La komitato de UEA ne aprobis la buĝeton

La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.

La dimanĉa komitata kunsido, kiel ĉiuj ĉi-jare, okazis rete.

La komitato en la pasinta semajnfino kunsidis kaj sabate kaj dimanĉe. En sabato oni pritraktis interalie la raporton de la komitataj reviziantoj. En la raporto estis notite, ke post 2018 UEA ne plu rezervis en sia jara buĝeto monon por la pensioj de siaj nunaj oficistoj.

La reviziantoj postulis, ke la estraro esploru kaj decidu ankoraŭ ĉi-jare pri taŭga aranĝo por tio. La komitato akceptis la postulon kaj la tutan raporton de la reviziantoj, inkluzive de malŝarĝo de la estraro pri la pasintjaraj spezoj.

Lige kun tio, komitatano Osmo Buller (unu el la du reviziantoj), atentigis ke la asocio dum la lastaj jaroj perdis multe da mono, ĉar oni ne taŭge uzis la financajn servojn por kiuj oni pagas.

En vendredo la komitato fine ricevis la longe atenditajn ”Rekomendojn de la Financa Komisiono de UEA kun aldonaj konsideroj de la Estraro kaj konsultitoj”. Tie legeblas interalie, ke la asocio pagas ĉiujare almenaŭ 4 500 eŭrojn por financa konsilado pri investoj, sed efektive ne uzas la servon. Tio laŭ Buller signifas, ke la asocio kredeble perdas multe pli da mono ol nur la vane pagatan bankan kotizon, eble eĉ dekmilojn da eŭroj.

– Estis al mi surprizo, ke ĉesis la praktiko, kiu estis aplikata en mia tempo kaj komencita jam kiam Simo Milojević estis direktoro. Ni havas kontrakton kun la banko ABN AMRO, kaj estis specialaj konsilistoj kiuj estis komisiitaj konsili ĝuste nin. Ili sekvis niajn investojn kaj faris al ni proponojn.

Osmo Buller

Laŭ Buller la aranĝo kun regulaj renkontiĝoj kaj diskutoj pri investoj donis bonajn financajn rezultojn, kaj li tial supozis ke tio daŭris ankaŭ post lia emeritiĝo. Laŭ li la freŝa raporto montras, ke tio ne plu okazas.

– La banko sendis siajn proponojn, sed evidente tiu kunsidado ne okazis. En la raporto pri financa resanigo oni skribas, ke la ĝenerala direktoro prudente ne reagis al la raportoj, ĉar li ne konsideris sin kompetenta mem fari la decidojn. Sed li ne devis mem fari, li devis kunsidi kun la aliaj oficistoj.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer respondis, ke kontaktoj kun la banko ja daŭre okazis. Laŭ li tamen ne eblis sekvi la konsilojn.

– Do ne estas tiel kiel vi diras, Osmo, ke oni perdis belan monkvanton, simple ne estis proponoj, kiuj vere povus havi pli da enspezoj tiurilate. Ĉiuj mem scias, ke de 2018 ĝis hodiaŭ la rento malaltiĝis ĝis eĉ minusprocentoj.

Martin Schäffer.

Poste Schäffer aldonis, ke ja estis momentoj, kiam estus favore investi en akcioj, sed li ne ricevis permeson tion fari.

– Do tia estas la situacio, kaj kiel dirite, mi ne pensas, ke iu ajn kulpas pri tio, ni simple havas momentan mankon de decido investi pli riske, kaj oni povas diskuti, ĉu tio estas saĝa aŭ ne saĝa.

La plej grava tasko de la komitato de UEA estas decidi pri la buĝeto de la asocio por la sekva jaro, ĉar la enspezoj kaj elspezoj fiksitaj en la buĝeto difinas la tutan agadon de la asocio. Ĉi-jare la komitato ne povis laŭ la plano aprobi la buĝeton en la dimanĉa kunsido, ĉar daŭre mankas klara strategio por la venontaj jaroj.

La komitatanoj trovis, ke la lastmomente liverita raporto kun la rekomendoj de la financa komisiono starigas pli da demandoj ol ĝi respondas.

