UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron

La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.

Martin Schäffer.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Veronika Poór, forlasos sian postenon en la fino de 2017. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko dissendita la 1-an de novembro. La decidon la estraro laŭ la komuniko faris la 31-an de oktobro – en la sama tago, kiam Libera Folio raportis pri kunlaboraj problemoj en la Centra Oficejo.

Nova ĝenerala direktoro laŭ la decido de la estraro iĝos Martin Schäffer, kiu nun estas estrarano kaj ĝenerala sekretario de la asocio.

“Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano”, la estraro skribas en sia gazetara komuniko.

La ĝenerala direktoro de UEA estas la ĉefa dungita oficisto de la asocio, kaj interalie la ĉefo de ĉiuj aliaj dungitoj. Male ol ĉiuj ĝisnunaj ĝeneralaj direktoroj, Martin Schäffer tamen ne intencas labori en la Centra Oficejo.

Anstataŭe li planas daŭre loĝi en Meksiko kaj Germanio “sed en konstanta kontakto kun la Oficejo”, la estraro asertas en sia gazetara komuniko, laŭ kiu li “antaŭvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la estraro”.

En la sama komuniko Schäffer akcentas la gravecon de zorga administrado de la financaj rimedoj de UEA:

“Kvankam la nuna situacio estas malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn ŝancojn por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin al ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni daŭre investas en informado, instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo.”

Laŭ Mark Fettes la estraro de UEA faris la decidon pri ŝanĝo de ĝenerala direktoro, ĉar necesas freŝa komenco:

Mark Fettes.

“La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór, kiu aktive kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo.”

Al preciziga demando de Libera Folio pri tio, ĉu Veronika Poór restos dungito de UEA, Mark Fettes respondas jene:

– Veronika laboros ankoraŭ proksimume kvar monatojn en la CO, do ĝis la fino de februaro, ĉefe por faciligi la transiron.

Libera Folio: Ĉu Veronika Poór do post la fino de februaro ne plu estos dungito de UEA? Aŭ ĉu ŝi havos alian taskon, ekster la oficejo?

– Ŝia dungo ĉesos tiam (ne nepre precize en la fino de februaro, sed proksime de tiu dato).

Kun Martin Schäffer UEA laŭ Mark Fettes faros unujaran kontrakton, kun la eblo plilongigi, se ambaŭ flankoj estos kontentaj.

En mesaĝo sendita al la komitato de UEA Mark Fettes skribas: “En la venontaj tagoj ni pli detale priparolos kun la oficistoj la dividon de respondecoj kaj taskoj en la Oficejo, kaj ni raportos al vi pri la plej gravaj evoluoj tiurilate.” Evidente do eĉ la estraro mem ankoraŭ ne scias, kiel la respondecoj estu dividitaj.

Responde al demando de Libera Folio pri tio, kiel oni solvos la problemojn kaŭzitajn de tio, ke la direktoro ne laboros en la oficejo, Mark Fettes respondis:

– Ni diskutas kun Ralph [Schmeits], ke li transprenu plurajn direktorajn funkciojn en Roterdamo.

Ralph Schmeits estas nederlanda oficisto de UEA, kiu nun respondecas pri kontado. Sendepende de tio, kiajn funkciojn oni eventuale transdonos al li, plurajn taskojn laŭ la regularo kaj statuto de UEA tamen rajtas fari nur la ĝenerala direktoro. Grava problemo de la nova aranĝo sekve estas, ke la direktoro ne estas senpere havebla en neatenditaj situacioj, kiam ekzemple necesos subskribi ion nome de la asocio.

Libera Folio demandis al Ralph Schmeits, kiajn taskojn li eventuale transprenos. Jen kion li respondis:

Ralph Schmeits. Foto: UEA.

