Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn

Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.

La Centra Oficejo de UEA.

Dum la UK en Lahtio la financa situacio de UEA estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn. Poste la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj.

“Ene de 6 monatoj la Estraro, helpe de la financa komisiono, sendu al la Komitato plian raporton pri financaj kaj administraj evoluvojoj inkluzive de kostanalizoj alternativaj,” la komitato decidis en julio 2019. Sekve la raporto devus atingi la komitaton plej laste en januaro 2020, kio tamen ne okazis.

Post multaj memorigoj la raporto fine estis sendita al la komitato en vendredo, la 14-an de aŭgusto – du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido, en kiu la komitato decidu pri ĝi. Multaj komitatanoj tamen trovis la raporton perturba, ĉar ĝi enhavis neniujn konkretajn ciferojn, nek respondojn al la demandoj starigitaj jam antaŭ unu jaro.

La rekomendoj estas tre svagaj:

Kvankam nenio estas nun decidebla, ĉar mankas konkretaj kostoj, se ni ŝanĝus la nunan sidejon, la komisiono emas konsideri pli praktika la solvon en Nitra, pri kiu la diskutoj pli multe progresis (interalie ankaŭ inter la vicprezidanto Fernando Maia kaj Peter Baláž).

/…/

Kvankam ni ne havas urĝon malfermi la novan oficejon, ju pli rapide oni forlasas Nederlandon, des pli rapide oni povos komenci havi unu oficiston, kiu plenumas ĝeneralajn taskojn kaj povas respondi al la informpetoj de membroj en maniero pli kongrua kun la centra rolo de UEA. Se ni faros decidon pri translokiĝo, la ideala momento por ekfuncii en alia lando ŝajnas esti la momento kiam la administra programo [la ellaborata retbazita administra sistemo – Red.] estos preta dum la venonta jaro.

Laŭ la raporto, nun eblus vendi la Centran Oficejon en Roterdamo por 500 000 eŭroj. Pri ceteraĵoj preskaŭ ne aperas konkretaj ciferoj.

La antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, trovis la foreston de ciferoj granda manko:

–  Finfine financoj estas afero de ciferoj, kaj tial mi provizis multajn ciferajn analizojn en mia raporto antaŭ unu jaro, “Evoluvojoj por UEA,” kiu estas ankoraŭ trovebla en la komitata teko, kaj al kiu ĉi tiu raporto estas iusence posteulo. Oni devas legi raportojn pri financa politiko kunlige kun la buĝeto kaj bilanco, kaj por sencohave diskuti pri la diversaj ebloj, oni devas taksi, kiel ili povus influi tiujn ciferojn, li skribis en la komitata listo.

Li atentigis, ke en la raporto mankas informoj pri tio, kiel diversaj diskutataj paŝoj efektive influus la ekonomion de la asocio. Li ricevis subtenon de komitatano Michela Lipari, nun ankaŭ ano de la elekta komisiono de UEA:

– Mi plene subtenas la mesaĝon de Mark, ni bezonas konkretaĵojn, ne liston de eblaj eblecoj, ŝi skribis.

Aldone Michela Lipari atentigis, ke la komitatanoj devus ricevi tiajn gravajn dokumentojn bontempe antaŭ la koncerna kunsido, por havi la eblon detale studi ilin.

La raporto ricevita de la komitatanoj malpli ol du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido havas 18 paĝojn, el kiuj kvin konsistigas la rekomendojn de la financa komisiono, kaj dek tri la komentojn de la estraro pri la rekomendoj.

Multaj el la estraraj komentoj estas tre interesaj, eĉ se ili apenaŭ rilatas al la financa stato de la asocio. Ekzemple pri la reteja renovigo la estraro skribas jene:

La nuna celdato por projektofino estas la 31-a de januaro, sed en la realo tio povus prokrastiĝi eventuale al februaro 2021. Ni prefere nenion konkretan promesu. Oni jam ne fidas promesojn pri la retejo, do ni simple kompletigu kaj anoncu tion en la momento de pretiĝo, konsciante ke ni havas klaran vojon antaŭen se ne kalendaran finkalkulon.

Tamen dum la ĵusa programero ”estraro respondas” la prezidanto de UEA, Duncan Charters, publike diris, ke la planata lanĉotago de la nova retejo estas la 15-a de decembro.