Michael Boris Mandirola.

– La raporto estas abunde malsufiĉa. Mi pensas, ke se ni diskutas kaj aprobas buĝeton, indus tion fari kun financa plano por la venonta jaro. Tial ni ne aprobu buĝeton hodiaŭ, sed havu postan sesion dum la jaro, novan komitat-kunsidon, en kiu ni esperinde diskutu pli ampleksan raporton pri financoj, kaj surbaze de tiu raporto ni havos buĝeton, kiu respegulas la financajn evoluojn, kiujn UEA bezonas, diris komitatano Michael Boris Mandirola.

Tiu propono estis subtenita kaj akceptita post voĉdono. Antaŭ tio tamen okazis iom da disa diskuto ĉirkaŭ la proponata buĝeto, kiu antaŭvidas deficiton de 49 300 eŭroj. En 2019 la deficito estis 113 945 eŭroj, kaj por 2020 oni buĝetis deficiton de 62 890 eŭroj.

La proponata, sed ankoraŭ ne akceptita buĝeto antaŭvidas interalie ioman malkreskon de la salajrokostoj al 117 000 eŭroj. En 2019 la salajrokostoj estis 203 217 eŭroj, kaj en 2020 por la salajroj estas buĝetitaj 125 000 eŭroj.

Kvankam ne estis akceptita la buĝeto, la komitato jam decidis pri la kotizoj de la venonta jaro. La baza kotizo por Nederlando, laŭ kiu estas kalkulataj ĉiuj aliaj kotizoj, restis senŝanĝa: 44 eŭroj.

Duncan Charters.

Kiam la diskuto transiris al la plano por la financa resanigo de la asocio, prezidanto Duncan Charters diris, ke la estraro nun deziras la gvidon de la komitato pri tio, kiu faru la laboron pri la financa plano kaj kiuj estu la prioritatoj, kvankam ĝuste tian gvidadon kaj elekton de prioritatoj eblus atendi de la estraro.

– Eble ni devus dungi personon profesian kiu okupiĝu pri tio. Estas multaj kialoj, pro kiuj ni ne prezentis ciferojn.

Laŭ Duncan Charters la ĝenerala direktoro ne povis okupiĝi pri la financa plano, ĉar li jam estas pli ol plene okupita. Tion komitatano Osmo Buller trovis ”tragikomedia”:

– Dum la pasintaj jaroj ni faris diversajn agojn, kiuj estis laŭ mi tre damaĝaj al la asocio. Unu el la plej diskutitaj kaj senteblaj estas la redukto de la laborforto en la Centra Oficejo, kiu fakte ne baziĝis sur iu konkreta plano, kiun ĝi devus servi. Kaj nun estas tragikomedie legi en ĉi tiu raporto bedaŭron ke la ĝenerala direktoro estas superŝutita per laboro kaj sekve ne povas fari tion nek alion. Tio kompreneble estas rezulto de tio, ke oni reduktis la laborforton en la Centra Oficejo.

Orlando Raola.

Estrarano Orlando Raola opiniis, ke estas sensence plu paroli pri la afero:

– Estas vere bedaŭrinde aŭskulti ankoraŭ komitatanojn, kiuj plendas pri tio ke oni devis redukti la stabon en la oficejo, kiam deficitoj en centoj da miloj da eŭroj akumuliĝis. Ne plu havas sencon diskuti tion.

Anstataŭe oni longege diskutis pri tio, ĉu vere kunlaboranta faka asocio laŭ la statuto de UEA efektive povas esti nomata faka asocio, aŭ tamen nur kunlaboranta asocio. Fine kaj post voĉdono oni tamen konsentis akcepti Mondan Spiritisman Asocion kiel kunlaborantan fakan asocion kaj subskribi kun ĝi kontrakton. La ĉefaj duboj, krom la difino de ”faka asocio”, temis pri la mankanta internacieco ĉe la asocio, kiu ĉefe agadas en Brazilo.

