UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo

Skizo de la nova retejo de UEA, videbla ĉe nova.uea.org.

Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.

La decido prioritati la starigon de tute nova kaj moderna retejo por UEA estis farita dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en julio 2013. Tre baldaŭ tiu ĉefa prioritato, tiam starigita de la nova estraro de Mark Fettes, povos soleni sian kvinjariĝon. Tamen ankoraŭ tute ne klaras, kiam la longe sopirata retejo fine pretos.

En 2013 la estraro de Mark Fettes petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi maksimume 100.000 eŭrojn por la nova retejo. Responde al demando de Libera Folio Fettes tiam argumentis, ke la granda investo necesas por tute novspeca retejo, kiu plenumu multajn taskojn:

– Ni bezonas retejon multlingvan, per kiu ni povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Krome ni kompreneble bezonas retejon esperantlingvan, kiu donas al niaj membroj kaj aktivuloj rimedojn por aktiviĝi per kaj por Esperanto. Ĉi-rilate ekzistas multaj diversaj ebloj, kaj ni devos zorge esplori pri iliaj kostoj kaj avantaĝoj. Ni pensas ne nur pri disponigo de servoj, sed ankaŭ pri faciligo de la organiza laboro, virtuala partopreno en la kongresoj, flegado de scienca, faka kaj kultura kunlaboro kaj klerigado, ktp.

Ĝis julio 2018 UEA laŭ Mark Fettes elspezis proksimume trionon el la buĝetitaj 100.000 eŭroj. Li ankoraŭ ne povas diri, kiam la nova retejo povos esti lanĉita.

Mark Fettes.

– Same kiel vi, mi atendas la finan verdan lumon de niaj dungitoj kaj kontraktitoj, por povi lanĉi la unuan fazon de la renovigo (la membrospacon). La programado por ĝi estas jam delongete preta, temas laŭ mia kompreno pri administraj detaloj inkluzive de definitivigo de nia privatecpolitiko.

Por ŝpari monon la estraro de UEA proponas, ke la komitato en Lisbono decidu pri nuligo de la papera Jarlibro. Samtempe la estraro volas draste altigi la membrokotizon. Evidentas la risko, ke altigita kotizo kombine kun la forigo de unu el la ĉefaj servoj, kiujn la membroj ĝis nun ricevis kontraŭ sia mono, povos rapidigi la malkreskon de la membraro.

La ĉefa nova servo, kiun la estraro volas proponi al la membraro, estas la renovigita retejo, kiu interalie funkciu kiel plibonigita, ĉiam aktuala Jarlibro. La tuja aktualeco tamen devos atendi ĝis la nova retejo estos lanĉita, kaj tio ŝajnas daŭri.

– Mi ne kuraĝas prognozi la daton de plena transiro al la nova reteja sistemo, ĉar mi ne sufiĉe regas la koncernajn laborkondiĉojn. Mi povas nur diri ke tio restas prioritato por mi kaj mi provas akceli la laboron laŭ mia povo, diras Mark Fettes.

Libera Folio: Ĉu oni do ne povas atendi, ke la ”membrospaco” estos lanĉita antaŭ la kongreso en Lisbono, kie devos esti farita la decido pri la nuligo de la Jarlibro?

– Mi tamen antaŭvidas ke ĝi jes estos lanĉita, sed pri la tago mi ne povas esti certa.

La prizorganto de la nuna retejo de UEA, Andrej Grigorjevskij, responde al demando de Libera Folio klarigis, ke li ne kunrespondecas pri la nova versio nek konas la staton de la laboro.

– Mi ne okupiĝas pri la nova retejo. Oni siatempe invitis min kandidati por la konkurso, dum kiu oni elektis la kreontojn de la nova retejo, sed mi rifuzis partopreni. Mi jam tro longe okupiĝas pri la UEA-retejo, delonge necesas, ke tion transprenu iu alia.

Ana Ribeiro

Pri la renovigo de la retejo de UEA nun ĉefe respondecas Ana Ribeiro. Laŭ ŝi la membrospaco de la nova retejo principe pretas ekde majo, kaj jam estas alirebla per la alternativa adreso membro.uea.org. Tie membroj de UEA jam povas ensaluti per sia kutima UEA-kodo kaj ŝlosilvorto.

Tiu adreso laŭ ŝi ĝis nun ne estis oficiale diskonigita, ĉar ankoraŭ ne pretas la fina versio de la regularo de UEA pri protektado de privataj datumoj.