– Hodiaŭ mi ricevis la informon ke la nuna ĝenerala direktoro forlasos sian postenon post kelkaj monatoj kaj ke Martin Schäffer transprenos la postenon de ĝenerala direktoro. Mi, kiel oficisto, faros ĉion ene de miaj povoj por helpi al ambaŭ realigi plejeble glatan transdonon. Dum la transira periodo certe estos priparolitaj iuj taskoj kiujn eventuale alia persono ol la ĝenerala direktoro povus fari. Kvankam jam okazis kelkaj neformalaj diskutoj pri tio, ili estis ĝis nun sen konkreta decido. Tial mi nun ne povas ion plian diri pri la temo.

Libera Folio: Ĉu vi ne trovas problema la fakton, ke la ĝenerala direktoro ne laboros en la oficejo?

– Laŭ mi la laborloko de la ĝenerala direktoro ne tiom gravas se la kunlaboro inter la ĝenerala direktoro kaj la diversaj oficejoj, organoj kaj kunlaborantoj en la asocio estas bone organizita.

En la gazetara komuniko de UEA aperas ankaŭ kelkaj frazoj atribuitaj al la eliranta ĝenerala direktoro, Veronika Poór:

“La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj.”

Pli pri la temo:

54 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-01 19:25

La decido, ke la ĝenerala direktoro ne estos en Roterdamo estas tiom absurda, ke mi pensas ke la komitato devas nun serioze pripensi eksigon de la estraro.

T. Z.
T. Z.
2017-11-01 19:28
Respondo al  Yves Bellefeuille

NUN?! La komitato devintus serioze pripensi tion eĉ antaŭ la kongreso en Nitro!

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-01 20:17
Respondo al  Yves Bellefeuille

Estis alia bona kandidato kiam oni elektis la malĝustan. Oni provu rekruti lin.

Mi ial havas la senton ke ĉiuj kaj ĉio en Esperantujo subite freneziĝas. Ĉu homoj ne kapablas pensi racie?

Krizipo
Krizipo
2017-11-02 20:04
Respondo al  Lee Miller

Jes, vi estas la sola, kiu kapablas pensi racie.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-11-01 19:46

“La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj […] Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór […]” – kiel freŝe kaj fidinde tio sonas. Mi tuj eksentis la blovon de nova sento!
Cetere, la ideo de oficejo sen direktoro estas unu el la plej ridindaj ŝercoj far UEA en la lasta tempo, gratulon. Aŭ ĉu eble ekde 2018 la Doktorino estos Surloka Anstataŭa Ĝenerala Direktoro, do fakte konservos sian rolon kun ŝanĝita rango?

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-01 20:19

Jes, mi konsentas, ke oni nenion pli bezonas de d-ino Poór. Ni simple nun provu savi la Asocion.

Krizipo
Krizipo
2017-11-02 20:07

Eble vi unue legu la artikolon antaŭ komenti ĝin.

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2017-11-04 7:50

Surloka Anstataŭa Ĝenerala Direktoro = SAĜdirektoro

limako
2017-11-01 20:44

Oni nur povas supozi ke tion ĉi oni faras por eviti la tutan kolapson de la asocio. Sed ĝi ne povas esti longdaŭra solvo. Mi konsentas kun Yves k aliaj kiuj rimarkas ke la nura taŭga vorto por la ideo ke ĝenerala direktoro laboras de malproksime estas absurda.

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-02 12:33
Respondo al  limako

Jes, tio aspektas kiel rapida provizora solvo por urgha problemo. Espereble la asocio uzos la tiel akiritan tempon por serchi dauripovan solvon.

István Ertl
2017-11-01 21:00

Kiam en 2001 oni serchis posteulon por la demisianta Osmo Buller, la tiama estraro kredis venigi por intervjuo Klaus Schubert, sed erare invitis Alfred Schubert. Chi tiu, surprizita pro la venigo, demandis chu li eble povos plenumi la taskaron dehejme. Ni, oficistoj bone ridis pri tiu sherco. Nu: “Alle grossen Tatsachen ereignen sich zweimal . das eine Mal als Tragödie, das andere Mal als Farce” (Karl Marx)

István Ertl
2017-11-01 21:08
Respondo al  István Ertl

Fakte, eldistance la taskon ech pli bone povus fari Osmo Buller.

