Komitatano postulas demision de la estraro

Reage al la listo de kandidatoj por novaj estraraj postenoj, komitatano Edvige Tantin Ackermann postulis demision de la tuta estraro. Ŝia propono ĝis nun ne ricevis subtenon, kaj la balotado pri la kandidatoj komenciĝos la 22-an de decembro.

La listo de kvin kandidatoj por maksimume tri estraraj postenoj, proponita de la elekta komisiono de UEA, ne kondukis al multe da diskuto en la komitata retpoŝta listo. Tamen kelkaj el la komentoj estis tre akraj.

Plej fortan malkontenton montris du italaj komitatanoj, Renato Corsetti (komitatano C) kaj Edvige Tantin Ackermann (komitatano A por Italio).

– Mi estas ŝokita de la propono de la elekto-komisiono, komentis Corsetti.

Edvige Tantin Ackermann estis pli specifa en sia kritiko:

– Krom la fakto ke mi kontraŭas la nunan elekton de komitatanoj kaj des pli estraranoj, mi aparte kontraŭas eĉ la elekton al komitatano C de Brunetto Casini. Laŭ mia modesta opinio, Brunetto Casini ne taŭgas en tiuj roloj. Bonvolu ne voĉdoni senpripense.

Baldaŭ ŝi aldonis formalan proponon pri demisio de la tuta estraro:

– Mi bone pripensis la aferon… ĉu bone aŭ malbone vi mem decidu. La situacio estas ne nur simple katastrofa… sed mankas vorto por klare esprimi la sencon. Mi formale petas la demision de la nuna estraro kaj elektojn dum la UK en Lisbono.

Al tio respondis prezidanto Mark Fettes:

– Se tri komitatanoj pretas subteni tiun proponon, ĝi devus esti diskutita kaj voĉdonita. Necesus ĝin pliprecizigi – mi supozas ke la intenco estus ke la nuna Estraro plu oficu ĝis Lisbono. Necesus ankaŭ difini, ĉu la Estraro elektota en Lisbono oficus nur unu jaron. Pro tio ke la Komitato renoviĝos en 2019, kun novaj Komitatanoj B kaj C kaj eventuale ankaŭ kelkaj novaj Komitatanoj A, mi supozas ke devus okazi la kutima elekto en tiu jaro.

– Mi tamen pensas ke tia propono certe ne havus la subtenon de la Komitato, kaj mi ne vidas ke diskuto pri ĝi iel antaŭenigus nian laboron.

Ĝis nun neniu komitatano publike esprimis subtenon al la propono de komitatano Tantin Ackermann, do ŝajnas ke ne okazos voĉdono pri ĝi. Ĝi tamen estas indiko pri malkontento pri la laboro de la nuna estraro de UEA, samkiel la posta komento de Dietrich Weidmann, ano de la elekta komisiono:

– Bedaŭrinde la nun valida regulo, ke kandidato devas esti membro de UEA dum almenaŭ la antaŭa jaro de la kandidatiĝo ja tre limigas la elekton, ĉar multaj tre kapablaj homoj ja proteste ne plu aliĝis al la asocio kaj ili ja revenus, se aperus nova gvidantaro, kaj eĉ mem pretus preni respondecon.

Por pliigi la kvanton de eblaj kandidatoj li tial intencas dum la komitata kunsido en Lisbono proponi ŝanĝon en la regularo:

– Laŭ mi sufiĉas, ke kandidato aliĝas al la asocio en la momento, kiam li aŭ ŝi prezentas la kandidatiĝon. Same laŭ mi devas forfali la kondiĉo, ke kandidato devas esti komitatano, kio ja devigas al ni alelekti tiajn kandidatojn kiel komitatanojn C.

Sendepende de tio, kion la komitato de UEA decidos pri tiu propono, la nuna elekto de nova ĝenerala sekretario kaj maksimume du pliaj estraranoj okazos laŭ la malnovaj reguloj. La unua balotado, pri la elekto de du novaj komitatanoj C, laŭ anonco de Mark Fettes komenciĝos en la 22-a de decembro kaj daŭros ĝis la 31-a de decembro.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Krizipo
Krizipo
2017-12-21 6:25

Mi ne bedaŭras “ke kandidato devas esti membro de UEA dum almenaŭ la antaŭa jaro de la kandidatiĝo” (Dietrich Weidmann), sed opinias tion normala.

ekzistas
2017-12-22 10:47

Dietrich ( Ditrihh) Weidmann ( Vajtman ) postulis en Nitra UK la ” finan venkon de Esperanto “

Jovana
Jovana
2018-01-03 12:42

La prezidanto de UEA bedaŭras “ke kandidato devas esti membro de UEA dum almenaŭ la antaŭa jaro de la kandidatiĝo”. Evidente, ĉar pro tiu kondiĉo li ne povas nomumi laŭ sia plaĉo, kiel li faris pri kelkaj katastrofaj dungitoj. Se tiu regulo ekzistas, tio estas ĉar ĝi havas sencon. Nome, la onta komitatano konu la organizaĵon, al kies stirado ŝi/li volas aliĝi. Mark ŝajne ni komprenas (au, plej probable, ne volas kompreni) ke kompetento estas pli grava ol klikoj kaj “ŝanĝoj pro la plezuro ŝanĝi”. La prezidanto de UEA devus pli atente esprimi siajn “bedaŭrojn” pri reguloj tute utilaj kaj validaj, sed kion atendi de homo kiu nomumis (eŭfemisme: “elektis”) en ĉefaj postenoj de UEA tiajn homojn kiel Valle, Kaszás kaj Poór ?