Hej Google! Ĉu vi ekkomprenas Esperanton?

La granda usona lingvoteknologia entrepreno Lionbridge pagas por voĉlegado de frazoj en Esperanto. UEA kunlaboras pri la projekto, kiu celas plibonigi aŭtomatan parolrekonon en Esperanto. Tio estas bezonata supozeble por novaj servoj de Google.

En 2012 la giganta entrepreno Google surprize ekfunkciigis sian popularan retan tradukilon ankaŭ en Esperanto. La poŝtelefonoj de la sistemo Android, kiun ellaboras Google, de ĉiam ebligas facilan tajpadon de Esperanto-literoj. Esperanto eĉ iĝis integra parto de Android, la telefona operaciumo de Google, bazita sur la libera operaciumo Linukso.

Nun ŝajnas ke ankaŭ la voĉrekona teknologio de Google, kiu iĝas ĉiam pli grava parto de la ĉiutago por multaj aktivaj uzantoj de poŝtelefonoj, estonte uzeblos ankaŭ en Esperanto. Tion eblas konjekti laŭ la enhavo de la frazoj, kiujn esperantistoj voĉlegas laŭ mendo de la granda lingvoteknologia entrepreno Lionbridge.

Lionbridge estas usona entrepreno kun kvindeko da oficejoj en pli ol 25 landoj. Ĝi okupiĝas interalie pri tradukado kaj internaciigo de komputilaj programoj. Antaŭ kelkaj semajnoj Lionbridge komencis kontakti esperantistojn por peti kunlaboron pri nova projekto pri voĉrekonado.

Inter la kontaktitoj estis Andrej Grigorjevskij, kiu respondecas pri la funkciado de la nuna retejo de UEA.

– Mi ​ricevis retleteron de reprezentanto de Lionbridge GSMI​ antaŭ tri semajnoj, en kiu estis prezento de la projekto kun la peto al UEA diskonigi ĝin. Mi plusendis ĝin al la direktoro de la CO, la ĝenerala sekretario kaj la prezidanto de UEA. Post iom da opiniinterŝanĝoj estis decidite anonci la informon al UEA-membroj, li rakontas.

Jam pli frue la entrepreno aperigis anglalingvajn alvokojn pri kunlaboro en Esperanto-grupoj en sociaj retejoj. Komence ankaŭ la formularo, kiun plenigu kunlaborantoj, estis en la angla. Tamen por pli bone atingi esperantistojn la firmao rapide esperantigis sian alvokon kaj la formularon, kiun oni uzas por registriĝi por la laboro.

– Antaŭ kelkaj tagoj ili sendis al mi E-lingvan version de la invitletero kaj E-lingvigis la aliĝan formularon. Sekve de tio kaj ĉar la kvanto de partoprenantoj ankoraŭ estis nesufiĉa (oni menciis pri strebo je 360 personoj), estis decidite ripete dissendi la inviton, al pli vasta listo de membroj, rakontas Andrej Grigorjevskij.

Tiuj, kiuj registriĝas, devas konfirmi, ke ili ne “konigos, diskutos, diskonigos aŭ dividos ajnan dokumenton, trejnmaterialon aŭ alian informon, ricevitan de Lionbridge, nek publikigos informon pri klientoj de Lionbridge aŭ iliaj nomoj”. Tial ne eblas certe scii, kion enhavas la esperantlingvaj tekstoj, kiujn la kunlaborantoj voĉlegas.

Tamen pluraj el la partoprenantoj private aŭ duonpublike ion rakontis pri la enhavo de la taskoj, kaj laŭ tiuj informoj eblas konjekti, ke plej verŝajne la mendinto estas Google. Krom ke estas menciitaj teknologioj de Google, en la voĉlegataj frazoj ripetiĝadas la vortoj “Hej Google!”, kaj multaj el la frazoj similas al Esperantlingvaĵoj jam uzataj de Google.

Esperantistajn partoprenantojn de la projekto aparte incitis la fakto, ke tre multaj el la frazoj kaj vortoj estas kriplaj aŭ eraraj. Laŭ Andrej Grigorjevskij povas temi pri tio, ke oni en la prepara frazo erare fortranĉis la lastan literon de frazoj.

Libera Folio: Ĉu vi aŭ iuj aliaj atentigis la firmaon pri la eraro?

​– Jes, sed mi dubas, ke la atentigoj povas rapide atingi la programistojn. Tro grandaj strukturoj.

Andrej Grigorjevskij trovas kredebla la konjekton, ke la projekton efektive mendis Google. Tamen li atentigas, ke la mendinto teorie povas esti iu tute alia.

Sed kiu alia granda firmao entute pretus elspezi monon por io simila? Google evidente jam faris tion pri aliaj projektoj, kiel la tradukilo.

​– Ekzemple mem Lionbridge GSMI. Tiu departemento pri Maŝina Racio ja estis por iu celo kreita. Eventuale ili povus eĉ havi ian sciencan esplorsubvencion. En la scienco oni havas amason da subvencioj.

Tamen plej kredeble efektive temas pri projekto de Google. Se la rezultoj estos integritaj kun la operacia sistemo Android, estonte dezirantoj povos doni ordonojn al siaj poŝtelefonoj en Esperanto.

Aldone eble pliboniĝos la esperantlingva parolsintezo de la tradukilo de Google. La nuna versio sonas ne kiel homo, sed kiel parolanta komputilo. Aliflanke ja efektive temas pri parolanta komputilo.

Kalle Kniivilä

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ludoviko
Ludoviko
2018-07-29 2:50

Sen mencii ion pri la enhavo, mi registris 250 el la 1000 ’frazoj’ kaj rezignis pri la ceteraj …

Alex
Alex
2018-08-03 19:58

Mi partoprenis tiun aferon; oni jam konfirmis, ke kontrolis la kvaliton, akceptas la laboron kaj pagos kontraŭ ĝi.
Eblas fari ĉion per kelkaj aliroj, okupiĝante, ekzemple, po 20 minutojn vespere dum semajno. Ĉar la laboro estas tiaspeca, ke plenumi ĝin seninterrombe dum unu fojo estus tro enue.