Rita de Moraes
Rita de Moraes
2017-11-02 2:44
Respondo al  István Ertl

Bone se tio estus ŝerco! Bedaŭrinde ili ne plu scias kion ili faras. Ĉu manko de kapablo? Ĉu iu povus plenumi bone tiel seriozan kaj gravan taskon eldistance? Mi kredas, ke eĉ Osmo Buller ne sukcesus!!

Molnár László
Molnár László
2017-11-03 7:11
Respondo al  István Ertl

Kara István !
Bonvolu traduki la lastan fazon esperantlingven au hungaren por ankau mi komprenu. Dankon.

Cyril Brosch
2017-11-03 14:01
Respondo al  Molnár László

“Ĉiuj grandaj aferoj okazas dufoje. Unu fojon kiel tragedio, alian fojon kiel farso”

István Ertl
2017-11-01 21:08

Do, eĉ la ĝenerala direktoro estos volontulo.

Gregoro
Gregoro
2017-11-02 7:47

Françoise Giroud: “La ino estos vere egala al malino la tagon, kiam oni indikos por grava posteno la malkompetentan inon”. « La femme serait vraiment l’égale de l’homme le jour où, à un poste important, on désignerait une femme incompétente. »

paulo
paulo
2017-11-02 12:14
Respondo al  Gregoro

Eble pli klare chi tiel:

“Kiam virinon alpostenitan oni desegnas nekompetenta, tiam shi egalas al viro”

Gregoro
Gregoro
2017-11-02 13:06
Respondo al  paulo

Eble aliforme tio ankaux estus nuntempe vero, senrilate al la sekso.

paulo
paulo
2017-11-02 16:09
Respondo al  Gregoro

mi tute ne prikomentis la citajhon. mi simple opiniis, ke la akompanita originalo estis kvazau-peto por korekto. (mi notu, ke mi ne vort-po-vorte tradukis, kaj devis teksti alTpostenitan).

mi notu, tamen, ke 1. estus iom erare pretendi s-inon direktoron nekompetenta, kaj 2. mi efektive ne konsentas kun la citajho (lau mi reakcia pozicio).

Gregoro
Gregoro
2017-11-02 17:32
Respondo al  paulo

Mi ne scias kiel kompetenta sxi estis kaj kio kauxzis la tiel grandan misinformigon inter la oficistoj, sed la posteno kiun sxi havis estas sendube grava por ni. Bonvolu indiki rekte miajn erarojn- tio estus utilega por mi.

paulo
paulo
2017-11-02 18:24
Respondo al  Gregoro

neniaj kialoj por zorgi pri chio chi se ghi ne rekte tushas al vi. ne vere estas “grave por ni” se “ni” signifas ordinara esperantisto kiu ne membras en UEA. por UEA kaj ties membroj ghi gravas, sed mi dubas, ke ghi temas pri nekompetenco, sed prudento lau la kondichoj. supozeble, la kondichoj estas plej malkonvenaj.
__________
se vi demandas pri via traduko:

– atentu pri la diferencoj inter la franca artikolo kaj tiu de esperanto.
– uzo de “ino” kun “malino” ne estas eraro, sed kontraunorma.
– formo de la verbo, t.e. -us.
– la komplimento restas malfermita.
– “inon nekompetenta[sen -n]”

Traduko ne devas esti tutfidela al la originalo, kaj la plej bonaj ofte ne estas.

Mi ne vol -as/-is kritiki. Bone, ke vi volas progresi. Bonan shancon!

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-02 21:27
Respondo al  paulo

Dankon, Paŭlo, por via esperanta revortigo de la franca (ĉu?) proverbo. Tamen mi ankoraŭ ne komprenis la sencon. Ĉu ĝi signifas, ke oni prezentas virinon kiel viron, se oni volas demonstri ŝian netaŭgecon por ofico? Sed tio ne havas sencon. Do, kion signifas tiu proverbo?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-02 22:30
Respondo al  Sebastiano

Mi pensas ke la senco estas: seksa egaleco ekzistos, kiam oni akceptos nekompetentan virinon same kiel oni nun akceptas nekompetentan viron.