La raporto malkaŝas ankaŭ, ke oni post maldungo de la purigisto oni tamen fine decidis elspezi monon por ĉiusemajna purigado de la Centra Oficejo. Pli frue ĝenerala direktoro Martin Schäffer diris, ke li okaze mem purigas la necesejon de la oficejo.

En la teksto de la raporto eblas aldone legi, ke la rilatoj inter la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj la ceteraj oficistoj ne bone funkcias, kaj ke povus okazi demisio de Schäffer pro troa laborpremo:

La Estraro konsentas ke tro premas la diversaj respondecoj kiujn devis transpreni Martin Schäffer. Li faras grandan servon al la Estraro kaj al UEA, kaj ni ne metu lin en pozicion kiu devigus aŭ pripensigus rezignon de la laboro.

La ĝenerala direktoro laŭ la raporto prefere ne estu en la Centra Oficejo samtempe kun aliaj oficistoj:

…necesas fari la aranĝojn kiujn Martin ne povas facile fari sen ĉeesto, kaj tio supozeble okazu kiam neniu oficisto ĉeestas por havi maksimuman sekurecon rilate kontaktojn.

La raporto estas diskutata en la dimanĉa komitata kunsido de UEA.

38 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-08-16 15:54

“La ĝenerala direktoro laŭ la raporto ne povas plene fidi la ceterajn oficistojn”.

Efektive, la raporto vere timigas. Ne estas mirinde, ke la estraro longe kaŝis ĝin.

Ni gapas kaj gapas (kaj ofte laciĝas) pri l’ gapoj estontaj pensante…

Kalle Kniivilä
2020-08-16 17:56

Tamen, ĝuste tiun frazon ni redaktis, ĉar ni konstatis, ke la koncerna ero en la raporto povas temi ne nur pri reciproka fido, sed ankaŭ pri la pandemio. Nun la frazo estas jena:

”La ĝenerala direktoro laŭ la raporto prefere ne estu en la Centra Oficejo samtempe kun aliaj oficistoj”

Marc Bavant
Marc Bavant
2020-08-16 19:19
Respondo al  Kalle Kniivilä

Se temas pri la pandemio, tio donus sencon al la posta ” tio supozeble okazu kiam neniu oficisto ĉeestas por havi maksimuman sekurecon rilate kontaktojn”. Mi timis, ke oni volus malebligi pugnobatojn.

Fernando Maia Junior
Fernando Maia Junior
2020-08-16 16:41

Saluton. Mi bedaŭras pro la pluigo de eraroj en la artikoloj de LF. Mi petas al la Redakcio konscii pri sia eraro, ke “la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, publike diris, ke la planata lanĉotago de la nova retejo estas la 15-a de decembro”. Ĉi tie kaj en la alia menciita artikolo tiu estas unu el la bedaŭrindaj eraroj de la Redakcio. Mi ne diris tion, kiel LF informas. Kiel vi planas korekti tion?

Kalle Kniivilä
2020-08-16 17:38

Agrable, ke vi eĉ dum daŭranta komitata kunsido trovis tempon legi la artikolon kaj reagi. Mi bedaŭrinde ne havas similan kapablon okupiĝi pri du aferoj samtempe, sed nun post la fino de la kunsido mi kontrolis miajn notojn, kaj konstatas ke vi pravas. Pri la retejo dum ”Estraro respondas” parolis ankaŭ vi, tamen ĝuste tiun frazon pri la celdato diris ne vi, sed la prezidanto. Do mi redaktos laŭe. Dankon pro la atentigo.

Sylvain Auclair
Sylvain Auclair
2020-08-16 18:06

Nur 500 000 eŭroj? Tio ŝajnas al mi tre malgranda sumo.

Kalle Kniivilä
2020-08-16 18:08
Respondo al  Sylvain Auclair

El la raporto: ”Vendo de la domo (ni ricevus minimume duonmilionon [€500.000], jam proponitan, tamen pro Breksiĝo [Briteliro] venas entreprenoj al Amsterdamo kaj
Roterdamo, do se oni investus por plibonigi la domon (modernigo, necesejoj, sunpaneloj) tio povus pliproksimiĝi al miliono, do oni povus perdi tiun plialtiĝon vendante nun la domon kompare kun luigado).”

