La Civito eldonis propran Heroldon

”Ne estas Heroldo de Esperanto”, tekstas la titolo de la plej nova eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista. La Civito pasintjare vendis Heroldon al Fabrício Valle, sed nun neatendite aperigis propran informfolion kun la sama aspekto kaj paĝokapo.

La “ne-Heroldo”, kiun publikigis la Civito.

Heroldo de Esperanto dum multaj jaroj en la praktiko estis la ĉeforgano de la Esperanta Civito. Lastatempe ĝi tamen ekhavis problemojn kaj dum longaj periodoj aperis neregule, ŝajne pro manko de laborfortoj kaj abonantoj. Pasintjare ĝia formala posedanto, la Civita establo Kooperativo de Literatura Foiro, sukcesis vendi la gazeton al entrepreno de Fabrício Valle kontraŭ nekonata monsumo.

Pro diversaj misfortunoj, interalie la subita forpaso de la ĉefa kunlaboranto, Fabrício Valle ĝis nun ne sukcesis aperigi eĉ unu numeron de la gazeto. Antaŭ kelkaj semajnoj la Civito anoncis, ke Valle ne plenumis la kondiĉojn de la interkonsento, ĉar li nek aperigas la gazeton nek pagis la konsentitajn monatajn partopagojn de la aĉetsumo. Se la kondiĉoj ne estos baldaŭ plenumitaj, la vendinto povos rompi la kontrakton kaj repreni Heroldon.

Eĉ pli minaca por la nova eldonanto la situacio ekaspektis, kiam estis dissendita la unua numero de la pli frue anoncita “monata informilo de Kultura Centro Esperantista”. La gazeto aspektis kiel dupaĝa numero de Heroldo de Esperanto kun grafika aspekto kaj ĉeftitolo preskaŭ identaj al tiuj de la malnova Heroldo. La ĉefaj diferencoj estas, ke la gazeto konsistas el nur unu folio, kaj ke super la vorto “Heroldo” per diskretaj literoj estas skribite “ne estas”.

En kombino kun la averto pri repreno de la gazeto la aperigo de tia “ne-Heroldo” aspektas kiel la unua paŝo por rekomenci la eldonadon de Heroldo sub la ŝildo de la Civito. Post iom da tempo la Civito tamen en sia retejo asertis, ke male temas pri provo reklami la novan Heroldon.

Fabrício Valle ŝajnas akcepti la klarigon:

– Al mi ŝajnas iom stranga maniero reklami Heroldon, sed jen ĉia helpo estas bonvena. Cetere, mi tute trankvile kaj firme daŭrigas mian laboron, kiu en la lastaj tempoj efektive progresis. Mi komencis kvitigi min per partopagoj al LF-koop kaj esperas akuratigi la partopagojn ankoraŭ pagendajn. Nia grafikisto jam komencis labori por enpaĝigi nian unuan numeron.

Fabrício Valle aĉetis Heroldon de Esperanto.

Fabrício Valle strebas aperigi la unuan presitan numeron de la nova Heroldo antaŭ la fino de marto. La unua numero estos presita en du mil ekzempleroj, kaj granda parto el tiuj estos laŭ li dissendita kiel senpagaj provnumeroj al diversaj Esperanto-organizaĵoj. Samtempe kun la unua numero de la gazeto aperos ankaŭ nova poŝtelefona aplikaĵo, li rakontas.

– Nia apo Zamapp Herol jam estas preta kaj estos vaste uzata por diskonigi Esperanton inter neesperantistoj. Ni ege bezonos la apogon kaj fidon de la esperantistoj, kiuj ĝis nun ŝajne atendas la lanĉon de Heroldo por ĝin aboni, sed ni bezonas abonojn tuj. Parto de miaj malfacilaĵoj estas, ke tre malmultaj esperantistoj jam abonis Heroldon.

La antaŭa posedanto de Heroldo, la Civita establo Kooperativo de Literatura Foiro, anoncis ke ĝi decidos pri eventuala repreno de Heroldo dum sia ĝenerala asembleo en aprilo.