– Ĝi estas lanĉebla kaj uzebla por multaj celoj ekde majo, kiu estis la interna limdato kiun mi donis por mi mem. Tie estas serĉebla adresaro, do informoj pri delegitoj, lokaj grupoj, asocioj, kaj tiel plu, kiun oni povas filtri laŭ lando, funkcio kaj aliaj kriterioj, diras Ana Ribeiro.

Libera Folio: Ĉu do la informoj en la nova membrospaco estas plene aktualaj?

La aspekto de la nova membrospaco.

– Mi elprenis ilin de la nuna datumbazo per iu skripto kiun mi skribis en Pitono. Mi mem ne persone kontrolis la pli ol mil adresojn kiuj aperas tie, sed mi povas garantii ke almenaŭ ĉiuj delegitoj kiuj aperas estas aktualaj membroj de UEA.

La membrospaco de UEA laŭ Ana Ribeiro ankaŭ post la oficiala lanĉo restos en la aparta adreso membro.uea.org. La aspekto de la baza retejo kun ĝeneralaj informoj por nemembroj jam de iom da tempo videblas ĉe nova.uea.esperanto.net.

– La alia planata retejo estas la libroservo, mi dependas ĉefe de fino de renovigo de financaj sistemoj de UEA pri kiu ne mi okupiĝas, aldonas Ana Ribeiro.

Kalle Kniivilä, Grigorij Arosev

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Etuleto
Etuleto
2018-07-19 9:17

La fina rezulto kredeble estos same magra kiel tiu de la renovigita esperanto.net, pri kiu oni siatempe tiom fanfaronis. Nur ke la perdita sumo estos multe pli granda. Tio tamen ne influos la prestiĝon de Fettes – li jam havas nenion por perdi.

Jovana
Jovana
2018-07-19 14:21
Respondo al  Etuleto

Kiom el tiu mono estis elspezita por la vojaĝoj de la respondeculino al Roterdamo kaj al UKoj? Kaj kiom utilaj estis/as tiuj vojaĝoj? La estraro devos respondi al tiuj demandoj, ĉar la elspezita mono ne apartenas al la estraro, sed al al organizaĵo.

Lee Miller
Lee Miller
2018-07-19 23:45
Respondo al  Jovana

Bonan ŝancon, se vi provos peti tian informon de la CO.

Ĵajro
Ĵajro
2018-07-19 10:40

Kiom da homoj en Afriko kaj Brazilo povus helpi tion monsumon?

Se ni vere frate laborus kune tiu, nun pena revo, estus tuj jam realigita.

jixiang
2018-07-22 9:39
Respondo al  Ĵajro

Cxu UEA devas disdoni gxian tutan bugxeton al malricxuloj en Afriko aux Brazilo?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-07-20 3:04

Ĉu vere la CO havas tiom malmulte da laboro dum la semajno tuj antaŭ la UK ke tio estas taŭga momento por enŝalti grandan ŝanĝon al la retpaĝo? Necesus multe da optimismo por pensi, ke neniu problemo aperos.

Dieter Rooke
2018-07-21 9:56

Jam ekzistas tro multe da Esperantlingvaj retejoj i.a. libera folio

Lee Miller
Lee Miller
2018-07-21 11:54

Ĉu iu scias precize kiam Ana Ribeiro komencis prilabori la retejo(j)n de UEA, kaj kiom da pago ŝi ricevis ĝis nun? Ĉu oni daŭre pagos ŝin ĝis la iama fino de la projekto, aŭ ĉu estis antaŭdifinita pagosumo en la komenco?

jixiang
2018-07-22 8:20

Krei seriozan retejon devus esti absoluta prioritato por UEA. Se tiu laboro povas esti bone farita, valoras elspezi iom da monon.

Tobiasz
2018-07-23 23:26

Antaŭ ol la nova retejo funkcios, mi ŝatus danki al Andrej Grigorjevskij, kiu dum pluraj jaroj (kaj ankaŭ nun) zorgis, ke la retejo de UEA estu funkcianta kaj ĝisdata. Dum mia laboro por UEA mi ĉiam povis kalkuli je rapidaj, profesiaj kaj utilaj reagoj flanke de Andrej.

Lee Miller
Lee Miller
2018-07-24 22:43
Respondo al  Tobiasz

Ĉu vi havas ian ideon pri kiam tio efektive okazos? (t.e., la nova retejo).

Aŭ ĉu tio iam ajn okazos?