La komitato de UEA akceptis
buĝeton kun enorma deficito

La supera decida organo de UEA, la komitato, per reta voĉdono akceptis buĝeton por la jaro 2018 kun planata deficito de 140.000 eŭroj. Tiel la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj. La mankantan monon oni prenos el la kapitalo de la asocio.

Foto: TaxRebate.org.uk

Kutime la buĝeto de UEA por la sekva jaro estas akceptata en la komitata kunsido kiu okazas dum la Universala Kongreso. Tamen en Seulo la komitato de UEA rifuzis akcepti la buĝeton proponitan de la estraro. La komitatanoj kritikis ĝin interalie pro tio, ke la estraro proponis tranĉi la elspezojn por oficistaj salajroj je 10 procentoj.

Akcepto de tiu surprize proponita abrupta redukto necesigus aŭ malaltigon de la salajroj aŭ maldungon de oficistoj. Ŝajne la plano estis, ke kreskantan parton de la laboro en la Centra Oficejo faru volontuloj, ne profesiaj oficistoj. Samtempe kun tranĉo de salajroj en Nederlando la estraro volis investi pli da mono en dungo de oficistoj en aliaj landoj.

Aldone la buĝeto proponita en Seulo enhavis evidente nerealisman takson pri subvenciaj elspezoj, kvankam la ĉi-jara sperto jam klare montris, ke neniel eblas esperi je granda monfluo el eksteraj fontoj – des pli, ke eventualaj subvencioj evidente estus ligitaj kun kondiĉoj, kiuj malebligus ilian uzon por ŝtopi la truegon en la buĝeto.

Anstataŭ akcepti la buĝeton en Seulo la Komitato tial komisiis al la estraro reprepari ĝin ĝis la fino de oktobro kaj prezenti poste por reta voĉdonado. Tiu voĉdonado fine okazis en la lastaj tagoj de novembro, kaj la rezulto estis anoncita de prezidanto Mark Fettes la 1-an de decembro: la modifita buĝeto por 2018 estis akceptita kun 27 poraj voĉoj, 10 kontraŭaj voĉoj kaj 10 sindetenoj. 14 komitatanoj ne voĉdonis.

Kontraŭ la buĝeto voĉdonis la komitatanoj Pietrzak, Calienes, Maurelli, Klawe, Hýblová, Mandirola, Buller, Corsetti, Tantin Ackermann kaj Grundström. Sin detenis la komitatanoj Åkerlund, Wandel, Keefe, Weidmann, Steele, Grosjean, Huurman, Raola, Wang kaj Kóródy.

La nun akceptita buĝeto enhavas pli moderan, 5-procentan redukton de la salajrokostoj en Roterdamo. Laŭ la klarigo de Mark Fettes la ŝparo rezultas el tio, ke oni planas dungi kongresan asistanton nur por parto de la jaro.

Aliflanke estis triobligita la buĝetero “aliaj oficejoj”, el 4.000 eŭroj al 12.000 eŭroj. Temas pri mono uzata por pagi la laboron de entute kvin helpantoj en diversaj landoj, interalie la du Afrikaj Oficejoj de UEA.

Laŭ la klarigoj de la estraro temas pri “pligrandigo de rimedoj por laborfortoj en pli malmultekostaj landoj. Ekde 2017 ni havas du oficejojn en Afriko; pliaj oficejoj povus troviĝi tie aŭ en diversaj landoj en aliaj partoj de la mondo.”

Tamen mankas informoj pri konkreta plano por tiuj “pliaj oficejoj” kaj iliaj taskoj. La kresko de tiu buĝetero proksimume egalas al la malkresko en la salajroj en la Centra Oficejo, tiel ke la sumaj salajraj kostoj restas neŝanĝitaj.

La esperataj subvencioj estis tute forstrekitaj el la nova buĝeto. Krome estis forte reduktita la buĝetero por “movada evoluigo”.

La nova, nun akceptita buĝeto igas la malekvilibron inter la enspezoj kaj elspezoj eĉ pli klara ol la pli frua propono, kiu estis malakceptita en Seulo. La kostoj de UEA superos la enspezojn je proksimume 30 procentoj, aŭ proksimume 140.000 eŭroj. Tiun monon oni devas preni el la kapitalo de la asocio, kiu pli frue restis stabila aŭ kreskis, sed nun malkreskos.

Estas iom surprize, ke malgraŭ la malbona financa situacio la estraro proponis en septembro ne plialtigi la membrokotizojn. Sekve en 2018 la kotizoj restos senŝanĝaj jam la kvaran sinsekvan jaron – laste ili estis altigitaj en 2015. Oni povas demandi, ĉu la estraro ekkonsciis pri la katastrofa ekonomia situacio nur en oktobro, kiam la decido pri kotizoj jam estis farita.