Ne estas proverbo sed spritaĵo, mi pensas.

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-03 1:19
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ah, tiel. (Do laŭ tiu kriterio ni atingis seksan egalecon en Germanujo kaj aliloke jam antaŭ jaroj.)

paulo
paulo
2017-11-03 0:51
Respondo al  Sebastiano

ne estas proverbo, sed citajho de françoise giroud dum la balotado por “la unua kontrau-seksisma legho” en francujo.

la baza premiso postulas, ke egalo sub la leghoj/moroj/interno-politiko donas almenau fone efektivan egalecon. se ghi shajnas reakcia/konservativa, ghi ja estas. tamen, chu au ne s-ino poor agis kompetente, mi ne opinias ke iu ajn honeste kredas shian laboron kiel rezulton ligitan al shia sekso. chi-okaze, tial, jes: oni jughu shin egale kiel oni jughus viron….pli bone dirite: jughu shin kiel homo. tio shi estas.

István Ertl
István Ertl
2017-11-03 10:54
Respondo al  paulo

jughu shin kiel homoN

paulo
paulo
2017-11-03 11:20
Respondo al  István Ertl

ne.

jughu shin kiel homo [kiu vi estas, char ankau] tio shi estas.

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-03 17:31
Respondo al  paulo

“Juĝu ŝin kiel homo” signifas: “Juĝu ŝin tiel, kiel homo juĝus ŝin.” – Mi ne kredas, ke vi celis tion.

paulo
paulo
2017-11-03 18:47
Respondo al  Sebastiano

mi diris kion mi volis diri, ne kion iu alia kredas, ke mi volis diri.

t.e. shi estas homo. ankau ni estas homoj. se oni volas trakti la laboron de s-ino poor lau shia sekso, li tiel enkondukas elementon pri sekso, kiu estas tute senrilata al la konversacio…

Jens Stengaard Larsen
2017-11-02 10:51

La kerno de la problemo estas ke ni ĉiuj estas en la interreto nuntempe kaj sekve ne bezonas la Delegitan reton, kiu estas ekzistopravigo de UEA (kaj origine la sola – nuntempe gravas ankaŭ la organizado de UK). Se oni volas savi la asocion, oni devas AŬ komplete rezigni pri la Delegita reto AŬ komplete redifini ĝiajn strukturon kaj taskaron. Dum neniu kuraĝas alfronti tiun problemon, estas tute egale ĉu Veronika Poór aŭ iu alia okupas la postenon de Ĝenerala Direktoro kaj ĉu la ĜD ĉeestas en Roterdamo aŭ ne.

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-02 13:00

Libroservo, biblioteko, arĥivoj . . . oni devus trovi manieron konservi ilin.

“Komunikado” povus esti grava rolo de UEA, sed oni ne tre lerte faris dum la pasintaj pluraj jaroj.

La delegita reto estas dinosaŭro. Mi kredas ke ĝi vere ne havis funkcion dum jardekoj.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-02 17:18
Respondo al  Lee Miller

Libroservo: Mondial (k.a.). Biblioteko: IEMW. Arkivoj: CDELI. Gravaj aferoj, sed ne ekzistopravigaj por UEA, krom se Mondial, IEMW kaj CDELI ne povas elturniĝi sen ĝi.

Restas nur UK kaj Unesko. UK devus esti samtempe pli populara kaj pli serioza, sed ĝi, kiom mi povas taksi, ne estas lama institucio. Helpas ke ĉiujare implikiĝas novaj homoj, kiuj aliflanke scias sufiĉe precize kion oni atendas de ili. Multe pli malfacile estas scii kion Unesko atendas de ni, kaj kion ni atendu de Unesko (kaj de ekstermovadaj institucioj entute). Neniu plu scias kion specifan atendi de la Delegitoj, la fundamento de UEA, sed tiu nescio alvenis ŝtele kun la teknologia kaj ĝenerale socia evoluo. Eble la ĝusta demando estas: kion Unesko rajtas atendi de UEA, jen kun la Delegitoj, jen sen ili?

