Buller volas novan teamon

La eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne plu fidas ke la nuna estraro sukcesos solvi la krizon de la asocio. Tion li publike deklaris en la diskutejo de la komitato. Al Libera Folio li diras, ke li povus mem eniri novan estraron.

Osmo Buller. Foto: Aleks Andre CC BY-SA 4.0.

Post sia emeritiĝo la multjara ĝenerala direktoro de UEA reiris al sia politika kariero en Finnlando kaj ne multe videblis en la diskutoj de la komitato de UEA, en kiu li membras kiel komitatano C.

Li ankaŭ ne komentis publike la laboron de sia posteulo, Veronika Poór, kiu ĵus devis forlasi sian postenon pro gravaj problemoj en la Centra Oficejo.

La lastatempe akriĝintaj financaj problemoj de la asocio, kun enormaj deficitoj, lige kun la decido, ke la sekva ĝenerala direktoro laboros ekster la Centra Oficejo, tamen ŝajne iĝis la lasta guto por li.

Dum komitata diskuto pri laborgrupo, kiu plibonigu la financojn de UEA, li replikis, ke nenia provizora laborgrupo kapablus eltrovi solvon por la financa krizo, en kiu UEA nun troviĝas.

– Tute fantazie estas kredi, ke ĝi scius fari tion en tri monatoj kaj eĉ pli fantazie, ke tio eblus dum semajnfino en Roterdamo.

Jam pli frue en la komitata diskuto Edvige Tantin Ackermann postulis la demision de la estraro kaj novajn elektojn. Nun Osmo Buller ŝajnas subteni la proponon, kvankam li ne precizigas, kiam la ŝanĝo de la estraro devus okazi:

– Mi ne kredas, ke la nuna Estraro kapablus konduki UEA sur pli firman grundon. Kiel ĝi nun subite iĝus kapabla je tia miraklo? Ĝis nun ĝi eĉ ne kapablis plenumi multajn el siaj plej elementaj taskoj aŭ faris tion kun granda prokrasto aŭ tute ignoris ilin.

Nur tute nova estraro laŭ li povus komenci solvi la problemojn de UEA:

– Mia espero estas en nova teamo, kiu povos laŭgrade elkonduki nian asocion el la financa kaj organiza marasmo kaj restarigi ĝian reputacion ĉe esperantistoj. Venis tempo ekdirekti nin al la konsistigo de tia teamo. Laŭbezone mi estos preta partopreni en ĝi.

Libera Folio petis la eksan ĝeneralan direktoron precizigi, ĉu li do mem kandidatas por nova estraro.

Osmo Buller: – La ĉefa afero estas trovi homojn, kiuj havas la necesajn kompetentojn, entuziasmon kaj tempon por dediĉi sin al la gvidado de UEA. Mi volonte disponigos mian konon de movadanoj por konsistigi tian teamon. Mi pretas ankaŭ mem iĝi estrarano, sed tio ne estas mia celo.

Libera Folio: Ĉu eble do vi eĉ pretus iĝi la sekva prezidanto de UEA?

– Eĉ por tio mi pretas, sed tion mi celas eĉ malpli ol iĝi ordinara estrarano. Se mi enirus la estraron, mia rolo dependus de la kompetentoj, emoj kaj disponebla tempo de la ceteraj membroj. Mi restos ankoraŭ pli ol tri jarojn prezidanto de mia urbo kaj mi ne povus riski tian kroman ŝarĝon, ke tiu tasko povus suferi.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Niko
Niko
2018-01-03 21:39

Tiu ĉi anonco de Buller donas al mi freŝan esperon por UEA. Tiajn kompetentulojn oni forte bezonas por restabiligi la aferojn, aŭ almenaŭ por bremsi la krizon.

ekzistas
2018-01-04 17:01

Chu eblas samtempe prezidanto de urbo en Finnlando , kaj estrarano de UEA ?

Andranik
2018-01-05 17:49
Respondo al  ekzistas

kial ne? despli ulo kiu bonege konas UEAn interne

Krizipo
Krizipo
2018-01-05 23:38
Respondo al  Andranik

Tial ne: Ĉar Buller ne emas al samtempaj oficoj. Almenaŭ tiel kompreneblas liaj respondoj.

jixiang
2018-01-05 7:25

UEA necesas iom da fresxajn mensojn, mi dirus.

Gecxjo
Gecxjo
2018-01-11 11:44
Respondo al  jixiang

freŝajn aŭ purajn? 😉 Aŭ purigitajn? 😉 😉 😉
Eksperimento pri freŝigo jam okazis, eble tro drasta, ke aperis krizo?

Gecxjo
Gecxjo
2018-01-11 11:41

Eh, ne lasas homon bone ripozi! Kiel honesta homo, Osmo ne povas trankvile rigardi, ke l’ organizo al kiu li fordonis siajn bonajn tagojn nun konvulsias kaj minacas disrompiĝi ;-(
Tamen necesas klare konscii, ke estas objektivaj kaŭzoj kiuj atakas de ekstere kaj, ho ve, eble de interne.
Se _samideanoj_ rivelos ĉiujn obstaklojn – UEA elvivos.

Grigorij Arosev
Grigorij Arosev
2018-01-29 18:22

Estus bonege, se Osmo estraranigxus. Sagxega kapo de Osmo plus iom da movade junaj kapoj estus bonega kombino.