Povas esti, ke la estraro timis ke eĉ malgranda altigo de la kotizoj negative influus la membronombron. Tamen en 2018 apenaŭ estus tia risko, ĉar la kongresa efiko tre verŝajne havos pozitivan influon al la membronombro. La kongreso en Lisbono ja certe estos pli granda ol tiu en Seulo, kaj sekve multaj aliĝos al UEA por havi pli favoran kongreskotizon.

La grave malboniĝinta ekonomia situacio de la asocio vekis fortan komitatan kritikon kontraŭ la estraro, kaj la sumo de kontraŭaj voĉoj kaj sindetenoj estis nekutime granda en la komitato, kiu kutime pli-malpli unuanime aprobas ĉion, kion la estraro proponas.

Dum la diskuto la nuna ĝenerala sekretario kaj baldaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, proponis monkolekton por plibonigi la ekonomian situacion de la asocio. Laŭ li oni varbu 30 homojn kiuj donacu po 50 eŭrojn monate al UEA.

Responde al la propono komitatano Edvige Tantin Ackermann atentigis, ke eĉ se oni trovus tiom da homoj, kiuj pretus ĉiumonate donacadi al la asocio po 50 eŭrojn, daŭrus pli ol ok jarojn antaŭ ol la nun buĝetata deficito estus kovrita per tiuj donacoj – tute ne parolante pri eventualaj deficitoj de postaj jaroj.

En la diskuto oni atentigis, ke buĝeto kun enorma deficito ne allogas donaci monon al “sinkanta ŝipo”. Evidente la financa situacio de la asocio subfosas ankaŭ la pretecon testamenti monon al UEA: tiuj, kiuj testamentas rimedojn al la asocio esperas ke la mono utilos al UEA ankoraŭ longe post ilia morto, sed por povi esperi tion, ili devas havi fidon al sekura financa estonteco de la asocio.

Antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, resumis sian vidpunkton en la komitata diskuto jene:

–  Por mi ne gravas, ĉu la komitato nun aprobas aŭ malaprobas la katastrofan buĝeton. Por mi gravas, ĉu NUN la estraro akceptas iun komitatan labor-grupon, kiu kune kun la financa komisiono, eklaboras por redakti la financan planon por reekvilibro de la asociaj financoj. Mi resubstrekas, ke en tiu laborgrupo estu reprezentataj ĉiuj tendencoj, de Edvige al Loes, por doni ekzemplojn. Kompreneble, inter veraj homoj, se la estraro ne faras tion kaj simple provas gajni tempon, ĝi povas ankaŭ demisii en sia tuto, tiel ke en Lisbono oni faru la kompletan reelekton.

Respondante al Renato Corsetti, Mark Fettes skribis, ke la estraro fine de marto povus reveni kun ĝisdatigo pri la financa situacio kaj konkretaj proponoj pri redukto de la deficito.

Krom la deficita buĝeto, la komitato de UEA per reta voĉdono aprobis ankaŭ la proponon de la estraro, ke estu alelektitaj tri novaj estraranoj, inter ili unu por la posteno de ĝenerala sekretario. Por tiu propono voĉdonis 39 komitatanoj, 4 voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj 4 sin detenis. La elekta komisiono de UEA nun esploros eblajn kandidatojn.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2017-12-02 21:27

Jam komentis Heko!

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2017-12-06 18:14
Respondo al  ekzistas

cxu vi povas provizi la retligon al la komento?

Jovana
Jovana
2017-12-07 13:46

Ĉu la komitato/estraro faris analizon por vidi kiel evoluis la membraro ekde kiam ĉiuj membrokategorioj ĝuas – praktike – la samajn avantaĝojn? Kial pagi plenan kotizon (MA), se por simpla (MG) oni ricevas la samajn servojn? Ŝajne la estraro preferus havi pli da membroj ol pli da mono.

ekzistas
2017-12-07 18:10

ne eblas informi http://www.- adreso de heko- trifoje mi vane provis

ekzistas
2017-12-08 12:28
Respondo al  Libera Folio

Dankon pro via afabla helpo!

Gecxjo
Gecxjo
2017-12-12 9:15

Perturboj en mondo tamen influas, estas tia vivo… Blanka strio, nigra strio. Gravas ke estiĝu nigra sinko!
Kiel montras praktiko de nekomercaj organizaĵoj, kotizoj kovras ~ 10-20% de realaj elspezoj (certe, tio dependas de ambicio, taskoj k.a.), ĉion ceteran organizaĵo devas perlabori. Aŭ ricevi per grantoj.
Estus certe pli bone, se anaro pli aktive pagus abonkotizon, sed je tiu fonto ne endus esperi!
Kaj mi esperas, ke spertaj estraranoj trovos decan vojon por stabiligi financan staton.
Kaj mi miavice – pagu la kotizon! 😉