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-02 17:46

Mondial vendas proprajn eldonaĵojn, kontraŭ sufiĉe altaj prezoj . . . (vidu ekzemple la prezon de la Wells-vortaro, 2-a eldono). Ĝi ne estas “ĝenerala” libroservo/librovendisto. Sed ja ekzistas FEL.

Pri la Biblioteko Hodler, mi konsentas ke eble ÖNB estus la ĝusta loko. Mi bedaŭrus ke la materialoj estus “ekster la manoj” de Esperantistoj, sed pli gravas ke ili konserviĝu. Povus esti ke ÖNB devus preni la arĥivojn . . . mi ne certas pri CDELI, kiom longe ĝi ekzistos.

Kongresoj, delegitoj, rilatoj kun UNESKO . . . ĉio tia estas afero de jam pasinta epoko.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-04 7:09
Respondo al  Lee Miller

FEL nun estas unu el la plej gravaj movadaj instancoj, sed oni ne povas supozi, ke ĉiam estos tiel. 🙁

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-04 15:02
Respondo al  Lee Miller

Mi rimarkas la minusajn voĉdonojn al mia komento, kaj ŝatus scii la kialon, se iu volus prikomenti.

dennis keefe
2017-11-04 16:38
Respondo al  Lee Miller

Licxjo, Mi tre ŝatas vian demandon, ĉar ĝi estas ne-kutima. Por respondi, mi trovas vian komenton pri FEL pozitiva; vian komenton pri ÖNB tre prikonsiderinda. Sed kvankam mi persone ne metas minuson (krom se la komento prias ekstertemajn lingvajn detalojn), mi pensas, ke multnombras UEA-anoj, kiel mi, kiuj dubas ĉu Kongresoj, Delegitoj kaj UNESKO estas pasintaĵoj. Iasence jes, sed tiuj tri aferoj povas esti tre fortaj leviloj por la Esperanto-Movadoj se oni scius kiel movi ilin.

La nova eldono de la Kuriero de UNESKO en Esperanto eble estos la atingo de la jaro, almenaŭ miaopinie (kune kun, virtualflanke, AMIKUMU). La Kongresoj, por tiuj kiuj havas tempon, monon kaj emon restas juvelo por unu segmento – ne por ĉiuj – de la Esperanto-Movadoj. Kaj la Delegitoj, miaopinie, povas estiĝi tre forta volontulo-fonto por venontaj projektoj.

Mi scias, ke nuntempe, oni multe parolas pri la subvencioj de EVS kaj TEJO, kaj tio estas bona kaj iasence eĉ brila atingo, sed ĝis nun oni ne sufiĉe pripensis pri la “amaso” da pli aĝaj homoj, kiel la Delegitoj, kiuj estas pretaj doni iom aŭ multe da tempo al Esperanto, kaj tio sen iu ajn subvencio – eĉ ne loĝejo, vojaĝo, trinkmono. Se oni neniam dankas, nek aŭskultas iliajn rekomendojn, nek cerbumas projektojn por ili, ni ne miru, ke la Delegitaro de UEA sidas kaj atendas.

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-05 14:37
Respondo al  dennis keefe

Ankaŭ mi estas UEA-ano, dumviva membro.

Kongresoj estas aferoj el la pasinteco. Se oni eĉ paŭzus kaj pensus pri la nomo . . . ĉu vere “kongreso”? Ĉu tio ne estas iom ridinda en nia epoko?
Kaj ili estas aferoj por riĉuloj, vojaĝemuloj, ne por ordinaraj parolantoj de la lingvo.

Pri delegitoj . . . oni diru al mi konkretajn ekzemplojn de lastatempaj utiloj de tiu ĉi sistemo, kaj eble mi atentos. En la urbo proksime al mi estas UEA-delegito . . . en la sama urbo estas vigla Esperanto-grupo kiu kunvenas dufoje ĉiumonate, partoprenas en Paralela Universo, ktp . . . sed malgraŭ rekta kontakto de mi kun tiu delegito, li neniam aperis/aperas, neniu en la urbo konas lin, neniu en tiu ĉi grupo eĉ minimume interesiĝas pri tiaj aferoj.

