La Civito minacas repreni Heroldon

La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.

Laŭ la kontrakto pri la vendo de Heroldo, la aĉetanto devis pagi parton de la prezo tuj je la subskribo de la kontrakto, kaj la reston kiel dek unu partopagojn, komencante en decembro 2016. Se la aĉetanto en tri sinsekvaj monatoj ne pagas akurate, LF-koop rajtos repreni la gazeton.

Ĝuste tio nun okazis, laŭ komuniko afiŝita en la Civita retejo, la firmao de Valle ne pagis la decembran, januaran kaj februaran pagojn, kiuj devis esti ĝiritaj la 10-an de la koncernaj monatoj. Sed ĉar Heroldo estas “paktinta establo”, alivorte membras en la Civito, LF-koop anoncas, ke ĝi paciencos ankoraŭ du monatojn.

Tamen, se la unua papera numero de Heroldo ne aperos ĝis la 10-a de marto, kaj se ĝis la 10-a de aprilo ne alvenos almenaŭ la unua partopago, LF-koop nuligos la kontrakton, la retejo informas. Aldone la Civito diskonigas ke alia Civita instanco, Kultura Centro Esperantista, decidis rezigni pri planita kolektiva abono al Heroldo, ĉar ĝis nun ne aperis eĉ unu numero.

Responde al demando de Libera Folio Fabrício Valle konfirmas, ke la monataj partopagoj malfruas, sed atentigas, ke la unua parto de la aĉetsumo ja estis pagita kiam la kontrakto estis subskribita. Li ne volas diri, kiom estas la tuta aĉetsumo, sed komprenigas ke ja temas pri multe da mono.

– ​Pri la financaj klaŭzoj mi povas diri nenion, ĉar ili estas konfidencaj, sed mi povas diri, ke temas pri sufiĉe alta prezo. Eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto. Sed por esti eldonisto de Heroldo kaj liveri al Esperantujo sendependan, modernan kaj interesan gazeton valoras la penon laboregi por elpagi ĉiun eŭron.

Fabrício Valle esperas ke la malfruo de la projekto baldaŭ estos nuligita:

– La retan numeron oni ne devos longe atendi, kaj la papera aperos ĝis la fino de marto aŭ komenco de aprilo. Ĝis la fino de la jaro la aperritmo normaliĝos. Tio signifas, ke la 12 numeroj de la jarkolekto aperos tra la 9 venontaj monatoj​.

Valle esperas kreskigi la abonantaron de Heroldo ĝis 3.600, sed eĉ la listo de 600 iamaj abonantoj, kiun li lige kun la aĉeto ricevis, ne ŝajnas tre esperiga. Laŭ Valle efektive ne eblas scii, kiom da veraj abonantoj havas Heroldo nuntempe.

– En gazetara komuniko de HeKo ne estis citita alia klaŭzo, per kiu LF-koop sindevontigas liveri al ni liston kun ĉirkaŭ 600 aktualaj abonantoj. Fakte ni ricevis liston kun iomete pli ol 600 nomoj kaj poŝtaj adresoj, sed ne temas pri aktualaj abonantoj, sed kompilaĵo kun pluraj malperfektaĵoj. Estas nomoj kiuj aperas dufoje, nomoj de asocioj kiuj certe ricevis Heroldon senpage, nomoj de homoj kiuj ne plu abonas Heroldon de multaj jaroj kaj tiel plu.

Ĉar mankas retpoŝtaj adresoj en la listo, estas malfacile kontroli, kiom el la adresoj efektive estas validaj, Fabrício Valle diras.

– Eble ni alfrontos la riskon kaj investos monon por sendi al ili la unuan paperan numeron eldonotan de ni, sed estas tre bedaŭrinde, ke la ĉirkaŭ 600 supozataj abonantoj ne ekzistas aŭ almenaŭ ni ne povas kontakti ilin per retmesaĝo. Ni eĉ ne scias kiom da aktualaj abonantoj estas. Ni ja kalkulis pri tiuj “ĉirkaŭ 600 abonantoj”, anoncitaj dum la konversacioj por aĉeto de Heroldo. Aliflanke, la aldona tempo koncedita al mi estas bonvena iniciato flanke de LF-koop. Ni certas, ke la afero solviĝos en tute bona ordo. Ni laboras por tio.

Ankaŭ post la aĉeto Heroldo de Esperanto efektive restas “paktinta establo” de la Civito, konfirmas Fabrício Valle. Tio laŭ li tamen ne malhelpos al la nova Heroldo senpartie raporti pri UEA kaj la Civito.

