La Civito reprenas Heroldon

La Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo.

Heroldo de Esperanto dum multaj jaroj estis posedata de Kooperativo de Literatura Foiro kaj en la praktiko funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito. La gazeto tamen havis gravajn problemojn, periode tute ne aperis, kaj fine en junio 2016 ĝi estis vendita al Fabrício Valle.

Laŭ la kontrakto inter Kooperativo de Literatura Foiro (“LF-koop”, unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. La aĉetanto devis tuj pagi parton de la aĉetsumo kaj la reston kiel dek unu partopagojn, komencante en decembro 2016.

Laŭ la kontrakto LF-koop rajtas repreni la gazeton, se la aĉetanto en tri sinsekvaj monatoj ne pagas akurate. Tion LF-koop minacis fari jam en februaro 2017, kiam montriĝis, ke la tri unuaj monataj partapagoj ne alvenis. Ĉar Heroldo estas “paktinta establo”, alivorte membras en la Civito, LF-koop tiam tamen promesis pacienci pliajn du monatojn.

Pasis pliaj monatoj, alvenis nek mono nek la promesitaj numeroj de la nova Heroldo, kaj la Civito ekeldonis sian propran version de Heroldo.

En novembro la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde la jarŝanĝo. En decembro la Civito anoncis, ke la gazeto en 2018 estos produktata en Bulgario kaj administrata el la sidejo de la Civito en Svisio.

Responde al demandoj de Libera Folio Fabrício Valle skribas, ke li intencas plu eldonadi Heroldon de Esperanto ankaŭ en 2018:

– Mi regule plu eldonos Heroldon, sendepende de tio, ĉu LF-koop eldonos sian “Heroldon de Esperanto” aŭ ne. Do, eble estos du “Heroldoj de Esperanto”, kaj unu el ili estos tute kontraŭleĝa eldono. La esperantistaro el la tuta mondo juĝos nin kaj verdiktos, kiu pravas. Krom tiu morala juĝo, mi ne rezignos pri proceso kontraŭ LF-koop en svisa tribunalo, sed mi flegas la esperon, ke ĝiaj gvidantoj decidos serioze kaj honeste diskuti pri nova kontrakto. Post redakto de tiu nova kontrakto, ĉio solviĝos en bona ordo; se kontraŭe, mi antaŭvidas longan disputon.

Laŭ li la ĉefa kulpo pri la disputo kuŝas ĉe la Civito:

Fabrício Valle.

– LF-koop estis la unua ne respekti la interkonsenton, komunikante al ni liston tute ne plu aktualan de abonantoj, kun nur poŝtaj adresoj, kaj preferis ne pritrakti mian proponon reformuli la kontrakton, kiam mi proponis preterlasi tiun mispaŝon ilian kontraŭ konsento al mi pagi dum iom pli longa tempo.

– Interese estas, ke HeKo daŭre manipulas informojn kaj daŭre aperigas artikolojn pri la nesolventeco de Lexus, sed diras nenion pri la blago de LF-koop, rilate la sendon de listo kun “aktualaj abonantoj”, la kaŭzo de tiu nesolventeco.​ Eĉ private la reprezentantoj de LF-koop neniam komentis sian sintenon sendi liston tute falsan, kun eksabonantoj kaj eĉ mortintoj.

Fabrício Valle koncedas, ke efektive estis gravaj problemoj pri la aperritmo de la nova Heroldo de Esperanto, sed li asertas ke la situacio de lia firmao nun pliboniĝas:

– Ĵus venis el la presejo en miajn manojn la 3-a numero de la jarkolekto 2017, kies PDF-versio jam estis sendita al la abonantoj. La papera versio estos sendita samtempe kun la 2-a numero. La 4-a numero estas finpretigata. La 5-a kaj 6-a numeroj aperos espereble ankoraŭ ĉi-jare, se mi sukcesos bone mastrumi mian tempon kaj la kunlaborantoj sendos siajn kontribuojn ĝustatempe.

La jarkolekto 2018 aperos regule, diras Fabrício Valle.

– Dume, se mi sukcesos trovi lokajn organizantojn por miaj diverstemaj prelegoj kaj fulmrapidaj Esperanto-kursoj, mi labor-ekskursos tra Eŭropo inter la komenco de junio kaj fino de aŭgusto. Tiu vojaĝo celos ĉefe diskonigon de nia agado por Heroldo. Pri tio informos ĝia 4-a numero.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2017-12-13 11:36

Bonshancon por la proceso kontrau ” Heroldo”.

Vi devus lerni la francan lingvon au dungi tradukiston.

Fabrício Valle
2017-12-13 13:13
Respondo al  ekzistas

Ne temus pri proceso kontraŭ Heroldo, sed kontraŭ LF-koop, sed mi vere esperas solvi tiun disputon sen tribunalo. Dume, ni plu eldonos Heroldon, kies 2 unuaj numeroj de la jarkolekto 2017 estas legeblaj de ĉiuj ĉe:
1-a numero: https://drive.google.com/file/d/0B9HUOkrPRndga05KMHgwc2JFdFU/view
2-a numero: https://drive.google.com/file/d/0B9HUOkrPRndgMjFraFhhYU5FcHM/view
Ekde la 3-a numero nur abonantoj ĝin ricevas.

