Baldaŭ dek jaroj da anglalingva blogado pri Esperanto

Ekde januaro 2009 la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language regule aperigas anglalingvajn tekstojn pri Esperanto en sia retejo. De du jaroj la firmao, kies servojn uzas interalie la usona ministerio pri defendo, krome proponas bonkvalitan kurson pri Esperanto.

Ne multaj esperantistoj povas gajni monon per siaj scioj pri la lingvo, kaj apenaŭ ekzistas esperantlingvaj gazetoj kiuj pagas siajn aŭtorojn.

Tion tamen jam de multaj jaroj faras la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language, kiu en sia retejo regule aperigas anglalingvajn blogaĵojn pri trideko da lingvoj. Inter tiuj, krom latino, la sveda kaj la irlanda estas ankaŭ Esperanto.

La unua ero en la blogo pri Esperanto aperis en januaro 2009, do proksimiĝas la dekjara jubileo. Dum kvin el tiuj jaroj Chuck Smith respondecis pri la blogaĵoj, kiuj aperadis proksimume unu fojon monate, sed foje multe pli ofte.

La blogaĵoj de Chuck Smith temis ne tiom pri la lingvo mem, kiom pri la Esperanto-kulturo kaj fenomenoj ligitaj kun ĝi. Kiom artefarita vere estas Esperanto? li demandis en unu el siaj blogaĵoj. En sia lasta blogaĵo ĉe Transparent Language li listigis la plej popularajn kaj interesajn tekstojn pri Esperanto aperintajn en la blogo dum la jaroj. Multaj el tiuj daŭre restas legindaj kaj diskonigindaj.

Chuck Smith.

Laŭ Chuck Smith la priesperanta blogo ĉe Transparent Language havis pozitivan efikon al la konateco de Esperanto en anglalingvaj medioj:

– Nu, certe, ĉar jen plia bonreputacia lingva firmao kiu serioze traktas nin. Vi povas vidi la komentojn. Ŝajne inter miaj artikoloj tiuj pri denaskuloj plej furoris. Same tiu pri literaturo. Ĝin verkis fantoma aŭtoro.

Post Chuck Smith la torĉon de priesperanta blogisto ĉe Transparent Language en aprilo 2017 transprenis Thomas Alexander. Liaj blogaĵoj havas iom alian direktiĝon ol tiuj de Chuck Smith:

– Chuck verkis ĉefe pri la Esperanto-kulturo, sed Transparent Language petis min verki pri la lernado de Esperanto. Mi pasigas plurajn horojn tage legante demandojn de lernantoj, do ne mankas al mi pri-lingvaj demandoj por respondi en la blogo. Mi vidas mian taskon jene. Mi devas skribi interesajn, utilajn kaj alireblajn artikoletojn pri la lernado de Esperanto, tiel ke kiel eble plej multaj lingvemuloj sciu la nomon Transparent Language. Mi tute ne scias ĉu mi sukcesas, kaj se jes, mi dubas ĉu Transparent Language havas bonan manieron mezuri tion.

Ekde majo 2016, Transparent Language krom la regulaj blogaĵoj kaj “vorto de la tago” proponas ankaŭ pagendan kurson de Esperanto. Diference de aliaj kursoj de Transparent Language, la kurso de Esperanto tamen ne havas vivan instruiston.

Thomas Alexander.

– La voĉa registrado en la kurso estas de Aaron Chapman (Arono de Radio Verda), kaj ĝi estas modela. Eblas provi la kurson senpage dum du semajnoj. Mi faris kaj mi opinias ke ĝi estas bona kurso – eble eĉ valora je la elspezo, se la lernanto vere kaj regule uzas ĝin dum tiu periodo, diras Thomas Alexander.

Ĉu vere tia investo en Esperanton povas valori la penon kaj monon por lingvoinstrua firmao?

– Mi ne kredas ke Transparent Language rekte gajnas multe per Esperanto. Mi konas nur unu personon kiu serioze pripensis aĉeti la kurson. Ŝi efektive konvinkis min ke ĝi vere estas bona aĉeto.

Supozeble la firmao gajnas tiom per iuj el siaj aliaj kursoj, ke la mono elspezita por Esperanto povas esti konsiderata marĝena ero de la reklama buĝeto, kiu helpas montri la multflankecon de la proponado. Certe multaj el la blogaĵoj daŭre restas valoraj, kaj meritas rean diskonigon – des pli, ke pliaj vizitantoj eble konvinkos la firmaon ankaŭ estonte uzi Esperanton kiel eron de sia enmerkatigo.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2018-07-04 8:38

La usona militministerio ne venkos kontrau Esperanto- la firmao Transparent language ne malhelpos la finan venkon

Michel
Michel
2018-07-11 8:32
Respondo al  Dieter Rooke

Certe la fina venko okazos kiam la homaro malaperos de la tero!!!!