– Mi kaj Paulo Lima decidis resti en la pakto pro pragmatismaj kialoj. Same kiel mi estas membro de UEA kaj planas fariĝi membro de SAT, lasi Heroldo en la pakto estas maniero konfirmi nian sendependecon, ĉar sendependeco ne signifas diskriminacii tiun aŭ ĉi tiun Esperantan tendencon, asocion aŭ grupon, sed objektive trakti ĉiujn surbaze de la samaj principoj. Heroldo adoptas la devizon “Ni pripensas la mondon” kaj estos gazeto plene sendependa, ĉu de la Esperanta Civito, ĉu de UEA. Ni sekvos la tradicion de Teo Jung kaj havos nian propran opinion. En tiu kvazaŭ religia milito inter raŭmistoj kaj finvenkistoj ni ne partoprenos.


Pli pri la temo:

46 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Fabrício Valle
2017-02-28 13:09

Fakte ne gravas, ĉu temas pri la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio aŭ ne. Gravas, ke Heroldo de Esperanto nun eniras novan fazon de sia historio, en la manoj de Sociala Grupo Lexus.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-02-28 19:24

Ne ekzistas “kvazaŭ religia milito inter raŭmistoj kaj finvenkistoj”, krom en la fantazio de la t.n. Civito.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-02-28 21:01
Respondo al  Yves Bellefeuille

ankaŭ ne ekzistas “esperanta ekonomio” krom ĉe naivuloj antaŭ la ĉarlatanoj verdaj…

Fabrício Valle
2017-02-28 23:51
Respondo al  Paŭĉjo

Kara Paŭjo, mi konsentas, ke la esperantista ekonomio estas liliputa kaj nematura, sed nei, ke ĝi ekzistas ne eblas. Sed vere, temas pri aliro ne kutima al la esperantistoj, kiuj ĉiam vidis Esperanton nur laŭ siaj kulturaj kaj lingvaj aspektoj. En lasta numero de la revuo Esperanto redaktita de mi, aperis artikolo pri tiu “ekonomio”. Tiu koncepto povos esti grava argumento por varbi por Esperanto, flanke de “defendo de lingvaj rajtoj”, “interna ideo de Esperanto”, “amikeco trans limoj”, “lingva hobio” ktp.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-03-01 15:02
Respondo al  Fabrício Valle

kvankam povas figurative ekzisti “esperanta ekonomio”, ĝi tamen ne ververe ekzistas, same kiel ne ekzistas “esperantaj” biologio, matematiko, ĥemio, ks. Oni parolas pri “[land]a” ekonomio ĉar ties ŝtato arbitracias merkatojn ene de ĝia sfero geografie regata. Nenia tiu arbitraciado en “esperantujo” ekzistas; ĉiam suborda je landregulitaj normoj kiel niĉmerkato rolas komercado en esperantujo. Se freŝbakitojn altiras nocio pri “esperanta ekonomio”, ili ja permensoge estas altirataj. Notu bone, ke la termino “esperanta ekonomio” ne fontas el tiutemaj fakuloj, sed ĝin propagas espoj vendemaj, jen: “naivuloj antaŭ ĉarlatanoj verdaj”.

Verŝajne, kion mi diras estas kontraŭmoda en esperantujo, sed ĉia friponeco kontraŭstarendas.

Fabrício Valle
2017-03-01 15:19
Respondo al  Paŭĉjo

Kara Paŭcjo, Esperanto estas granda novigo kaj esperantistoj kiuj tre facile konsentas, ke ekzistas Esperanta literaturo, kulturo ankaŭ facile pretas nei, ke ne ekzistas esperantista ekonomio, ĉar paroli pri ekonomio ligita al lingvo transnacia estas nova fenomeno ne nur por neespernatistoj sed eĉ por la esperantistoj mem. Same kiel ekzistas “verda ekonomio” (ligita al ekologio), “krea ekonomio” (ligita al arto, kino, teatro ktp), solidara ekononio (ligita al speciala karektero de nekapitalisa ekonomio) ankaŭ ekzistas “esperantista ekonomio”, ligita al uzo de la transnacia lingvo Esperanto en la ekonomia sfero. Ekzemple, la UK de UEA estas granda ekonomia fenomeno. Bedaŭrinde ni ne havas statistikojn pri kiom da miloj da eŭroj estas cirkulas pro la aĉeto de biletvojaĝoj per aviadiloj, mendo de hoteloj, manĝado dum al restado en la kongresa urbo, aĉetumando en la lokaj vendejoj ktp. La lokaj aŭtoritatuloj de urbo kiu kandidatiĝas al gastado de UK nepre konsideras, kiom da mondo cirkulos en la loka ekonomio por la vizito de turistoj el la tuta mondo. Ĉ tio ne estas ekonomia faktoro por decidi fari la inviton? Ĉu vi kredas, ke oni invitas la UK al sia urbo pro idealismo? Pensu iomete pli kaj vi povos trovi multe da aliaj ekzemploj de esperantista ekonomio ekster “organizado de eventoj”. Ekzemple: eldonado de libroj, movada asocioj (UEA-oficistoj estas salajrataj), E-instruado, internacia komerco per Esperanto ktp.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-03-01 16:41
Respondo al  Fabrício Valle