– Ĝis tiam mi esperas kvitiĝi per pliaj partopagoj kaj lanĉi Heroldon. Do ĉio estas nun en ordo kaj la iniciato publikigi informilon sub la nomo Heroldo, kiel LF-koop faris, estas nur iu provo reklami Heroldon, kiel LF-koop konfesis en HeKo-afiŝo. Mi preferus pli konkretajn iniciatojn, tamen, mi ne povas ne danki al LF-koop pro tiu provo reklami Heroldon, eĉ se per ĝi venos neniu abonanto.

Libera Folio: Se tamen LF-Koop decidos repreni Heroldon, ĉar la kondiĉoj de la interkonsento ne estis plene observitaj, ĉu vi rericevos la monon kiun vi jam pagis?

– Pri la financaj klaŭzoj mi ne povas paroli. Mi ege serioze paŝis ekde la komenco kaj ne mi diskonigos konfidencajn klaŭzojn. Aliflanke, mi bedaŭras, ke LF-koop sentis grandan bezonon fari la unuan paŝon en la diskonigo de niaj malfacilaĵoj. Tamen, la rilatoj inter Lexus Sociala kaj LF-koop estas nun tute senkonfliktaj  kaj estas neniu ŝanco, ke LF-koop reprenu Heroldon.


Pli pri la temo

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-03-18 11:31

– Bone, do nova titolo tiel ekzemple ‘HEROLDidO'(provizora) taŭge trafus kaj mone kaj leĝe kaj lingve kaj rapide kaj abone en direkto al la kvazaŭ totalo de la Esperanto parolantuloj tra la mondo kaj partoprenantuloj inkluzive la Prauloj el ‘Heroldo’ . Tiuj lastulaj sopiras eble por ambaŭ la paco des popoloj kaj la klimato harmonia.

Lee Miller
Lee Miller
2017-03-18 13:36

“Fabrício Valle strebas aperigi la unuan presitan numeron de la nova Heroldo antaŭ la fino de marto.”

Antaŭ la fino de marto de kiu jaro?

Fabrício Valle
2017-03-18 13:38
Respondo al  Lee Miller

Kara Liĉjo, Heroldo jam estas enpaĝigata…

Fabrício Valle
2017-03-18 13:39

Mi plentempe dediĉas min al mia entrepreno kaj sendube mi kapablos superi ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj ne malmultas. Tamen, problemoj ĉiam ekzistos. Teo Jung havis siajn problemojn, mi havas alispecajn problemojn. Nenio nova sub la suno.

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2017-03-18 17:48

Mi ne komprenas kial, post kvaronjarcento, ankoraŭ oni konfuzas la Civiton, LF-koop kaj KCE. La misnomita “Nova heroldo” ne estas de la Civito, kiu proprietas nenion, sed de KCE, kiu estas simple unu el la dekkelko de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito; fakte ĝi parolas kaj informas ĉefe pri KCE. Tute alia estas LF-koop, establo per si mem aŭtonome aliĝinta al la Pakto, kiu proprietis la malnovan Heroldon kaj daŭre proprietas Literaturan Foiron.

Pauchjo Lijvret
Pauchjo Lijvret
2017-03-20 17:25
Respondo al  Carlo Minnaja

Lau mia (plej surfaca) scio, ili chiuj kovas naciismajn kredojn. Distingi inter ili memorigas al mi pri sherco: biologia profesoro demandis al liaj studentoj, “kio estas tio blanka en birdfekajho?” Unu brava studento provis respondon, “chu pricipito pro urata acido?” Kapjesis kelkaj apuduloj. “Tio blanka en birdfekajho,” respondis la profesoro “ankau tio estas birdfekajho.”

Dieter Rooke
2017-03-18 21:56
Respondo al  Libera Folio

Kara Carlo Minnaja , Mi miras pri via komento . En KCE unu sola persono reprezentas la Civiton, LF- koop, kaj KCE ( la t.n. nomata konsulo M.F. Conde Rey de E- civito neniam verkas en Heko )

La informoj el Heko estas skribitaj de unu sola persono, kun nomo Giorgio Silfer. Tion mi scias , char dum unu jaro mi loghis kaj dejhoris en KCE.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-19 10:27
Respondo al  Dieter Rooke

> La informoj el Heko estas skribitaj de unu sola persono

Pri tio ne estis dubo. La unuopuleca stilo kristale klaras en ĉiuj komunikoj.