Kaj pri UNESKO, ĉu mi ne legis tre lastatempe ke UEA eĉ forstrekis la rilaton kun UNESKO de la leterpapero? Tio estas absolute nur simbola afero.

Jovana
Jovana
2017-11-02 11:54

Asertas la doktorino: “La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo.” Ŝi tute pravas kaj la situacio estis la sama ankaŭ kiam oni elektis ŝin. La ĝenerala direktoro de UEA ne bezonas doktorecon, certe ne en iu nanoscienco, sed konojn – almenaŭ minimumajn – pri la movado, pri la organizo, pri la oficejo. Tio al la nuna ĝenerala direktoro mankas. Kompense ŝi riĉas je aroganteco kaj karierismo, se juĝi laŭ ŝia konduto.

Boris Kolker
2017-11-02 19:03

Surpriza kaj neordinara decido. Evidente, la Estraro bone pensis, antaŭ ol decidi tion.

Sola Malsamideano
2017-11-02 20:10

Mi honeste nek scias kek konas la situacion relate al CO kaj UAE por antauxjugxi nunjugxi postjugxi ion. Mi nur povas konstati ke mi lernis Esperanton plejparte per mia povo mem kaj ne per la povo de iu ajn Esperanton Organizon. Do, se gxi vivos en mi gxi vivos nur por mia volu plu uzi gxin. Finfurze!

Krizipo
Krizipo
2017-11-02 20:15

Simile freneza decido estis la eloficejigo de la redaktisto de la revuo Esperanto. Tio iel funkciis kaj funkcias, sed ne tiom bone kiel kun redaktisto en la CO. Same funkcios kun ekstercentra Ĝenerala Direktoro.

Fabrício Valle
2017-11-03 14:44
Respondo al  Krizipo

Mi respondas kiel gasto ĉar mi ne sukcesis rehavigi al mi mian pasvorton. Nu, mi konsentas, ke eloficejigo de la redaktoro de la revuo Esperanto ne estis bona decido. Kompreneble, eblas, kiel eblis por Stano, mi kaj miaj posteuloj. Sed, ne estas bona ideo. Al Libera Folio pri parolis pri tio, en intervjuo tuj post mia demisio. Se mi estus povinta labori en la CO, certe mi estus farinta pli bona laboro.
– Fabrício Valle

Jovana
Jovana
2017-11-03 18:35
Respondo al  Fabrício Valle

Vi tute pravas: vi farintus pli bona laboro, sed ne pli bonan laboron. Por tion sukcesi, necesas koni (ankaŭ) la lingvon.

Fabrício Valle
2017-11-03 21:10
Respondo al  Jovana

Kara Jovana, vi estas bona provlegantino. Gratulon. Sed, ankaŭ vi forgesis la akuzativon. Ne gravas; ĉiuj ni scias, ke komentojn en retejoj ĉiuj skribas tre haste kaj neniam provlegas. Ili ne estas atesto pri kono de nia lingvo.

paulo
paulo
2017-11-03 21:57
Respondo al  Fabrício Valle

…kiel? …ekzemplojn?

Folia Printempo
Folia Printempo
2017-11-02 21:56

Mi pensas ke la distanca laboro estas jen, ni havas komputilojn kaj poŝtelefonojn. Ne estas tre grava se ni estas ĉi tie aŭ tie.

Certe, mi petas pardonon pro pensis ke liberafolio censuris mian lastan mesaĝon… Estis mia unua mesaĝo kaj mi ne sciis atendan tempon…

Richard Delamore
2017-11-03 7:14

Mi opinias, ke Martin estas tre sperta, kompetenta kaj longvida esperantisto. Kiam Amikumu unue ekaperas en Esperantujo, li tuj komprenis ties utilecon. Li multe laboris por starigi oficialajn rilatojn inter UEA kaj Amikumu. Mi kredas, ke UEA faris tre bonan elekton. Ankaŭ virtualaj oficejoj pli kaj pli populariĝas dum la pasintaj jaroj. Do, vere ne ĝenus min se li laborus dehejme.