jen kial mi pretendis, ke ĝi povas “figurative” ekzisti. vi citas faktojn, k faktojn mi ne penu rifuti. certe ekzistas “verda ekonomio” sed same ekzistas grinvaŝingo*. mi ne pretendas, ke fenomeno kian vi priskribas laŭ la nomo “esperanta ekonomio” ekzistas…tion mi tuj akceptas. mia pretendo estas, ke la t.n. “esperanta ekonomio” (kia ŝiko!) malpli similas al “verda ekonomio” kiom al GRIN**vaŝingo…

*(de la angla “greenwashing”, laŭvorte “verdizi”): eko-kalk’o’lakt’um’ad’o
** grin (“green”) = verda

ALeks K.
ALeks K.
2017-03-01 22:34
Respondo al  Paŭĉjo

Ke ĝi etas ne signifas, ke ĝi (la Esperanto ekonomio) ne ekzistas.

Estas produktoj (libroj, revuoj, kongresoj…), estas aĉetantoj, estas libroservoj, ĉu fizikaj, ĉu retaj. Ĉio tio montras, ke ja ekzistas Esperanto ekonomio.

Ne temas pri “verdigo” aŭ “verdizo” (Grin havas neniun rilaton pri tio, male li certe konfirmus la ekziston de la Eo-ekonomio), nek pri verd-lavado.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-03-01 23:57
Respondo al  ALeks K.

jes. ekzistas esperanta(j) merkato(j).
jes. ekzistas esperanta komerco.

tiujn ĉi faktojn mi ne disputas.

sed esperanta ekonomio?…kiel mi jam ripetis: figurative, jes. striktasence ne.

Fabrício Valle
2017-03-02 18:25
Respondo al  Paŭĉjo

Kara Paŭĉjo,
klopodo kompreni: la faktoj jam ekzistas, do paroli pri “esperantista ekonomio” estas klopodo krei novan kampon por esploroj de fakuloj, kreado de statistikoj, verkado ktp…kaj ĉio estos utila por impulsi tiun novan ekonomion kaj eĉ por diskonigi la utilecon de Esperanto sur la kampo de la tutmonda ekonomio. Esperanto ne estas lingvo nur por literaturo, amikiĝo, movadaj festoj kaj kunvenoj ktp.
Mi ne dubas, ke iam aperos ekonomikistoj, kiuj interesiĝos pri la esperantista ekonomio, same kiel ekzistas lingvistoj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj esperantologio.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-03-02 22:56
Respondo al  Fabrício Valle

kiel esperantofono, k ne esperant-an-o, mi estas imuna kontraŭ tiaj tentoj naciecaj. neniu dubas pri komerco, merkatado, esperanta; kial do persistaj oni estas pri frankenŝtejni la ĉiom eble plej ridindan (supozeble ne inter espo-patriotoj!) nocion de esperanta ekonomio?

idealistaj kiom estas espoj, ni almenaŭ unu piedon sur tero lasu!

Fabrício Valle
2017-02-28 23:45
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves, eble vi pravas, se konsideri la intensecon de la fokuso de Civito. Vere, grande parto de la esperantistoj prifajfas tiujn konceptojn, sed bonvolu rimarki, ke mi ne parolis “inter LA raŭmistoj kaj finvenkistoj”, sed “inter raŭmistoj kaj finvenkistoj”. Vi volis aludi, ke estas tro granda kaj konflikta diskutado pri tiuj du konceptoj, fare de parto de tiuj kiuj sin konsideras “kaj raŭmistojn kaj finvenkistojn”. Nu, mi konsentas, ke ĉefe flanke de HeKo tio okazas pli ofte. Mi ne scias diri, ĉu ĉiuj civitanoj havas la saman intereson pri tiu diskuto. Certe la plej granda parto de la esperantistoj, ĉefe ekster Eŭropo, ne interesiĝas pri diskutado pri tio. Tiu “skismeto” estas ĉefe eŭropa fenomeno.