Fernando Maia

Vicprezidanto Fernando Maia fine de la dimanĉa kunsido tamen volis por la protokolo refuti la aserton, ke la troa okupiteco de la ĝenerala direktoro povus rilati al la maldungo de aliaj oficistoj. Tiel ne estas, ĉar la ĝenerala direktoro jam antaŭ la maldungo estis superŝutita per taskoj, Maia asertis:

– La interpreto de komitatano Osmo Buller ne estas bona. Kiel estrarano kiu laboras ĉiutage kun la ĝenerala direktoro mi povas diri, ke li estas superŝutita delonge. Kiam estis plentempa laboro en la oficejo, tio jam okazis. Tio okazas ankaŭ pro tio, ke li plenumas atendojn, kiuj ne tuŝas la ĝeneralan laboron de la oficejo aŭ de la oficistoj.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2020-08-18 8:27

Triste.

Sola Malsamideano
2020-08-18 18:56

Ho Ve
Terure Katastrofe
Mi Svenas
Mi Falas
Mi Mortas

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-18 22:41

Kia skandalego. Kia malkompetenteco. Kiaj ridindaj elturniĝoj.

“Laŭ Duncan Charters la ĝenerala direktoro ne povis okupiĝi pri la financa plano, ĉar li jam estas pli ol plene okupita.”

Direktoro kiu ne povas okupiĝi pri la financa plano….do kial UEA ankoraŭ havas direktoron se eĉ tion li ne povas?!!
Kiel eblas ke Schäffer, la direktoro de UEA, troviĝas pli EKSTER la oficejo ol EN la oficejo?

( https://www.liberafolio.org/2017/11/14/martin-schaffer-volas-stabiligi-la-asocion/ )

Fernando Maia:

“Kiel estrarano kiu laboras ĉiutage kun la ĝenerala direktoro mi povas diri, ke li estas superŝutita delonge.”

Superŝutita?? Eksa ĝenerala direktoro Osmo Buller -mi vidis tion propraokule- pasigis longajn tagojn en la Centra Oficejo, foje eĉ semajnfine kelkajn horojn tie laboris. Li multege laboris por la asocio, sendube la ŝarĝo estis granda – sed se Schäffer jam estas tro superŝutita por atenti pri financaj aferoj, li tute ne indas esti direktoro. Sen mono ja ne longe ekzistos UEA!

Duncan Charters kaj la aliaj estraranoj ankaŭ estas grave kulpaj je neglekto de la organizaj interesoj.
Klare nun unu malkompetentulo kovras la alian.

Mi jam diris en alia mesaĝo: Urĝe devus okazi restrukturigo en UEA, multfronte, sed speciale restrukturigo, kiu kaŭzos, ke la ĝusta homo estu en la ĝusta loko.

-Direktoro kiu plej ofte ne troviĝas en la Centra Oficejo, NE estas la ĝusta homo por tiu ofico.

-Prezidanto kiu estas profesoro pri fremdaj lingvoj ne taŭgas kiel prezidanto. Aganta prezidanto, kiu ne havas ekskluzive ceremonian rolon, devas havi profesiajn, ekonomiajn, organizajn konojn.

UEA estas regata kvazaŭ kiel lando, kie neniu zorgas pri la forĵeto de mono, ĉar ja estas la mono de la mebraro de UEA, de la regatoj. La estraro, la direktoro, eĉ la komitato kiu certe ankaŭ kulpas, ne zorgis pri la financa situacio de UEA. Tion ne eblas nei. Eĉ se tiuj klaûnoj klopodas.

Roberto
Roberto
2020-08-19 13:40
Respondo al  Leon Roijen

BONEGE, kial vi ne kandidatiĝas?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-19 0:15

Mi komprenas ke la ĝenerala direktoro ne povas fari ĉion (des pli se oni maldungas oficistojn), kaj mi ĉiuokaze ne atendas ke li estu fakulo pri investado, sed ĉu la Komisiono pri Financo ne devus zorgi pri tio?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-19 0:41
Respondo al  Yves Bellefeuille

Estas tasko de la direktoro priatenti la financojn:

https://uea.org/pdf/postenpriskriboGhD.pdf

Se la Komitato prenas sin mem serioza, ĝi forigas kaj la direktoron kaj la estraron de iliaj postenoj.

