorgas la problemon. Tamen, la historio de la situacio estas neatendita konsiderante la demografion de esperantujo!

Mi deziras sukceson al la nuna teamo kaj al la buĝeto de UEA.

Lee Miller
Lee Miller
2020-08-10 0:23
Respondo al  Raúl J. García

La afero estas katastrofa, el perspektivoj de mon-elspezo kaj rezultoj.

Oni devus peti al Mark Fettes doni treege konkretan raporton pri ĉio, kio okazis.

roland schnell
2020-08-10 7:48
Respondo al  Raúl J. García

“Programisto” estus la plaj maltaŭga persono por ĉi tio tasko. Estas bezonata memkonfinda persono kun spertoj en la realigado de kompleksaj projekoj.
Nome, ke temas labori kontraŭ burokrata strukturo, kiu aktive blokas la evoluon. Supozeble Ana estis eble tro juna kaj ne havis la aŭtoritaton kontraŭ la estraro kaj ladirektoroj. Tion mi komprenis el ŝia priskribo.
Sed ĉiam estas la demando “Kie estas la Pflichtenheft” ?
https://www.projektmagazin.de/glossarterm/pflichtenheft
Sen tio, ĉiu agadao kaj kontrolo de rezultoj estas sensenca kaj vana.

Raúl J. García
2020-08-10 18:45
Respondo al  roland schnell

Mi vere celis projektmastrumanton, prefere iu kiu konas projektojn por programado. Kutime tiuj estas eksaj programistoj. Eble mi ne emfazis tion. Sed klare ne estis deziro dungi tutan profesian teamon, kio verŝajne estas la unua eraro, ĉar tiuj projektoj estas kompleksaj.

roland schnell
2020-08-11 9:27
Respondo al  Raúl J. García

Do ni samopinias. Antaŭ skribi unu linion da kodo necesas analizi la strukturon de la entrepreno kun la tradicia “Work Flow” kaj la spertoj montras, ke ofte la antikvaj strukturoj ne estas taŭgaj kaj temporabaj, ĉar ili estas de la “papera epoko”. Sed nun, ĉar UEA disfalas aŭ reduktiĝas en ne konata dimensio (la estraro timas diri la veron), oni devus repensi la tutan. Do 100.000 € kompleta perdo, eble iom da sperto.

batisteo
batisteo
2020-08-11 8:36

Kio estas la aŭtoro de la artikolo?

Kalle Kniivilä
2020-08-11 8:46
Respondo al  batisteo

La aŭtoro de la artikolo estas homo. 🙂

Ĉi tiun artikolon, samkiel la plej multajn redakciajn artikolojn (sed ne ĉiujn) verkis mi.