pistike65
pistike65
2017-03-01 7:10
Respondo al  Fabrício Valle

Kiam Vi egaligas raŭmismon kun la Civito kaj finvenkismon kun UEA, Vi jam akceptas la semantikajn manovrojn de la Civito, kiu (kies ĉefguruo) kaperis por si la rajton interpreti raŭmismon… kaj kiu atribuas al UEA la etikedon “finvenkismo” por maniĥeisme batali kontraŭ ĝi. amke, Istvan

Jens Stengaard Larsen
2017-03-01 11:24
Respondo al  pistike65

Kial, laŭ vi Istvan, la fondintoj de la Civito faris tion anstataŭ provi transpreni UEA kaj ĝian riĉan infrastrukturon?

Fabrício Valle
2017-03-01 12:02
Respondo al  pistike65

Kara Istvan, mi vere konscias, ke finveniskmo kaj raŭmismo ne estas egalaj respektive al UEA kaj Civito. Mi eĉ pridubas, ĉu esperantistoj povas esti klasifikataj nur kiel raŭmistoj aŭ finvenkistoj. Mi, ekzemple, estas raŭmista finvenkisto (aŭ finvenkista raŭmisto). Mi vere ne kredas, ke la du manieroj interpreti la agadon por Esperanto estas nemikseblaj kiel akvo kaj oleo. Mi absolute rifuzas la maniĥeisman sintenon kaj konsentas, ke en Heko, tiu maniĥeismo estas tre forta kaj facile videbla. Sed ekzistas tia sinteno ankaŭ flanke de kelkaj finvenkistoj. Mi certas, inter la membroj de UEA ekzistas esperantistoj kiuj povas esti konsiderataj raŭmistoj…kaj inter la civitanoj ekzistas finvenkistoj. Konsideru, ke inter la raŭmistoj kaj finvenkistoj estas tiuj kiuj estas parte raŭmistoj parte finvenkistoj. Aliflanke, mi vidas neniun motivon por bataloj kaj kvereloj pro tiuj du konceptoj. Pro tio mi diris, ke Heroldo en tiu kvazaŭ religia milito ne partoprenos. Tio signifas, ke Heroldo ne prenos kiel principon, ke ĝi estas raŭmista aŭ finvenkista gazeto. Heroldo en la manoj de Sociala Grupo Lexus neniam prenos tiom rigida deirpunkto kiel principon. Tamen, kompreneble la temo estas interesa kaj Heroldo malfermos siajn paĝojn al diversaj interpretoj, kaj ĉio sub la devizo “Ni pripensas la mondon”, do ni prinpensas ankaŭ la Esperantan mondon.
Laste, Heroldo batalos nek kontraŭ UEA nek kontraŭ Civito. Mi devas reliefigi, ke por mi UEA ne estas ĝia estraro kaj Civito ne estas ĝiaj gvidantoj. Ni ne povas erare kredi ke UEA estas Mark Fettes kaj Civito estas Giorgio Silfer. Kaj UEA kaj Civito estas parto de la historio de Esperanto kaj Heroldo raportos pri ambaŭ, tute sen maniĥeismo. El tio konsistos la sendependeco de Heroldo rilate tiun aferon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-01 12:44
Respondo al  Fabrício Valle

> Ni ne povas erare kredi ke UEA estas Mark Fettes kaj Civito estas Giorgio Silfe

Chu vi vere kredas, ke la Civito (vigle) postvivos la malaperon de sia chefguruo?