Meir
Meir
2020-08-16 23:25
Respondo al  Kalle Kniivilä

laŭ la nunaj prezoj de nemoveblaĵoj en Nederlando, 500 mil eŭroj por 3-etaĝa domo (preskaŭ kvar-etaĝa, kun 541 m²) kun ĝardeno kaj tuj sub-fenestra publika transporto, en la centro de Roterdamo, sonas ege malmulte, eĉ sen modernigo (antaŭ 10 jaroj ja okazis renovigo de la tuta domo!). estas scivoliga de kie oni prenis tiun ĉi, unu el la solaj en la raporto, ciferon.

Kalle Kniivilä
2020-08-17 20:58
Respondo al  Meir

Najbara entreprenisto proponis tiom por la domo. (Tio ne estas ŝerco.)

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-17 21:28
Respondo al  Kalle Kniivilä

La ofertita monsumo ja estas ŝerco. La oficejo troviĝas kvazaŭ en la centro de Roterdamo kaj la merkataj prezoj estas ege altaj. Mi rigardis al kelkaj ciferoj libere alireblaj ĉe la nederlanda imposta servo kaj kvankam mi ne estas profesia taksisto, mi taksas ke la domo valoras almenaŭ 800 mil eŭrojn.
Sed nu, vendo kaj translokigo de la oficejo neniel solvos la problemojn de UEA – tiuj ja fontas el pli ol jardeko de misgvidado fare de estraroj kaj komitato.

Iro
Iro
2020-08-16 18:28

Libera Folio: ejo de fiuloj! Kovardaj kaj mensoguloj!!!!

Hejmano
2020-08-17 1:22
Respondo al  Iro

Iro: vi estas senmaskigita, s-ro prezidento de Usono. Mojosa afero, ke vi parolas Esperanton.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-16 19:45

> la rilatoj inter la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj la ceteraj oficistoj ne bone funkcias

Se oni donas al la oficistoj ĝeneralan direktoron kiu ne estas en la oficejo, kaj se oni poste maldungas oficistojn aŭ mallongigas iliajn labor-horojn, krompreneble la oficistoj ne ŝatos tion. Oni pensu pri tio antaŭ ol fari tiajn decidojn.

> Oni jam ne fidas promesojn pri la retejo

La estraro komprenis almenaŭ tion.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-16 20:53

La translokigo de la CO de UEA ien ajn signifas ĝian finon… estas mia hipotezo. Kaj la fakto estas, ke la celo de la Asocio estas la plifaciligo de ĉiuspecaj rilatoj inter diverslandanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter la membroj.

Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj fondis Universalan Esperanto-Asocion por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. Kiuj praktikaj servoj oferas la nuna UEA por antaŭenigi Esperanton❔ 🤔

La unua celo de UEA estas:

A. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

Nu, almenaŭ mi ne rimarkas iun ajn iniciaton de UEA, en mia proksima kaj malproksima ĉirkaŭaĵo, pri kiu mi povus diri: jes, ĝi antaŭenigas uzadon de Esperanto ekstere de Esperantio por atingi ne-esperantistojn. Ĉio restas en la familio.
La tuta stabo laboras por okazigi Universalan Kongreson, kiun partoprenas averaĝe 1500 homoj (ofte la samaj kaj krome multaj 🐊). La UK-oj okazas en fermitaj kongresejoj, do estas fakte servo por membroj de UEA.
Restas do demando kion oni komprenas per “antaŭenigi”. Laŭ mi tio estas konigi Esperanton, disvastigi Esperanton, por ke ĝi estu konata kaj uzata de pli kaj pli multe da homoj tutmonde. Mi opinias, ke ne eblas antaŭenigi Esperanton per servoj nur por esperantistoj.🙄 Ĉu mi eraras❓

Hejmano
2020-08-16 22:36

Laŭ mi, vi ne eraras!
Mi apogas la ekstereniĝon de la celaro de nia movado.
UEA kreis antaŭ kelkaj monatoj instagram-konton: bonege! Sed ĝi estas nur en Esperanto, kiel vi diras, nur por esperantistoj. Ĉu ne ankaŭ Esperanto-asocioj komuniku nacilingve en sociaj retejoj?

