Lisbono promesas plene portugalan kongreson

Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.

António Martins-Tuválkin.

Restas du semajnoj ĝis la starto de la 103-a Universala Kongreso, kiu la unuan fojon en la historio okazos en Portugalio, ekde la 28-a de julio. Pri la lastatempaj aktualaĵoj por Libera Folio la berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev intervjuis la sekretarion de la Loka Kongresa Komitato, António Martins-Tuválkin.

Libera Folio: Kiel progresas ĝenerale la preparado de la kongreso? Ĉu multas nesolvitaj demandoj?

António Martins-Tuválkin: – Nesolvitaj demandoj ne restas, krom iuj plej trivialaj. Bedaŭrinde iujn ideojn ni devis flankenlasi pro praktikaj kialoj. Normalaj kongresanoj ne sentos mankon de tiuj, sed en la nuna stresa momento LKK-anojn hantas tio kio alie povus okazi por eĉ pli bona kongreso!

Juĝante laŭ la retejo de UEA, je la nuna momento aliĝis 1.519 personoj el 75 landoj. Ĉu la rezulto koincidas kun la atendoj de LKK, superas aŭ malsuperas tiujn? Ĉu mirigis vin la laŭlanda distribuo?

– Mi persone postulis de mi mem kiel almenaŭon 3.000 kongresanojn; nu aliaj malpli ambiciis, kaj montriĝis ke ili pravas. La laŭlanda distribuo ne mirigis min, kiel ankaŭ ne mirigis min tiu de pasintaj kongresoj.

Ĉu atendeblas iu el la oficialaj gravuloj?

– Gravulojn oni povas trovi en la kongreslibro, kiel la altan protektanton (estos Luís Felipe de Castro Mendes, kulturministro de Portugalujo, poeto kaj verkisto – Red.) kaj vicon da honorkomitatanoj. El tiuj, iuj ĉeestos la kongreson.

Kiel vi persone taksas la kunlaboron kun UEA kaj la CO? Ĉu la lastatempaj eventoj iel influis la preparadon, aŭ la lisbona karavano trankvile vojis?

– Necesas diri klare kaj laŭte ke la Konstanta Kongresa Sekratario Clay Magalhães estas netrotakseble kaj supermezure talenta kaj laborema. Nia kunlaboro estis ĉiam glata kaj efika, ekde la unua tago. La fakto ke li mem estas portugallingvano ebligis ke li rekte kontaktu lokajn servojn pli ol tio okazas en aliaj kongresoj. Neniuj eventoj ĉe UEA, nek lastatempaj nek pratempaj, perturbis nian kunlaboron.

Kiujn neatenditajn malfacilaĵojn alfrontis la LKK dum la organizado?

– Nenion grandskalan, kvankam multaj etaj fatoturnoj ĝenis, se rigardi detale. Eble ĉiam io tia okazas, mi persone ne spertas sufiĉe por kompari.

Ĉu okazis iuj kontaktoj kun la organizantoj de la hispania IJK?

– Kongresanoj de ambaŭ kongresoj havos specialan akompanon, speciale tiuj, kiuj veturos surtere (trajne aŭ ŝosee).

Kio (se io) specife lisbona aŭ portugala okazos dum la kongreso?

– Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala. Mi nure atentigos, kiel ekzemplon, ke kongresanoj povos ĝui espreson dum kafpaŭzoj kontraŭ ĉ. 0.55 €. Pri ĉio alia kongresanoj mem raportos — estas specife portugale modesti pri niaj atutoj.

Eble vi povus doni iom da utilaj konsiloj al la kongresanoj? Kiel oni povas plej oportune veni al la urbocentro kaj kongresejo el la flughaveno? Ĉu la kongresejo situas proksime al la urbocentro? 