Fabrício Valle
2017-03-01 16:09

Kial ne, kara Francisco Javier? Povas esti, ke ĝi mortos, povas esti ke ĝi postvivos. La ĉefa ideo ligita al Esperanta Civito estas “fariĝi subjekto de internacia juro” kaj tio ne estas malinteresa ideo (ne signifas, tamen, “kreo de Esperanto-lando”). Unu afero estas Giorgio Silver (kun persona konduto kaj idiosinkrasioj) alia afero la ĉefa ideo sub “Esperanta Civito”.
Ĉu mi kredas, ke la Esperanta Civito povos iam fariĝi subjekto de internacia juro? Jes, eble post 1…2… 3… jarcentoj. Same kiel la fina venko povos veni post 1…2…3… jarcentoj. Ne gravas la atingo de malfacila celo, gravas la marŝado al la celo. Esperanto estas kompleksa fenomeno por la neesperantistoj; agnosko de Civito kiel subjekto de internacia juro estus utila, eĉ por UEA mem.
Se la la obstina opozicio al UEA ne estus unu el la prioritatoj de HeKo, la Civito eble havus pli da simpatiantoj. Eble post la morto de la ĉefa teoriulo de la Civito, nome Giorgio Silfer, ĝi povos eĉ prosperi pli ol nun, se la posteuloj ne prenos batalon kontraŭ UEA kiel unu el la celoj de tiu pakto de establoj, nome Civito. Cetere, ĉu temas pri celo de la tuta Civito aŭ nur de Silver?
Aliflanfle, ne estas logika ago kompari UEA al Civito, ĉar UEA esta internacia neregistara organizaĵo dum Civito estas pakto de establoj kun iu difinita celo, nome “esti agnoskita kiel subjekto de internacia juro”.
Vere, Giogio Silfer, per sia obstino ĉiam kritiki nian plej grandan kaj gravan neregistaran organizaĵon, vere damaĝas la bildon de la Civito, kiu en sia strebado atingi sian celon povus esti tre utila al Esperanto.
La problemo estas, ke foje oni agas iom narcisisme kaj ne pretas diskuti ideojn forgesante la homojn ligitajn al la ideoj.
Mi povas ekzemple, ne ŝati multajn aspektojn de la personeco kaj agadmaniero de la kreinto kaj ĉefa teoriulo de la Civito, sed estas mia devo kiel sendpendenda ĵurnalisto, sendepende taksi la ideon “Esperanta Civito” sub ĉiuj prismoj.
Ni pripenssas la mondon. Ĉu vi komprenas?

pistike65
pistike65
2017-03-01 22:54
Respondo al  Fabrício Valle

Jam en 2003 aspektis elĉerpita la paradigmo finvenkismo – raŭmismo. Omaĝe al ĝia januare forpasinta ĉef-iniciatinto, Zbigniew Galor, indas relegi la Proklamon de Poznano: http://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov03-27.htm

Fabrício Valle
2017-03-02 12:31
Respondo al  pistike65

Mi konsentas, ke bataloj naskiĝintaj el la paradigmo finvenkismo – raŭmismo estas sterila. Ĝi taŭgas iomete por priskribi deirpunktoj de agado, sed la disputoj kiuj ekestas de tiu paro de deirpunktoj estas ja tute sterila.

Sebastiano
Sebastiano
2017-02-28 22:46

Blufuloj. Blufuloj ĉie ajn, ĉiu kun sia propra cerbofurzo. Pu, kia haladzo!

Licxjo
Licxjo
2017-03-01 14:07

Tute strange afero.

Valle ŝajne nenian sondis, ĉu estas intereso inter la Esperanto-parolantoj de la mondo pri nova papera revuo.

Kaj oni ne miru ke nesukcesa redaktisto de la revuo “Esperanto” iĝos nesukcesa redaktisto/eldonisto de imagita “nova” revuo “Heroldo”.

Kaj oni ne miru ke io ajn kiu havas rilaton al la Civito, en si mem ridinda kaj hontiga afero, estas fiasko.

Mi antaŭvidas kompletan kolapson de la tuta projekto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-01 16:26
Respondo al  Licxjo

> Valle ŝajne nenian sondis, ĉu estas intereso inter la Esperanto-parolantoj de la mondo pri nova papera revuo.

Sondado apenau helpus. Sufichas jheti rigardon al enketoj au ech simplaj demandoj ekz. en FB-forumoj: rezulto estas ofte (chiam?) multigho de individuaj opinioj apenau akordigeblaj, des pli volonte esprimitaj, se ili kontraustaras antaue esprimitan opinion.

Esperantistojn karakterizas malceda volo kaj lauta vocho.

Dieter Rooke
2017-03-01 19:07

Samideanoj- kun malsamaj ideoj lau formulo de eksa prezidanto de UEA , R. Corsetti .

Fabrício Valle
2017-03-01 19:55
Respondo al  Licxjo

Dankon pro via komento, kara LIcxjo. Mi respondas:
– ne temas pri nova papera revuo, sed pri preskaŭ 100-jara gazeto;
– unu afero estas redakti la oficialan organo de UEA, tute alia afero redakti tute sendependa gazeto, kun multe pli ampleksa enhavo kaj nombro da paĝoj. Cetere, mi volas sufiĉe frue havigi al Heroldo profesian redaktoron, tiam mi rolos nur kiel redakcia direktoro. Certe estas pli saĝa sinteno atendi la aperon de la unuaj numeroj de Heroldo por taksi ĝin.
– Heroldo ne havas rilaton al la Civito, en la senco de dependeco, de rolo kiel ĝisosta defendando de la agado de la Civito. Mi jam diris, ke Heroldo estas sendependa gazeto.
Resume: viaj argumentoj ne estas entute bonaj. Kompreneble, estas mia devo respekti ĉies opinion, sed ni ne povas ne montri la malfortecon de viaj argumentoj.