Se esperantistoj volas esti aŭdataj, ili faru ĉion por iĝi tiel! Ignori ke en 2020 sociaj retejoj estas necesa komunikilo estas io tute ne saĝa.

Kion mi diris ankaŭ estas celas vekigi TEJO-n ĉar eĉ se ĝi aktivas pli ol UEA instagrame, kaj jam aktiviĝis nacilingve dum la izoligo (mi gratulas TEJO-n pro tio), ĝi ne daŭrigis tian agadon!

Ĝuste, UEA kaj TEJO devus sin demandi unue: kial TEJO havis la ideon ekagi nacilingve dum la izoligo?
La respondo estas tute klara: tiel neesperantistoj povis legi la TEJO-reklamojn pri lernado de Esperanto kiel dumpandemia hobio.

Kaj poste, UEA kaj TEJO devus sin demandi: kial ni ne plu faras tion? Ĉu ni ne plu deziras esti aŭdataj de neesperantistoj?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-17 2:04
Respondo al  Hejmano

Dankon pro via reago. Mi ĝojas, ke almenaŭ unu esperantisto pensas kiel mi. Nek UEA-noj, nek TEJO-anoj ŝajnas havi volon malfermiĝi al la “danĝera ekstera mondo” kaj ekkomunikiĝi kun ĝi en naciaj lingvoj. Unu ago aŭ unu iniciato ne sufiĉas, oni bezonas havi por tio bone pripensitan strategian planon. Sed strategio estas jam ĝenerale nebula koncepto ĉe UEA. Nekredebla afero, ke oni vidas monon kiel panaceon por ĉiuj problemoj. Kiu ne atentas la ‘se’, tiu sentas la ‘ve’.

Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson
2020-08-17 12:57

Konsiderante ke TEJO post langjara laboro nun kunlaboras kun la Konsilio de Eŭropo en projektoj pri lingva politiko kaj okazigas trejnadojn en la angla… Mi pensas ke estas klara ke ni ne timas la eksteran mondon. https://www.tejo.org/en/partoprenu-studsesion-en-budapesto-pri-seksismo/ Ankaŭ la laboro rilate al Yo!Fest, en kie TEJO estas organizanta partnero, celas aleksteran komunikadon, kaj surloke ni ja okazigis eventojn en naciaj lingvoj kaj parolis kun partoprenantoj en iliaj lingvoj. https://www.tejo.org/partoprenu-yofest-en-strasburgo-nome-de-tejo/

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-18 1:32

@Charlottte Scherping Larsson Mi vane serĉis en la tekstoj malantaŭ la ligiloj la atingitajn rezultojn de la renkontiĝoj kaj precipe atingojn por Esperanto. Kion vi atingis aŭ almenaŭ intencis atingi por Esperanto en Strasburgo? Esperanto estas menciita nek unu fojon en la teksto: https://www.tejo.org/partoprenu-yofest-en-strasburgo-nome-de-tejo/ “Unbedingte Tätigkeit, von welcher Art sie immer sei, macht zuletzt bankrott”.

Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson
2020-08-18 2:47

Respondoj al viaj demandoj ne estas en tio ligilo, kio nur estas alvoko por partopreni en la evento mem. Ni ja ricevis financan subtenon por povi iri tien kaj videbligi Esperanton al multaj junuloj. Ĉiuj el la junuloj, kun kiuj ni parolis, tiel havis eblon lerni pri Esperanto. Ĉu tio ne estas unu el la kernaj agadoj, kiujn ni bezonas fari? Kadre de la evento ni ankaŭ faris radiointervjuojn kaj ni respondecis pri eventoj en la parlamentejo mem. Kiel rezulto de tio estis ekzemple ke ni ricevas pli da financa subteno por povi fari eĉ pli da aktivaĵoj, pere de kiuj ni povas atingi pli da junuloj. Sed kompreneble aferoj pli ampleksas ol tio – kaj certe pli ampleksa ol mi povas skribi en komento. Atendu pli da longaj, interesaj tekstoj pri kion TEJO faras kaj kial, kiam mi ekoficos en TEJO en septembro.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-18 13:04