zlatko tisljar
zlatko tisljar
2017-11-05 21:14
Respondo al  Richard Delamore

Č
La Balta Ondo aperigis artikolon el kiu videblas ke UEA perdas membraron kontinue de 1980, kiam estis entute 35.000 membroj kaj nun UEA havas nur 13.000. Ĉar estas tute klare ke daŭre malgrandiĝas la nombro dum jardekoj, estus tute malsaĝe supozi ke tiu tendenco estas ŝanĝebla. Simple ĝi montras ke la klasika formo de asociiĝoj per administrado de aliĝinta membro kun kotizpago estas malaperanta formo kadre de nova teknologia mondo. Oni komencu serioze rekrei la movadon laŭ alia modelo, kiu ne funkciu per kotiza membreco sed per reta kunlaboro. Klasika konservo de ofico kun salajrataj oficistoj estas ne plu ebla. Devas formiĝi grupoj kiuj perlaboros sur la merkato kaj uzos tiusence Esperanton kaj tiaj profesiuloj flanke helpos la movadon kiu estos plene amatora, sed tio tute ne signifas ke senhelpa. Jam nun amatore esperantistoj kreis grandiozajn retojn kaj retajn servojn. Tio plu okazos kaj kreskos paralelaj movadoj kiel la duolinganoj, lernunetanoj… Sed ankaŭ retaj asocioj de fakuloj kun retaj senpagaj revuoj kaj libroj.
La nuna stato de la Centra Oficejo estas nur komenco de fina agonio de tia kotizeca asocio kiu ne vidas manieron savi la saman organizan modelon.

Roland Schnell
2017-11-06 11:52
Respondo al  zlatko tisljar

De jardekoj la asociemaj esperantistoj klarigas la perdon de membroj kiel kvazaux “natura” (neevitebla) fenomeno. Oni fermis la okulojn kontraux la internaj mankoj kaj eraroj.
Kiam Esperanto-asocioj perdis membrojn kaj kotizojn aliaj strukturoj gajnis membrojn kaj kolektis monon. Supozeble estas la celoj kaj servoj de UEA , kiuj ne plu trovas intereson. Sed tion oni povus sxangxi, se la estraro kaj komitato finfine komprenus.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-06 22:16
Respondo al  zlatko tisljar

Mi havas la impreson ke UEA jam pli-malpli komprenas ke ĝi estonte devas _baziĝi_ sur la interreto, ne nur ĉeesti tie. Sed oni ne komprenas ke tio signifas aŭ kompletan neniigon de la sistemo de Delegitoj, aŭ kompletan redifinon de ĝia taskaro. Almenaŭ neniu parolas pri la Delegitoj, kaj ili mem ankaŭ ne partoprenas en la debato.

Roland Schnell
2017-11-06 23:52

Le Delegitoj fakte estas relikto el frua periodo. Oni ne reviziis la sistemon dum la lastaj jardekoj por adapti al la bezonoj de la nuna mondo. Povus – se oni vere dezirus tion – esti la ligilo inter la granda organizo kaj la cetera mondo en diversaj regionoj. Sed la delegitoj estas ege maljunaj kaj malaktivaj. Ile ne estas videblaj, nek kiel personoj, nek kiel reprezantantoj de UEA.

Lee Miller
Lee Miller
2017-11-07 1:38
Respondo al  Roland Schnell

Vi tute pravas. Kiel mi komentis supre, en la ĉefurbo de Teksaso estas Delegito, sed li neniam aperas aŭ partoprenas kun Esperantistoj. Estas preskaŭ kvazaŭ ŝerco. Mi tute ne kulpigas lin. Sed la sistemo nuntempe estas ridinda.

Bernardo K
Bernardo K
2017-11-23 23:51

Venas en la kapo mia, tiu demando:
Kiom multe sin okupas UEA, fakte, pri la Delegitoj kaj la Delegita Reto?

Ĉu multe? Aŭ ĉu tio estas tutflanka afero?