ALeks K.
ALeks K.
2017-03-01 22:50
Respondo al  Licxjo

” Kaj oni ne miru ke nesukcesa redaktisto de la revuo “Esperanto” iĝos nesukcesa redaktisto/eldonisto de imagita “nova” revuo “Heroldo”. ”
Kia stranga, malafabla kaj, laŭ mi, senbaza atako ! Laŭ kiuj kriterioj “nesukcesa” redaktoro de la revuo Esperanto ? Laŭ mi li estis multrilate bonkvalita redaktoro. La revuo aperis akurate. Estis novaj rubrikoj, pluraj interesaj novajxoj aspekte kaj enhave.
Bedauxrinde ŝajnas al mi, ke rekrei la Heroldon estas pli malfacila tasko.

Fabrício Valle
2017-03-02 12:38
Respondo al  ALeks K.

Kara Aleks, dankon pro via tasko pri mia laboro kiel redaktoro de Esperanto. Kompreble, ĉiuj legantoj de Esperanto rajtas kritiki kaj tute mallaŭdi mian laboron.
Kaj pri la tasko eldoni gazeton kiel Heroldon vi tute pravegas: temas pri pli malfacila tasko. Vere, multege pli malfacila. Tamen, mi konsciis pri la malfacilaĵoj. Bedaŭrinde, mi ne povis imagi, ke tiom neantenditaj malfacilaĵoj ekde septembro tiom malhelpus min. Sed mi laboregas por superi ĉiujn malfacilaĵojn.

Fabrício Valle
2017-03-02 12:53
Respondo al  Fabrício Valle

Mi parolis pri taskoj trifoje, sed en la unua linio temas pri” takso”, ne “tasko”. Pardonu min

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-02 12:44

“LF-koop sindevontigas liveri al ni liston kun ĉirkaŭ 600 aktualaj abonantoj […] Fakte ni ricevis liston kun iomete pli ol 600 nomoj kaj poŝtaj adresoj, sed ne temas pri aktualaj abonantoj […] Estas nomoj kiuj aperas dufoje, nomoj de asocioj kiuj certe ricevis Heroldon senpage, nomoj de homoj kiuj ne plu abonas Heroldon de multaj jaroj kaj tiel plu […]estas tre bedaŭrinde, ke la ĉirkaŭ 600 supozataj abonantoj ne ekzistas aŭ almenaŭ ni ne povas kontakti ilin per retmesaĝo”.

Se tio estas vera (kaj la reagontoj, precipe la chefguruo de la Civito en sia blogo, bone atentu tiun “se”), chu neniu alia trovas tion skandalo kaj kvazautrompo fare de la vendinto de Heroldo? Chu vere la shajne 600-kapa abonantaro ne au apenau ekzistas? Promesi liston kun 600 aktualaj abonantoj kaj tamen liveri ion tian aspektas, ja, kvazau rekta trompo. Chu la achetinto shafe akceptas senplende?

Fabrício Valle
2017-03-02 18:33

Kara Francisco, ne mi ne ŝafe akceptas senplende. Eed tion mi diskutas interne, kun la vendintoj, kun LF-koop. Mi ĉiam kredis kaj plu kredas, ke estas bona solvo por ĉiuj problemoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-02 22:11
Respondo al  Fabrício Valle

Dum vi plu kredas pri bona solvo por ĉiuj problemoj (ja verŝajne ni estas ĉiuj amemaj gefratoj), espereble vi plu atentas la blogon (http://esperantio.net/index.php?id=3121): “Konsekvence iĝas pli probabla la repreno de la proprieto fare de la svisa eldonejo”. Post trompo pri la abonantaro planas repreni la proprieton… kaj vi ankoraŭ kredas je bona solvo? Hienoj mordas. Se vi ne sciis tion antaŭe, vi scias nun.

michel
michel
2017-03-02 15:32

Ĉu Raŭmistoj kaj finvenkistoj ambaŭ pravas aŭ ambaŭ malpravas?? Ambaŭ tedas la esperantistojn!!!! Sendependan esperantan gazetaron malfermita al ĉiuj mi preferas!!! Antaŭeniru, ne plu prabatalu!!!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-03-02 18:10
Respondo al  michel

Mi estis en tiu fama IJK en Rauma, sed mi ne subskribis la manifeston, kaj mi kompreneble ankaŭ ke sciis ke oni provos poste doni al ĝi kvazaŭ mitologian valoron.