@Charlotte Scherping Larsson La afero estas sendube tro kompleksa kaj komplika por povi rakonti aŭ solvi ĝin tuj. Estas bonega afero, ke vi estis en Strasburgo, sed estus pli bona afero, se efikoj/rezultoj de tiu vizito estus pli larĝe disvastigitaj, ne en la Esperanto-medioj, grupoj, revuoj ktp. Kiel esperantisto mi aŭdas sufiĉe multe pri la agado de esperantistoj, ne nur E-junuloj, sed kiel Eŭropano/Nederlandano mi aŭdas neniam ion ajn pri Esperanto. Esperanto estas granda malĉeestanto en la mondaj amaskomunikiloj. Pri tio mi parolas menciante la malfermon al la granda mondo. Ni informas pri Esperanto kaj Esperanto-agado en Esperanto.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-17 21:18

Jolanta, vi skribas: “Mi opinias, ke ne eblas antaŭenigi Esperanton per servoj nur por esperantistoj.🙄 Ĉu mi eraras❓”

Ne nur, sed se tiu bazo, tiuj servoj al geesperantistoj jam ne estas kontentiga, oni ne tro dediĉu energion al Eksteresperantio. La disvastigo kaj la diskonigo de Esperanto en la interreta epoko ne estas la plej granda problemo, sed ekz. la nehavebleco de gravaj, originalaj E-verkoj jam de jaroj ja estas grandega problemo, eĉ skandalo. Pri tio UEA devus urĝe okupiĝi, samkiel pri kunordigo de la instruado kaj (kun-)kreado de ege modernaj instruiloj, kiuj grandparte mankas en Esperantio. Nun ja ekestas generacio de esperantistoj kiuj nur duolinge lernas la lingvon kaj el kiuj multaj eterne nur infanece balbutos kaj parolos.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-18 1:53
Respondo al  Leon Roijen

@Leon Roijen Jes, mi tute konsentas kun vi. Laŭ mi vi menciis la plej gravan mankon en la agado de UEA, kaj tio estas instruado kaj precipe manko de modernaj instruiloj kaj ankaŭ manko de retejoj en la naciaj lingvoj, kie homoj povos legi pri Esperanto kaj ĝia kulturo, kaj antaŭ ĉio pri ĝiaj avantaĝoj. Mi jam ne kuraĝas paroli pri mia jam antaŭ longe esprimita revo pri la eldono de la Unua Libro en alloga moderna “mantelo”. Kaj tio estas ĝuste la agado pri kiu mi parolas: atingi homojn ekstere de la Esperanto-rondeto per servoj por ne-esperantistoj. Laŭ harstarigaj informoj UEA jam elspezis malgrandan riĉajon por la retejo por membroj! 😏 Kiuj membroj? 😕 La homoj kiuj lernas Esperanton ĉe Dulinogo aŭdas nenion pri la historio (obscena vorto!) aŭ literaturo, nek pri UEA, do ili “stokastike” ne membriĝos, laŭ mia pritakso.

Filarete
Filarete
2020-08-18 9:24

Kiuj interesiĝas pri la Unua Libro legos la projektopriskribon de Denis Eckert, fakulo pri disvastigo de konoj, pri la Unua Libro de Esperanto.
https://halshs.archives-ouvertes.fr/halshs-02555912/
Kunlabore kun Francesca Frontini, lingvoscienca fakulo pri paralelaj korpuson, li pretigas retejon kiu ebligos retumi inter la 16 lingvoj de la Unua Libro.
Tiu esplordokumento (kaj multaj aliaj pri diversaj periodoj kaj temoj) estas legebla ĉe la dokumentujo pri Esperanto-historio de HAL, portalo por malferma scienco :
https://halshs.archives-ouvertes.fr/ESPERANTO-HISTORIO

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-18 12:41
Respondo al  Filarete

Elkoran dankon pro la ligiloj kaj tre valora informo! 🥰 La projekto ne estas konata al mi. Mi neniam aŭdis pri ĝi kaj neniam aŭdis iun rakonti pri ĝi. La ideo estas koniginda.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-19 0:57

