Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo

Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.

Esperanto-eventoj ĉe Duolingo.

Jam pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per la retejo Duolingo, sed malmultaj el ili ekhavas kontakton kun veraj parolantoj de la lingvo. Nun UEA kunlaboros kun Duolingo por faciligi renkontiĝojn.

La kursoj de Duolingo okazas nur en la reto, sed antaŭ iom da tempo Duolingo lanĉis la sistemon de Duolingo-eventoj, kiu ebligas organizadon de komunaj renkontiĝoj por ekzerciĝi pri la lernata lingvo, ekzemple en kafejoj aŭ aliaj lokoj. Por organizi “eventon” oni devas esti oficiala gastiganto, aprobita de Duolingo.

Por la aprobo necesas plenigi formularon kaj poste esti intervjuita de la administrantoj de Duolingo. Ĝis nun la formularoj ekzistas nur en la angla kaj la hispana, kaj same la intervjuoj povas okazi nur en tiuj du lingvoj. Tamen Esperanto rapide iĝis la sesa plej aktiva lingvo en la sistemo de Duolingo-eventoj.

Estis kreitaj eventoj en Londono, Parizo, Madrido kaj en la urbo Santos en Brazilo. Iom post iom ili ekaperis ankaŭ en malpli grandaj lokoj, kaj se oni nun trafoliumas la liston de urboj ekzemple en Usono ĉe Duolingo-eventoj, en nemalmultaj urboj troveblas grupoj por lernantoj de Esperanto, sed ne de aliaj lingvoj.

La plena listo de lingvogrupoj en Raleigh, Usono.

Komence de junio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kune kun estrarano Emílio Cid kaj la Duolingaj aktivuloj Chuck Smith kaj Anthony Bodineau havis videan kunsidon kun du administrantoj de Duolingo por diskuti eventualan partnerecon, rakontas Emílio Cid.

– Estis klare, ke la Duolinganoj havas tre pozitivan bildon pri la Esperanto-movado kaj bonvenigas pli proksiman kunlaboron. Estis interkonsentite, ke UEA pretigos esperantlingvan version de la instrukcioj por aranĝi eventojn en la sistemo de Duolingo, kaj helpos ilin selekti kandidatojn por gastigi esperantajn eventojn, li diras.

Por konatiĝi kun la sistemo kaj eventuale helpi kandidatojn, kiuj jam nun volas registri pliajn Esperantajn grupojn ĉe Duolingo, Emílio Cid nun partoprenos kelkajn intervjuojn en la angla.

Baldaŭ tamen la intervjuoj povu okazi en Esperanto, kun partopreno de reprezentanto de UEA, li rakontas. UEA prizorgos ankaŭ tradukon de la aliĝaj formularoj al Esperanto.

Laŭ la plano, UEA poste helpos trovi evento-gastigantojn kiuj jam bone scipovas Esperanton, dum Duolingo helpos inviti progresintajn kursanojn al lokaj Esperanto-eventoj. La traduklaboro komenciĝis, kaj jam nun UEA serĉas volontulojn kiuj pretas aranĝi renkontiĝojn por lernantoj de Duolingo, rakontas Emílio Cid.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bruselo
Bruselo
2018-06-27 12:31

Aldonaj renkontiĝoj jam eblas ankaŭ pere de Meetup grupoj Esperanto.
https://www.meetup.com/nl-NL/topics/esperanto/all/
10.967 membroj
1.561 interesatoj
67 Meetups
62 urboj
18 landoj

Chuck Smith
Chuck Smith
2018-06-28 9:52
Respondo al  Bruselo

Prave, sed meetup ne kontaktas Duolingo-lernantojn de Esperanto nek konsilas kiel plej bone organizi lingvan eventon. Krome Duolingo prestiĝigas eventojn kaj tiel helpos akiri fidon de novuloj, ĉar multaj lernantoj timas ekrenkonti esperantistojn en la vera vivo, sed se ili vidas, ke Duolingo organizas ĝin, ili pli fidas kaj pli emas iri.

Bruce Crisp
Bruce Crisp
2018-06-28 1:22

Bonega iniciato! Gratulojn al UEA, Mark Fettes, Emílio Cid kaj al Chuck Smith kaj Anthony Bodineau. Estas bone, ke Duolingo pretis kunlabori pri Esperanto.

Wendel Pontes
2018-07-04 22:06

Ekde Marto 2018 Pernambuka Esperanto-Asocio aperigas regule siajn monatajn prelegojn en Duolingo Events por la lernantoj en la urbo Recife. Ĝi estas unu el la pioniroj de tiu iniciato en Brazilo
https://events.duolingo.com/recife-esperanto/

Roland Schnell
2018-07-06 15:54
Respondo al  Wendel Pontes

Bone, vi anoncis. Sed cxu vi povas ion diri pri la reagoj? Esperantistoj kutimas informi pri anoncoj de kursoj, kiuj ne trovis kursanojn aux kiuj ne alvenis al iu fino.
Koran dankon por la komprenemo

Wendel Pontes
2018-07-09 13:55
Respondo al  Roland Schnell

Kompreneble! Unu duolingo-lernanto iĝis tre aktiva volontulo de nia asocio. Almenaŭ deko da duolingo-lernantoj esprimis intereson pri niaj prelegoj (kaj kontaktis la respondeculon pri nia anonco), kaj ekde tiam tri lernantoj fizike ĉeestis niajn renkontiĝojn.

José Martins
José Martins
2018-07-11 11:21

ĉu indas anonci la Lisbonan UKon kiel renkontiĝejon? nur tuja pripenso…

Michel
Michel
2018-07-11 16:42
Respondo al  José Martins

Ĉu UK ankoraŭ ekzistas?? Mi naive pensis ke estas nur amuzilo por riculoj!!!