– Lisbono ne havas evidentan centron, kio klarigeblas per ĝiaj historio kaj geografio. La praa kerno (citadelo kaj kvartalo “Alfama”) estas iel vilaĝeca, dum ĉe sud/norda centra akso artikiĝas tio kion oni nomas centro en alitipaj urboj. Nia kongresejo situas tute norde de tiu akso (“Campo Grande”), kaj la Solena Malfermo okazos ĉe la suda pinto (“Rossio”). La lisbona flughaveno estas treege proksima de la urbcentro (ĉ. 4 aŭ 5 km, depende de kie, en tiu akso, oni markos la centron), kaj eĉ eblos trankvile piediri el ĝi al la kongresejo se oni ne kunportos pezan valizon (bicikli certe eblas).

– Alie, la flughavenon servas metrostacio (“Aeroporto”) fine de la ruĝa linio; la kongresejo situas ĉe la stacio “Cidade Universitária” (flava linio) kaj plej multaj hoteloj apudas iun alian metrostacion. Ankaŭ busojn eblas uzi, kaj tramojn kaj funikularojn. Nepre antaŭaĉetu biletkarton ĉe la metrostacio kaj plenigu ĝin per eŭra saldo – uzeblas en ĉiu ajn amastransportilo: Aĉeti unuveturan bileton (kutime ĉe la ŝoforo) eblas, sed skandale multkostas.

– Taksiemuloj nepre evitu la vicon kiu atendas ĉe la alveneja pordo de la flughaveno: Tie deĵoras fifamaj trompemuloj kiuj penas promenigi neavertitojn senbezone multajn kilometrojn misĉirkaŭvoje. Anstataŭe iru al la forireja pordo de la flughaveno (supra etaĝo): Tie vicas taksioj kies ŝoforoj konscias ke pleje lokanoj uzos ilian servon kaj do trompa misvojo ne eblas.

Ĉu kadre de la kongreso aĉeteblos io (en Esperanto!) pri Portugalio, pri Lisbono, pri la portugala lingvo?

– En la kongresa Libroservo oni povos akiri el ties stoko kelkajn titolojn kiuj koncernas Portugalion. Oni ankaŭ anoncis reeldonon de la traduka majstraĵo de la 16-a jarcento „La Luzidoj“ de Luís Vaz de Camões, nun en multe pli oportuna bindo.

Ĉu la organizado de la kongreso plivigligis la movadon en Portugalio aŭ lacigis? Kiujn prognozojn oni povas fari pri ĝi?

– Nu, ĉi-momente tio estas al mi tute ne klara. Tamen mi povas almenaŭ diri ke regas ĝenerala sento pri la graveco de la evento kaj unikeco de tiu ĉi ŝanco.

Intervjuis: Grigorij Arosev

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2018-07-15 8:44

En Seulo neniu portugala S-ano troveblis por transpreno de kongresa flago.

Tuvalkin
Tuvalkin
2018-07-15 10:48
Respondo al  Dieter Rooke

Bone ke vi tion rimarkis. Laŭplane tion farus MFB, kiu akcidentis survoje al Seulo, kaj ĉiuj aliaj aktivaj portugaliaj esprantistoj estas tro malriĉaj por veturi al Koreio.

Tuvalkin
Tuvalkin
2018-07-15 11:27
Respondo al  Tuvalkin

*esperantistoj

Lee Miller
Lee Miller
2018-07-15 12:30

Eble oni pripensu, ĉu la epoko de tiaj “Mondaj Kongresoj” (kiel pompa vorto, “kongreso”) jam forpasis.

Estus interese vidi analizon post la kongreso pri la ĉeestantaro.

Kiom da riĉaj maljunuloj, kiom da ordinaraj parolantoj de Esperanto.

Tuvalkin
Tuvalkin
2018-07-15 19:20
Respondo al  Lee Miller

Ĉu iam estis alie? Malnovaj fotoj de Universalaj Kongresoj montras ankaŭ riĉaspektajn maljunulojn, kaj via “modernega” alvoko versâjne jam ŝimecis en 1950.