@Jolanta van Holstein
Tre veraj vortoj: Se tiuj 70.000 + eŭroj estus elspezitaj por moderna(j), interaktiva()j retpaĝaro(j) por instrui la lingvon kaj ĝian kulturon kaj historion….aŭ por la reeldono -ĉu papere, ĉu elektronike- de famaj E-libroj kiuj ne plu aĉeteblas…. sed ne, oni decidis forĵeti tiun monon por retpaĝaro kiun ĉiu amatoro pli rapide, pli efike pretigus.
Kaj la ideo de tute aparta programaro speciale farita por la CO de UEA estas groteska. Neniel pravigeblas tial elspezi tiom da mono.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-19 1:52
Respondo al  Leon Roijen

@Leon Roijen Tiu retejo estas unu plia ridinda afero! Mi supozas, ke la estraro volas surprizi la mondon, eble eĉ celas atingi listigon en la Guinness-libro de rekordoj… pro la plej absurde groteska senutila multekosta retejo en la Universo?

❝Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas esperantisto,
Mi ja estas la bankisto .❞ aŭ io tia…

Atendu ĝis vi ekvidos la retejon! 😎

Hejmano
2020-08-17 1:19

https://www.liberafolio.org/2020/05/04/la-estraro-forgesis-resanigi-la-financojn-de-uea/

Ĉu tiom mankas fotoj pri la UEA-oficejo? Ĉar Libera Folio uzis la ĉi-artikolan foton jam pasintece.
Ĉu ne eblus krei novajn fotojn pri la oficejo iel pere de Guglo-mapo?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-17 20:53

Plenaj idiotoj “regas” UEA-n jam de jaroj, apenaŭ farante ion, nur elspezante kaj forĵetante monon, kaj fitraktante la oficistojn. Tio jam komenciĝis per Enderby kaj Corsetti , eble Dasgupta estis escepto, sed sub Fettes UEA pluplonĝis abismen. Nun, kiam Osmo Buller ne plu estas ĝenerala direktoro -la stabiliga faktoro de jardekoj en UEA- la ĥaoso plene regas. Mankas sperta gvido – taskon kiu fakte plenumis Buller pro nekompetentaj estraroj kaj ŝajne UEA nun vere fariĝis la ludilo de idiotoj kiuj pensas ke translokigo de la Centra Oficejo povos forigi la problemojn.
La problemego estas la aro da nekompetentuloj, kiuj volas esti estrarano, komitatano ktp, sed maksimume nur parolas kaj kverelas sed pli ofte nenion faras.
UEA devas esti funde restrukturigita. Ĝi “funkcias” laŭ strukturoj de eble la kvin-aŭ sesdekaj jaroj, sed tio ne plu funkcias en la hodiaŭa tempo. Ĝi devus funkcii kiel entrepreno kie estras kaj faras la plej gravajn decidojn taŭga direktoro dum estraro kaj komitato restu en la fono. Kaj estraranoj kaj komitatanoj kiuj nur portas tian titolon sed fakte faras nenion kaj ne ĝustatempe reagas kaj partoprenas – devas esti ebleco por forigi ilin post unu averto.
Nur tia funda ŝanĝo de la funkciado de UEA, kune kun redifino de ĝiaj taskoj (kiuj -laŭ mi- ĉefe konsistu el liverado de valoraj varoj kaj servoj al ĝiaj membroj) povos garantii la postvivadon de UEA – ne la simpla ideo de translokigo de la Centra oficejo al alia (malpli kosta) lando.
Konsilo al la estraro: Anstataŭ elspezi unu eŭron pli al tiu ridinde tro multekosta retpaĝarprojekto (kiun eĉ multaj mezgrandaj kompanioj ne povas permesi al si), donu taskon de kelkdek horoj al fidinda financa konsilisto (sendependa, eksteresperantuja) kiu povos -almenaŭ finance- montri la vojon irindan kaj irendan.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-18 2:02
Respondo al  Leon Roijen

@Leon Roijen Kiel vi pravas! Bedaŭrinde vi pravas. Timtremige! Dankon pro viaj vortoj! Mi tiel profunde esperas, ke esperantistoj komprenos ilian gravecon. Estas vere trista afero rigardi la malagadon de (precipe) lastaj estraroj. 😢