Fabrício Valle
2017-12-13 14:05
Respondo al  ekzistas

Ne temus pri proceso kontraŭ Heroldo, sed kontraŭ LF-koop. Tamen, mi esperas solvi tiun disputon sen neceso de proceso.

Fabrício Valle
2017-12-13 12:18

LF-koop volas morale sinmortigi. Unue pro la trompo okaze de la vendo de Heroldo, poste pro la decido repreni Heroldon, se konsideri mi proponis refaron de la kontrakto; kaj nun per tiu decido eldoni piratan version de Heroldo de Esperanto. Jes, pirata eldono, ĉar ne sufiĉas anonci en Heko, ke “ni reprenos Heroldon”. La gvidantoj de LF-koop pensas, ke ĉio okazas ene de la Esperanta Civito, sed la reala mondo estas tute alia. Oni devas unue agi honeste; due respekti kontrakton; trie agi intelingente kaj tute ne arogante. Mi iros ĝis la fino de mondo por defendi miajn rajtojn.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-12-13 16:37

Sukceson mi deziras al vi, Fabrício. Mi memoras ke la posedintoj de HdE siatempe respondecis pri enormaj prokrastoj, antaŭ nur kelkaj jaroj. Jen ekz. la ĉi-tema raporto:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2012/heroldo-malfruas-tutan-jaron/

Verdulo
Verdulo
2017-12-14 16:26

Post la transiro de Heroldo al Fabricio Valle la prokrasto ne malaperis.

Lee Miller
Lee Miller
2017-12-14 17:19
Respondo al  Verdulo

Efektive mortnaskita projekto, sed neniu ŝajne kuraĝis diri tion en la komenco. La epoko de tiaj revuoj estas for. “Heroldo” entombiĝu en paco.

ekzistas
2017-12-22 10:59

Eble Lichjo pravas . la epoko de paperaj gazetoj forpasis .

Mi dubas , ke F . Valle trovos la anoncitajn 3 mil abonantojn .

Lau mia opinio vi mem trompis vin , char vi ne kontrolis la liston de abonantoj antau subskribo de kontrakto. Vi ankau rifuzis komuniki kun la kunredaktantoj lau informo el heko

Fabrício Valle
2017-12-25 15:21
Respondo al  ekzistas

1- La paperaj gazetoj vivas en malfacila situacio sed multaj ankoraŭ vivas kaj lernas kiel superi la krizon. Kompreneble, se paroli pri E-gazetoj, ili ne havas profesian bazon kaj tio pli komplikas la tutan aferon.
2- Tiu celo pri 3 mil abonantoj estis kalkulita sur bona komenco, kun listo de 600 aktualaj abonantoj. Nun kompreneble atingi tiun celon postulos pli da tempo.
3- Ne, mi ne trompis min. En la kontrakto ja estas klaŭzo kiu parolas pri “aktuala abonlisto” . Mi ne havis motivon por ne kredi pri plenumo de kontrakta klaŭzo. Mi pensis, ke mi estis negocanta kun tre seriozaj homoj. Mi plu esperas, ke la gvidantoj de LF-koop decidos sidi ĉe tablo por refari la kontrakton. Nun mia situacio ekpliboniĝas kaj mi povas pagi akurate nove interkonsentitajn partopagojn.
4- Ne kredu je la informoj aperintaj en HeKo. Tio, kio okazis estis tute alia afero: Giorgio Silfer, nun kunlaborinto de Heroldo sed tiam kunlaboranto, kaj Anna Bartek, kiu respondecis pri la rubriko de KCE, proponis kunsidon de la redakcio, en momento kiam estis neniu neceso fari redakcian kunsidon ĉar tiam mia prioritato estas plibonigi mian financan situacion por repreni la regulan eldonadon de Heroldo. Mi tiam tute regule komunikiĝis kun la kunlaborantoj, inkluzive de ili, sed ne estis neceso fari kunsidon. Eĉ ne estis oftaj la komunikoj ĉar la afero stagnis rilate aperritmon.

.

Fabrício Valle
2017-12-25 15:22
Respondo al  Fabrício Valle

(daŭrigo)
5 – Kunsidon kunvokas la redakcia direktoro de Heroldo, mi, kiam tio celas utilajn rezultojn. Tra 2018 mi jam planas organizi kelkajn retkunsidojn kun la kunlaborantoj. Kun la redakcia stabo la kontaktoj estas ĉiutagaj. Nun jes, Heroldo aperas regule. Mi laboras nun, en la kristnaska tago, por lanĉi post kelkaj tagoj novan numeron.
6 Heroldo havas redakcian stabon, kiu krestas iom post iom kaj regas perfekta demokratio en nia labormaniero. Ne malmultaj estos la bonaj novaĵoj tra 2018. Ekzemple, la portugallingva versio de Heroldo havas tre bonajn perspectivojn – https://drive.google.com/file/d/1sksNN03hCEyd-41ZnFVenBQ-Br

Fabrício Valle
2017-12-25 15:51
Respondo al  Fabrício Valle
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-12-26 12:25
Respondo al  Fabrício Valle

Verdire, la portugallingva versio havas grafike tre allogan aspekton, ech leginstigan.

Fabrício Valle
2017-12-26 18:58

Ĝi celas ĉefe neesperantistojn kaj komencantojn, sed ankaŭ veteranaj esperantistoj multe profitos el ĝia legado.