Lee Miller
Lee Miller
2018-07-16 11:39
Respondo al  Tuvalkin

En la 1950aj certe la sama situacio regis, sed la epoko de tiaj eventoj ne jam forpasis.

Mi nur scivolas ĉu ne, en nia tempo, la ĉeestantaro konstante malpligrandiĝos, same kiel la membraro. Kaj analizo de la ĉeestantaro el sociologia vidpunkto ja estus interesa esploro.

Reinaldo Ferreira
Reinaldo Ferreira
2018-07-30 3:37
Respondo al  Lee Miller

Mi samopinias, ke sociologia analizo pri la ĉeestantaro estus interesa. Estas kompetentaj homoj, kiuj povus fari tion, ekzemple Nikola Rašić. Cetere, mi ĉiam havis impreson, ke la movado grandparte konsistas el maljunuloj kaj viroj. Bone, temas nur pri impreso… Jam delonge mi ne plu partoprenas E-eventojn aŭ entute parolas Esperanton.

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-14 14:14
Respondo al  Reinaldo Ferreira

“Jam delonge mi ne plu partoprenas E-eventojn aŭ entute parolas Esperanton”: Jen kial vi estas tute kompetenta por esprimi vian opinion 🙁

Filarete
Filarete
2018-07-16 16:35
Respondo al  Lee Miller

Stop UEA bashing!!!

UEA certe havas multegajn malvirtojn kaj neniu el ni ordinaraj esperantistoj komprenas kial la estaro preferas silentadon ol ĝeneralan cerbumadon. Tamen celo de la asocio ne estas transpreni ĉies frustrojn!

La lisbona UK ne estas rezervata al oldaj riĉuloj. Se oni membras kaj aliĝas antaŭ la fino de la jaro kotizo malaltas… Se aĉetitaj monatojn antaŭe flugbiletoj al Lisbono kostas apenaŭ 100 € el preskaŭ tuta Eŭropo… Eĉ hodiaŭ rezerveblas du-lita ĉambro en gastejo 15-mn piede de la kongresejo por nur 30 € po tage… Estis anoncite ke tagmanĝoj estos haveblaj kontraŭ 2,50 € ktp.

La UK ne (plu) estas vera kongreso ĉar la diskutoj pri la kongresa temo estas marĝenaj sed ĝi estas la nura substanca okazo sociumi en Esperanto, spekti teatraĵojn kaj koncertojn, ekscii ion preter sia mikro-komunumo.

Se tio malaperos ne plu ekzistos komunumo kaj lingvo sen komunumo estas… morta!

Reinaldo Ferreira
Reinaldo Ferreira
2018-07-30 3:32
Respondo al  Filarete

La supraj rimarkoj pri la partoprenkostoj estas validaj, kiel la aŭtoro precizigis, por eŭropanoj. Por brazilanoj, ekzemple,necesus preskaŭ kvnobligi ĉiun Eŭron, kio tro altigus la kostojn.

Filarete
Filarete
2018-08-03 10:08
Respondo al  Reinaldo Ferreira

Prezo de hoteloj en Lisbono kaj Rio de Janeiro estas tre similaj. La diferenco kuŝas en la kosto de interkontinenta flugo. Sed internaciaj flugoj ene de Sudameriko estas ankaŭ kostaj. Pruvo estas la malsukceso de la UK en Buenos Aires : ĝi ne allogis tajdon da amerikaj partoprenantoj.