Jovana
Jovana
2020-08-31 13:13

“la rilatoj inter la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj la ceteraj oficistoj ne bone funkcias”. Ĉu tio surprizas? En la normala mondo, la ĉefo konas la laboron de la dungitoj (almenaŭ supraĵe) kaj mem laboras apud ili, ĝuste por koni tiun laboron. Se homoj, kiuj laboras en la CO de jar(dek)oj kaj kiuj konas sian laboron, ricevas instrukciojn de nekompetenta ĉefo (kiu loĝas en alia lando), tio estas minimume insulta (fakte danĝera por la organizaĵo). Kiam la dungitoj devas labori en nehigiena oficejo, dum la ĉefo laboras en la komforto de sia domo, ne atendu ke la dungitoj ne grumblos. (Kiel homo, kiu loĝas en alia lando, povas purigi necesejojn en Nederlando?)
La aserto “ke povus okazi demisio de Schäffer pro troa laborpremo” sonas kiel plia ĉantaĝo de de la direktoro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-31 22:35
Respondo al  Jovana

Demisio aŭ demisiigo: Eĉ pli bone estus dungi ne-esperantistan direktoron ol toleri la nunan situacion.
Kompreneble same pri la estraro de UEA. Kaj
mi ne scias, kiom la Komitato ŝanĝiĝis dum la pasintaj jaroj… sed certe ankaŭ
ĝi almenaŭ kulpas pri tio, kion tiel trafe esprimas la franca “laissez-faire”.

Eĉ bazajn servojn al Esperantistoj UEA ne kontentige plenumas.
Freŝdate mi mendis abonon je la revuo Kontakto por mia edzo, kiu komencis lerni Esperanton. Mi pagis per Paypal kaj devis mem prizorgi la ĝiradon al la Paypal-konto de UEA: Tio NE eblis rekte pere de la retpaĝaro de UEA.
Pli amatoreca eĉ:
Mi mendis la paperan version de Kontakto. Kun ĝi oni ankaŭ ricevas la rajton elŝuti la elektronikan version de la revuo. Sed mi devis mem eltrovi kiel fari tion. Alvenis neniu retpoŝtmesago kun eksplikoj. Ankaŭ ne sciigo kiam alvenos la unua papera versio…
Nur sciigo, ke la abono registriĝis… nenio plu….

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-01 3:07
Respondo al  Leon Roijen

Estas interese, ke vi atendas, ke UEA funkciu kiel komerca entrepreno. Vi plendas, ke vi devas mem prizorgi la monĝiradon por donacabono por via edzino; vi plendegas, ke vi ricevis preter la paperan ankaŭ la elektronikan version de la revuo, sed devis mem legi, kiel fari tion, kaj vi ververe ĝeniĝas, ke oni ne antaŭe sciigas vin pri la alvenodato de la internacia poŝtaĵo. Vere, ĉiu entrepreno povas ĝoji pri kliento kiel vi.

La tempoj ŝanĝiĝis. Kiam mi eklernis la lingvon, ni faris tion kun idealismo, kaj ni avide atendis la ne ĉiam regulan poŝtan alvenon de unu el la ekzistantaj tri internaciaj E-revuoj – la solaj almenaŭ iom regulaj ligiloj al la tutmonda samideanaro.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-01 18:02
Respondo al  Sebastiano

Jes, la tempoj ŝanĝiĝis. Geavaj rakontoj (“en mia tempo…) kiel la via ne antaŭenigos la aferon.

Kaj kara Sebastiano, ankaŭ aliterene ŝanĝiĝis la tempoj:
Mi abonis la revuon por mia EDZO.

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-01 22:59
Respondo al  Leon Roijen

»por mia EDZO« – Pardonon! Pro via plumnomo mi erare supozis, ke vi estas viro, ne virino.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-02 1:33
Respondo al  Sebastiano

: Tamen vi denove erare supozas 🙂
Estu certa, ke mi estas viro – kun edzo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Sebastiano
Sebastiano
2020-09-02 8:34
Respondo al  Leon Roijen

Tio ne eblas. 🙂

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-02 13:00
Respondo al  Sebastiano

Nu, vi klare estas malbone informita, certe tio eblas:

“Samseksa edzeco estas laŭleĝa civila ligo de du personoj de sama seksojure egala al geedzeco – la sola diverso inter ili estas sekso de homoj. Personoj kiu estas en samseksa edzeco nomiĝas edzoj aŭ edzinoj, same kiel en geedzeco.”

https://eo.wikipedia.org/wiki/Samseksaj_edzeco_kaj_edzineco