La esenco de la manifesto simple estas, ke “ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran”. Tio ne estas aparte skandala aserto, mi pensas.

De tio, la t.n. Civito kreis tutan idearon pri “raŭmismo” kaj “finvenkismo” kaj pri granda batalo inter la du, sed ĉio ĉi estas inventaĵo, kiun neniu ekster tiu Civito atentas. Mi konsentas kun István ke se oni uzas la vortojn “raŭmismo” kaj “finvenkismo”, oni jam akceptis la idearon de la Civito.

Fabrício Valle
2017-03-02 18:45
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves,
mi dankas pro viaj vortoj, sed ne konsentas 100%, ke “se oni uzas la vortojn ‘raŭmismo’ kaj ‘finvenkismo’, oni jam akceptis la idearon de la Civito. Kiel ĵurnalisto, mi ne povas simple ignori la faktojn…kaj fakto estas, ke ne nur civitanoj uzas tiujn du vortojn. Mi ne povas ignori tion ĉi. Ĉu la Civito pli arde prenas tiun du vortojn kiel bazon de sia idearo, jen detalo.
Ĉar vi estis partopreninto de la IJK en Raŭmo kaj havas sian opinion pri la fenomeno “raŭmismo”, mi invitas vin akcepti la taskon helpi min organizi serion de artikoloj pri tiu temo. Ĉio sub la inspiro de la devizo “Ni pripensas la mondon”.

Fabrício Valle
2017-03-02 18:36
Respondo al  michel

Kara Michel, Heroldo estos tia gazeto, malfermita al ĉiuj… sed kun propra opinio kaj kun principoj, kiujn ĉiujn kunlaborantoj devos sekvi. Ne hazarde nia devizo estas “Ni pripensas la mondon”.

Dieter Rooke
2017-03-03 9:29
Respondo al  Fabrício Valle

Kara Fabricio: Interesas min la principoj , kiujn chuj devus sekvi.
Chu vi ankau publikigus la ” satiron ” kontrau Zamenhof, spektebla en Jutubo faritan de plej furora frenezulo Evildea?
Li fikis la portreton de Zamenhof per argumento: “Li ja ne estis sanktulo “- Lia amiko Kiah kritikis la mankon de pornografiajhoj – por li nepre necesas la fekantaj kaccicoj.

Fabrício Valle
2017-03-03 12:52
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter, mi jam sufiĉe multe diskonigis la principojn en nia Facebook-paĝo.
Resume: ni sekvas la principaron kiu estas legebla ĉe la retejo de TEĴA. Specife, ni ne flegos sterilajn kverelojn… nur altnivelaj debatoj. Krome, ne estos permesata personaj atakoj. Ni diskriminacios neniun organizaĵon, grupon aŭ E-tendendon.
Ni ne planas aperigi pornografion, nek malrespektajn aludojn pri iu ajn samideano. Mi konsentas, ke Zamenhof ne estis sanktulo, sed estas diversaj manieroj diri tion.

Fabrício Valle
2017-03-03 13:00
Respondo al  Dieter Rooke

(provlegita versio)
Kara Dieter, mi jam sufiĉe multe diskonigis la principojn en nia Facebook-paĝo.
Resume: ni sekvas la principaron kiu estas legebla ĉe la retejo de TEĴA (faka asocio pri ĵurnalismo). Specife, ni ne flegos sterilajn kverelojn… nur altnivelajn debatojn. Krome, ne estos permesataj personaj atakoj. Ni diskriminacios neniun organizaĵon, grupon aŭ E-tendencon.
Ni ne planas aperigi pornografion, nek malrespektajn aludojn pri iu ajn samideano. Mi konsentas, ke Zamenhof ne estis sanktulo, sed estas diversaj manieroj diri tion.

Dieter Rooke
2017-03-03 14:19
Respondo al  Fabrício Valle

Kara s-ano Fabricio Valle ,
En FB mi trovos 10 foje vian portreton sed principaron mi ne trovis. En TEJHA ne ekzistas principaro sed etika kodo por jhurnalistoj – ghi ne estis aprobita de TEJHA ( legebla en ties retpagho) Mi mem estas estrarano kiel sola amatoro. Sed antau du jaroj dum UK mi proponis la redaktorecon de revuo ” Esperanto” al Dima Shevchenko. Lian premieran n-ron mi atendas kun scivolemo, same mi avide atendas la gazeton ” Heroldo” kies korespondanto mi estis dum multaj jaroj.