Roland Schnell
2018-07-30 8:39
Respondo al  Filarete

Estas la sola preteksto organizi UK, ke ĝi estus esenca por “Mikro-Komunumo”. La iluzio ankoraŭ funkcias kaj partoprenas centoj da – nu fakte – maljunuloj. Estas la demando, ĉu ili kontribuas aktive al Esperanto dum la restantaj 50 semajnoj de la jaro. Certe estas multaj fidindaj kaj pagantaj membroj de lokaj kluboj, kiuj vivtenas la movadon per sia ekzisto kaj mono. Aliaj estas burokratoj, kiuj vivtenas la lokan kluban vivon.
Sed kiu aktive uzas Esperanton? Verkas, tradukas, informas publike?
Ĉu ili povas interkonsenti dum la kongreso pri la plibonigo kaj kunordigo de siaj aktivecoj? Mi ne vidas, ke la UK estas platformo por fari tion.
Tial la propono delonge estas, ŝanĝi la karakteron al “festivalo”, kie oni spektas, ebel ex ĝuas kantojn, teatraĵojn, poezion ktp. pli aŭ malpli pasive. Kun certa tempospaco por babili kun longjaraj konatuloj kaj frandi la lokajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Sen tedaj “laborkunsidoj” (en kiuj oni ne laboras) en mallumaj, malbone aerumitaj salonoj kun ĉeestantoj, kiuj pli aŭ malpli hazarde aperas.

Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2018-07-16 21:53

Lingve interesataj partoprenantoj eble interesiĝos pri la eseo “Milagrário Pessoal” de José Eduardo Agualusa (https://eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Eduardo_Agualusa) kiu temas pri la portugala lingvo
(–>https://arte.folha.uol.com.br/especiais/2018/o-tamanho-da-lingua/#/)

Dieter Rooke
2018-07-18 8:27

Kial la intervjuisto Grigorj Arosev ne demandis pri la E- movado en Portugalio ?
Cxu ekzistas E- klubo en Lisbono ?

Tuvalkin
Tuvalkin
2018-07-22 1:18
Respondo al  Dieter Rooke
BEHRA Bernard
BEHRA Bernard
2018-07-26 14:18

Ĉu la LKK havas propran retejon ?
Mi vidis, antaŭ kelkaj tagoj, informon en Fejsbuko pri la ĉeesto de esperantistoj (ia akceptejo) en flughaveno de Lisbono kun mapo de la pasaĝero-halo. Ĉu eblas havi la adreson de tiu informo por retrovi ĝin ?

BEHRA Bernard
BEHRA Bernard
2018-07-29 9:08
Respondo al  BEHRA Bernard

La movada foiro estis – laŭ miaj gustoj – tro bruega, tro varmega (ne pri la etoso sed simple pri la varmo), malagrabla, en loko tute ne adaptita, konsekvence senutila. Mi eĉ ne trovis la informon, kiujn mi serĉis. Pro malfruiĝo de mia aviadilo, mi ne sukcesis atingi la akceptejon akurate. La akceptejo estis fermita, kiam mi alvenis al la movada foiro. Do mia demando – multe foje prezentita dum tiu freneza movada foiro : ĉu mi povos partopreni al solena malfermo, eĉ se mi havas mian ŝildon, sciante ke la malfermo okazos en tute alia loko ol, kie ŝajnas esti la akceptejo. Alia afero mi tute ne scias kiam la akceptejo estas malfermita antaŭ la solena malfermo !!! Alia rimarko : la alta LKK-ano pri eksteraj rilatoj tute ne kapablis trovi al mi solvon : li okupiĝas nur pri eksteraj rilatoj. Tamen mi estas ankoraŭ ekstera de la UK-o, do li devus povi diri al mi kiel mi povus eniri la kongreson !!! Mi skribis tion, tie, ĉar mi ne trovis alian lokon por esprimi tion. Oni malfacila rilatas kun tiu kongreso. Ĉu ne ?

Bernard
Bernard
2018-07-29 11:28
Respondo al  BEHRA Bernard

Mi korektas : mi « ne » havas mian shildon. Tamen mi povas partopreni la malfermon, kie mi nun cheestas. Sed la sono ne estas bona lau miaj oreloj. Mi malfacile komprenas kion oni diras.