Pro pluraj kialoj mi jam de longe ne plu membras en UEA, feliĉe: Se oni vidas kiom facile oni “perdigas” monon multterene… mi ne volus kontribui al tio.

Roberto
Roberto
2020-08-19 13:44
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi loĝas en Svisio, ĉu ne?

Hejmano
2020-08-19 18:03
Respondo al  Roberto

Lasu la svilandanojn trankvilaj, mi petas. Ĉiaj stereotipoj kontraux ili ne estu bonvenataj en Esperantujo.

Krizipo
Krizipo
2020-08-19 20:07
Respondo al  Hejmano

Pri evitendo de stereotipoj mi konsentas principe. Tamen, pri svisoj ni faru escepton. La mallarĝaj horizontoj de svisaj valoj produktis jam sufiĉe da stranguloj.

Roberto
Roberto
2020-08-19 22:43
Respondo al  Hejmano

Ne, mi ne pensas pri svisoj ĝenerale. Mi pensas pri unu specifa kaj tre konata de ni, kiu eble uzas ŝtrumpopupon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-21 17:35
Respondo al  Roberto

Eble iu sinjoro S. ?
Li povas nur rigardi kaj ne devas ion fari: UEA detruas sin mem.

Mi rememorigas la vortojn de Osmo Buller jam en 2018:

” Dum komitata diskuto pri laborgrupo, kiu plibonigu la financojn de UEA, li replikis, ke nenia provizora laborgrupo kapablus eltrovi solvon por la financa krizo, en kiu UEA nun troviĝas.

– Tute fantazie estas kredi, ke ĝi scius fari tion en tri monatoj kaj eĉ pli fantazie, ke tio eblus dum semajnfino en Roterdamo.”

(Vidu: https://www.liberafolio.org/2018/01/03/buller-volas-novan-teamon/ )

Osmo Buller tiam, en 2018 jam diris:

“Mia espero estas en nova teamo, kiu povos laŭgrade elkonduki nian asocion el la financa kaj organiza marasmo kaj restarigi ĝian reputacion ĉe esperantistoj. Venis tempo ekdirekti nin al la konsistigo de tia teamo.”

Nova teamo dume formiĝis, sed same aŭ eĉ malpli kapabla ol la antaŭa.

Tial la Komitato nun bonvolu urĝe agi: Forsendi la nunan estraron kaj meti en novan estraron homojn kiuj ververe havas la kapablojn okazigi la necesajn ŝanĝojn.
La Komitato mem, se ĝi nur celas bonon por la asocio, rapide agu kaj ne perdigu tempon longe diskutante inter si.

Mi rememorigu alian eldiron de Osmo Buller:

” Mi volonte disponigos mian konon de movadanoj por konsistigi tian teamon. Mi pretas ankaŭ mem iĝi estrarano”

Mi ne scias ĉu lia propono ankoraŭ validas, sed se mi estus la Komitato… mi sekundon ne dubus. Se iu pro siaj jardekoj de spertoj en UEA, la Centra Oficejo kaj la movado povas savi la organizon, certe estas Osmo Buller.

Mi esperas, ke almenaŭ iu en la Komitato nun legas…
La Komitato plene konsciu, ke eterna babilado kaj malrapideco kaŭzos nedubendan pereo de la asocio.
Nun urĝe bezonatas fortaj gvidantoj kun vasta mandato.

krm
krm
2020-08-19 13:50

Evidente la plimulto de E–organizoj ne scipovas ekonomie mastrumi. Burokrata paraziteco kaj vivo de subvencioj, nepotismo, karierismo, manko de strategio estas ofte videblaj ĉie. Eble kolapso purigos la ideon de Esperanto kaj ni revenos al la radikoj de la komenco?.. Ni esperis.