Fabrício Valle
2017-03-03 14:47
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter, bone, mi adoptas la etikan kodon de TEĴA kaj resume la principaron mi jam prezentis al vi. En nia unua numero de Heroldo, ĉio estos tre klare prezentita en la ĉefartikolo.
Mi certas pri la sukcesa laboro de Dima kiel mi certas pri nia sukcesa laboro. Temas pri du periodaĵoj malsamaj, sed ambaŭ tre gravas. Same ankaŭ La Ondo de Esperanto, Monato, Sennaciulo, Literatura Foiro, Kontakto kaj Literatura Almanako tre gravas. Eble ĉiuj ili estas la plej gravaj periodaĵoj en Esperantujo. Ni devas labori por la evoluo de ĉiuj. Pardoni min, se mi forgesas citi iun alian tre gravan periodaĵon.

Fabrício Valle
2017-03-03 15:23
Respondo al  Libera Folio

jes, mi malĝuste citis la Beletran Almanakon. Dankon.

Fabrício Valle
2017-03-03 17:22
Respondo al  Libera Folio

Jes, Libera Folio ankaŭ havas gravan rolon.

Dieter Rooke
2017-03-06 10:11
Respondo al  Fabrício Valle

En Libfol estas legebla la jhurnalista principaro : ghi dependas de nur unu persono.

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-03-13 0:19

Do Lexus pagis grandan monsumon al La Civito por ricevo de 600 adresoj de iamaj abonantoj, sen scii kiom aktualas. Supozeble oni imagis aĉeti ankaŭ komercan ‘bonvolon’, ĉu? Kiom naiva oni devas esti por tion fari? Mi scivolas, ĉu mia nomo troviĝas en tiu listo; mi abonis de 1962 ĝis 1999 sed malabonis pro la stultaĵoj de la novaj posedantoj. Fakte tiu historieto ja gravas, ĉar alie la homoj neniam lernos. Kaj tion fari en la scio, ke Giorgio Silfer havas reputacion minaci jurajn procedojn kontraŭ Esperantistojn!

Tute ne temas pri ‘raŭmismo’ kontraŭ ‘finvenkisto’, sed pri subfosantoj de la Esperanto-movado kontraŭ subtenantoj de la Esperanto-movado. Tute evidente kunvojaĝantoj de Silfer troviĝas ankaŭ en UEA en plej altaj lokoj. Kial ekzemple UEA denuncis Gbeglo Koffi pro kunlaboro kun La Civito sed restas tute silenta kiam Fabricio Valle plenplene profundiĝas en aferojn kun La Civito.

Se tiu entrepreno de Lexus havus sencon, ili starigus dekomence novan gazeton, kiu ne havus la negativajn asociiĝojn ĉe granda parto de la Esperantistaro, kiu kostus neniom pro ‘rajtoj’, kaj kiu rapide gajnus pli grandan abonantaron ol provizis La Civito inter la 600 ‘iamaj’ abonantoj.

Mi ne scias kial, sed ĉiufoje kiam mi skribis ‘abonantoj’ mi havis malfacilon ne mistajpi kiel ‘abomenantoj’.

Dieter Rooke
2017-03-13 21:33
Respondo al  Ian Fantom

Hodiau mi ricevis bultenon el KCE = kultura centro Esperantista kun la originala surskribo HEROLDO – sed kun malgranda ” ne”.

Same kiel Ian- mi miras pri la naiveco de F. Valle . Same mi farus la demandojn al UEA.
Kiam mi demandis al Osmo Buller dum UK en Lillo pro la invito de Giorgio Silfer, li videble sentis embarason .

Giorgio Silfer eniris la kongresejon kvankam li ne aligis al UK- mi propraokule vidis lin.

Dieter Rooke
2017-03-16 9:25
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Ian, Nova gazeto en E- ujo ne havus ian bonshancon. Sed vi pravas pri la “kunvojaghantoj ” de E- civito.

E- civitanoj ekzistas en diversaj E- asocioj. Ekz. Giorgio Silfer eniris la kongresejon pro invito de C. Minnaja , E- civitano.

Krome estas raumistoj ech estrarano de UEA A. Wandel, char li subskribis la manifeston. Prezidanto de AdE Kiselmann partoprenis kolokvon de la Civito kaj multaj multaj aliaj “gravuloj ”

Vian konkludon pri subfosado de E- movado per la E- civito mi ne dividas .