Kvin kandidatoj por la estraro de UEA

Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.

Lige kun la anoncita ŝanĝo de ĝenerala direktoro la estraro de UEA deziris, ke nova ĝenerala sekretario estu trovita ekster la nuna estraro, ĉar la ceteraj estraranoj jam estas superŝutitaj de taskoj. Pro la sama kialo la estraro proponis, ke estu alelektitaj maksmimume du pliaj estraranoj. Ambaŭ deziroj de la estraro estis akceptitaj de la komitato en reta voĉdono.

Nun la elekta komisiono de UEA diskonigis al la komitato la rezultojn de sia laboro por trovi kandidatojn por la novaj estraraj postenoj. Aperis kvin kandidatoj, el kiuj tri kandidatas ankaŭ al la posteno de ĝenerala sekretario.

Brunetto (Bruĉjo) Casini kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj, interalie financoj. Pri tiu fako kandidatas neniu alia persono.

Aleks Kadar kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kun aldona respondeco pri landa agado en Eŭropo.

Barbara Pietrzak kandidatas por la posteno de estrarano pri kulturo kaj kongresoj.

Orlando Raola kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario aŭ kiel estrarano pri diversaj fakoj.

Amri Wandel kandidatas kiel estrarano pri diversaj fakoj.

La elekta komisiono rekomendas ke la komitato elektu kiel novan ĝeneralan sekretarion aŭ Brunetto Casini au Aleks Kadar, ĉar tiuj du kandidatoj “ambaŭ havis grandan sperton en la rolo en TEJO kaj, kaze je Kadar, en sia landa asocio kaj junulara sekcio”.

Brunetto Casini kaj Aleks Kadar momente ne membras en la komitato de UEA. Por ke ili estu elekteblaj la estraro tial proponas, ke la komitato unue igu ilin komitatanoj C. Pri tio okazos la unua reta voĉdono en la komitato.

Poste la komitato elektos novan ĝeneralan sekretarion, kaj post tio inter la restantaj kvar kandidatoj estos elektitaj maksimume du pliaj novaj estraranoj.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Etuleto
Etuleto
2017-12-15 10:49

Kiam ni kredis, ke la situacio en UEA atingis jam la fundon de l’ mizero, aŭdiĝis frapado de sube – Bruĉjo Kasini volas eniri la estraron…

Ricardo
Ricardo
2017-12-16 10:36

La elekta komisiono rekomendas iun kiel ĝeneralan sekretarion de *UEA* pro liaj grandaj spertoj pri la *sendependa* organizo TEJO??! Ĉu la celo estas zorgi pri la interesoj de TEJO en UEA?

Johan Derks
2017-12-19 12:41

Du el la kandidatoj jam antaue estis estraranoj de UEA. Ili estas maljunajkaj mi ne memoras, ke ilia estraraneco estis tre sukcesplena. Ne gravas, ke ili estas maljunaj, eble tial pli saghaj. Sed de Elekta Komisiono oni atendas publikigon de ilia motivo por denove eniri estraranon.
Kaj pri chiuj kvin kandidatoj oni atendas, ke estas kontrolite, chu ili disponas pri sufiche da libera tempo, kiujn aliajn funkciojn ili jam pelnumas en Esperantujo (por ke ne estu miksigho de interesoj) kaj kio estas iliaj specialaj kapabloj kaj vivhistorio.
Mi jam longe pledis por kompleta kaj profunda esplorado de la kondichoj por farighi bona estrarano. Inter tiuj ne estu profesoreco au populareco.
Al tiu reveno de antauaj maljunaj kandidatoj ankau rilatas la fakto, ke minimume dek kvin A-kaomitatanoj jam sidas en tiu kolegio pli ol dek jaroj. Iuj el ili faras bonan laboron, sed la plimulto kontribuas nenion. Komprenebele, ili estas jam konataj kaj ghuas sian pozicion. Tamen Elekta Komisiono ne devus facile akcepti eks-estraranojn kiel kandidatojn por dua (au tria!!) periodo.

ekzistas
2017-12-27 10:00

Interesas min la taskaro de UEA Komitato . Kion faras chiutage oficisto de UEA ?

Veronika Poor en intervjuo kun Evildea almenau videble sentis embarason por klarigi la

funkcion de ghenerala direktoro de UEA .

Krizipo
Krizipo
2017-12-28 14:02
Respondo al  ekzistas

Por embarasi sufiĉas la afekta voĉo de Evildea. Sed eble ankaŭ li miksis oficiston kaj komitaton