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2020-08-19 23:55

UEA kaj la E-Movado jam kelkfoje estis survoje al la granda falo: en la tridekaj, la kvindekaj kaj la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj post la 100-jara Jubileo de la Lingvo ni observas falantan nombre kaj servnivele organizon. Mi mem rezignis pri la membreco kaj E-aktivado, sed kun miro kaj plezuro mi observas unuopulojn, kiel: Ulrich Becker, Humphrey Tonkin, Aleksander Korjhenkov kaj Halina Gorecka, Ilona Koutny, Istvan Ertl, Bertilo Wennergren, Anna Striganova kaj Dima Shevchenko, Peter Balaz kaj kelcent aliaj (el la pola kaj bjalistoka kampoj ekzemple: Robert Kamiński , Przemek Wierzbowski, Ela Karczewska), kiuj provas vivtenadi kaj evoluadi la lingvon kaj kelkajn asociojn. Osmo Buller – sperta E-gvidanto pravas, ke necesas uzi profesiajn financajn konsilantojn, sed en la nuna kriza epoko, estas tre malfacile kaj riske investadi la modestan, falantan kapitalon. Plej vershajne chiujare falos la nombro de la fidelaj subtenantoj de la asocio, pretaj subvenciii kaj heredige kunfinancadi malmulton oferantan UEA. Mi forte dubas chu UEA savighos dank’ al la forvendo de sia stabila bazo en Nederlando. Certe la modela de la asocio kaj de la universalaj kongresoj eksmodighis kaj necesas nova formo de E-navigado. Kia? Tion mi ne scias. La navigado necesas!

Roland Schnell
2020-09-15 15:55
Respondo al  Jarek Parzyszek

La kapitalo de “vivanta organizo” estas siaj membroj. Mortanta organizo povas prokrasti sian finon per bankkonto kaj akcioj.
Rilate UEA mi ne vidis de jaroj strategion por teni la membraron kaj altiri novajn membrojn. La ĉefoj estis kontentaj, ke UEA estis la plej granda Esperanto-strukturo kaj ke multaj aliĝis pro tradicio kaj por subteni la noblan celon.Oni kredis ke rilatoj al UN kaj UNESCO estus sufiĉe allogaj.
La sinprezentoj neglektis la personan utilon (ne dirante pri “profito”) kaj substrekis la kontribuon al la granda ideo de Zamenhof. El personaj kontaktoj mi scias,ke ĉi tio sinteno fakte ekzistas ĉe multaj veteranoj. Sed ili malaperas pro biologiaj kaj financaj kialoj. La aliajn oni neglektis kaj ili serĉis aliajn rimedon de kontakto, lastatempe nome nome la reton.Ankaŭ pli frue oni spertis.ke samidanoj pro malkontento pri la agado de UEA fondis novajn strukturojn. La plej frua eble estis SAT. Ne plu vere aktuale estas Ipernity, kie Esperantistoj povis libere interŝanĝi tekstojn kaj grafikaĵojn (kondiĉe sen nuduloj, certa problemo por la naturistoj).
La ĉefoj de UEA ignoris ĉi tiujn tendencojn kaj bezonis 20 jarojn por instali elektronikan forumon pro libere diskuti.
https://forumo.uea.org/
Dum la Virtuala Kongreso tie ekestis vigla diskuto, sed intertempe regas la konata silento. Eĉ la membroj de UEA ne uzas la eblecon aŭ simple ne konscias. Aŭ ili ne fidas al “moderna” tekniko kaj preferas komunki per retmesaĝoj. Sed eĉ ĉi tiu tradicia medio estas malmulte uzata de Esperanto-strukturoj por informi membraron kaj interesitojn.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Bonhumora Zamenhofano
Bonhumora Zamenhofano
2020-09-15 14:27

Cxiu ja scias, ke investado en akcioj estas longtempe cxiam profitdona, se oni faras tion sagxe. Kun aktivoj de UEA oni povus gajni belan sumon per investado, sed UEA en la lastaj jaroj preskaux cxion faras malgxuste…
Profitas en tiu cirko nur Maurelli kaj liaj kunuloj…