carlo minnaja
carlo minnaja
2017-03-19 19:29

Ne temas pri stilo de komunikado, sed pri ĝusteco de la informoj. La redakcio di Libera Folio korektis sian eraron, kaj finite (pardonpeto ne nepras, sed oportunus ĉe bona redaktoro). Mia surprizo estis nur, ke post kvaronjarcento oni ankoraŭ eraras kaj konfuzas, kio en informita gazeto devus ne okazi. Krome mi ne komprenas kial vorto “establo” havas citilojn, kvazaŭ ĝi estus strangaĵo: ĝi estas tute klare difinita en pluraj vortaroj. Ĉu kiam oni mencias la landajn asociojn de UEA oni metas la vorton “asocio” inter citilojn?

Anna Bartek
Anna Bartek
2017-03-20 15:08
Respondo al  Dieter Rooke

Civitano Rooke deliras. KCE partoprenas la Forumon de la Esperanta Civito per
propraj delegitoj (neniam c-ano Silfer), en la Asembleo de KCE la Apoganto
LF-koop estas reprezentata de sia prezidanto au ties delegito (neniam c-ano
Silfer), kaj HeKo aperas sub la responso de la Konsulo au ties delegito (en
2007-11 efektive la Konsulo estis c-ano Silfer). Dum la periodo septembro 2011
– julio 2012, kiam c-ano Rooke bedaurinde oficis kiel domestro che KCE, c-ano
Silfer malofte estis en la Esperanto-Domo de Chaudefono, char engaghita en
aliaj landoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-20 17:40
Respondo al  Anna Bartek

Se efektive la diversajn organizojn/establojn ene de la ĝenerala globo Civito reprezentas diversaj personoj, kial la HeKo-komunikojn verkadas unu sola homo? Tion asertas Dieter Rooke. Kaj atentaj legantoj povas nur konfirmi tiun aserton: la stilo, tono, temoj, aludoj k.s. de 95% de la komunikoj estas praktike identaj. Tion atingi eblas nur per draŝa dresado de aro da kunlaborantoj (espereble ne) aŭ per unuopula plumo. Konklude: kiom ajn da diversaj homoj reprezentas la organizojn ene de la Civito, la alekstera elmontriĝo de tiuj organizoj baziĝas nur sur la opinioj, (mal)emoj kaj (mal)amoj de unuopulo. Kaj tiun kanalon la unuopulo volonte kaj konstante eluzadas. Se tio indiferentas al la unuopaj organizoj, nu, tio estas ilia problemo. Kaj se ili en tio eĉ ne vidas problemon, des pli probleme por ili.

Anna Bartek
Anna Bartek
2017-03-20 19:10

La problemo estas nur en la kapo de Moleón, kiu kredas je la deliroj de c-ano Rooke, kaj tiel li mem ankau deliras. Sufichus rigardi la lastajn kvin HeKomunikojn: 637 8-B, subskribis Julio Herrero; 637 9-B, mankas subskribo, sed enkonduke responsas “la koncernatoj”, do KCE kaj LF-koop; 638 1-B, la fontoestas sendube la Komitato de la Esperanta PEN; 638 2-A, temas pri komuniko rekte el TEJO; 638 3-A, subskribis Joel Batila. Kvin HeKomunikoj, kvin malsamaj fontoj/autoroj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-03-20 21:29
Respondo al  Anna Bartek

“Tiuj ne konsentantaj kun mi (ni) deliras”. Mi petas: mi kredis la c-anojn pli kapablaj je pli subtila rezonado.

Dieter Rooke
2017-03-21 9:45

Kara c-ano Anna Bartek, Kion mi travivis kaj vidis ne estas deliro .La pugno – kaj piedbatoj de Giorgio Silfer estis realaj- ech konfirmitaj de Marek Bamberski- legebla en Libfol. Mia filo Ciril estis kanditato en la verda grupo kontrau sia volo- tion ankau sukcesis fari Giorgio . La portreto de mia filo estis skribita de Giorgio ktp. ktp. Giorgi S. verkis por Heroldo kun mia subskribo . Por mi plej surpriza kaj ne komprenebla estas la senkritikemo de multaj intelektuloj , ekz. la eksa prezidanto de AdE, Kiselmann