Monkolekto de TEJO sukcesis duone

En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.

Ĝis nun estis kolektitaj malpli ol 12.000 eŭroj.

En 2017 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO laŭplane okazu en Afriko, kaj estu parte financata de EU-subvencio por la projekto Afrika- Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK). Por ricevi la subvencion TEJO devas mem investi pli ol 13.000 eŭrojn en la projekton.

Tiun sumon TEJO intencis kolekti per libervolaj kontribuoj tra donackampanjo, kiu origine devis komenciĝi en decembro 2015, sed kiu fine estis lanĉita nur en decembro 2016. Aldone al la postulata “propra kontribuo” TEJO esperis kolekti pliajn 12.000 eŭrojn, per kiuj oni celis subvencii la alvenigon de pliaj afrikaj partopranantoj.

La monkolekto finiĝos post kelkaj tagoj, sed ĝis nun estis kolektita malpli ol duono de la celita sumo. Aparte malbone sukcesis la kolekto en la retejo Generosity.com, kie TEJO ricevis nur dekonon de la celita sumo.

Ni petis la kampanjan respondeculon Łukasz Żebrowski rakonti, tra kiuj kanaloj venis la ĉefa parto de la donacoj.

Łukasz Żebrowski: Efektive la kolekto per la paĝo Generosity ĝis nun ne iĝis furoraĵo, sed ĉiukaze valoris provi ĝian efikecon en la kampanjo celita al Esperantista medio. Plejparto de la ĝisnunaj donacoj venis pere de tradiciaj kanaloj, do monkolektoj en eventoj kaj diversspecaj UEA-ĝiroj. La PayPal-sistemon en retpaĝo de TEJO uzis 8% de ĝisnunaj donacintoj, dum duoble pli uzis la retejon Generosity. Tamen certe tempo por pli profundaj analizoj venos post fino de la kampanjo.

Libera Folio: Kiel longe la kampanjo ankoraŭ daŭros?

– Ni planas nun fari lastajn alvokojn al kontribuado kaj fini kolektadon en februaro. Poste venos tempo por resumi ĉion kaj ekprepari konkurson por afrikaj aktivuloj, kiuj povus profiti de la kampanjo.

Kio okazos, se la celo ne estos atingita, kiel ja ŝajnas?

– Simple ni povos subvencii malpli da aktivuloj. Sendepende de la rezulto, kiu ja jam nun tre bonas, la plano restas sama. Okazigi malferman alvokon por junaj aktivuloj el Afriko, kiuj kandidatiĝu por partopreni la unuan Internacian Junularan Kongreson en Afriko. La estraro de TEJO aŭ komisiono eventuale starigota de ĝi elektos la plej bonajn kandidatojn ĝis elĉerpiĝo de la havata sumo. Certe la celo kiun ni starigis estis tre alta, ĉar ni celas ke Afriko estu laŭeble vaste reprezentita en la proksimiĝanta kongreso, sed ankaŭ ne atingante la 100 elcentojn de la celo, ni povas fari multon por ili.

Kiel oni dividos la monon?

– Parto de la kolektita sumo iĝos propra kontribuo al la projekto AEJK – “Afrika-Eŭropa junulara kapabligo” – kunfinancita de Erasmus+. Danke al ĉi tiu projekto al IJK venos 74 homoj el kelkaj afrikaj kaj eŭropaj landoj. Alia parto subtenos venigon de junaj afrikaj aktivuloj el landoj, kiuj ne partoprenas la projekton. Pri detala distribuo de rimedoj inter tiuj du celoj decidos la estraro de TEJO post la fino de la kampanjo, kiam ni jam ekzakte scios kiom ni sukcesis kolekti.

Sed la propra kontribuo de TEJO en la EU-projekto estu 13.000, ĉu ne? Oni ĝis nun kolektis malpli ol tiom, do ĉu entute restos mono por io alia?

– La donacojn oni kolektas por ambaŭ celoj, do evidente ambaŭ celoj devas ricevi subtenon. Plej verŝajne ne eblos nur per la kampanjaj rimedoj plene kovri la propran kontribuon al la projekto, do la restantan sumon aŭ necesos kolekti poste, dum la daŭro de la projekto, aŭ necesos ĉerpi ĝin el la buĝeto de TEJO.

Do ĉu atendeblas plia kampanjo?

– Pri tio decidos la estraro de TEJO kaj respondeculoj pri la projekto.

Kial ne plilongigi la nunan?

– Por vojaĝigi junajn afrikajn aktivulojn al la IJK necesas iom da antaŭpreparoj, kiuj evidente daŭros. Krom resumo de la kampanjo kaj okazigo de la konkurso, necesos ankaŭ tempo por akiri pasportojn, vizojn, organizi la vojaĝojn. Tiuj aferoj klare ne povas atendi senlime. Tial necesas jam baldaŭ fermi la nunan kampanjon, realigi tiom kiom eblas per la ricevitaj rimedoj kaj poste analizi kion fari pri la mankanta parto de propra kontribuo. Rimarkindas, ke la projekto AEJK daŭros pli longe ol ĝis la IJK. Kadre de la projekto poste okazos ankoraŭ unu renkontiĝo dum JES en Pollando, estos prezentataj sekvaj rezultoj. Dum la jaro oni ankaŭ pli bone scios pri eblaj ŝparoj en la ĝenerala buĝeto de TEJO. Sume do estas ankoraŭ tempo kaj ebloj por solvi tion.

Fakte la estraro de TEJO ĝis nun ne prezentis al la komitato buĝeton por 2017. Alivorte, la financoj de TEJO ĉi-jare evoluas sen ajna konata plano. Ĉar buĝeto ne ekzistas, ankoraŭ ne eblas diri, el kiu buĝetero oni povus kovri la mankantan parton de la “propra kontribuo” por la EU-projekto.

Ekster la buĝeto eblus kovri ĝin ankaŭ el la kapitalo de TEJO, kiu fine de 2015 estis proksimume 110 000 eŭroj. Pli novaj informoj pri la kapitalo mankas.

La relative granda kapitalo devenas el la EU-subvencioj en pasintaj jaroj, kiuj interalie estis celitaj por salajroj de oficistoj. Laŭ la subvenciaj raportoj parto de la mono devis esti pagita al UEA por la servoj de ĝiaj oficistoj, sed ŝajne tiu mono restis en la konto de TEJO.


Pli pri la temo: